Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Eternecon al la grandeca usonano Saul Landau
de YEPE_Manuel E.  
7a februaro 2014

En la nokto de lundo, la 9-an de septembro 2013, mortis en Kalifornio Saul Landau, grandeca usonano kiu luktis ĝis la fino de sia vivo por la honoro kaj la digno de Usono, por eviti ke la hegemonismo kreita de la imperiisma evoluo en lia patrujo, plu apartigu ĝin de la ceteraj Amerikoj kaj de la homaro.

Kiam la unuan fojon li vojaĝis al Kubo en 1960, Saul Landau estis diplomito pri Historio, kaj li komencis superan studadon en la Universitado de Wisconsin-Madison ; tiu universitato estis tiam unu el la tri havantaj la plej progreseman studantaron en Usono. Tie li elmontris sian politikan aktivecon kiel eldonanto de la publikaĵo Studies on the Left, kun li kunfondis.

En la komenca periodo de la kuba revolucio li estis la plej elstara inter la multaj marksismaj junaj intelektuloj de Usono kiu agadis por apogi Kubon kontraŭ la malamikeco de ilia propra registaro ; tiuj junuloj interkompreniĝis kun la junaj kubaj gvidantoj.

Dum la unua kaj nura restado en Kubo de la eminenta usona socilogo C. Wright Mills, por intervjui la tiaman Unuan Ministron Fidel Castro en 1960, Landau konatiĝis kun Mills, kvankam ili estis jam aktivaj membroj de la Komitato de Justa Traktado al Kubo (Fair Play for Cuba aŭ FPCC). Landau baldaŭ fariĝis la asistanto de Mills en la esploradoj, kaj li estis unu el la homoj kiuj plej multe kontribuis al la firmiĝo de la pensado de tiu saĝulo.

Landau persone konatiĝis kun Fidel Castro en 1968, post la dokumentfilmo Report from Cuba farita de Landaŭ por la publika televido de Usono.

Tiu unua rekta kontakto kun la ĉefo de la kuba revolucio estis la bazo de la dokumentfilmo Fidel, kiu nelonge poste elsendis la usona televido.

Kune kun la fotisto kaj revolucia aktivulo Lee Lockwood, aŭtoro de grafik-libro pri Fidel en 1965, Saúl partoprenis en la fondiĝo de sidejo en Novjorko, kun la celo prezenti la kulturon kaj informojn de Kubo, ĉar tiuj estis jam tre torditaj de la korporaciaj amaskomunikiloj.

Kvar jardekojn post la unua renkontiĝo kun Fidel Castro, Saúl Landau havis denove la ŝancon renkonti la kuban revolucian gvidanton en septembro 2009, ĉi-foje kune kun aliaj eminentaj usonaj artistoj : Harry Belafonte, Danny Glover kaj James Early.

Kun Danny Glover, Saul plurfoje vizitis Gerardo Hernández, unu el la kvin kubaj kontraŭteroristoj1 enkarcerigitaj en Usono ; de antaŭ 15 jaroj Gerardo plenumas sian punon de dumviva karcerpuno en malliberejo de strikta sekureco.

Saúl Landau estis instruisto, ĵurnalisto, politologo, poeto kaj filmisto. Krome li estis vera revoluciulo, pro sia intensa politika agado.

Saúl Landau publikigis 14 librojn ; faris kaj regis pli ol 50 dokumentfilmoj kaj verkis notindan kvanton de kronikoj, eseoj kaj aliaj artikoloj publikigitaj per paperaj, radiaj kaj ciferecaj rimedoj en Usono, Latinameriko kaj Eŭropo ; ĉiuj materialoj troviĝis en lia blogo.

Kiel aktivulo li apogis la lukton por la civitaj rajtoj en sia lando - lukto lanĉita de Martin Luther King -, kaj li estis ligata al la defendo de la enmigrintoj en Usono kaj la sendependistoj de Portoriko. Li aktive patroprenis en la kondamno de la popolo kontraŭ la milito en Vjetnamujo.

Li pasie defendis la kuban revolucion dum pli ol 50 jaroj, kaj same intense li apogis la lukton de la sandinistoj en Nikarakvo, kaj la bolivaran revolucion en Venezuelo. Li entute fordonis sin al la solidareco kun la ĉila popolo kiu estis venkema kun Salvador Allende kaj suferanta sub la diktaturo de Augusto Pinochet.

Li publike kondamnis la puĉojn en landoj kun, por Vaŝingtono, malfacilaj registaroj, kaj li apogis la movadojn de nacia liberigo de la popoloj en la tuta mondo.

En la nuntempa mondo de Landau ne estis maljusteco ne kondamnita de li nek justeco kiu ne meritis lian saĝan solidarecon.

La tuta verkaro de Saúl Landau estas profunda kaj saĝa ; la originaleco de liaj vidpunktoj mirigas eĉ la plej proksimajn sekvantojn. Tio klarigas la konfeson de la usona genia historiisto kaj novelisto Gore Vidal : „Saul Landau estas homo de kiu mi ŝatas rabi ideojn (is a man 1 love to steal ideas from)".

Foriris grandeca usonano, sed liaj ideoj restas !

Manuel E. YEPE.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el Granma. 17-a de septembro 2013