Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Mesaĝoj de la Kvin Herooj dum la renkontiĝo en Havano okaze de la 15-jariĝo de la maljusta malliberigo de tiuj kubaj kontraŭteroristoj
de HERNÁNDEZ NORDELO_Gerardo   GONZÁLEZ SEHWERERT_René   LABAñINO SALAZAR_Ramón   GONZÁLEZ LLORT_Fernando   GUERRERO_Antonio  
7a februaro 2014

Parolvortoj de René González Sehwerert

Gekubanoj ;

Bonvolaj homoj de la tuta mondo :

Kvar filoj de tiu ĉi lando forvelkas en usonaj malliberejoj pro la krimo defendi la homan vivon. Ili forvelkas pro protekti nian rajton je trankvilo kaj ekzisto. Iliaj voĉoj hodiaŭ alvenos al ni el iliaj malliberejoj, kaj ili alvenos liberaj de malamoj kaj rankoroj. Ili kunportos al ni tiun ĝojon vivi, kiu igis ilin en la unua momento akcepti tiun sinoferon. Tiuj voĉoj memorigos nin ke iliaj spiritoj ne povas esti rompitaj de la tuta malamo kiun la registaro plej pova en la homa historio, ĵetis sur ilin. Ili estas punataj per tia krueleco ĉar – mi ripetu vortojn de poeto - ili elradias lumon kiu estas ne eltenebla de iliaj akuzantoj.

Ili ne venis de alia planedo. En tiuj ĉi stratoj ili paŝis por la unua fojo kaj kun miro ĝuis siajn unuajn literojn. Ĉi tie ili alprenis la animon de la gepatroj kaj la historion de niaj antaŭuloj. Ĉi tie ili amis kaj estis amataj. Ili estis, kiel multaj el vi, junuloj kiuj ĉi tie ĝuis koncerton. Sed kiam estis necese, ili faris paŝon antaŭen por protekti ĉion, kaj kiam estis ankoraŭ pli necese ili donis al la prokuroroj nepardoneblan moralan lecionon. Kaj pro tio ankoraŭ estis pli necese ke ili eltenu tiun rankoron ; sed ili tion faris en alteco, kun malpeza koro, kun rideto en la plej malfacilaj momentoj.

Ĉi-nokte Gerardo, Ramón, Antonio kaj Fernando estas la malliberuloj de nia feliĉo ; sed ili povintus esti kiu ajn el vi, samkiel kiu ajn el vi povintus esti unu el ili. Ili vibros kun ĉiu muziknoto de tiu ĉi koncerto. Apud viaj koroj, iliaj koroj batos kune kun la magio de la muziko. Via feliĉo estos ilia feliĉo, ĉar tiu feliĉo estis kaj estas nutraĵo de iliaj animoj, fonto de la rezisto kaj unua kialo de la sinofero.

Sed ili plu estas malliberaj. Senigitaj je ĉio propra. Ili estis forprenitaj de ni pro neracia malamo. Kvankam ili kunvokas nin al feliĉo, ni ne devas forgesi ke ili estas daŭre la malliberuloj de tiu feliĉo. Kvankam la muziko haltu kaj ni revenu al la ĉiutagaĵo, ni neniam devas forgesi ke ni ŝuldas al ili kaj al ni mem, revenigi ilin hejmen, kaj ni ĉiuj ŝuldas al ni la donacon de tiu granda koncerto per kiu ni festos ilian revenon al la libereco.

Multan dankon.

Mesaĵo de Gerardo Hernández Nordelo

Mi estas Gerardo, el Victorvilles, Adelanto, dezerto de Kalifornio.

Saluton al la ĉeestantoj kaj ĝenerale al nia popolo, kaj dankojn nome de la Kvin, al tiuj, kiuj partoprenis kaj organizis ĉi tiun kaj aliajn aranĝojn okaze de la 15-a datreveno de nia aresto.

Dankojn ankaŭ al tiuj, kiuj kun solidareco prezentis sian arton, ni tion bezonas kaj nin ĝojigas scii ke vi apogas nin.

Facile oni diras 15 jarojn. Mi certas ke krom Ivette, troviĝos inter la ĉeestantoj pliaj 15-jarulinoj kiuj naskiĝis en la jaro kiam La Kvin estis arestitaj.

Multo pasis de tiam, sed ne dubu ke la jaroj ne povis nek povos malfortigi nian certecon ke iam La Kvin troviĝos apud vi, apud nia popolo tie en tiu sama podio.

Denove dankojn al ĉiuj kaj ĉiam kalkulu je nia fideleco.

Fortan brakumon kaj ke la muziko daŭru, ĉar ĉi tiu batalo devas esti akompanata de granda entuziasmo.

Ĉiam antaŭen !

Mesaĝo de Ramón Labañino Salazar

Karaj fratinoj kaj fratoj :

Temis pri 15 longaj jaroj da maljusteco, kruelaj punoj, ĉenoj kaj manikoj kiuj vundas la haŭton.

Ni estis 15 jarojn for de la patrujo, de nia popolo, de nia familio.

Dek kvin jaroj en kiuj niaj filoj fariĝis plenkreskuloj kaj en la vizaĝoj de niaj edzinoj kaj familianoj aperas jam la senhalta paso de la tempo.

Dek kvin jaroj en kiuj dolorigis nin la forpaso de kelkaj el niaj amataj familianoj.

Sed estas grave diri ke estis 15 jaroj da fidela kaj firma lukto, tempo utila por plian fojon montri ke Kubo ne rezignas nek genuas des malpli perfidas ; ke la honoro de homo kaj la respekto de homo ne estas aĉetebla eĉ per la tuta riĉeco de la universo.

