Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
DEKLARO DE HAMAMETO
de Monda Socia Forumo, sidejo San-PaĆ­lo  
26a februaro 2013

La Monda Socia Forumo Digno-Karama okazos kiel planite en Tunizo la 26-an de marto 2013. La engaghigho de movadoj, asocioj, sindikatoj, kolektivoj kaj regtoj de Tunizio, de Magrebo, de Machreko, de subsahara Afriko, de Ameriko, de Europo kaj de la resto de la mondo ebligas antaudiri sukcesan popolan kaj viglan forumon.

Pli ol 4000 organizajhoj kaj retoj jam enskribighis kaj proponas 1.500 aktivajhojn. La internaciaj organizajhoj, la sociaj movadoj kaj la sindikatoj venos al Tunizo por omaghi kaj solidari kun la movadoj de la tunizia socio, de la Magrebo kaj de Machreko, kun iliaj ribeloj kaj iliaj bataloj de hierau kaj de hodiau, por la socia justeco, por demokratio kaj digneco. Movado, kiu, spite al la aktualaj malfacilajhoj en Tunizo, konfirmighas kun vigleco kaj decidemo.

La bona okazado de la Socia Forumo estas garantiataj samtempe de la mobilizigho de la getunizianoj kaj de la apogo de la universitataj instancoj kaj de la studentoj kiuj gastigas la Forumon en sia universitata tereno. La registaraj kaj administraj instancoj ripetas sian engaghighon por faciligi la materiajn kondichojn de la Forumo, ghian sekurecon kaj bonan evoluon. Chiuj disponoj estas farataj por garantii la respekton de la Charto de Portalegro kaj la respekton de la malferma, inkluda kaj neperforta karaktero de la spaco de la MSF.

La Monda Socia Forumo de Tunizo por Digno/Karama kunigos milojn da gevirojn kiuj, per siaj agoj, siaj realigoj, siaj bataloj, kontribuas al alia mondo, al mondo de socia justeco, de loka kaj tutmonda demokratio, de respekto al la medio, de digneco kaj de rajtegaleco por chiuj geviroj, al alia mondo ebla kaj necesa.

Hamameto, la 16-an de februaro 2013

MSF-bulteno

Por fari proponojn pri temoj kaj/au ricevi tiun chi MSF-bultenon, sendu retmesaghon al fmsite@forumsocialmundial.org.br kun la vorto "suggestion" kaj/au "inscription" (en la franca) en la temlinio. Tiu chi bulteno estas eldonita de la Oficejo de la MSF kaj disdonita per retposhto. Eldono : Laura Jungman (franca) tradukita al Esperanto : Vilhelmo Lutermano

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo) adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etagho, San Paulo, SP, Brazilo, 01223-010 retposhto : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br retejo : www.forumsocialmundial.org.br