Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Lingvo kiel praktika mondkonscio
de Thomas METSCHER  
11a februaro 2014

Thomas Metscher : Lingvo kiel praktika mondkonscio Rimarkoj pri la marksa kaj engelsa lingvokoncepto kaj pri ĝiaj sekvoj

La konceptoj de Markso kaj Engelso pri la lingvo estas en nia kunteksto gravaj pro pluraj kialoj. Ili entenas esencajn vidpunktojn por plua ellaborado de la kategorio de alproprigo, per tio ankaŭ por la diferencigoj kaj konkretigoj de la kultura ‒ kaj tio inkludas la estetikan ‒ mondkonsistigon. El ili oni tiru konsekvencojn por materiisma versio de la nocio kaj signifo de literaturo.

Markso kaj Engelso atribuas al la lingvo tute senambigue kaj preskaŭ memkompreneble centran pozicion en la homa mondrilato. La homo, tiel en la Germana Ideologio, havas „ankaŭ ’konscion’”, sed „ne dekomence kiel ’puran’ konscion”. Male, „la ’spirito’ havas (…) dekomence en si la malbenon, ke ĝi estas ’ŝarĝita’ de materio, kiu ĉi tie aperas en la formo de movataj aertavoloj, sonoj, mallonge, la lingvo”. Tiel la lingvo estas „same malnova kiel la konscio”. Ĝi „estas la praktika, ankaŭ por aliaj homoj ekzistanta, do ankaŭ por mi mem nur ekzistanta reala konscio”. Ĝi „estiĝas, kiel la konscio, nur el la bezono, la neceso de interrilato kun aliaj homoj.” „La konscio estas dekomence jam socia produkto kaj restas tia, tiom longe kiom entute homoj ekzistos.” Ĝi estas unue „konscio nur pri la plej proksima sensa ĉirkaŭaĵo kaj konscio de la limigita interrilato kun aliaj personoj kaj aĵoj ekster la konsciiĝanta individuo”. Ĝi estas „samtempe” konscio pri la naturo kiel fremda, ĉiopova kaj neatakebla potenco. Kaj ĝi estas „konscio pri la neceso ekrilati kun la ĉirkaŭantaj individuoj”, la komenco de la konscio pri tio, ke la homo „entute vivas en socio”. La homa konscio sur tiu frua ŝtupo estas ne pli ol konscia instinkto, „grega aŭ triba konscio”, kiu nur per la kreskanta produktivo, la pliiĝo de la bezonoj kaj de la loĝantaro ricevas sian pluan evoluon kaj elformiĝon. Kun la labordivido, kiu evoluas en la progreso de tiu evoluo, ankaŭ la evoluo de la konscio ricevas novan kvaliton : „Ekde tiu momento la konscio kapablas reale imagi esti io alia ol la konscio de la estanta praktiko, reale prezenti ion, sen prezenti ion realan, ‒ (…) emancipiĝi el la mondo kaj transiri al formado de la ’pura’ teorio, teologio, filozofio, moralo ktp.” (MEW 3, 30s) Sub la premiso, ke la lingvo estas la praktika, por aliaj homoj kiel por mi mem nur ekzistanta konscio, tiu ĉi skizo pri la estiĝo kaj evoluo de la konscio koncernas ankaŭ la historion de la lingvo, ĝian estiĝon kaj evoluon ‒ ĝis la punkto kie, kun la surtroniĝo de la aŭtonoma spirito, okazinta surbaze de la labordivido, povas elformiĝi ankaŭ la imago de aŭtonoma lingvomondo, kiu havas nenion komunan kun la realo ekstere de si.

Kio estas tie prezentita, estas la skizo de ampleksa teoria koncepto pri la estiĝo kaj evoluo de lingvo kaj de konscio, kiel de la interrilato de ambaŭ.

La kernaj pensoj de tiu koncepto resumiĝu jene :

1. La spirito ekzistas neniam kiel pura konscio, ĝi ekzistas ŝarĝita de materio, t.e. en la formo de lingvo. Konscio havas ekziston kiel „konscia esto” (MEW 3, 26), kaj la unua materia ekzisto de la konscio estas la lingvo.

2. La lingvo estas praktika mondkonscio kaj kiel tia samtempe socia kaj individua : rilata al aliaj homoj kiel al mi mem. La lingvo estas konscio pri mondo kaj pri si mem ‒ organo de la mondkonscio kiel de la memkonscio.

