Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Brzezinski pri la siria krizo (intervjuo de Heilbrunn)
de Zbigniew BRZEZINSKI  
19a septembro 2013

La 2-an de julio 2013

Heilbrunn : ni eniris la kvinan jaron de la Obama-registaro, kaj vi deklaras, ke la Okcidento dediĉas sin al „amaspropagando”. Ĉu Obama estis trenita en la sirian aferon, ĉar li estas tro malforta por rezisti al la ĝisnuna stato ? Kio okazis al la prezidanto Obama ke li troviĝas en tia situacio ?

Brzezinski : Mi ne povas okupiĝi pri psiĥanalizo aŭ pri ia ajn historia reviziismo. Evidente li havas malfacilan problemon inter la manoj, kaj estas mistera aspekto en ĉio ĉi. Sufiĉas konsideri la kronologion. Fine de 2011 oni vidis ekscesojn de perforto en Sirio kaŭzitajn de sekeco kaj subtenatajn de du bone konataj aŭtokratioj en Mezoriento : Kataro kaj Saud-Arabio. Subite Obama anoncis, ke Assad devas foriri ‒ ŝajne sen ajna vera preparo por fari tiel ke tio okazu. Poste, printempe de 2012, la jaro de la elektoj ĉi tie, la CIA tra la generalo Petraeus, laŭ la New York Times de la 24-a de marto 2012, en artikolo tre malkaŝa, muntis grandskalan operacion por helpi la kataranojn kaj la saud-arabojn kaj iel ligi ilin kun la turkoj en tiu klopodo. Ĉu tio estis strategia plano ? Kial ni subite decidis, ke Sirio estas malstabiligenda kaj ĝia registaro faligenda ? Ĉu oni iam ajn donis klarigon pri tio al la usona popolo ? Poste, en la lasta parto de 2012, speciale post la elektoj, la vento iom turniĝis kontraŭ la ribeluloj. Kaj fariĝis klara, ke iuj de tiuj ribeluloj ne estas tiom „demokratiaj”. Kaj do, la tuta politiko estis rekonsiderenda. Mi pensas, ke la aferoj estas klarigendaj, por ke oni povu pli precize kompreni la celojn de la usona politiko.

Heilbrunn : Historie, ni ofte helpis ribelajn movadojn ‒ en Nikaragvo, en Afganio kaj en Angolo, ekzemple. Se vi estas nov-konservativulo aŭ progresema falko, vi diros, ke temas pri helpo al fortoj batalantoj por faligi diktatoron. Nu, kio malbona estas fari intervenon por homamaj kialoj ?

Brzezinski : Principe estas nenio malbona en tio. Sed mi pensas, ke oni devas antaŭe pritaksi la riskojn. En Nikaragvo la riskoj estis relative etaj, pro la dominanta pozicio de Usono en Centrameriko kaj la foresto de ekstera konkuranto. En Afganio, mi pensas ke ni sciis, ke Pakistano povus fariĝi problemo, sed ni devis fari tion pro la 11-a de septembro. Sed tute persone mi konsilis [la tiaman sekretarion pri defendo Donald] Rumsfeld, kiam, kun aliaj, ni estis konsultataj pri la decido iri al Afganio. Mia konsilo estis : iru tien, batu la talibanojn kaj poste foriru. Mi pensas, ke la problemo kun Sirio estas la efikoj eble malstabiligaj kaj kontaĝaj ‒ nome la vundeblo de Jordanio, de Libano, la ebleco ke Irako partoprenos pli larĝe en sekteca konflikto inter sunaistoj kaj ŝijaistoj, kaj ke povus okazi tie granda alfrontiĝo inter ni kaj la irananoj. Mi pensas, ke la veto estas pli granda kaj la situacio estas multe malpli antaŭvidebla, kaj la usona potenco certe ne vere kapablas limigi ĝin al Sirio.

Heilbrunn : Ĉu ni vidas tie prokrastan ĉenreagon ? La revo de la nov-konservatuloj, kiam ili eniris Irakon, estis krei domeno-efikon en Mezoriento, kie ni faligos unu reĝimon post la alia. Ĉu ni spertas nun makabran realigon de tiu aspiro ?

