Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
LASTAJ EVOLUOJ EN ĜENEVO ANTAŬ LA KONFERENCO
de Raoul Marc JENNAR  
21a decembro 2005

Hongkongo, 13-an de decembro 2005

DE DOHO ĜIS HONGKONGO TRA ĜENEVO(V)

LASTAJ EVOLUOJ EN ĜENEVO ANTAŬ LA KONFERENCO

MEMORIGO

26-an de novembro : unua projekto de ministra deklaro ; prezentado al la delegaci-ĉefoj kaj al la Komitato pri komercaj intertraktadoj de la MOK : multegaj kaj viglaj kritikoj.

29-an de novembro : la ADPIK [akordo pri la Aspektoj de la Rajtoj je Proprieto Intelekta ligita kun Komerco, en la franca Adpic, en la angla Trips] decidas prokrasti la aplikadon de la ADPIK por la MPL (malplej progresintaj landoj) de la 1-a de januaro 2006 al la 1-a de julio 2013. La MPL estis petintaj ke ĝi prokrastiĝu ĝis la 1-a de januaro 2021. Ili petis 15 jarojn, ili ricevis 7,5.

30-an de novembro : Afrika Grupo, G 33 kaj Brazilo konsideras ke la projekto de ministra deklaro ne reflektas la esprimitajn poziciojn.

1-an de decembro : 2-a projekto de ministra deklaro prezentita kiel reviziita versio de la unua ; tiu teksto ne entenas esencajn ŝanĝojn, krom ke ĝi substrekas ke pri la aneksoj respondecas nur la intertrakto-ĉefoj kaj ke ĉi ampleksigas la priskribon de la diversaj pozicioj pri la agrokulturo kaj la NAMA (merkat-aliro de neagrokulturaj produktoj). Aliflanke, koncerne la servojn, la § 19 ĝis 21 kaj la Anekso estas senŝanĝaj. Pri kotono, la teksto reflektas la atendojn de la Afrika Grupo por ke efektiva solvo fariĝu en Hongkongo.

2-a de decembro : kunveno de la Ĝenerala Konsilio : la statuso de la teksto (ĉu dokumento sub respondeco nur de la Ĝenerala Direktoro aŭ ĉu dokumento kiu reflektas la interkonsenton de la Ĝenerala Konsilio ?) kaj la ĜAKS (Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj) estas la du ĉefaj diskuttemoj.

Koncerne la statuson de la dokumento, la Ĝenerala direktoro promesas ke la teksto de projekto de ministra deklaro sendita al Hongkongo estos antaŭita de la enkonduka noto kiu substrekas ke, kun escepto de la Anekso F pri faciligo de la interŝanĝoj, neniu el la aneksoj trovis interkonsenton. Per tiu promeso, la Ĝenerala Konsilio konsentas por deklari ke la dokumento estas subtenata de interkonsento.

Koncerne la ĜAKS estas decidite, laŭ insisto de la afrikaj landoj, kiuj rezistas al la eŭropaj minacoj meti, en la § 21, la referencon de la Anekso C inter citilojn. Tio signifas, ke tiu anekso ne trovis interkonsenton.

Decidoj pri la funkciado de la konferenco :

- ĝi estos prezidata de la Sekretario pri Komerco de Hongkongo, s-ro John Tsang

- 6 faciligistoj estis nomumitaj :

Agrokulturo : la ministro de Kenjo

NAMA : Pakistano

ĜAKS : Koreio

Disvolvado : Gujano

Reguloj : Norvegio

Aliaj temoj : Ĉilio

Multaj neoficialaj kunvenoj komencis la 2-an de decembro. Aparte, je plej alta nivelo (ministroj aŭ eŭropa komisaro) inter la EU kaj Usono, Brazilo, Barato, Japanio kaj Aŭstralio.

LA ĜENEVAJ DECIDOJ : PERFORTAĴO DE LAMY

Koncerne la ADPIK, krom la interkonsento pri 7,5-jara prokrasto de la aplikotempo por la MPL, interkonsento okazis la 5-an de decembro por enigi la decidon de la 30-a de aŭgusto 2003 en la ADPIK. Estas sciate ke tiu decido neniel praktike solvas la problemon de la aliro al medikamentoj. Temas fakte pri granda venko de la EU kaj Usono, kiuj ne volas veran reformon de la ADPIK. Tiuj kiuj regas nin elektis intence la morton de centmiloj da homoj. [Vd la artikolon de Alain Lecourieux : « Patentoj kaj profitavido kontraŭ la vivo », Le Monde diplomatique en Esperanto, decembro 2005.]