3. La lingvo estas socia produkto, „tiom longe kiom homoj entute ekzistas”. Se la homa estaĵo estas „la tutaĵo de la sociaj rilatoj” (Tezoj pri Fojerbaĥo) [1], tiam la lingvo apartenas necese al tiu tutaĵo. Ĝi estiĝas kaj evoluas en kunteksto kaj kiel parto de la estiĝo de la homo „el kaj kun la laboro” (MEW 20, 322sj, 444-448).

4. Ekde ĝiaj plej fruaj formoj lingvo/konscio evoluas kiel konscio pri la Mio, pri Aliuloj kaj pri Mondo, kaj tio en triopa rilato : unue kiel konscio pri la rekta interrilato kun ĉirkaŭanta mondo, due kiel konscio pri kompleksa naturo (kiu unue ŝajnas esti fremda, superpova, nedominebla), trie kiel konscio pri la socieco de la homo entute. La tria rilato esprimas jam la ŝtupon de unua abstraktado. Ĝi entenas la ĝermon de teoria konscio.

5. Ĉe tio, lingvo kaj konscio trairas evoluprocezon, kiu iras de la frua (arĥaa) ŝtupo de la konscia instinkto ĝis la punkto, en kiu la homa konscio povas kompreni sin kiel aŭtonoma kaj senmateria potenco, kaj eĉ kiel unuan kaŭzon kaj kreinton de la materia mondo. Analoge la lingvo transformiĝas en la konscio de privilegiaj parolantoj en la veran kaj solan realon. En la (falsa) konscio de tia aŭtonomeco, la disigo de korpa kaj spirita laboro hipostaziĝas en la inversan spegulbildon de la reala procezo, en kiu tio, kio estas la unua, aperas kiel la dua kaj derivita. Tia inversa (surkape staranta) konscio estas la bazo de ĉiaj konsciformoj, kiuj interpretas la spiriton kiel kreanton de ĉio reala, la materian mondon (naturon) kiel derivitan ‒ la baza modelo de idealismaj konsciformoj, kaj eĉ de ĉio ideologia entute.

La koncepto pri lingvo, skizita de Markso kaj Engelso en la bazaj trajtoj, seniĝas je ĉia metafizikaj antaŭjuĝoj. Ĝi konsideras lingvon kiel necesan kaj neforigeblan konsistan parton de homa esto, sen konsideri la parton kvazaŭ ĝi estus la tutaĵo. Lingvo estas la realo de la konscio kaj kiel tiu realo praktika mondkonscio. Ĝi estas efikanta faktoro de homa mondkonsistigo ene de tutaĵo de efikantaj faktoroj, kiu komprenata nur kiel tutaĵo povas disponigi sufiĉan nocion de la homo kaj de homa mondo. Tiu baza penso troviĝas en la kerno de la marksa-engelsa lingvokoncepto. [2]

Por la traktenda problemaro necesas fari la sekvajn konkludojn el la marksa-engelsa lingvokoncepto kaj el ĝia kategoria kerno, la kompreno de lingvo kiel praktika mondkonscio. Kvankam tiuj konkludoj ne troviĝas (aŭ nur rudimente) en la ĉi tie formulita formo en iliaj tekstoj, ili estas tamen en iliaj pensaj konceptoj jam entenataj. Ili estu en teze mallongigita formo ĉi tie resumitaj.

Unua konkludo : La reflektanta mondeco de lingvo

El la prezentitaj konceptoj rezultas por la nocio lingvo la sekvaj difinoj :

1. Lingvo estas organika parto de konkreta agado. Ĝi estiĝas en la kunteksto de tiu agado, kaj ĝi apartenas en sia tuta historio nedisigeble al la homa praktiko kaj al la sense konkreta homa mondo. Ekde la komenco de homa esto donita kun la homo, ĝi entenas la eblecon de preskaŭ senlima disvolviĝo. La lingvo estas parto de la kondiĉoj de homa reproduktado kiel ankaŭ parto de homa reproduktiĝo. Ĝi eniras en la laborprocezon kiel parto de ties kondiĉoj. La kapablo je lingvo estas parto de la tutaĵo de homaj produktadofortoj. La homa parolo apartenas al la bazaj kvalitoj de homa esto.

2. Lingvo estas la primara sensa medio de konscio kaj memkonscio. Ambaŭ ekzistas vivpraktike unue en la formo de lingvo : donitaj en la lingva interagado kaj komunikado kiel en la lingvo kiel mondmalferma kapablo. Lingvo estas konscio kiel aganto de intersubjekta interkompreniĝo kiel de la mondmalfermado. Ĝi estas vivpraktika realo de komunikanta konscio (’komunikanta racio’). Ĝi estas socia rilato kaj samtempe mem- aŭ mi-rilato. Ĝi estas ’racio’ en la senco de praktika realo de reflektanta kaj de memreflektanta konscio. Lingvo estas materia socia ekzistado de konscio, kaj ĝi estas memreflektanta komunikaĵo. Tiurilate ĝi estas organo de ekkona mondmalfermo. Lingvo malfermas mondon. Ĝi kogne kaj emocie alproprigas al ni mondon kiel homan. En ĝi, realo-en-si fariĝas realo-por-ni kaj tiel konscia homa mondo.

3. Lingvo signifas la simbolan (signan) ĉeeston de mondo en la konscio. La lingva signo reprezentas mondon ne en la senco de kopianta bildo, ĝi enkorpigas la unuecon de bildo kaj konstruaĵo en la formo de simbolo. Ĝi reprezentas mondon en la formo de simbola ĉeesto : la ikona epistemia [ekkona] perado. La lingva signo referencas homan praktikon en konkreta [aĵa] mondo. En ĝi la homa mondsperto estas sedimentita. Tiusence ĝi estas portanto de signifo. La spertaĵo de mondo venas en la medion de la konscio. Ĝi estas sciata, ĝi povas esti retenata kiel scio kaj esti memorata. Samtempe la lingvaj signifoj en sia interrilato konsistigas interpretadon de la mondo. Mondo estas komprenata kaj interpretata. Sperto estas metata en sencan kuntekston. Tiamaniero la lingvo konsistigas diskursivan semantikan universon, en kiu homa mondsperto estas stokita. Lingvo estas la arĥivo de homa sperto kaj de la laŭsperta (’eksperimenta’) scio. En tiu arĥivo estas gardata la sperta scio de lingva komunumo. Kun ĉiuj lingvoj kune, ĝi estas la sperta scio de la homa specio.

4. Tio signifas krome : la lingvo estas ekkona [epistemia] formo : formo de la laŭsperta scio. En ĝi estas deponita la elementa mondscio devena el homa praktiko kaj kiu samtempe kondiĉas tiun praktikon. Lingva parolo estas la kondiĉo por ke tiu scio povu esti retenata, gardata kaj transdonata (memorata). Tiel la lingvo kiel medio de intersubjekta kompreniĝo kaj ekkona alproprigo estas ankaŭ la kondiĉo de transigeblo de scio, kiel ĝi estas la kondiĉo de memorado. En la duobla senco de mondscio kaj mondkompreno en la lingvo artikulacias sin nocioj kaj bildoj de mondo ‒ lingvo entenas (implicite aŭ malimplicite) mondbildajn strukturojn (mondbildajn modelojn), posedas eblan mondbildecon, ellaboreblan en certaj lingvaj uzformoj, ekz-e la poezia kaj filozofia lingvo. En tiu multtavola senco, lingvo estas la reflektado de mondenhavoj.

5. En ĝiaj mondbildaj strukturoj montriĝas la ideologia karaktero de lingvo : la fakto, ke lingvo estas siaspeca ideologia formo, la lingvospaco idealogia spaco. [3] Ĝi estas loko de disputo inter diverĝaj sociaj potencoj, samtempe de la konflikto de antagonismaj mondbildoj. Lingvo kiel ideologia formo signifas : Lingvaj agoj okazas en la kunteksto de dominado, lingvaj rilatoj estas parto de la tutaĵo de sociaj rilatoj ‒ ili estas rilatoj de dominado, rezistado, socia konflikto. La lingva korpo mem estas stampita de tiuj rilatoj. Lingvo per tio entenas ’veron’ (kiel malfermitecon de mondo kaj de mondrilatoj) kaj ’malveron’ (kiel aliŝajnigon kaj inversigon de la realaj kondiĉoj). La lingva procezo estas procezo en la spaco de aliŝajnigo de la mondo kaj de la malfermo de la mondo, de la hegemonia subigo kiel de la emancipiĝo. Lingvaj agoj povas posedi la econ de simbola submetiĝo kiel de simbola liberiĝo.

