Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Komunisto, historiisto, ĵazamanto. Nekrologo pri Eric Hobsbawm (1917 - 2012)
de Georg FÜLBERTH  
1a februaro 2013

La persono

Kun Eric Hobsbawm, kiu la 1-an de oktobro 2012 mortis en Londono, finiĝis duan fojon la dudeka jarcento, kiu laŭ li jam finiĝis kun la pereo de Sovetunio en la jaro 1991. Ĝi estas nun transdonita al la historio, en tiu formo, kiun li donis al ĝia tradiciado.

Li naskiĝis la 9-an de junio 1917 en Aleksandrio kiel filo de judaj gepatroj. Lia patro, kies familio ‒ metiistoj kun la nomo Obstbaum ‒ estis migrinta de Aŭstrio al Britio, nenie povis profesie sukcesi kaj fine trovis administran laboron en Egiptio. Tie li renkontis junulinon el bonstata viena familio, kies patro donacis al ŝi vojaĝon al Egiptio. Ĉar iliaj landoj militis inter si, ili devis por geedziĝi vojaĝi al Svislando. La 9-an de junio 1917 naskiĝis ilia filo Eric en Aleksandrio. Post la milito la familio iris al Vieno, kie la heredita riĉaĵo pereis en la inflacio. La patro mortis en 1929, la patrino en 1931. La kultura tradicio de Vieno influis la knabon. Ekzemple la instruadon pri historio li poste memoris kun agrabla sento : ĉar Aŭstrio malvenkis en la milito, la instruistoj preferis okupiĝi pri loka, regiona kaj kultura historio. Ĉe la provo vivteni sian familion la vidviĝinta patrino trovis subtenon en la socialaj kaj laborpolitikaj institucioj de la „ruĝa Vieno”. Post ŝia morto la multbranĉa, sed malricâ familio helpis : gefratoj de la gepatroj geedziĝis inter si kaj akceptis Eric Hobsbawm kaj lian fratinon Nancy ĉe si en Berlino. Tie li ricevis unuan politikan formiĝon, kiu daŭris dum lia tuta vivo. Li aniĝis al la Socialista Lernanto-Ligo, proksima al la Komunista Partio de Germanio (KPD) ; lia grupo estis gvidata de Rudolf Leder ‒ kiu poste en la GDR [1] konatiĝis kiel Stephan Hermlin. Ankoraŭ en alta aĝo Eric Hobsbawm memoris la grandan manifestacion de la KPD kaj de ĝiaj amas-organizaĵoj antaŭ la Karl-Libkneĥt-domo la 25-an de januaro 1933, kaj li ligis tiun travivaĵon kun memorinda observo : „Apud la seksa renkontiĝo, la aktiveco ĉe kiu korpa kaj psiĥa spertado plej altgrade kunligiĝas, estas la partopreno en amasa manifestacio en tempoj de forta publika entuziasmo.” [2] La flugfoliojn kun la kantoj de tiu manifestacio li konservis dum sia tuta vivo, kelkfoje li ankaŭ kantis ilin. Interesa estas la komparo kun la memoroj de alia junkomunisto, kiu tiam partoprenis : la raporto de Wolfgang Ruge ne estas entuziasma, sed jam iom nuancita de la ‒ eble nur poste estiĝinta ‒ impreso de la vaneco kaj de la amaraj spertoj, kiujn tiu aŭtoro poste devis fari en Sovetio. [3]

Post la 30-a de januaro 1933 [4] la juna Hobsbawm disdonis ankoraŭ flugfoliojn por la KPD en la elektobatalo, poste la familio transloĝiĝis al Londono ‒ ne pro rasa aŭ politika persekutado, sed ĉar la onklo perdis sian laboron en Berlino (supozeble ĉar li estis eksterlandano). La familio trudis al la knabo rezigni pri ĉia politika agado tiom longe kiom li ankoraŭ frekventis la lernejon. Ĝis li transiris al la universitato li skribis sian taglibron en la germana. Iom longa citaĵo en la membiografio indikas utopiajn-entuziasmajn imagojn pri komunismo. Hobsbawm gajnis stipendion por la ‒ en tiuj jaroj „ruĝa” ‒ Kambriĝo, kiu fariĝis por li granda intelekta kaj ankaŭ politika sperto, ne nur en liaj studfakoj ‒ historio kaj literaturo ‒, sed ankaŭ per la rilato kun alttalentaj studkolegoj, la sperto de ĵazo kaj lia denova politika aktiveco. Li fariĝis membro de la Komunista Partio de Britio. En ties kambriĝa studentogrupo li apartenis al la trikapa sekretariejo, kaj li estis kuneldonanto de la studenta revuo „Granta”. En tiuj jaroj komenciĝis ankaŭ lia vivolonga ligiteco kun Parizo, kiun li de nun regule frekventis. La komuna politika pasio de la maldekstruloj en Kambriĝo estis la subtenado de la hispana respubliko, unu el la studantoj mortis tie. Ankoraŭ en la jaro 1994, en sia libro „La epoko de ekstremoj”, Eric Hobsbawm nomas tiun batalon la plej valora heredaĵo de sia generacio.

En alta aĝo li indikis kontraŭecon : Kambriĝo iris maldekstren, Eŭropo dekstren. Eĉ la venkoj de la popolfrontaj registaroj en Francio kaj Hispanio baziĝis sur nur etaj kaj malstabilaj deŝoviĝoj de la tendaroj. La maldekstraj studentoj tiam ne perceptis tion. (En la 1980-aj jaroj li spertis tion refoje en Italio : dum la eŭrokomunistoj survojis al publika agnosko, prepariĝis la venko de Berlusconi.)

En la Dua Mondmilito Hobsbawm ne estis sendita al la fronto kaj ankaŭ ne ‒ alie ol aliaj kambriĝaj studintoj ‒ alvokita al la sekreta servo. Tio lasta supozeble pro sia aparteno al la komunista partio. Li servis ĉe la pioniroj kaj per tio vivis por la unua fojo inter laboristoj ‒ sperto kiun li perceptis tre pozitiva. Poste li laboris en kleriga institucio de la armeo enlande, post la kapitulaco de Germanio dum kelka tempo tie en reedukado-programo. En la jaroj 1944 ĝis 1946 li publikigis ankaŭ en la germana (interalie literaturhistoriajn artikolojn), unue en revuo por germanaj elmigrintoj, poste en organo de la brita arme-registaro.

Reveninte Anglion, li spertis unue profesiajn malfacilaĵojn. Eĉ por sukcesi sian doktoriĝan disertaĵon li bezonis la subtenon de la granda ekonomikisto Piero Sraffa, amiko de Antono Gramŝo [5]. En 1947 Eric Hobsbawm ricevis postenon de docento ĉe la Birkbeck College, institucio por klerigado de plenkreskuloj ĉe la londona universitato. Jaron poste, post la komenco de la berlina blokado, eĉ tio (laŭ lia supozo) jam ne povintus okazi. Sub la nomo „Francis Newton” li verkis ĵaz-recenzojn por la [?New Statesman]. Pro sia aparteno al la komunista partio, liaj kandidatiĝoj por laborlokoj estis dum jardekoj sensukcesaj kaj li ne trovis eldonejon.

Por uzi sian sciencan laborkapablon, li devis serĉi aliajn kuntekstojn ekster la tradiciaj akademiaj institucioj. Li fariĝis kunfondanto de la grupo de historiistoj de la brita Komunista Partio kaj 1952 de la revuo „[?Past and Present]”, kiu sekvis metodon de social-, ordinar- kaj struktur-socia analizo, simile al tiu de la franca skolo de „[?Annales].

