Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Dankparolado pro atribuo de la premio Ada Sikorska
de Vilhelmo Lutermano  
20a marto 2013

Vilhelmo Lutermano : Danka respondo okaze de la atribuado de la premio Ada Figuiera-Sikorska, en oktobro 2012

Karaj geamikoj de Ada,

mi sentas min tre kortuŝita, ke vi proksimigas min al la nomo de tiu granda virino, kiun ni povas nomi modelo de Esperanta ĵurnalistiko. Kaj ne nur tio. Ŝia tuta vivo estis eksterordinara kaj pruvas la grandan klason de tiu virino, kiu redaktis, ĝenerale tute sola, dum 36 jaroj, la siatempe plej prestiĝan gazeton en Esperantujo ‒ dusemajnan ! ‒ Heroldo de Esperanto. Kaj ŝi faris tiun redaktan laboron sub la principoj ke la gazeto estu sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj konfliktoj interne de Esperantujo. Ŝi insistis pri tiuj principoj antaŭ sia morto ankaŭ ĉe la transdono de Heroldo al la novaj proprietuloj ‒ transdono senpaga, sed kondiĉe de respekto de tiuj principoj ‒ bedaŭrinde vane. Kaj ŝi grandas ankaŭ en sia maniero energie alfronti la plej malfacilajn situaciojn de sia vivo ‒ ni pensu nur pri la sorto de ŝia patro, la pola generalo Sikorski, kaj ŝi mem kun sia panjo deportita en Siberio, ĉio legebla en ŝia aŭtobiografia libro De tajgo al minaretoj !

Ĉu mi vere meritas esti nomita en la vico de tiaj homoj kiel Ada ? Por diri la veron, mia merito, pri kiu vi parolas, estas ja nur la modesta kompensado de la granda malutilo, kiun mi antaŭe dum multaj jardekoj faris al Esperanto. Kelkaj el vi ja scias, ke dum tiu tempo mi nigrigis Esperanton, misprezentis ĝin, kvankam mi tute ne konis ĝin, nur pro mia antaŭjuĝo. Kaj mi faris tion, kvankam mi estis instruisto pri lingvoj, do jam pro profesia etiko devintus havi iom pli prudentan aliron al tia demando. Sed mi agis kiel multaj aliaj, eĉ lingvistoj, kiuj misjuĝas Esperanton sen vere koni ĝin.

Mia vivo ŝanĝiĝis abrupte en junio 1988, kiam mi aŭskultis duhoran diskutadon pri Esperanto de la franca radio France Inter. Mi tiam komprenis, ke Esperanto estas tute ne primitiva, sed plej inteligenta, kaj ne nur helplingvo, sed plenvalora kaj aŭtenta. Kaj baldaŭ poste mi spertis mem, ke post iom da tempo de intensa praktikado ĝi ĉesas esti fremda lingvo kaj fariĝas dua lingvo, kiun oni povas regi ĝis la nivelo de sia propra gepatra lingvo. Kristanoj nomus tian ŝanĝon de mia sinteno la ŝanĝon de Saŭlo al Paŭlo.

Nu, mi ne nur volis kompensi miajn antaŭajn fiaĵojn, mi sentas ja ankaŭ egan bezonon vivi laŭ miaj konvinkoj, agordigi miajn agojn kaj la manieron, en kiu mi komprenas la mondon. Do, post lernado de la lingvo, post ĉiuj ekzamenoj kaj moviĝoj en Esperantujo, mi tradukis germanan literaturon. Kaj en la jaro 2002 mi komencis mian traduklaboron el la franca monatgazeto Le Monde diplomatique, do laboron de tradukisto, ĵurnalisto kaj redaktisto. Krome, en la kadro de la Monda Asembleo Socia (MAS), mi helpas eldoni librojn. Jen mia laborado. Ĉu tio menciindas ? Ĉiu faras laŭ siaj emo kaj kapablo. La problemo, kiun mi vidas en tiu mia laboro, estas la manko de aliaj personoj por etendi kaj plibonigi ĝin. Ekzemple multaj artikoloj atendas tradukon, sed ne povas aperi nialingve, ĉar mankas tradukistoj. Multaj libroj de membroj de MAS, memverkitaj kaj aliaj tradukitaj, atendas eldonon, sed mankas kompetentaj kontrollegantoj. La taskoj, kiuj alkreskis ĉe mia laboro, postulas nepre pli da homoj por plenumi ilin.

Kaj en ĉio ĉi ni estas vere „granda rondo familia”. Ĉar iuj verkas artikolojn kaj librojn, aliaj kontrollegas, ankoraŭ aliaj enpaĝigas ilin, kaj aliaj legas ilin. Sed por legi kiel por verki kaj traduki, la kondiĉo estas : regi la lingvon. Kaj jen la tasko de ni ĉiuj kune : zorgi pri novaj lernantoj kaj pri tio, ke ili akiru veran lingvan kompetenton.

Mi kredas, ke ni troviĝas ĉi tie en rondo, kiu scias, ke la lingva problemo ne estas la sola problemo de la homaro. En tiu ĉi lando, en kiu ni en la momento sidas, kvazaŭ la duono de la junularo estas senlabora, kaj la plago de senlaboreco, de salajro-malaltigo, la malmuntado de socialaj atingoj etendiĝas tra la eŭropaj landoj kaj ne nur tie. Kaj krom tio, la industrisocio, tia kia ĝi nuntempe ankoraŭ antaŭregas en la mondo, per akcelo de la klimata ŝanĝiĝo, forprenas la vivobazon de la tuta homaro.

Nia lingvo devas esti utila ankaŭ por bari tiun vojon en la definitivan katastrofon. Ĝi devas helpi al tio, ke la homoj ‒ ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne parolas nian lingvon ‒ konsciu pri la mortdanĝero, en kiu troviĝas nia planedo, kaj helpi al trovado de alternativoj. Mi citu ekzemplon : En la momento prepariĝas, ĉe MAS, la tria libro sub la titolo „Kien la klimato ?”, kaj la ĉefa temo estas ĉi-foje la rolo de ekonomia kresko ĉe la evoluo de la klimato, kaj ĉu entute necesas ekonomia kresko. Legi tiun libron ‒ kaj ankaŭ la koncernajn artikolojn en Le Monde diplomatique en Esperanto ‒ kaj partopreni en la diskuto estas jam paŝoj por malhelpi la alvenon de la katastrofo.

Esperantistoj estas ja konataj kiel „obligantoj”, do kiel homoj, kiuj „multobligas” sian scion ankaŭ inter aliaj homoj, kun kiuj ili parolas nacilingve. Per tio ili povas doni grandan servon al sia ĉirkaŭanta mondo, se ili estas bone informitaj de siaj Esperantaj informiloj. Ĝuste en tiu senco mi vidas mian laboron kaj vian laboron kaj tiun de „nia diligenta kolegaro”.

Dankon.