Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Mesaĝo de la Kuba Kvinopo
de GUERRERO_Antonio   HERNÁNDEZ NORDELO_Gerardo   GONZÁLEZ SEHWERERT_René   LABAñINO SALAZAR_Ramón   GONZÁLEZ LLORT_Fernando  
7a februaro 2014

Mesaĝo de la Kvin Herooj [1]

Al la konscio de la mondo kaj de la usona popolo

Hodiaŭ pasis 15 jaroj de kiam la 12-an de septembro 1998 la brutaleco de kvin samtempaj arestoj envenis niajn hejmojn por komenci unu el la plej senhontaj ĉapitroj de la usona leĝ-historio : La juĝo kontraŭ tiuj, kiuj hodiaŭ estas konataj kiel La Kvin.

La aresto kaj juĝo de La Kvin restos en la historio kiel unu el la plej malgloraj kaj senhonoraj epizodoj de la rilatoj inter Usono kaj Kubo. Monatojn antaŭe, post la perado de la Nobel-premiito pri Literaturo, Gabriel García Márquez, malfermiĝis la pordoj al plensignifa kunlaborado inter ambaŭ landoj en la lukto kontraŭ la terorismo. En junio de tiu jaro, delegitaro de la Federacia Oficejo de Esplorado (FOE) vizitis Kubon kaj post ricevi abundan informojn pri la teroristaj agadoj en Miamo senpune organizitaj kontraŭ Kubo, la delegitoj promesis reagojn al la kuba parto.

Per fia bato, la registaro de William Clinton, anstataŭ aresti la teroristojn, arestis kaj sendis al la tribunaloj tiujn kiuj kolektadis informojn por evitigi la damaĝon kiun tiuj teroristoj faris al la kuba popolo. La usona juĝ-sistemo estis publike uzata kiel rimedo por protekti la teroristojn kaj en etoso de nuligado ni estis prezentitaj antaŭ timigita ĵurio. Estis uzataj kruelaj kondiĉoj de mallibereco por rezignigi nin, kaj por malebligi ke ni preparu taŭgan defendon. La mensogo regis en la salono.

Estis aliigitaj, damaĝitaj aŭ forigitaj pluraj pruvoj. La ordonoj de la juĝistino estis senkaŝe perfortitaj. La teroristoj venintaj kiel atestantoj nome de la defendo estis publike minacitaj je enkarceriĝo se ili ne akceptis la Kvinan Amendon kontraŭ la memkulpigo. Fakuloj kaj oficiroj de la usona registaro publike pravigis aŭ flankenlasis la damaĝojn faratajn de la teroristoj al Kubo. Ĉio okazis antaŭ gazetaro kiu decidis restigi en la plej kompleta nescio la usonan popolon, dum la juĝejo estis senkompate bombata de fia propagando kontraŭ la akuzitoj.

La 8-an de junio 2001 ĵurio deklaris nin kulpaj pri ĉiuj akuzoj, inkluzive pri tiu kiun la prokuroroj, en urĝ-dokumento al la tribunalo de apelacioj de Atlanto, opiniis malfirma por kulpiga verdikto, surbaze de la pruvoj prezentitaj. Tiu ĵurio eĉ plendis pri sia timo al la loka gazetaro - kiu, poste koniĝis, estis abunde pagita de la usona registaro.

La bedaŭrinda konduto de la prokuroroj, juĝistoj kaj usona registaro en tiu ĉi kazo, ne estas akcidento. Maleblas etike konduti, kiam por celo en kiu miksiĝas politika malamo kun persona aroganteco kaj venĝemo, estas faritaj akuzoj kies defendon eblas fari nur per leĝo-trompo, delikta malplenumo de leĝoj, kaj la trouzo de la povo. La ripetiĝantaj diroj kiuj komenciĝis per la politika decido troŝarĝi nin per akuzoj - la plej gravaj estis entute fabrikitaj - por devigi nin rezigni, ne povis ne estigi ĉiam pli malestimindan konduton fare de la prokuroroj.

Sed ni ne rezignis, ĉar uzi brutalan forton ne implicas ke la uzantoj posedas moralon. Ni ne rezignis, ĉar la prezo mensogi por satigi la volojn de la prokuroroj, estis por ni tro senhontiga. Ni ne rezignis, ĉar kulpigi Kubon - la lando kiun ni protektis - je falsaj akuzoj por dikigi dosieron de la usona registaro kontraŭ la insulo, estus nepardonebla perfido al la popolo de ni amata. Ni ne rezignis, ĉar la homaj valoroj, por ni, estas trezoro sur kiu staras la transformiĝo de la homo en pli bona estaĵo. Ni ne rezignis, ĉar tio implicus rezigni nian dignon kiu estas fonto de memvaloro kaj memamo por kiu ajn.

Anstataŭ rezigni ni decidis iri al juĝo. Juĝo pri kiu, se ĝi estintus denuncita, la federacia justeco-sistemo de Usono krom la juĝo mem, troviĝintus en malfacila situacio. Se la scio pri la okazaĵoj en tiu juĝejo ne estintus kaŝita al la usona popolo, kiun ni neniam damaĝis nek klopodis damaĝi, estintus maleble munti la roman cirkon en kiun transformiĝis tiu parodio de juĝo.

Pasis jam dek kvin jaroj, en kiuj la usona registaro kaj la justec-sistemo de tiu lando ne volis aŭdi la postulon de la Unuiĝintaj Nacioj, Amnestio Internacia, pluraj Nobel-premiitoj, parlamentanoj aŭ tutaj parlamentoj, elstaruloj kaj juraj kaj religiaj institucioj. Nur la nuligo de tiu alia blokado, kiu estas trudata al la popolo de Usono por malhelpi ke la loĝantaro sciu, ebligos la esperon ke tiu maljustaĵo alvenu al la fino.

Hodiaŭ matene la kuba insulo aperos plenplena de flavaj bendoj. La kuba popolo estos ĉefrolanto de tiu ĉi mesaĝo kiu alvokas tradician simbolon de la popolo de Usono. Estos granda defio, por kiuj tiel sukcese klopodis silentigi tiun ĉi kazon, ne informi nun la mondon pri tiu ĉi fakto verŝajne unika : tuta popolo ornamis sian landon por peti alian popolon postuli al ties registaro la liberigon de la filoj maljuste tenataj en malliberejo.

Dume, La Kvin daŭre meritos tiun ĉi amasan elmontron de tenero ; ni daŭre estos dignaj filoj de la solidara kaj sindonema popolo kiu tiel tenere ĉefrolas, kaj de la apogo de kiuj en la tuta mondo kuniĝis al nia lukto ; ni plu denuncos la maljustecon kiu daŭras jam 15 jarojn kaj ni neniam rezignos, eĉ minimumon, la moralan avantaĝon kiu ebligis al ni rezisti kaj eĉ fortiĝi kiam ni eltenas la tutan venĝo-malamon fare de la registaro plej pova de la planedo.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el Granma. 12-a de septembro 2013