La jaro 1956 fariĝis por li profunda entranĉo : la 20-a kongreso de la KPSU, la ribelo en Hungario kaj ties disbato. Multaj el liaj intelektaj kamaradoj forlasis la partion. Eric Hobsbawm restis membro kaj ĝis siaj lastaj jaroj devis ĉiam denove respondi la demandon, kial li ne ankaŭ foriris, kvankam li estis same emociita kiel la eksiĝintoj, kun kiuj li restis amika. Li indikis interalie siajn spertojn de 1931 ‒ 1933 en Berlino : kiu tiam vide al la aperanta faŝismo en Germanio fariĝis komunisto, tiu disiĝas pli malfacile ol tiuj, kiuj ne havas tiun fonon. Alia motivo estis, laŭ li, la fiero : li volis doni al neniu kaŭzon por suspekto, ke li forlasas sian partion pro personaj avantaĝoj, sed li volis montri, ke li povas sukcesi spite al tiu handikapo. En siaj memoraĵoj („Danĝeraj tempoj”, angle kaj germane 2002) li akuzas sin ĉi-rilate je ia orgojlo kaj kokete petas indulgon. Por Gregory Elliott, la aŭtoro de verkara biografio de Eric Hobsbawm, [6] tiuj klarigoj ne sufiĉas ; li kompletigas ilin per pli striktasence politika klarigo : spite al la malkaŝoj de Ĥruŝĉovo en la 20-a kongreso de la KPSU kaj al la interveno en Hungario, Hobsbawm konsideris Sovetunion kaj sian propran partion nerezigneblaj faktoroj en la plej gravaj bataloj inter kapitalismo kaj socialismo kaj en la batalo por racia politiko. Tamen, laŭ propraj rimarkoj, li sentis sin en la sekvaj jaroj pli forte ligita al la itala komunista partio. Li apartenis al la tiam estiĝanta Nova Maldektro, jam ne laboris por la partio, sed difinis sin kiel simpatianto kun KP-membrokarto. Lia vivmondo etendiĝis. Ĝis 1956, konfesas li, li eĉ ne kapablis estigi amrilaton ekster la partio. La vido al la mondo ŝanĝiĝis : la situacio estis difinita jam ne sole per la apokalipsa vido de la Malvarma Milito. Ekde nun la libroj de Hobsbawm estis ankaŭ presataj : 1959 aperis la studaĵo „Socialribeluloj” kaj fariĝis internacia sukceso, poste li publikigis en granda reguleco tra jardekoj (1962 ‒ 1994) siajn kvar volumojn pri la 19-a kaj la 20-a jarcentoj kaj akiris sian grandan famon en la erudicia mondo. Nur en Britio mem li restis apartulo por la universitatoj. Nur en la jaro 1971 li fariĝis profesoro en Londono.

Italio fariĝis apud London kaj Parizo lia tria vivcentro. En la 1960-aj jaroj li restadis ofte kaj longe en Latinameriko kaj estis ia publicista akompananto de la modernaj posteuloj de la socialribeluloj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Iam ĉirkaŭ 1960 li rimarkis, ke lia bankkonto jam ne estis debeta. Ke lia vivo pasis nun malpli dramece ol ĝis la jaro 1956, tion li konstatis mem, sed, kiel entuziasma loĝanto de la „tutmonda vilaĝo”, ne bedaŭris tion. Li interparolis kun intelektuloj kaj politikistoj, de pintkunveno al pintkunveno, sed rimarkas en „La epoko de ekstremoj”, ke la interŝanĝo de ideoj kun ŝtatistoj ebligis al li neniajn gravajn komprenojn por tiu verko. En la jaro 1991 lia partio malfondiĝis. Li ne eksiĝis, sed en 1989 ne renovigis sian membrokarton kaj insistis ĝis sia morto pri tio, esti „lifelong communist”, komunisto dum sia tuta vivo.