Kun la sama konvinko de niaj kontraŭhispanaj batalantoj, de nia tuta patruja historio, ni daŭre luktos ĝis la fina venko.

Dankon al nia tuta popolo, al niaj gvidantoj kaj al ĉiuj fratoj en la mondo pro ilia kunlukta, fidela kaj eterna akompano.

Ĝis la venko ĉiam ! Ni venkos” Kvin fortajn brakumojn,

Ramón Labañino Salazar.

Mesaĝo de Fernando González Llort

Revoluciajn salutojn al la ĉeestantoj en la Kontraŭimperiisma Podio José Martí :

Tri jarkvinoj da granda maljusteco ne estis sufiĉaj por venki nian volon rezisti.

Mi povas certigi al vi, mianome kaj nome de miaj kamaradoj, ke nenio kapablos venki nin.

La heroa ekzemplo de revolucia popolo rezistanta dum pli ol duonjarcento la imperion plej povan de la historio, estas la ĉefa fonto kiu nutras nian spiriton de lukto, nian decidon rezisti kaj nian fidon je la reveno al la patrujo.

Dum tiuj jaroj ni estis konsciaj pri la senhalta lukto de la kubanoj, por ke estiĝu la justeco kaj ni povu reveni al nia popolo.

Hodiaŭ vi kunvenas en tiu ĉi Podio de la Digno, kie tiom da gravaj momentoj de la lastatempa historio de nia lando estis travivataj, por memori la 15-jariĝon de nia malliberiĝo kaj postuli la finon de la maljusteco.

Viaj voĉoj hodiaŭ alvenas al ni kiel ili simbole alvenis en tiuj jaroj ; via solidareco ĉirkaŭas nin per homamaso kaj impulsas nin al la lukto.

La voĉo de popolo juste digna, kune kun la voĉo de centoj de miloj da amikoj en la tuta mondo, ne povos esti silentigita ; via mesaĝo ne povos estis ne konata.

Frue aŭ malfrue la bariloj kiuj tenas nin malliberaj devos malfermiĝi por ke ni revenu al la amata patrujo.

Ni venkos !

Fernando González Llort.

Mesaĝo de Antonio Guerrero

Karaj sampatrujanoj ; karaj solidaraj amikoj :

Vi bone scias tion, hodiaŭ estas malsama tago, hodiaŭ ni havas multajn amikojn en ĉiuj mondopartoj, kiuj konas nian situacion, kiuj konas nian kazon kaj apogas kaj impulsas nin en tiu ĉi longdaŭra batalo por nia libereco. Sed antaŭ 15 jaroj, post nia aresto, ni estis komplete izolitaj kaj enfermitaj en tiuj karceroj nomataj Truoj. Tie mi komencis verki poemojn ; mi ne sciis ĉu temis pri veraj poemoj, sed tiu estis la plej efika maniero rezisti tiun kruelan kaj maljustan punon.

Hodiaŭ mi volas dividi kun vi kelkajn el tiuj poemoj kiujn, per tre malgranda krajono kaj animo plena de naiveco, mi verkis en januaro 1999, dum tiuj longaj 17 monatoj da izolita mallibereco.

La vero

Antaŭ via rigardo mi denove mateniĝis.

Sen timi mian doloron mi sanigas mian vundon.

Mi prenas en via ĝardeno la plej amatan

Floron plenan de via odoro kaj esto.

*

Antaŭ vi hodiaŭ mi plu piediras ;

Kun firma paŝo la suno kovras mian spuron.

Estas tre bele povi plu ami vin,

Multobligi mian amon per ĉiu stelo.

*

Vi bone scias ke estas tagoj da doloro

Kiam la sento fariĝas pli profunda.

Nur la vivo estas vivo se ekzistas kuraĝo

Kunporti la veron antaŭ la mondon.

*

Ni alvenos al la Suno

Hodiaŭ venigu min kun via ĉefa auroro

Al via loĝejo de pura ligno.

Kiam mia mano malfermu la arbaron,

Tuj donacu al mi stelon.

*

Venigu min preter la akra vintro

Per via flamo de paco lumigu mian tablon

Kaj ni kune faru la grandan heroaĵon

krei mondon kiu ne havu vintron.

*

Manon ĉe mano ni piediru

Sen timi la senfinan mallumon,

Ni alvenos al la Suno, ne gravas la mito,

Se ni estas firmaj ni ĉiam venkos.

Kun la vizaĝo al la Suno

Ne senigu min de la ombro ĉe la rivero. Ne donu al mi nur unu kanzonon.

Ne senigu min de maro kiu ne estis mia.

Ne apartigu de mi mian stelon de pasio.

Ne plu malfruigu min en via vojo.

Ne klopodu vidi min sen mia racio.

Ne puŝu min ŝanĝi la destinon.

Ne juĝu min sen vidi mian koron.

Ne igu min rigardi la mallumon,

Ne klopodu mortigi min kiel perfidulon,

Mi estas bona homo, estu certa

kaj iam mi mortos kun la vizaĝo al la Suno.

*

Plian fojon atingu vin, karaj amikoj, niaj senfina dankemo pro via apogo, solidareco kaj granda amo. Mi ripetas ke por kompreni la grandan maljustecon faritan kontraŭ ni, sufiĉas legi la dokumentojn de nia kazo. [1]

Ni plu iru antaŭen !

Kvin fortajn brakumojn !

Ni venkos !

Granma, 13-a de septembro 2013

Tekstoj elhispanigitaj de Norberto Díaz Guevara