En tiu ĉi multtavola senco ni parolu ĉi tie pri la reflekta mondeco de homa lingvo. Ĝi estas ĉio alia ol la senmonda konstruaĵo, kia ĝi aperas en multnombraj modernaj teorioj. Ĝi estas satigita je mondo kaj je mondosperto. En ĝi esprimiĝas reflekta konscio pri mondo, rilata al la praktike aganta homo ‒ ĝi estas reflekta maniero de alproprigo de realo.

Dua konkludo : Lingvo kaj kultura alproprigo

Tio havas krome sekvojn por la marksa nocio de alproprigo. Se ni volas kompreni ĝin en ĝia rilato al la demando de kultura konsistiĝo en ĝia tuta komplekseco, tiam oni devas fari diferencigojn kiuj transigas la distingojn faritajn de Markso. Praktika-spirita alproprigo celas la sensan-konkretan agadon kiel unuecon de materiaj-fizikaj kaj ideaj-kognaj elementoj ‒ al kiuj nepre apartenas la lingvo. Oni devas do distingi inter praktike-konkreta kaj idea-lingva alproprigo. En la senco de plua ellaborado oni devus aldoni la distingon inter praktika-konkreta, lingva, simbola kaj nocia alproprigo, ĉe kio la simbola alproprigo entenas miton, religion kaj arton, la nocia filozofion kaj sciencon. Por la tuta procezo ni proponas la nocion de kultura alproprigo (alproprigo kiel kultura procezo).

Kultura alproprigo celas do la tutan transformad-procezon, en kiu homoj, kiel partoj de nature donita realo, alproprigas al si la realon ekster si kiel la realon, kiu estas ili mem, per memdecidita agado kaj elformas mondon kiel homan mondon. Tiu procezo posedas memreflektan strukturon,

1. ĉar la objektiva realo estas alproprigata de la subjekto kaj por la subjekto,

2. ĉar en tiu procezo la homo estas ne nur subjekto de alproprigo de objekto ekster si, sed samtempe estas ankaŭ enprenata en ĝi kiel konkreta estaĵo.

Li disvolviĝas en tiu procezo. En la produktado de konkreta mondo li disvolvas la ĉiomon de siaj fortoj, do tion, kio povas nomiĝi ’homa esto’. Nur tiu vidpunkto faras la alproprigan laboron fakto kultura. Ĝi fariĝas la kerno de la nocio de kultura konsistigo.

En tiu procezo, lingvo ludas duoblan rolon : en la lingvo tiu procezo estas reflekte konservata en ĉiuj siaj membroj (tio estigas la internan mondecon de la lingvo), kaj ĝi estas mem aganto de tiu procezo, efikanta elemento en ĝi. En la formo de lingva-ekkona mondmalfermo ‒ la procezo de ekkonado, nomado, sciado kaj komprenado pere de lingvo ‒, la alproprigo de realo okazas en specifa formo alia ol la ceteraj manieroj de alproprigo. Samtempe la lingvo estas akompananto kaj eĉ kondiĉo de la aliaj formoj de alproprigo. Per tio ĝi estas kondiĉo de kultura konsistigo entute ‒ baza premiso de homa estado kaj de homa mondo.

Tiu aparta rolo de la lingvo signifas nelaste, ke ĉe la stato de la lingva edukiteco (kiel la malnova humanismo ‒ malgraŭ sia socia limiteco prave ‒ asertis) videblas la kultura klereco de socio, klaso, tavolo/grupo aŭ persono, ke la lingva klereco devas esti en la centro de humane elformita kulturo.

Tria konkludo : Lingvo kaj literaturo

El la dirito sekvas krome konkludoj por la nocio kaj la graveco de literaturo. Ili estas ĉi tie nur tre mallonge trakteblaj kaj bezonas pluan ellaboradon. Ili estu resume metotaj sub jenajn vidpunktojn.

1. Literaturo, en la ĉi tie uzata estetikteoria senco de la vorto, estas arto en lingvo ; pro tio oni prave, kvankam plej ofte kun nur limigita pravigo, parolas pri ’lingva artaĵo’ (Kayser 1959). Sed se lingvo estas reflekta mondkonscio en la klarigita senco, tiam la difino ’arto en lingvo’ estas ĉio alia ol senenhava formdifino. Ĝi eldiras, ke tiu arto estas fundamente ’mondeca’. Ĝi estas tia pro sia materia medio ‒ la lingvo.

2. Arto estas komponanta (formanta) estigo en certa materia medio. La artspecoj estas tiel distingendaj laŭ siaj materiaj medioj (Metscher 2011). La specifeco de ĉia literaturo antaŭ ĉiuj aliaj artoj konsistas en tio, ke ĝi okazas en medio, kiu posedas la econ de reflekta mondeco ‒ ke ĝi estas per si la reflekto de mondenhavoj. La fundamenta mondhaveco de la lingvo estas la kaŭzo de la mondhaveco de la literaturo. Ĝi estas la kaŭzo de ĝia fundamen­ta mondeco. El tiu vidpunkto Hegelo deduktas la apartan pozicion de la beletro inter la artoj, kaj ankaŭ el materiisma vidpunkto tiu takso sekvendas en sia baza kompreno. El tio tamen ne nepre rezultas, kiel Hegelo faras, hierarĥiigo de la artspecoj en la senco ke literaturo estas la ’plej alta’ inter la artoj, sed ja la konstato de aparta statuso ; ankaŭ en la signifo, ke ĝi estas ’tralasebla’ ĝis totaleco de mondenhavoj kaj ke ĝi povas formale kiel enhave almenaŭ parte enpreni tion, kio estas farita en aliaj artoj. [4]

3. Literaturo estas do laboro per mondenhavoj kiel ĝia formala materia­lo. Ĝi estas reflekta jam pro sia materia medio, ne nur kiel mima ago kiel la aliaj artoj. Ĝi estas materie mondeca. Tiel komprenite ĝi havas la econ de duobla reflekto : Ĝi estas reflekto de mondo jam reflekte alproprigita. Ĝi ne povas eskapi el tiu imanenta mondeco, aŭ almenaŭ nur je la prezo de redukto de la lingvo mem al ĝiaj formalaj elementoj, kiu tamen neniam aŭ nur en apartaj kazoj sukcesas. Kiel mima prezentado, literaturo estas do mondeca en duobla senco : per lingvo kaj per la mima ago, kiun ĝi lingve plenumas. Tiu distingo estas ĉefe kategoria, ĉar en la kompona formado ambaŭ flankoj estas organike interligitaj. Sed por la verkanto ĝi estas ja grava. Verkado estas laboro kun la konscio ke la pritraktado de la lingvo mem estas interrilato kun la mondo ‒ lingvomondo. En la granda realisma literaturo , kiu (kiel Homero, Danto, Ŝekspiro, Goeto, Nerudo, Weiss, Thomas Mann) konstruiĝas sur riĉa lingvomondo, tiu procezo estas palpebla. La lingvomondo estas respektive kunmetita el diversaj elementoj, kiuj etendiĝas de la parolata lingvo ĝis la mem literature formita kaj de la tradicio transdonita. Ĉe tio en la granda literaturo la lingva bazo estas ĝenerale la parolata lingvo, la ’popollingvo’ ‒ la parolmaniero de la ĝenerala vivo. La laboro de la verkistoj pri la realo, ĝia estetika prezentado, estas rekte ligita kun la laboro per kaj pri la lingva materialo, kiun ili uzas. Ĝi dependas de tiu materialo, de la aparteco de lingvomondo.