La historia verko

La unua libro, la dokumentaĵo „Labour’s turning point 1880-1900” (1948), estas parte ankoraŭ organizaĵ- kaj ide-historie orientita. Poste, post la deviga paŭzo, la „Socialribeluloj” : la popolo, ne tre deca, en la hororoj de la frua kapitalismo produktas personojn, kuntekstojn kaj bandojn, kiuj prenas al si sian propran rajton. „Industrio kaj imperio” (1968) montras, kiel la impulso de la unua industria revolucio tra du jarcentoj tendencas elĉerpiĝi en socia konservativismo. Hobsbawm kontraŭdiris la impreson, ke liaj kvar volumoj pri la 19-a kaj 20-a jarcentoj (1962, 1975, 1987, 1994) estiĝis laŭplane. Temas pri ĝuste pri serio da hazardoj. Li anstataŭis aŭtoron, kiu ne povis plenumi sian kontrakton kun eldonisto, kiu volis eldoni serion pri la mondhistorio. Tiel estiĝis „Age of Revolutions”, kaj ankaŭ por la sekvantaj volumoj necesis impulsoj eksteraj. Kiu legas la kvar volumojn, tiu tuj penetras sub la surfacon de tiu maltroigo. La temo estas la ŝanco de materiiĝo de la promeso de la klerismo per la „duobla revolucio” (la Unua Industria 1780 sj kaj la Franca 1789 sj) kaj iliaj sekvoj. Tiu motivo estas plej klara en la unua volumo (1962). Poste tiu perspektivo malklariĝas, eble ankaŭ kunkaŭzite de la nunepokaj historiaj spertoj de Hobsbawm. La tria volumo finiĝas kun la katastrofo de la Unua Mondmilito. La aŭtoro vidas ties kaŭzon ne en sole germana kulpo, sed en la strebado al senlimeco de la imperiismo, esence propra al ĝi, per kio li transponas la marksajn konstatojn pri la nesatigeblo de la akumulado trans la kampon de la ekonomio. La faŝismo estas laŭ li ne produkto de la monopolkapitalo, ĉar tiu povas principe trudi sin en ĉia politika reĝimo. Li rifuzas la tezojn de Daniel Goldhagen kiel metie komplete necertigitajn. Al la demando, kial ili en Germanio estis tiom forte diskutataj, li respondis : ĝuste ĉar tie oni ne sukcesas enordigi tion, kion oni faris de 1933 ĝis 1945, kaj eble estas bone tiel. La kvara volumo finiĝas per la vorto „mallumego”. La tri karakterizoj, kiujn li donis al la tri partoj ‒ „Epoko de katastrofoj”, „La ora epoko”, „terlavango” ‒ intertempe klasikiĝis. Ĉiukaze restos la malkovro de la Sociala kaj de la Kultura Revolucioj en la evoluinta kapitalismo post 1945 : La unua konsistas el la supreniro de la intelektularo al amastavolo (kun samtempa grandparta malapero de la kampuloj en la metropoloj), la lasta en la venko de la individuismo kaj en la adapto de modernaj formoj de popolkulturo fare de la burĝaro. La ofensivo de la feminismo estis por li kaj socia kaj kultura internkapitalisma revolucio. Oni rirproĉis al Hobsbawm, ke li pentras la 19-an jarcenton tro hele, la „terlavangon” post 1973 tro malhele ; la nocio „ora epoko” por la jaroj de 1945 ĝis 1973 estas ja grandparte, tamen ne ĝenerale akceptita, Jürgen Kuczynski konsideris ĝin maltrafa. La masakroj de la junia batalo 1948 en Parizo kaj poste la subpremado de la Pariza Komunumo 1871 kaj en la kolonioj ja aperas en la verko, sed ili ne determinas la bildon. Aŭŝvico kaj [stalinismo] ne ricevas apartan emfazon ene de la ĝenerala katastrofo de 1914 ĝis 1945. Sed la dialektiko de la klerigo ricevas historian konkretiĝon sur alia kampo : la naciismo kun sia „invento de la tradicio” fariĝas la ombro de la progreso.

Per la tri revolucioj : 1780 sj, 1789 sj, 1917 sj Eric Hobsbawm donis la mezuron de la moderno. Tiu mezuro determinas ankaŭ lian pozicion pri tio, kio venis poste. 1968 : li scieme studis ĝin kaj iom amuzite juĝis ĝin tro supraĵa. En la ekstrema individuismo de partoj de la intelektula movado li vidis konekteblecon por la novliberalismo. La rilatoj ene de familio havas nenion komunan kun tiuj inter „aĉetantoj kaj vendantoj en la merkato, ĉu en la praktiko aŭ en la teorio. Same, la decido voli aŭ ne ricevi infanon (eĉ se ĝi fariĝas unuflanke) gravas ne nur por la individuo, kiu faras tiun decidon.” [7]

La irana revolucio ‒ ankaŭ ĝin Eric Hobsbawm notis kun intereso ‒ estis por li la negado de la klerismo. Pri la movadoj kontraŭ atomcentraloj li ne trovis apartan opinion, li supozis en ili elementon kontraŭ teĥniko kaj kontraŭ civilizacio.