Brzezinski : Estas vere, tio povus okazi. Ili esperas, ke Sirio iel senpekigos tion, kio komence okazis en Irako. Sed mi pensas, ke ni devas konscii ke, en tiu ĉi preciza kazo, la regiona situacio en sia tuteco estas pli vaporiĝema ol tiu kiam ni invadis Irakon, kaj eble iliaj vidpunktoj estas ankaŭ influataj de la ideo, kiun certaj israelaj dekstruloj dividas, ke la strategiaj perspektivoj de Israelo estas pli bone servataj se ĉiuj ĝiaj ĉelimaj najbaroj estas malstabiligitaj. Mi kredas miavice, ke tio estas solvo, kiu en longa perspektivo montriĝos katastrofa por Israelo, ĉar la facile pruvebla konsekvenco, se tio okazus, estus la elimino de la usona influo en la regiono. Israelo estus tiam forlasita al sia sorto. Mi ne pensas, ke tio estus bona por Israelo, kaj, laŭ mi, kaj ankoraŭ pli grave, ĉar mi konsideras la aferojn el la nacia usona vidpunkto, tio ne estus tre bona por ni.

Heilbrunn : Vi menciis en intervjuo, mi kredas ĉe MS NBC, la ideon de internacia konferenco. Ĉu vi pensas, ke estas daŭre irebla vojo, ke Usono devus multe pli insisti por impliki Ĉinion, Ruslandon kaj aliajn potencon por trovi ian pacan solvon por tiu interna milito ?

Brzezinski : Mi pensas, ke se ni atakas tiun problemon nur kun la rusoj, io kion ni devas fari, ĉar ili estas parte jam implikitaj, kaj se ni faras tion bazante nin ĉefe sur la ekskoloniaj potenclandoj en la regiono ‒ Francio kaj Britio, kiuj estas vere abomenataj en la regiono ‒ la ŝancoj sukcesi ne estas tiel altaj ol se ni iel aŭ alie engaĝiĝas kun Ĉinio, Barato kaj Japanio, kiuj interesiĝas pri pli granda stabileco en Mezoriento. Iel, tio rilatas kun la antaŭa punkto, kiun vi menciis. Tiuj landoj povus eble kune helpi krei kompromison en kiu, almenaŭ ŝajne, neniu estos venka, sed kio povus sekvigi ion, kion mi proponas, sed formulas alie, de pli ol jaro, nome ke en Sirio devus ekzisti ia elekto kun internacia apogo kaj kie ĉia persono kiu deziras prezentiĝi povus prezentiĝi, kio iel ebligus al Assad savi la vizaĝon, sed kio povus konduki al aranĝo, fakta, en kiu li finos sian nunan mandaton sen ree prezenti sin.

Heilbrunn : Kiuj estas la riskoj ? Obama videble ne estis entuziasma por la ideo sendi armilojn al la siriaj ribeluloj, li konfidis la anoncon al Ben Rhodes. La deklivo estas glita, sed ĝis kia punkto ? Ĉu vi pensas, ke ni estas survoje al pli granda usona interveno ?

Brzezinski : Mi timas, ke ni estas survoje al usona interveno senefika, kio estas ankoraŭ pli malbona. Estas cirkonstancoj, kie interveno estas nek la plej bona nek la plej malbona el la solvoj. Sed ĉi tie oni parolas pri grandigi niaj helpon al la malplej efika el la fortoj kontraŭ Assad. Do, en la plej bona okazo, tio simple malutilos nian kredindon. En la plej malbona okazo, tio akcelos la venkon de grupoj kiuj estas multe pli malamikaj al ni ol Assad iam ajn estis. Mi daŭre ne komprenas kial ‒ kaj mi revenas al mia unua respondo ‒ kial ni decidis en la jaroj 2011 aŭ 2012 ‒ elektojaro, preterdirite ‒ ke Assad devas foriri.

Heilbrunn : Via antaŭa respondo pri Israelo estis tute fascina. Ĉu vi pensas, se la regiono spertos pli grandan ŝanĝegon, kun malpliiĝo de la usona influo, ke Israelo vidus en tio okazon por solidigi siajn poziciojn, aŭ eĉ fari pli radikalajn iniciatojn, se Jordanio ekbrulus ?

