Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Montriĝas, ke Usono sciis ke la siriaj ribeluloj posedas la gason sarino
de Prensa Latina  
20a septembro 2013

Karaj amikoj,

ŝajnas, ke en la okcidentaj landoj oni ne multe audas pri tio, kaj ke la ĝenerala tono estas ripeti la usonajn akuzojn kontrau la siria registaro. Des pli necesas lauspuri, esplori kaj, se tiu ĉi informo montriĝas ĝusta, disvastigi la veron pri la milito kontrau Sirio.

Vilhelmo Lutermano.

— -

Granma, merkredo, la 18-an de septembro

Moskvo. ‒ La eksa analizisto de la sekurecpolitiko de la departemento pri defendo de Usono, Michael Maloof, denuncis hieraŭ, ke Vaŝingtono havis informojn de sekreta servo, ke siriaj ribeluloj posedas la gason sarino, devena el Irako kaj Turkio.

Maloof montris paĝon de sekreta informo, kiu malkaŝis, kiel la siria armita ribelaro ricevis la provizojn de la venena substanco, laŭ la rusa satelita televido Russia Today.

Oficialuloj de la Pentagono esploris, surbaze de 50 atestantoj kaj sekretaj pridemandadoj, kiuj avertis pri la iraka deveno de la substanco nomata sarino, asertis la fonto.

Kiam oni insistis pri la vojo de la mortiga substanco, la eksoficisto de la Pentagono precizigis, ke ĝi estis transportata de la iraka teritorio al Turkio, kie en majo de tiu ĉi jaro parto de tia sendaĵo estis konfiskita.

Granda parto de la sintezita sarino en tiuj du nacioj kaj destinita al la siriaj ribeluloj, fine venis en la manojn de teroristoj subordigitaj al la organizaĵo Al-Kaido, speciale de la frakcio Fronto Al Nusra, indikis Maloof en siaj deklaroj al Russia Today.

Ni havas diversajn pruvojn, ke elementoj de Al-Kaido ĉeestas en la vicoj de la siria opozicio en konsiderindaj kvantoj, emfazis la eksa fakulo de la usona defendo.

La konfirmo de uzado de ĥemiaj armiloj la 21-an de aŭgusto proksime de Damasko estis konfirmita en informo de inspektistoj de la Unuiĝintaj Nacioj ellaborita surbaze de esplorado en la loko de la okazintaĵo.

Tamen, la mandato de la UN ne permesis esplori pri la farintoj de la atako de la 21-a de aŭgusto, kaj la esploristoj devas reveni por klarigi aliajn denuncojn kiel tiun, formulitan de Ruslando, pri alia ĥemia atako farita en marto de la ribeluloj.

Damasko transdonis al Moskvo pruvojn ke la farintoj de la atako kun ĥemiaj substancoj la 21-an de aŭgusto estis ribeluloj, deklaris la vica ministro pri eksterlandaj aferoj, Sergej Riabkov, citita de RIA Novosti.

(Prensa Latina)

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano