Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Impresoj el Ukrainio
de Dmitrij CIBULEVSKIJ  
11a marto 2014

[...]

Mi ne povas vaste priskribi la nunan situacion - ĝi ŝanĝiĝas tre rapide, saltante de unu loko al la alia. Nun "ribelas" Krimeo.

Mi povas sendi al Vi miajn notojn, kiujn mi sendis al redakcio de "Monato". Krom pluraj indaj aldonoj gxi povas tauxgi ankaux nun.

Amike

D.C.


Komence mi devus averti - mi ne estas politikisto. Ecx pli - mi ne sxatas politikon. Sed nuntempe, en nunaj kondicxoj, kiam eble ne estas ecx unu persono en Euxropo, kiu almenaux ne auxdis pri eventoj en Ukrainio, ankaux mi ne povas ne esprimi mian personan opinion. Aux pli gxuste opinion de orientlandaj ukrainanoj, de tiuj, kiujn oni nomas rusparolantoj.

***

Antaux cxio, kio estas tiel nomata EUXROMAJDAN ?

Fakte gxi estas amasa protest-akcio en la cxefurb-centro, ankaux en kelkaj aliaj regioncentroj de la lando. Gxi komencigxis fine de novembro 2013, kiel reehxo la NESUBSKRIBO de asociigo de Ukrainio al Euxrounio (sammit en Vilnius 28-29.11.2013). Pri tio estis oficiale anoncita fare de tiama premjer-ministro N.J. Azarov (fine de januaro ties registaro ekspostenigxis).

Vespere la 21-an de novembro en sociaj retoj oni komencis alvoki komenci protest-akcion, la unua el kiuj komencigxis en cxefurba centro sur la placo de Sendependeco. Kolektigxis proksimume 1-2 mil personoj cxekape kun opozici-aktivuloj Vitalij Klicxko, Oleg Tjagnibok, Arsenij Jacenjuk.

Paralele ankaux en aliaj urboj de Ukrainio (Lviv, Vinnica, Cxernovcy k.a.) okazadis malmultenombraj akcioj en urbaj centroj.

***

30.11.2013 eblas noti "nigra tago", cxar gxuste tiam frumatene estis okazigita provo uzante forton forigi la akciantajn personojn (kun preteksto, ke la cxefan placon de Kijiv necesas prepari al Novjara festo). La mitingantoj agresive rilatis al la peto-postulo de milicanoj. Rezulte okazis amasa kunpusxigxo de protestuloj kaj milicanoj ("Berkut"-tacxmentoj).

Fakte tio estis vera komenco de perforta kunpusxigxo de opozici-anoj kaj pro-registaraj milicanoj.

La interparoloj de ukrainia prezidento Viktor Janukovicx kaj opozici-aktivuloj Vitalij Klicxko, Oleg Tjagnibok, Arsenij Jacenjuk ne donis ian pozitivan influon. La opozicianoj postulis reveni al parlament-prezidenta regado kaj Konstitucio de 2004 jaro.

Flanke de Janukovicx - estis interkonsentite formi koalician registaron, liberigi cxiujn arestitajn aktivulojn de euxromajdano.

***

La 18-an de februaro "akrigxis" la situacio. Rezulte de tio aperis pluraj viktimoj - nur dum unu tago estis mortpafitaj 25 personoj kaj 350 - vunditaj. Pli ol 250 estis hospitalizitaj...

Laux opinioj de multaj personoj ankaux pri tiuj viktimoj kulpas ne nur registaro, sed ankaux kasxantaj sin nekonataj personoj, kiuj provokas tiujn kunpusxigxojn.

La 22-an de februaro en Hxarkiv okazis Kongreso de deputitoj el Sud-orienta parto de la lando. La preteksto de tiu Kongreso estis opinio, ke nuntempa registaro ne plu povas kontroli nunan situacion, laux ilia vidpunkto en la lando estas "plena senregado".

En la Kongreso partoprenis reprezentantoj el sudaj kaj orientaj partoj de Ukrainio. Ankaux tiu Kongreso ne donis pozitivajn rezultojn.

***

Kiel rilatas al la eventoj simplaj civitanoj de la lando ?

Sociologistoj atente lernis la nuntempan situacion, kaj la rezultoj montras, ke depende de la landaj regionoj tiu rilato diferencigxas de profunda subteno de la opozici-anoj gxis plena kontrauxado. Efektive preskaux duono de la landaj civitanoj subtenas euxromajdan-anojn kaj integradon en EU [Euxrounio], kaj triono da civitanoj subtenas eniron en tiel nomatan "Tamojxenyj" union (la Rusian).

Laux la sociologiaj esploroj (01.februaro) subtenis majdan-anojn 47 % ; estis kontraux - 38 %.

Kion donas al simplaj landaj civitanoj tiuj eventoj ?

Efektive, malgraux la promesoj de la registaro, ke la eventoj ne influos al financaj malfacilajxoj, nun [antaux proksimume monato] simplaj homoj ne povis ricevi salajrojn, pensiojn. Pluraj bankomatoj tute ne funkciis, cxe aliaj aperis multmetraj vicoj.

Ankaux en vendejoj estis vicoj - homoj strebis provizi siajn familiojn per produktoj, timante, ke tiuj ne plu estos.

***

Kaj absolute ne pravaj estas rusia registaro, kiu ordonis al siaj soldatoj fakte okupi certajn lokojn en Krimeo, tiamaniere strebante (same kiel dum milito kun Kartvelio) "fortrancxi" tiun parton de la lando kaj aligi al sia teritorio...

Dmitrij Cibulevskij, Hxarkiv, Ukrainio