Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La entombigo de Karlo Markso
de Frederiko ENGELSO  
11a februaro 2014

Frederiko Engelso : La entombigo de Karlo Markso

Verkita ĉirkaŭ la 18-a de marto 1883.

[aperinta en : „Der Sozialdemokrat” n-ro 13 de la 22-a de marto 1883]

Sabate la 17-an de marto Markso estis entombigita en la tombejo de High­gate, en la sama tombo, en kiu lia edzino estis enterigita antaŭ dek kvin monatoj.

Ĉe la tombo k-do Lemke metis du kronojn kun ruĝaj bantoj sur la ĉerkon, nome de la redaktejo kaj sendejo de la Sozialdemokrat kaj nome de la londona Komunista Laborista Klerig-asocio.

Post tio F. Engelso parolis proksimume la jenon en la angla lingvo : „Je la 14-a de marto, posttagmeze, kvaronon antaŭ la tria, la plej granda vivanta pensisto ĉesis pensi. Apenaŭ du minutojn lasintaj lin sola, enirante ni trovis lin trankvile endormiĝinta ‒ sed por ĉiam.

Kion la batalpreta eŭropa kaj amerika proletaro, kion la historia scienco perdis en tiu viro, tio tute ne estas mezurebla. Sufiĉe baldaŭ la breĉo sent­iĝ­os, kiun la morto de tiu grandulo ŝiris.

Kiel Darvino la leĝon de la evoluo de la organika naturo, tiel Markso malkovris la evoluleĝon de la homa historio : la ĝis tiam sub ideologiaj alkreskaĵoj kovritan simplan fakton, ke la homoj antaŭ ĉio devas unue manĝi, trinki, loĝi kaj vesti sin, antaŭ ol povi okupiĝi pri politiko, scienco, arto, religio ktp ; do ke la produktado de la bazaj materiaj vivrimedoj kaj per tio la respektiva ekonomia evoluŝtupo de popolo aŭ de epoko konsistigas la bazon, el kiu la ŝtataj institucioj, la juraj konceptoj, la arto kaj eĉ la religiaj imagoj de la koncernaj homoj evoluis kaj el kiu ĝi do ankaŭ estas klarigend­aj ‒ ne inverse, kiel ĝis tiam okazis. Tio ne estas ĉio. Markso malkovris ankaŭ la specifan moviĝleĝon de la hodiaŭa kapitalisma produktadmaniero kaj de la burĝa socio, kiun ĝi produktis. Kun la malkovro de la plusvaloro subite fariĝis lumo ĉe tiu afero, dum ĉiuj antaŭaj esploroj, de la burĝaj ekonomikistoj same kiel de la socialistaj kritikantoj, en la mallumo perdiĝis.

Du tiaj malkovroj devus ja sufiĉi por unu vivo. Feliĉa jam tiu, kiun la sorto ebligis fari nur unu tian. Sed en ĉiu unuopa kampo, kiun Markso submetis al esplorado, kaj tiaj kampoj estis tre multaj kaj neniun li nur supraĵe tuŝis ‒ en ĉiu, eĉ en tiu de la matematiko, li faris memstarajn malkovrojn. Tia estis la scienculo. Sed tio ankoraŭ tute ne estis eĉ nur la duona homo. La scienco estis por Markso historie movanta, revolucia forto. Kvankam li ĝuis puran ĝojon ĉe nova malkovro en ia ajn teoria scienco, kies praktika aplikado eble ankoraŭ tute ne estis atendebla ‒ li sentis tute alian ĝojon kiam temis pri malkovro kiu tuj revolucie intervenis en la industrion, en la historian evoluon entute. Ekzemple li precize sekvis tiel la evoluon de la malkovroj surkampe de la elektro, kaj laste ankoraŭ tiun de Marc Deprez.

Ĉar Markso estis antaŭ ĉio revoluciulo. Kontribui en tiu aŭ alia maniero al la faligo de la kapitalisma socio kaj de la ŝtataj institucioj kreitaj de ĝi, kontribui al la liberigo de la moderna proletaro, al kiu li kiel la unua donis la konscion de ĝia propra situacio kaj de ĝiaj bezonoj, la konscion de la kondiĉoj de ĝia emancipiĝo ‒ tio estis lia vera vivprofesio. La batalo estis lia elemento. Kaj li batalis kun pasio, neŝanceleblo, sukceso kiel malmultaj homoj. Unua Rheinische Zeitung 1842, pariza Vorwärts 1844, Brüsseler Deutsche Zeitung 1847, Neue Rheinische Zeitung 1848-1849, New York Tribune 1852-1861 ‒ krome batalbroŝuroj en granda kvanto, laboro en asocioj en Parizo, Bruselo kaj Londono, ĝis fine estiĝis la granda Internacia Laborista Asocio kiel kronado de ĉio ĉi ‒ vere, tio ree estis rezulto pri kiu ĝia iniciatinto povis fieri, eĉ se li estus atinginta nenion alian.

Kaj pro tio Markso estis la plej malamata kaj plej kalumniata homo de sia tempo. Registaroj, absolutaj same kiel respublikaj, elpelis lin el la lando, burĝoj, konservativaj same kiel ekstrem-demokrataj, mensoge insultis lin. Li ĉion ĉi ŝovis flanken kvazaŭ araneaĵon, ne atentis tion, respondis nur kiam estis plej ekstrema devigo por tio. Kaj li mortis, honorata, amata, funerata de milionoj da revoluciaj kunlaborantoj, kiuj loĝas de la sibiriaj minejoj tra la tuta Eŭropo kaj Ameriko ĝis Kalifornio, kaj mi povas aŭdace diri : Li havis certe ankoraŭ diversajn kontraŭulojn, sed apenaŭ ankoraŭ personan malamikon.

Lia nomo pluvivos tra la jarcentoj, kaj tiel ankaŭ lia verko !”

Poste, la bofilo de Markso, Longuet, laŭtlegis la sekvajn mesaĝojn alvenintajn en la franca lingvo :

1. Metita sur la tombon de Markso de rusaj socialistoj :

„Nome de ĉiuj rusaj socialistoj mi sendas lastan adiaŭan saluton al la elstara majstro inter ĉiuj niatempaj socialistoj. Forpasis unu el la plej grandaj kapoj, mortis unu el la plej energiaj batalantoj kontraŭ la ekspluatistoj de la proletaro.

La rusaj socialistoj klinas sin antaŭ la tombo de la viro, kiu simpatiis kun iliaj strebadoj dum ĉiaj sortoŝanĝoj de ilia terura batalo ; de batalo, kiun ili daŭrigos ĝis kiam la principoj de la socialisma revolucio estos definitive triumfintaj. La rusa lingvo estis la unua, kiu posedis tradukon de La kapitalo, de tiu evangelio de la nuntempa socialismo. La studentoj de la rusaj universitatoj estis la unuaj, kiuj havis la ŝancon aŭskulti simpatian prezentadon de la teorioj de tiu potenca pensisto, kiun ni nun perdis. Eĉ tiuj, kiuj kontraŭis la fondinton de la Internacia Laborista Asocio pri praktikaj organizaj demandoj, tamen ĉiam devis klini sin antaŭ la ampleksa scienco kaj la alta pensforto, kiuj sciis ĝisfunde esplori la eston de la kapitalo, la evoluon de la ekonomiaj sociformoj kaj la dependecon de la tuta homa historio de tiuj evoluformoj. Kaj eĉ la plej pasiaj kontraŭuloj, kiujn li trovis en la vicoj de la revoluciaj socialistoj, ne povis alie ol obei la vokon, kiun li antaŭ 35 jaroj june kun la amiko de sia vivo1 estis vokinta tra la mondo :

’Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu !’

La morto de Karlo Markso estas funebrata de ĉiuj, kiuj sciis kapti lian penson kaj aprezi lian influon al nia epoko.

Kaj mi permesas al mi aldoni, ke ĝi estas ankoraŭ pli dolore funebrata de tiuj, kiuj konis Markson en intima interrilato, speciale de tiuj, kiuj amis li kiel amikon.

Parizo, la 15-an de marto 1883

P. Lavrov”

2. Telegramo

„La Parizaj kamaradoj de la franca Laborista Partio esprimas sian doloron pro la perdo de la pensisto, kies materiisma historikoncepto kaj kies analizo de la kapitalisma produktado kreis la sciencan socialismon kaj la nunan revolucian movadon. Ili krome esprimas sian honoradon por la homo Markso kaj sian kompletan konsenton kun liaj instruoj.

Parizo, la 16-an de marto 1883 La sekretario : Lépine”

3. Telegramo

„En mia propra nomo kaj kiel delegito de la hispana Laborista Partio (kamaradoj de Madrido) mi partoprenas en la giganta doloro de la amikoj kaj filinoj de Markso ĉe la tiom kruela perdo de la granda socialisto, kiu estis la majstro de ni ĉiuj.

Parizo, la 16-an de marto 1883 José Mesa y Leompart”

Post tio parolis Libkneĥto

 [1], kiel sekvas, en la germana lingvo :

„Mi venis el la mezo de Germanio, por esprimi miajn amon kaj dankemon al la neforgesebla instruisto kaj fidela amiko. Al la fidela amiko ! Lia plej malnova amiko kaj kunbatalanto ĵus nomis Karlon Markso la plej malamata viro de tiu ĉi jarcento. Certe. Li estis la plej malamata, sed li estis ankaŭ la plej amata. Plej malamata de la subpremantoj kaj ekspluatistoj de la popolo, plej amata de la subprematoj kaj ekspluatatoj, tiom kiom ili konscias pri sia situacio. La popolo de la subprematoj kaj ekspluatatoj amas lin, ĉar li amis ĝin. Ĉar la mortinto, kies perdon ni priplendas, estis granda en sia amo kiel en sia malamo. Lia malamo fontis el la amo. Li estis granda koro, kiel li estis granda spirito. Tion scias ĉiuj, kiuj konis lin.

Sed mi staras ĉi tie ne nur kiel disĉiplo kaj amiko ; mi staras ĉi tie ankaŭ kiel reprezentanto de la germana socialdemokrataro, kiu taskis min esprimi la sentojn, kiujn ĝi sentas por sia instruisto, por tiu viro, kiu kreis nian partion, tiom kiom tiurilate eblas paroli pri kreo.

Ne decus, se mi volus ĉi tie uzi belajn parolojn. Ĉar neniu estis pli pasia malamiko de la malplena frazo ol Karlo Markso. Ĝuste tio estas lia senmorta merito, ke li liberigis la proletaron, la partion de la laboranta popolo, el la malplena frazo kaj donis al ĝi la firman, per nenio ŝanceleblan bazon de la scienco. Revoluciulo de la scienco, revoluciulo per la scienco, li atingis la plej altan pinton de la scienco, por malsupri al la popolo kaj fari la sciencon ĝenerala posedaĵo de la popolo.

La scienco estas la liberiganto de la homaro.

La naturscienco liberigas nin el Dio. Sed la dio en la ĉielo plu vivas eĉ kiam la scienco mortigis ĝin.

La sociscienco, kiun Markso malfermis al la popolo, mortigas la kapitaliston kaj kun li la diaĵojn kaj mastrojn de la Tero, kiuj, tiom longe kiom ili vivas, ne lasas morti la dion.

La scienco ne estas germana. Ĝi ne konas limojn, antaŭ ĉio ne la limojn de nacieco. Kaj tiel la kreinto de ’La kapitalo’ devis fariĝi ankaŭ la kreinto de la Internacia Laborista Asocio.

La bazo de la scienco, kiun ni dankas al Markso, kapabligas nin spiti al ĉiaj atakoj de la malamikoj kaj daŭrigi la batalon, kiun ni komencis, per ĉiam kreskantaj fortoj.

Markso faris la socialdemokrataron el sekto, el skolo, partio, partio, kiu jam nun batalas nevenkite kaj elbatalos la venkon.

Kaj tio validas ne nur pri ni germanoj. Markso apartenas al la proletaro. Al la proletoj de ĉiuj landoj lia tuta vivo estis dediĉita. La penskapablaj, pensantaj proletoj de ĉiuj landoj simpatias kun li en dankema honorado. Estas peza bato kiu trafis nin. Sed ni ne funebras. La mortinto ne estas mortinta. Li vivas en la koro, li vivas en la kapo de la proletaro. Lia memoro ne paliĝos, lia instruo efikos en ĉiam pli vastaj rondoj. Anstataŭ funebri ni volas agi en la spirito de la granda mortinto, ĉiaforte strebi, ke kiom eble plej baldaŭ realiĝu tio, kion li instruis kaj alstrebis. Tiel la plej bone celebras lian memoron.

Mortinta, vivanta amiko ! Ni iros la vojon, kiun vi montris al ni, ĝis la celo. Tion ni ĵuras ĉe via tombo !”

Ĉe la tombo ĉeestis, krom la jam menciitoj ankaŭ i.a. la alia bofilo de Markso, Paul Lafargue, Friedrich Leßner, 1852 en la kolonja komunistproceso kondamnita al tri jaroj da fortikaĵa mallibereco, G. Lochner, ankaŭ malnova membro de la Ligo de la Komunistoj. La naturscienco estis reprezentata de du unuarangaj eminentuloj, la zoologiisto profesoro Ray Lankester kaj la ĥemiisto profesoro Schorlemmer, ambaŭ membroj de la Londona Akademio de la Sciencoj (Royal Society).

Fr. Engelso

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el : Karl Marx/Friedrich Engels - Werke. (Karl) Dietz Verlag, Berlin. Band 19, 4. Auflage 1973, senŝanĝa represo de la 1-a eldono 1962, Berlino/GDR. p. 335-339.