Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La malnobla nobel-premiito Obama daŭrigas la "Leĝon de Komerco kun la Malamiko" por puni nur unu landon : Kubo
de Bolaños Suárez_Jorge Alberto  
7a februaro 2014

Meze de la militaj preparoj kontraŭ Sirio atingis nin la novaĵo ke la prezidanto Obama daŭrigis, por la kvina fojo, la aplikadon de la Leĝo de Komerco kun la Malamiko, entute dediĉita al punado de nur unu lando : Kubo.

La Leĝo estas grava parto en la amaso de reguloj, oficialaj decidoj kaj leĝoj kiuj konsistigas la ekonomian, komercan kaj financan blokadon unuflanke trudatan - kaj ne leĝe - al nia lando. En junio 2012 la ĉefo de punoj, de la Oficejo de Kontrolo de Aktivaĵoj (OKA), difinis tiun embargon kiel la plej kompletan, strukturitan kaj vastan pun-sistemon iam ajn trudatan al alia lando.

En 1963 la prezidanto John F. Kennedy, post semajnoj da hezitado pro la ne ekzisto de milito-stato kun la insulo, oficialigis tiun leĝon kun la supozata pravigo ke prezidenta proklamo dekretis la Staton de Urĝeco.

La leĝo estis por la unua fojo aplikita dum la Unua Mond-Milito, fare de la prezidanto Woodrow Wilson kiu taksis la ekonomian blokadon mortiga kaj efika armilo.

Ne malmultaj usonaj akademianoj konsideris ke Obama, dum sia lasta regado, faros ŝanĝojn - ne faritajn dum sia unua regado - en la malamika politiko de Usono kontraŭ Kubo. Ili ĝuste pensis ke la Leĝo de Komerco kun la Malamiko estos la unua malaperi sen tro da bruo ; ĝi mortos pro manko de prezidenta daŭrigo.

Vere, en diversaj sektoroj de la usona socio, estas ĉiam pli konstatebla la malŝato de tiu politiko. Enketoj kaj pluraj kaj ripetitaj deklaroj fare de eminentuloj, konfirmas tion.

En la historio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj ne ekzistas temo en kiu Usono troviĝu tiel aparta de la internacia komunumo, kiel en la temo de la krima kaj mortiga embargo al Kubo. En Trinidado, samkiel en Kartageno, estis pruvite ke tiu politiko kontraŭ Kubo estas unu el la ĉefaj kontraŭdiroj inter la landoj de nia regiono kaj la imperio.

Certe Obama pensis pri tio en la momento subskribi la daŭrigon de la Leĝo de Komerco kun la Malamiko, sed li decidis plian fojon sekvi la imperian logikon. Lia sinteno pri Kubo insistas, kiel faris liaj antaŭuloj, konsideri la senprestiĝan kaj neleĝan embargon kiel valoran ilon por instigi al internaj ŝanĝoj en nia lando.

Tiel pensis Woodrow Wilson. Mi citas : „Lando embargita estas lando kiu troviĝas sojle de la rezigno ; ni apliku tiun ekonomian, pacan, silentan, mortigan solvon kaj ne necesos uzi la forton. Tio estas terura solvo, eĉ ne unu vivo perdiĝos ekster la embargita lando, sed tiu solvo faras grandan premon kiun, laŭ mia vidpunkto, neniu moderna lando povos rezisti”.

Wilson pravis pri tio, ke la embargo estas terura solvo, mortiga ... sed li eraris dirante ke embargita lando estas sojle de la rezigno. Kubo firme malpravigas lin ; pli ol duonjarcento de heroa rezistado kontraŭ la krima embargo pruvas tion.

Obama devus lerni tiun lecionon.

Jorge Alberto Bolaños Suárez.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara, el Granma. 16-a de septembro 2013