Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Recenzo de la libro Eddy Raats : La longa vojaĝo
de TILÁN_Aleksandro  
7a februaro 2014

Aleksandro Tilán : La longa vojaĝo. Travivaĝoj de etulo, de Eddy Raats

Kien mi iris semajnon antaŭe ? De kie mi ĵus revenis ? Kia longa vojaĝo tra intensa, avida foliumado, legado de libro kiu altiris min (krome, ĉiujn kiuj legos ĝin) ! Sed, tio estis konversacio aŭ librolegado.

Sendube Eddy Raats estas bonega alparolanto kaj tion mem demonstras tie. Mi volas diri, ke tio memorigas al mi la samteman verkaĵon „La taglibro de Anna Frank”. Similaj, tre similaj travivaĵoj ; fuĝoj, rifuzoj, harstarigaj scenoj, fantaziaj sentoj : amo, suspekto, punemo ktp.

Plejparte la ideo de gepatra-gefila amo elstaras en la plej gravaj situacioj, kaŭzante moralan delekton ĉar elokvente Eddy, la plenkreskulo, metas milde la etosan esencon de Eddy la etulo.

Alia konflikto, kiun oni observas forte tiumomente kaj kiu ŝokis lin, aperas en la formo de la lingvaj baroj. Kiom suferis la etulo, kiam revidis sian karan patrinon post longa tempo, kaj jen : li nur balbutis (kiel diras mia instruisto Vilhelmo) kaj apenaŭ povis esprimi sian emocion al siaj fratoj. Jen Esperantisto, tiu kiu vere suferis la Babelo-problemon.

Riĉigita per historiaj konitaĵoj en la fino de la libro sendube ĝi estas bildo de la precipaj problemoj personaj, kaj paralele, homaj.

Aleksandro TILÁN.