Brzezinski : Jes, mi vidas kion vi celas. Mi pensas ke post mallonga tempo tio sendube fortigus la fortikaĵon Israelo, ĉar estus jam neniu por konstraŭstari tion, por tiel diri. Sed tio estus, antaŭ ĉio, sangelverŝo (diversmaniere laŭ la personoj), kun kelkaj gravaj perdoj ĉe la israela flanko. Sed la israela dekstrularo havos la senton ke temas pri demando de transvivado.

Sed en longa perspektivo, regiono tiom malamika ne estas kontrolebla, eĉ de Israelo dotita de atomarmilo. Tiu situacio faros al Israelo tion, kion certaj militoj faris al ni en malpli granda skalo. Eluzi ĝin, lacigi ĝin, subfosi ĝin, senmoraligi ĝin, provoki elmigradon de la plej brilaj elementoj, por finiĝi en ia kataklismo neantaŭvidebla en tiu ĉi stato, ĉar ni ne scias, kiu en tiu momento posedos kion kaj kiam. Kaj fine, Irano estas tute apuda. Ĝi povus havi certan atoman kapablon. Ni supozu, ke la israelanoj faligus ĝin. Kion pri Pakistano kaj la ceteraj ? La ideo, ke oni povas kontroli regionon, de lando tre forta kaj motivita, sed loĝata de nur ses milionoj da loĝantoj, estas tutsimple revo freneza.

Heilbrunn : Mi pensas ke mia lasta demando, se vi pensas ke vi povus aliri tiun temon, estas … vi estas iel en la opozicio en tiu ĉi momento. La dominanta retoriko ĉe la intelektuloj kaj en la komunikiloj ŝajnas esti ia elŝpruciĝo de la tendenco „progresema falko” aŭ novkonservativulo, moraliga alvoko por ekagi en Sirio, bazita sur emocio. Kial, eĉ post la katastrofo de la milito en Irako, la debato pri eksterlanda politiko restas daŭre tiom malĝusta en Usono ?

Brzezinski : (ridoj) Mi pensas ke vi konas la respondon al tiu demando pli bone ol mi, sed se mi povas doni vidpunkton : tiu ĉi lando estas bona, ĝi estas movata de bonaj sentoj. Sed ĝi estas ankaŭ lando kun kompreno ekstreme simplisma pri la mondaj aferoj, kaj ĉiam kun granda fido en la kapablo de Usono venki, perforte se necesas. Mi pensas ke en kompleksa situacio, simplismaj solvoj proponataj de personoj kiuj estas aŭ demagogoj aŭ sufiĉe inteligentaj por doni siajn konsilojn nur pogute, tio estas io kion la homoj povas kompreni. Supozante ke kelkaj armiloj de tiu aŭ alia tipo ebligos atingi ilian celon, konduki al venko por bona afero, sed sen plene kompreni, ke la kaŝitaj kompleksecoj trenos nin pli kaj pli malproksimen, ni riskas esti implikitaj en granda regiona milito, kun ĉe la fino regiono ankoraŭ pli malamika al ni ol nun, kio povus esti katastrofo por ni. Sed tio ne estas io, kion la mezuma usonano, kiu ne vere multon legis pri la mondaj aferoj, vere sukcesas kompreni. Tio estas lando de bonaj sentoj, sed kun malbona kono kaj ne tre fajna pri la resto de la mondo.

Heilbrunn : Nu bone, mi dankas vin. Mi tute konsentas.

fonto : http://nationalinterest.org/comment...

Traduko al la franca „ĉiam bone aŭdi la voĉon de sia mastro” de VD por le Grand Soir kun verŝajn ĉiaj kutimaj eraroj kaj mistajpaĵoj Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)

URL de tiu ĉi artikolo 21239 http://www.legrandsoir.info/brzezin...


Vd ankau la informon de la eksa analizisto de sekurecpolitiko de la usona Departemento pri Defendo, Michael Maloof, lau kiu Vaŝingtono sciis, ke la siriaj ribeluloj posedas ĥemiajn armilojn en formo de la gaso Sarino.

(Vilhelmo Lutermano)