4. La rilato de literaturo kun la mondhaveco de la uzata lingvo estas kriterio de estetika kvalito, ne nur en la senco de la literatura realismo. La granda realisma literaturo depost Homero (ni pensu nur pri Danto, Ŝekspiro, Goeto, kaj en la moderno pri Joyce, Weiss, Nerudo, Breĥto, Thomas Mann) ellaboras kun plej granda intenseco kaj konscio (kio ne signifas nepre teorian konscion) la mondenhavon de la lingvo, kiun ili uzas ; tiom ke la mima prezentado plej dense kunfandiĝas kun la lingva ago, kaj eĉ (kiel observeblas precipe ĉe Ŝekspiro) la realo-eblecoj de lingvo fariĝas erst alireblaj en sia estetika pritrakto. Apud tio ekzistas tendencoj de abstraktado kaj de maldensigo de realo (en certaj historiaj fazoj, markantaj kaj program­ecaj en la estetika moderno), kiuj ne estas nepre signoj de estetika malforteco, sed povas esti esprimo de aparta art-volo ‒ ĝis (ofte parodie uzata) reduktado de lingvo al formalaj elementoj kiel sonaro, ofte ankaŭ en la senco de estetika programo. Tamen, plej ofte la reduktado de mondhaveco de lingvo estas pli ĝuste indiko de ’meza’ stilo kaj signo de artista malforteco.

5. Se estas tiel, tiam al la hodiaŭ grandparte senkreditigita nocio de stilo, kiel Auberbach uzas ĝin (Auerbach 1967) atribuendas fundamenta graveco por la kritika esplorado de literaturo. Se stilo estas lingvo en estetika funkcio, tiam en stilo senpere montriĝas la mondhaveco de arte alproprigita lingvo. Stilo estas indikilo de la kultura stato de persono, grupo, de tuta socio. Stilo estas lingva esprimiĝo de kulturaj sintenoj kaj mondbildaj strukturoj. Stilo, tiel komprenite, estas la estetika unueco de enhavo kaj formo, esprimite en la medio de aparta lingvomondo.

6. Se, kiel ni argumentis, la lingvo staras en la centro de la kultura stato, tiam la arto, kiu konstruiĝas sur ĝia bazo, partoprenos en tiu privilegia pozicio.

(El : Marxistische Blätter, 4-13, p. 76-81, siavice prenita el : Thomas Metscher : Kunst ‒ Ein geschichtlicher Entwurf [Arto ‒ historia skizo], Berlino, 2012, 240 paĝoj, 14,90 eŭroj)

Roberto Ŝtejgervaldo : Tutsimple marksismo.

Recenzo. Pri Thomas Metscher : Kunst ‒ Ein geschichtlicher Entwurf [Arto ‒ historia skizo], Verlag Kulturmaschinen, Berlino, 2013, 240 paĝoj, 14,90 eŭroj

Kion fari per tia libro, kiu eĉ ne estas dika (havas nur 240 paĝojn) kaj pritraktas ne nur la teorion (jes, mi ne diras la teoriojn !), sed ankaŭ la historion de la arto ? Unue la jenon : Ĝi estas tutsimple marksismo ! Kaj tiu integras teorion, historion kaj kritikon, polemikon. La libro estas tiom multfaceta, ke oni povas senĝene diri : En ĝi troviĝas io por ĉiu ‒ kondiĉe ke li aŭ ŝi ne lasis al si malkutimigi la pensadon ! Eblas studi ĝin laŭ ĉapitroj ‒ ekz-e kvazaŭ en ia seminario ellabori la ĉefajn liniojn de artteoria pensado en la moderno (p. 76sj Metscher listigas kvin el tiaj ĉeflinioj), tamen ĉio interrilatas kun ĉio. Artstudentoj povas malĉeesti tutajn universitatajn prelegojn, precipe se la docentoj estas „plenigitaj” de tempspirita burĝaĵo ‒ tion Metscher, kiel kutime, ĝisfunde analizas. Aparte konvinkas, en la ĉapitro 2.4, „Estetika moderno : Pri la transformado de la estetika objekto en la epoko de la imperiismo”. Malĉeest prelegojn kompreneble ne signifas rezigni pri rigardado, akceptado, prilaborado de artobjektoj. Sed antaŭ ĉio temas pri fundamentigoj : Kompreneble kun tio, kion Aristotelo kaj Platono faris por la ellaborado de la ĝenerala nocio de arto. Thomas Metscher laŭspuras la disvolviĝon kaj evoluon de la mimo-principo de la antikveco ĝis la novtempo. Kaj li detale parolas pri la spegul-metaforo ‒ tio estis preferata temo de Hans Heinz Holz. La libro dankas sian estiĝon ankaŭ al la diskutoj inter Holz kaj Metscher. Kompreneble temas pri la granda Ŝekspiro kaj la literaturo de la transformiĝa epoko de la mezepoko al la novtempo, al la burĝa mondo, kaj pri la klarigo de la koncepto de realismo, kiun ankaŭ marksistoj ne ĉiam uzis bone pripensinte ! Multfaceteco de la arto ‒ de la artoj ‒ kiel sekvo de la homa-aganta multfaceteco : arthistorio kiel naskiĝ- kaj evolu-historio de la objekto de la arto, ĝiaj ŝtupoj kaj etapoj : arto kiel esprimo de homa memestiĝo, paralela mondo de la krea laboro por kontentigi la metabolan procezon. Liberigo de la arto el la ligo de religio kaj ritaroj. Ĉar la krizoprocezoj de la burĝa socio, kiuj montriĝas ĝuste ankaŭ en la arto, ĝia disiĝo disde la propraj grandaj verkoj de la arto, pli ĝenerale : disde la kulturo. Tiu procezo, kiu komenciĝis en la 19-a jarcento kaj kiu esprimiĝis jam en la malfruaj verkoj de Goeto, Bethoveno, Ŝuberto kaj kiu poste stampis la grandajn romanojn de tiu jarcento : signo de ideologia pereo (Lukaĉo), kies elvaporiĝoj ankaŭ atingis la progresemajn artojn. Por kompreni la laboraĵojn de Metscher, gravas lia ekskurso al la varfetiĉismo : „ĉar ĝi koncernas neŭralgian punkton de mia analizo : (la) fetiĉigo de la uzvaloroj kiel efiko de la imperiisma plivalorigo”. Mi povas ĉi tie nur provi redoni la substancon de la koncepto de Metscher, envere oni devus reprodukti la tutan, ne tre ampleksan ĉapitron. Elirpunkto estas la bezono de la homo je memrealigo. Metscher listigas esencajn kampojn de ĝi : vestadon, loĝadon, manĝadon, trinkadon, ludadon kaj sporton, vojaĝojn, la multfacet­ajn ĝuojn de la amo, bezonojn je arto kaj literaturo, la strebadon je feliĉo kaj la estetikajn bezonojn. Ĉio ĉi perdis sub imperiismaj kondiĉoj sian „sen­kulp­econ”. La produktivaj kapabloj de la homoj, kiuj troviĝas en ĝi, estis inversigitaj en sian malon. La uzvaloroj, kiuj estas ligitaj kun ili kiel la deziroj, kiuj aspiras tiujn valorojn, estas deformitaj ‒ oni povus uzi la modan vorton : ili estis al la homo fremdigitaj. Markso, ankoraŭ survoje al „marksiĝo”, insiste esprimis sin pri tio en la „Ekonomiaj-filozofiaj manu­skriptoj”. Tiel, kiel li skribis ‒ en la jaro 1834 ! ‒, ke la amo de virino kaj la konscienco de deputito aĉeteblas, tiel ĉio, eĉ tio, kio ne estas produkto de homa laboro, degeneras al „varoj”. Tio estas la varfetiĉisma medio kiu ĉirkaŭas nin. Tio estas televid-ikonomanio, kiu tenas nin kaptitaj, plej potenca armilo de la imperiismo por teni la amasojn obeemaj. Jen unu el la ĉefaj batalkampoj de la luktado por ideologia-kultura hegemonio, por homa mondo ; kaj kun Thomas Metscher mi konsideras tiun kampon ‒ apud la politikaj perfort-aparatoj de la kapitalo ‒ unu el la plej efikaj subpremrimedoj kontraŭ la amasoj. Jen giganta laborkampo, kaj nur por klarigi al la homoj tion, ke ili estas per tio ĝismedole deformataj, postulas gigantajn klopodojn. Sed sen plenumi ĝin, ne povas estiĝi progreso en la konscio de libereco (Hegelo). Kaj pri tio ankaŭ mezureblas, kiom gravas klerigo pri arto kaj ĝia historio.

Ne mirigas, ke plej interesis min la ĉapitro II „Marksismo kaj arto”. Ampleksaj literaturindikoj kompletigas la libron. Ĉu post tiu recenzo mi devas ankoraŭ emfazi, ke mi deziras al la libro kiel armaĵo, kiel „armilo” en la ideologia klasbatalo grandan disvastiĝon ?

(El : Marxistische Blätter, 4-13, p. 103s.)

Elgermanigoj de Vilhelmo Lutermano, MAS