Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
„Idealismo post junaĝo”
de BROOKS_David  
7a februaro 2014

Estas tiel ke ekzistas psiĥologia kondiĉo - ne estas klare ĉu temas pri sindromo, etapo, malsano, frenezo aŭ io alia - nomata „idealismo post junaĝo". Verŝajne la ĉefa simptomo estas ke, pro iu kialo, oni kredas ke oni povas ŝanĝi la mondon.

Bradley Manning, la soldato farinta la plej grandan malkaŝon de sekretan informon, kiu en tiu ĉi semajno estos kondamnita pro kuraĝi publikigi kion la registaro faris nome de la popolo (sed kaŝante la faktojn cele al propra bono kaj la „sekureco”), verŝajne suferas tiun kondiĉon.

Kiuj impulsas militojn por mortigi kaj detrui loĝantarojn, interveni, invadi kaj embargi tutajn popolojn, ne estas klasifitaj laŭ iu malsano aŭ psikologia kondiĉo, des malpli ili estas konsiderataj frenezaj ; verŝajne ili ĉiuj estas „normalaj”.

La mar-kapitano David Moulton, militista psikiatro, pasintsemajne atestis en la milito-juĝo de Manning, ke la soldato suferis plurajn psikologiajn kondiĉojn inkluzive de la „idealismo post junaĝo”. Tio, laŭ Moulton, estis tiel ĉar „Manning havis la impreson ke la informo malkaŝita de li aliigos la manieron kiel la mondo vidis la militojn en Irako kaj Afganistano, kaj ankaŭ la estontajn militojn”. La fakulo aldonis ke Manning kredis ke sia ago „celos pli grandan bonon : la tuta socio alvenos al la konkludo ke la milito ne valoris la peno, ke neniu milito valoras la peno”.

Moulton komentis ke en la „idealismo post junaĝo” oni „vere kredas ke eblas atingi socian baton”. Li aldonis ke tio estas „momento kiam la homo ... fokusigas sin en la volo aliigi la mondon, atingi sociajn ŝanĝojn, io tia ... tio estas transir-periodo kiam oni ankoraŭ havas iom de la idealismo de la junaĝo”.

La venontan semajfinon fariĝos en Vaŝingtono la 50-an datrevenon de la historia Marŝado por Laborpostenoj kaj Libereco de la movado por la civitaj rajtoj, gvidita de la pastro Martin Luther King, kie li faris sian faman paroladon Mi havas revon. La 28-an de aŭgusto 1963, centoj de miloj da homoj postulis egalecon, „liberecon kaj laborpostenon” por ĉiu civitano, kaj King, per sia eksterordinara retoriko deklaris : „hodiaŭ mi diras al vi, miaj amikoj, ke kvankam ni alfrontas la hodiaŭajn kaj morgaŭajn malfacilojn, mi ankoraŭ havas revon. Tiu estas revo profunde semita en la usona revo. Mi revas ke iam tiu ĉi lando leviĝos kaj travivos la realan signifon de sia kredo ... ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj”. Li daŭrigis : „mi revas ke miaj kvar filoj iam vivos en lando kie ili ne estos juĝataj pro sia haŭtkoloro, sed pro la konsisto de siaj karakteroj”.

Li asertis ke ili alvenis al Vaŝingtono por „igi Usonon memori la ferocan urĝecon de la nuntempo ... Nun estas la momento realigi la promeson pri demokratio. Nun estas la momento eliri de la malluma kaj malriĉa valo de la raso-diskriminacio al la sunplena vojo de la raso-justeco ... Nun estas la momento fari la justecon realo por ĉiuj filoj de Dio”.

Ankaŭ aliaj revis ke ili povis ŝanĝi tiun ĉi landon organizante, defendante principojn, denoncante maljustecojn, kreante novajn movadojn ; tiu historio kiu nur foje estas rakontata (pro tio la graveco de historiistoj kiel Howard Zinn). La bataloj de la sindikatoj, la movadoj kontraŭ la militoj, por la defendo de la medio, por la rajtoj de la virinoj, de la samseksamuloj, de la enmigrintoj kaj pli, ankoraŭ hodiaŭ daŭras.

Junaj usonanoj kaj enmigrintoj membroj de nova grupo nomata Dream Defenders (Defendantoj de la Revo) dum 31 tagoj okupis la oficejojn de la estrarsidejo de la ŝtato Florido, por denunci leĝojn uzitajn por pravigi la murdon de la juna afrik-usona Trayvon Martin. Tion sekvos klopodo registri novajn voĉdonantojn por alfronti la konserveman povon en la ŝtato. La agado atingis nacian nivelon kaj eminentuloj kiel Harry Belafonte kaj Jesse Jackson akompanis ilin kaj esprimis ke ili estas la nova generacio heredanta la antaŭajn luktojn kaj do parton de la espero pri alia estonteco en tiu ĉi lando.

Ankaŭ la defend-movado por la rajtoj de la enmigrintoj - kiun kelkaj el la akompanantoj de King antaŭ 50 jaroj, opinias la nova movado de la civitaj rajtoj - revigliĝis pro la agado de junaj enmigrintoj kuraĝaj rekte alfronti la aŭtoritatulojn - de lokaj subrangaj justec-oficiroj, oficiroj de migrado, ĝis federaciaj leĝistoj, eĉ la prezidanton -, kun la slogano „sen identiligo kaj sen timo”, kiel postulado pri bazaj rajtoj kaj pri fino de la ellandigoj kaj premado al la familioj kaj komunumoj de enmigrintoj.

Ankaŭ enmigrintaj laboristoj, de la kamparanoj de Florido ĝis la veturil-purigistoj aŭ la urbaj portempaj laboristoj, multobligis siajn klopodojn postulante labor-rajtojn kaj dignan vivon. Tiel, el la plej malforta sektoro renaskiĝas parto de la sindikata movado de tiu ĉi lando, kun heroaĵoj kiel tiuj de la Unio de Laboristoj de Immokalee, kiu alfrontas la plej povajn entreprenojn de la nutraĵo-sektoro kaj jam venkis en pluraj bataloj de postuloj pri „nutraĵo kun justeco”, inkluzive de la liberigo de miloj da laboristoj kiu troviĝis en sklavecaj kondiĉoj.

Aliflanke troviĝas la instruistoj kiuj leviĝis kontraŭ „reformoj” lanĉitaj de la politikistoj kaj la plej riĉaj kaj povaj homoj en la lando, kaj defendas la publikan instruadon kiel bazan rajton por ĉiuj, kio estas kerno por defendi la demokration kaj por ke la studentoj daŭre revu pri io alia preter sia rolo en la merkato.

Verŝajne tiuj ĉiuj, inter multaj aliaj, de King ĝis la hodiaŭaj revantoj, suferas tiun malsanon nomatan „idealismo post junaĝo”. Certe jam estas preparata medikamento por mildigi tiun malsanon. Sed oni povas plu revi ke ne estas solvo por tio. Estu tiel ke temas pri ne kontaĝa malsano.

David BROOKS.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el Granma. 23-a de aûgusto 2013