Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Pagata mensogo
de Fidel CASTRO RUZ  
7a februaro 2014

Meditaĵoj de la kamarado Fidel

La tarifita mensogo

Motivigas min skribi la fakto ke tre baldaŭ okazos gravaj aferoj. En nia epoko ne pasas dek aŭ dek kvin jaroj sen ke nia specio travivu realajn danĝerojn de estingiĝo. Neniu, nek Obama, povos garantii alian situacion ; mi tion diras realisme, ĉar nur la vero povos doni al ni iom da komforto kaj guton da espero. Ni maturiĝis rilate al konataĵoj. Ne ni rajtas mensogi al iu ajn.

La granda plumulto de la homoj sufiĉe konas pri la nova risko kiu frapas la pordojn.

Ne temas simple pri tio ke la misiloj alcelu milit-lokojn de Sirio, sed ke tiu kuraĝa araba lando lokita en la koro de pli ol miliardo da islamanoj, kies lukto-spirito estas proverba, deklaris ke ĝi rezistos ĝis la fino de kiu ajn atako kontraŭ la lando.

Ĉiuj scias ke Bashar al Assad ne estis politikisto. Li lernis medicinon. Li diplomiĝis en 1988 kaj fakiĝis pri okulkuracado. Li alprenis politikan rolon post kiam mortis lia patro, Hafez al Assad, en la jaro 2000 kaj post la akcidenta morto de frato antaŭ ol akcepti tiun taskon.

Ĉiuj membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), senkondiĉaj aliancanoj de Usono, kaj malmultaj nafto-produktantaj landoj amikoj de la imperio en tiu regiono de la Meza Oriento, garantias la necesajn brulaĵojn el vegetaĵoj - akumulitaj en la daŭro de miliardo da jaroj - por la tuta mondo. Tamen, la disponebleco de energio el atom-reakcio de hidrogenaj partikloj bezonos almenaŭ 60 jarojn. La ellasado de forcejefikaj gasoj daŭre tiel rapide kreskos eĉ post la grandaj investoj por teĥnologio kaj aparatoj.

Aliflanke oni asertas ke en 2040, post apenaŭ 27 jaroj, multaj taskoj nuntempe farataj de la polico, kiel monpuni kaj aliaj taskoj, estos farataj de robotoj. Ĉu la legantoj povas imagi kiel malfacile estos disputi kun roboto kapabla fari po milionoj da kalkuloj en ĉiu minuto ? Vere tio estis neimagebla en pasintaj jaroj.

Antaŭ apenaŭ kelkaj horoj, la 26-an de aŭgusto, novaĵoj de klasikaj agentejoj bone konataj pro siaj evoluiĝintaj servoj al Usono, diskonigis ke Edward Snowden devis resti en Rusujo ĉar Kubo akceptis la premojn fare de Usono.

Mi ne scias ĉu iu ie diris aŭ ne ion al Snowden, ĉar tiu ne estas mia tasko. Mi legas kion mi povas pri novaĵoj, opinioj kaj libroj publikigitaj en la mondo. Mi admiras la kuraĝon kaj justecon de la deklaroj de Snowden, per kiuj li - en mia opinio - donis grandan utilon al la mondo, ĉar li malkaŝis la politikon abomene malhonestan de la potenca imperio kiu trompas la mondon. Sed mi ne konsentos ke iu ajn, kiaj ajn estu liaj meritoj, parolu nome de Kubo.

La pagita mensogo. Kiu diris ĝin ? La rusa gazeto „Kommersant". Kio ĝi estas ? Laŭ klarigoj de la agentejo Reuters, la gazeto citas dirojn de fonto proksima al la usona Ŝtat-Oficejo : „la kialo estis ke lastminute Kubo sciigis la aŭtoritatulojn, ke tiuj malpermesu al Snowden flugi per Aeroflot.

„Laŭ la gazeto, [...] Snowden pasigis du tagojn en la rusa konsulejo de Honkongo por esprimi sian intencon flugi al Latinameriko tra Moskvo.”

Se mi volas mi povos paroli pri tiuj temoj kiujn mi bone konas.

Hodiaŭ mi kun speciala intereso rigardis la bildojn de la prezidanto de Venezuelo, Nicolás Maduro, dum lia vizito al la gvid-ŝipo de la rusa taĉmento kiu vizitas Venezuelon post la antaŭaj haltoj en la havenoj de Havano kaj Nikarakvo.

Dum la vizito de la venezuela prezidanto al la ŝipo, impresis min pluraj detaloj. Unu el ili estis la grandaj movoj de la multaj radaroj kapablaj kontroli la operaciojn de la ŝipo en kiu ajn situacio.

Aliflanke, mi esploris pri la faroj de la salajrata gazeto „Kommersant". Iam ĝi estis unu el la plej perversaj rimedoj je la servo de la kontraŭrevolucia ekstrem-dekstrularo kiu ĝuas la sendadon - fare de la konservativa kaj sklava registaro de Londono - de bombaviadiloj al la milita flughaveno en Kipro. Aviadiloj pretaj ĵeti la bombojn sur la patrujajn trupojn de la heroa Sirio, dum en Egiptujo, konsiderata la koro de la araba mondo, miloj da homoj estas murdataj de la puĉintoj.

En tiu etoso estas pretigitaj la mar- kaj flug-rimedoj de la imperio kaj ties aliancanoj, por komenci militon kontraŭ la arabaj popoloj.

Estas absolute klare ke Usono ĉiam klopodos premi Kubon kiel ĝi premas la Organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj aŭ kiun ajn publikan aŭ privatan institucion en la mondo, kio estas unu el la trajtoj de la registaroj de tiu lando, kaj maleblas atendi ion alian de tiuj registaroj. Sed ne vane oni senhalte sindefendas kaj rezistas dum 54 jaroj - kaj dum la kroma bezonata tempo - la kriman embargon fare de la potenca imperio.

Nia plej granda eraro estis ne multon pli lerni en pli malmulte da tempo.

Fidel Castro Ruz.

la 27-an de aŭgusto. 8:34 p.t.m.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el Granma. 28-a de aûgusto 2013