Partoprenanta observanto kaj politika aganto

Eric Hobsbawm estis ankaŭ post 1956 ne nur partoprenanta observanto de la politiko, sed samtempe aktive intervenanta intelektulo. Fotoj el 1961 montras lin en sidblokado kontraŭ atoma vetarmado sur la Trafalgar-Placo enpremita inter policistoj, kun plastro sub la dekstra okulo. Li protestis kontraŭ miskondutoj de la USSR kaj kontraŭ la germanaj profesi-malpermesoj. Unu solan fojon, li rakontis, li atingis vere rektan politikan efikon : en sia subteno por Neill Kinnock kontraŭ Tony Benn kaj la Militant-grupo konsiderata trockisma. Tie li turnis sin unuflanke kontraŭ politiko, kiun li konsideris sektisma, aliflanke kontraŭ memsufiĉemo de la sindikatoj, kiuj laŭ li ambaŭ estas en danĝero izoliĝi. Fine venis ‒ laŭ lia moka karakterizo ‒ „Thatcher en pantalonoj” : Blair, kiu rifuzis esti de li intervjuata por la „Guardian”. Tiu melankolia rezulto eble fortigis la opinion de Hobsbawm, ke li prefere limiĝu al la rolo de partoprenanta observanto. La fakton, ke lia amiko E. P. Thompson, ankaŭ grava historiisto, interŝanĝis la esploradon kontraŭ la ĉiutaga batalo, li bedaŭris, kaj li estis libera de la ĉagreno de Isaac Deutscher pri tio, ke li devas limigi sin al historiografio, ĉar aktiva politiko por li maleblis post la disbato de la pola komunista partio fare de Stalino.

La fakto, ke li estis brito kaj judo, estis por li biografia hazardo, sed ne sensignifa. La internigo de germanaj elmigrintoj en la dua mondmilito kaj bombadoj de la civila loĝantaro ankaŭ en germanaj urboj liaopinie kontraŭdiris la normojn de lia lando. La fondo de juda nacia ŝtato estis laŭ li anakronismo. Kiam li en la jaro 2009 kritikis la israelan intervenon en Gazo, li rimarkigis, ke ĉio okazanta en Proksimoriento koncernas ankaŭ la judojn ekstere.

Ĝojis lin, ke la spekulad-miliardulo George Soros financis la tradukon de „La epoko de ekstremoj” en la rumanan. Porti la klerismon ĉien : tion li vidis sia tasko.

En tre fia nekrologo la brita gazeto „Daily Mail” riproĉis al Hobsbawm ke li pravigis la amasmurdojn de la stalinepoko. Tio ne veras. Kiel fonton de tiu kulpigo oni ĉiam denove nomas eron en lia BBC-intervjuo, kiun en la jaro 1995 la radioĵurnalistino Sue Lawley faris kun li. [8] Ŝi demandis lin, ĉu en la 1930-aj jaroj li opiniis, ke la batalo por granda tasko pravigas ankaŭ la oferon de milionoj da homoj. La respondo de Hobsbawm : laŭ tiu principo Britio faris la Duan Mondmiliton. Lawley : Ĉu ne estas diferenco, se oni mortigas eksterajn malamikojn aŭ la proprajn homoj enlande. Al tio Hobsbawm donis du respondojn. Unue : Liaj gekamaradoj en la 1930-aj jaroj sciis neniom pri la amplekso de la Granda Teroro. La duan respondon li resumis en tri vortojn : „Dead is dead” („Mortinta estas mortinta”). Li celis : La epoko de la katastrofoj forvoris milionojn da homoj. La viktimoj de Stalino estis parto de ili, same kiel la falintoj, la bombitaj civilaj loĝantaroj kaj (menciitaj ĵus antaŭ la ĉi tie citata ero de la intervjuo) la mortintoj de la holokaŭsto.

Pri la pasinteco Eric Hobsbawm neniam eraris, pri la estanteco kaj estonteco ofte. Sed sen seniluziĝintaj esperoj kaj malpravigitaj timoj li ne fariĝintus tiu historiisto, kiun ankoraŭ la estontaj generacioj memoros.

Georg FÜLBERTH.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el "Marxistische Blätter" 6-12, p. 4-8