La 7-an de decembro, la ĝenerala direktoro de la MOK publikigas la 3-an version de la projekto de ministra deklaro. Tio estas la definitiva versio. Ĝi ne entenas la enkondukan noton kiu estis parto de la 2-a versio. Tiu noto estas anstataŭigita per aparta letero adresita al la konferenca prezidanto, la Sekretario pri Komerco de Hongkongo, s-ro Tsang. Sed tia letero havas nenian juran valoron. Ĝi estas eĉ ne referencita per ciferoj kaj literoj kiel oficiala dokumento de la MOK ! S-ro Lamy misuzis la konfidon de la membroj de la Ĝenerala Konsilio.

Sen tiu noto, konfesis diplomatoj oficantaj en Ĝenevo, estos multe pli malfacile konsciiĝi ke la dokumento ne estas interkonsentita. La ministroj kiuj ne sekvis paŝon post paŝo la diskutojn de Ĝenevo multe pli malfacile perceptos la akordajn kaj malakordajn elementojn en ĉiu temo. Nu, dum la ministrokonferenco okazas ofte ke la ĝenerala direktoro kunvokas al neoficialaj kunvenoj, kun apogo de la EU kaj Usono, kie ministroj de evolulandoj ne havas la rajton esti akompanataj de sia ambasadoro en Ĝenevo. Tio okazis en Doho kaj en Kankuno.

Brazilo kaj Venezuelo tuj protestis kaj postulis ke la enkonduka noto estu enmetita en la projekton de ministra deklaro kiel promesite, sed sen sukceso.

LA ANTAŬVIDOJ POR HONGKONGO

Ĝenerale, la obervantoj atendas ke la konferenco okazigos intensajn intertraktadojn pri la servoj. Por la unua fojo en ministra konferenco de la MOK, la ĜAKS tre verŝajne ĉefrolos en la debatoj. Japanio, kiu postulos, laŭ ili, la adopton de la Anekso C (vd mian noton IV), faros kalendarajn proponojn por plurflankaj intertraktadoj pri la realigo de tiu akordo. Sed troigi en tiu direkto povas konduki al malsukceso.

Oni ne provos atingi interkonsenton pri la dosieroj de agrokulturo kaj de la merkataliro de fabrikitaj produktoj (NAMA). Oni klopodos avanci en la intertraktadoj ĝis la limoj de la eblo pere de respondoj al 6 demandoj pri la agrokultura sektoro kaj al 3 demandoj pri la dosiero NAMA (tiuj demandoj troviĝas en la teksejo de la MOK :).

Oni savus la bildon de la konferenco se oni akordiĝus pri proponaro prezentata kiel favora al disvolvado. Jen kion proponis Japanio per la ideo de disvolvo-pakaĵo, kies detalo indikas ke temas fakte pri malplena pakaĵo. Efektive ĝi entenos precipe la anoncon de grava helpo (aid for trade) por faciligi la aplikadon de la MOK-akordoj (dum tiuj landoj postulas de dek jaroj intertraktadon pri la apliko-modalecoj de tiuj akordoj), kelkajn proponojn pri speciala kaj diferencigita traktado (sed ne tiujn kiujn atendas la Sudaj landoj) kaj ĝi entenos la decidojn faritajn en Ĝenevo pri la ADPIK. Oni povas antaŭvidi, laŭ tiu hipotezo, gurdadon de la amaskomunikiloj pri la disvolvo metita en la centron de la intertraktadoj ĉe la MOK.

Tamen, en freŝdata analizo (6-an de decembro 2005), Martin Khor, la direktoro de Third World Network, mencias komunan iniciaton en Brazilo kaj Barato por malbloki la intertraktadojn. Dum kunveno de la financministroj de la G7, okazinta en Londono la 4-an de decembro, tiuj du landoj, laŭ tiu informo, anoncis ke ili faros proponojn pri la NAMA kaj la servoj por provi malbloki la intertraktadojn. Barato proponis redukton de 50 % de la dogantarifoj pri fabrikproduktoj. Ĝi faris ofertojn en la dosiero pri servoj kaj deklaris sin favora al la Anekso C. Ankaŭ Brazilo deklaris sin preta por koncedoj pri la NAMA, kondiĉe ke la EU kaj Usono moviĝu pri agrokulturo. Brazilo esprimis, laŭ tio, ankaŭ sian disponeblon pri la servoj.

Estas konate ke la financministroj de tiuj du landoj estas ardaj partizanoj de la plej larĝa liberaligo, kvankam ili apartenas al grupoj onidire maldekstraj aŭ centraj-maldekstraj. Eblas pensi ankaŭ ke temas pri preparado de foresto de decido en Hongkongo por nomi kulpulojn. Ni ne spekulu, sed, se estas tiel, oni povas timi ke la evolulandoj estos, en Hongkongo aŭ pli poste, forlasitaj de tiuj du sojlolandoj.

Raoul Marc JENNAR.

___

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS)