Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Novaĵletero Veromovado 2012—06
de Ian FANTOM  
4a julio 2012

Novaĵletero de la Veromovado de Berkshire, Britio : junio 2012 (2012-07-04)

Berkshire 9/11 Truth

NOTU : Tiu ĉi novaĵletero enhavas iujn gravajn kaj urĝajn informojn kiujn subpremas la tradiciaj amaskomunikiloj. Bonvolu senti vin libera distribui ĝin al iu ajn kiu laŭ vi eventuale interesiĝus.

- MI5 : Olimpia teror-minaco ’serioza’

- Lokuloj timas polican subpremsturmo dum Olimpiaj Ludoj

- Olimpiaj sekurec-rimedoj povus estiĝi konstantaj

- Teror-minaco – ĉu ĝi venas de islamanoj aŭ de la ŝtato ?

- Nova egipta prezidento subtenas priesploron de 9-11

- Brita parlamentano : Kaŝa polico implikita en magazenbombado

- Spiegel : Nov-nazioj implikitaj en masakro de 1972 ĉe Munkenaj Olimpiaj Ludoj

- Maldungita polica analizisto perdas sian apelacion, sed fine havas fortan kampanjo-dokumenton

- Fondaĵo Rockefeller : 13 000 mortoj en Londona Olimpia bombado estas "kredebla"

- G4S-malmaskantoj : Olimpia sekureco estas "ĥaosa"

- Amaskomunikila mutiĝo pri olimpia sekureco – eble pro registara sekurec-averto

La ĉefo de la brita interna sekurec-servo MI5, Jonathan Evans, parolante pri la ebleco de terorista evento dum la Londonaj Olimpiaj Ludoj, asertis, ke la nacia minac-nivelo estas taksita kiel ’SUBSTANTIAL’ [serioza] - kun signifo, ke atako estas "forta ebleco". Li asertis ankaŭ : "La fakto, ke estis neniuj sukcesaj Alkaido-rilata teroristaj atakoj en Britio depost 2005 estas la rezulto de granda kvanto da intensa kaj krea laboro fare de la servoj sekurecaj, spionaj kaj policaj". Tamen ĝuste kio okazis la sepan de julio 2005 ? Kion ni ja scias estas, ke multo el tio kion oni diris al ni, la publiko, evidentiĝis esti malvero (http://terroronthetube.co.uk). Mi scivolas, kion signifas "krea laboro".

Jonathan Evans estis parolanta en la Lord-urbestra Jara Prelego de Defendo kaj Sekureco en la Civito de Londono la 25an de junio 2012, sub titolo ’La Olimpioj kaj Poste’ (https://www.mi5.gov.uk/output/the-o...). La plej lasta okazo en kiu li publike prelegis estis la 16an de septembro 2010, kiam li diris al la Moŝta Kompanio de Sekurec-Profesiuloj [Worshipful Company of Security Professionals] : Estos grava sekurec-operacio por subteni la Ludojn, sed ni ne subtaksu la defion sekure okazigi la Ludojn en medio kun alta teror-minaco, la unu okazo en kiu tio estas provita". La unua okazo en kiu tio estas provita, li diras !

Loĝanto de Newham, kie situas multo de la Olimpia Parko, skribis en la retejo Games Monitor [Ludoj-Kontrolanto], ke "sento de malbonaŭguro malsuprenpremis multajn el la homoj kiuj, kiel mi, loĝas kaj laboras en Newham en orienta Londono" (http://www.gamesmonitor.org.uk/node/1726). Li atentigas, ke 24% de la loĝantoj estas islamanoj, kaj ke dum Ramadano la stratoj de Newham plejverŝajne estos tre homplenaj malfrue vespere. Kontraŭ tiu fono estis la "plej granda pactempa militserva kaj sekureca operacio depost 1945". Sed lia ĉefa zorgo estas la amasskala policada operacio kaj ties frapefiko al la lokuloj. Policanoj havos la potencon instrukcii al grupoj de du aŭ pli da homoj kiuj loĝas ekstere de la regiono forlasi ĝin por periodo ĝis 24 horoj. Ili havos potencojn de devigi elirmalpermeson por neakompanataj homoj sub la aĝo de 16. "Kune kun gamo da potencoj por haltigi kaj serĉi sub leĝoj pri konduto krima, kontraŭsocia kaj kontraŭterorisma, la timo de Newham Monitoring Project [Kontrol-Projekto de Newham] estas, ke junuloj specife, kaj gentaj minoritatoj ĝenerale, estus la celo de nivelo de truda policado kiu ja povus konduki al arestoj kaj krimuligo", li klarigas.

Kial iu ajn dezirus okazigi la Olimpiajn Ludojn sub tiaj kondiĉoj se ilia celo ne estus krei polican ŝtaton ?

Dumtempaj rimedoj en la politiko kutime evidentiĝas ne esti tiom dumtempaj kiel oni supozis. Efektive Jonathan Evans diris en sia lastatempa prelego, "Ni anticipas ankaŭ Olimpian sekurec-heredaĵon post la Ludoj". Mi sugestis en mia plej lasta novaĵletero, ke povus esti sekureca subpremsturmo en la tempo de la Olimpioj, ĉu aŭ ne estos terorista evento. La registaro kreis sufiĉan timon en la mensoj de la publiko por povi fari ĉiaspecajn rimedojn por limigi niajn liberojn. Por vidi kio estas la plej lastaj sekurec-limigoj, vidu la retejon de Big Brother Watch [Grand-Frata Gvato] (http://www.bigbrotherwatch.org.uk/?...).

Se oni ankoraŭ ne diris al ni la veron pri la londona bombado de 7-7, kiel ni povas fidi la registaron, aŭ MI5, en asertoj pri venontaj teror-eventoj en Londono ? Ĉu MI5 diras la veron pri Alkaido kaj islama terorismo ? Miaj antaŭaj raportoj pri la du ĉefaj registaraj pensokomisionoj Policy Exchange kaj Demos, sugestas, ke estas amasa trompado pri la terorista minaco supozata estis prezentita de islamanoj en Britio. Efektive mi jam raportis pri la maldungo de la Ĉefa Oficisto de Strategiaj Informoj, Tony Farrell, pro tio ke li konkludis, ke la minaco de terorismo de britaj islamanoj estas neglektebla kompare kun tiu kiu venas de nia propra registaro.

La demando de 7-7 bezonas priesploron, same kiel ankaŭ 9-11. Laŭ artikolo kiu aperis en la retejo de Islama Frataro, IkhwanWeb, la 15an de septembro 2007, la nun ĵuselektita Prezidento de Egiptio, d-ro Mohamed Morsi, diris okaze de la sesa datreveno de 9-11 : "La usona reĝimo neniam prezentis ajnajn pruvaĵojn pri la identeco de tiuj kiuj realigis tiun incidenton. La Islama Frataro kaj aliaj postulis travideblan proceson kun klara pruvaĵo kaj por havigi kortuman decidon. Ni konfirmas, ke tio ne estas defendo de tiuj kiuj plenumis tiujn agojn, sed ni nur serĉas la veron" (http://www.ikhwanweb.com/article.ph...). La artikolo ankaŭ evidentigas, ke tuj post kiam okazis la atakoj de 9-11 la Islama Frataro kondamnis ilin, vidante ilin kiel "entute apartigitaj de ajna religio aŭ kredo, agoj kiujn entute malakceptas islamo".

Laŭ artikolo en Washington Times la 31an de majo ĉijare, d-ro Morsi en 2008 alvokis al Usono provizi "sciencan" pruvon por ĝia klarigo de eventoj. "Ni oficiale postulis justan proceson por la suspektatoj de 9-11 kaj la eldonon de detala scienca raporto pri la atakoj, sed la usona reĝimo ĝis nun ne respondis", s-ro Morsi diris al Ikhwanweb, raportas Washington Times. "Tio necesigas grandegan sciencan konferencon dediĉitan al la analizo de tio kio kaŭzis la atakojn kontraŭ masivajn strukturojn kiel la du turoj de MKC", li diris, aludanto al la Monda Komerca Centro. "Se tio okazos, ni staros firme kontraŭ kiu ajn plenumis tiun hororan krimon kontraŭ senkulpajn civitanojn". Tamen, Washington Times raportas negative pri la personeco de d-ro Morsi, kaj aldonas, ke Osama bin Laden konfesis la implikiĝon de sia terorista grupo en la atakoj de la 11a de septembro. La retejo ’Islamanoj por 911-vero’ reproduktas tiun artikolon, sed refutas la aserton pri Bin Laden, dirante : "Malvero ! Bin Laden ripete neis respondecon pri 9-11, abomenis la atakojn, nomis ilin ne-islamaj, kaj kulpigis ’iujn homojn kun sia propra tagordo’ kaj ’usonajn judojn’ pri la atakoj en ripetaj asertoj antaŭ sia morto en decembro 2001". La sama retejo asertas : "Aldonu Mohamed Morsi al la listo de ŝtatestroj kiuj malkaŝe subtenas la veron pri 9-11. Prezidentoj Ahmadinejad de Irano, Hugo Chavez de Venezuelo, antaŭa ĉefministro Mahathir Mohamad de Malajzio, kaj Fidel Castro de Cuba antaŭis lin".

Ankaŭ multaj aliaj aferoj kiuj implikas la britajn sekurec-servojn devus esti priesploritaj. El nur la aferoj raportitaj en miaj novaĵleteroj oni povus ekscivoli, ĉu la homoj de Britio povus esti pli sekuraj, kaj demokratio povus esti pli bone gardata, se MI5, MI6 kaj ACPO (La Asocio de Ĉef-Policanoj) ĉesus ekzisti.

Antaŭ nelonge, la parlamentano de la Verda Partio por Brighton, Caroline Lucas, faris sensacian malkaŝon en la parlamento, rilate al kaŝa policano Bob Lambert, kiu enfiltrins la movadon de besto-liberigo, kaj kiu estis malmaskita, kiel raportita en miaj pli fruaj novaĵleteroj. Merkredon la 13an de junio ŝi diris al la parlamento : "En julio 1987 tri filioj de [la magazenĉeno] Debenhams, en Luton, Romford kaj Harrow, estis atakitaj de ALF [Besto-Liberiga Fronto] en kunordigitaj, samtempaj brul-atakoj pro tio kie la butikoj vendis pelajn varojn. Sheppard kaj Clarke estis juĝitaj kaj trovitaj kulpaj, sed la kulpulo kiu plantis la brul-aparaton en la magazenon en Harrow neniam estis kaptita. La malkaŝo de Bob Lambert kiel kaŝa policano instigis al Geoff Sheppard elparoli pri tiu atako en Harrow. Sheppard asertas, ke Lambert estis tiu kiu plantis la trian [device : eksplodigilon] kaj estis implikita en la kunordiga kampanjo de ALF" (http://www.huffingtonpost.co.uk/201...).

Ŝi daŭrigis por citi dekaron de Sheppard, en kiu li diris : "Estas absolute nenia ajn dubo en mia menso, ke Bob Lambert metis la brulbombon en la magazenon de Debenhams en Harrow. Mi specife memoras lin klarigi al mi kiel eblis al li metis unu el la brulbomoj en tiun magazenon, sed kiel li ne povis meti la duan". Sheppard ankaŭ asertis, ke la strategiaj informoj por la atako estis tiom precizaj, ke estis nun evidente, ke ĝi "venis de Bob Lambert", kiu sciis ke la du el ili estos tie, farante pluan aron da brulbomboj.

Caroline Lucas parolis pri polica obstaklado en priesploro de la aferoj de kaŝaj policanoj, inkluzive de sekretigo de la priesploroj, kaj konkludis, ke ŝi esperas, ke la registaro "konsentos starigi vastan publikan enketon pri enfiltrado de kaŝaj policanoj kaj informantoj, rerigardante pasintajn agmanierojn kiel ankaŭ rigardante antaŭen".

En blogo en Guardian, Rob Evans skribis (lundon 25an de junio 2012) : "Kiel ajn oni taksas ĝin, la asero estas miriga kaj serioza, kaj la publiko devus scii, ĉu aŭ ne ĝi estas vera. Do kiu priesploras ?" – "La respondo al tiu demando estas tipe netravidebla" (http://www.guardian.co.uk/uk/underc...).

Simila kazo nun leviĝis en Germanio rilate al la Olimpiaj Ludoj de 1972 en Munkeno, en kiu palestinaj perfortemuloj kun terorista grupo ’Nigra Septembro’ de la Palestina Liberiga Organizaĵo (PLO) prenis ostaĝe naŭ israelajn atletojn, kaj postulis la liberigon de plurcento da palestinanoj de israelaj malliberejoj. Kiam la polico provis liberigi la israelanojn ĉe la militserva flughaveno Fürstenfeldbruck, kie ili estis tenataj en du helikopteroj, la teroristoj murdis ĉiujn el siaj ostaĝoj. Ankaŭ mortis policano en la paf-batalo. Tri el la palestinanoj pretervivis. Tiu estis la oficiala rakonto, sed la germana magazino Spiegel nun aperigis novajn pruvaĵojn. "Kvankam neniam estis pruvite, maldekstraj esktremikstoj estis suspektitaj kunlabori kun la palestinaj teroristoj malantaŭ la operacio. Sed antaŭe ne malsekretigitaj dosieroj viditaj de SPIEGEL pruvas, ke estis enplektitaj anstataŭe nov-nazioj — kaj oficialuloj sciis ĉion pri tio", skribis Spiegel la 17an de junio (http://www.spiegel.de/panorama/just...). Aperis angla traduko la sekvan tagon ĉe ili retejo (http://www.spiegel.de/international...).

La antaŭe sekretaj dokumentoj estis provizitaj de la germana enlanda spionservo (BfV) reage al peto de Spiegel. "Tiu pruvaĵo en la praktiko pruvis, ke la suspekto, ke germanaj novnazioj Pohl kaj Abramowski kunlaboris kun la palestinaj teroristoj efektive estis vera", diras Spiegel. Laŭ la artikolo Pohl asertas, ke li tiutempe ne havis scion de la planata atako en Munkeno. Li asertas, ke estis parolo pri ostaĝ-prenado en Germanio, en kiu la palestinanoj planis interŝanĝi 20 israelanojn kontraŭ ĉirkaŭ 2000 kunlaboraj palestinaj perfortemuloj en israelaj malliberejoj. "La palestintanoj insistis, ke la afero estos sensanga incidento, kaj ili petis, ke ili demandis al la du germanoj, kion ili pensas, ke la pensus la germana publiko pri tio", raportis Spiegel. "La germanaj kortumoj traktis Pohl kaj Abramowski kun miriga malsevero .... Nur kvar tagojn post la kondamno Pohl estis malliberigita kaj fuĝis al Bejruto", raportis Spiegel.

Supozante, ke Pohl inversas la veron, la modelo kiu ĉi tie evidentiĝas kongruas kun tiu de Operacio Gladio, en kiu protestogrupoj kiuj eble intencas krei malgravan deflankigon trovas sin implikitaj en io multe pli granda kaj pli fia ol ili iam ajn imagis, ĉar ili estis enfiltritaj kaj manipulitaj de kaŝaj agentoj de la sekurecservoj. Do se necesis 40 jaroj antaŭ ol estis anoncita priesploro de la atakoj ĉe la Munkenaj Olimpioj, kiom longe estos ĝis eblos atingi decan priesploron de la londonaj teror-atakoj de la sepa de julio 2005 ?

Mi ĉeestis juĝsesion de apelacia labor-tribunalo en Londono por la kazo de Tony Farrell, en kiu li apelacias kontraŭ maljusta maldungiĝo de la Sud-Jorkŝira Polico kiam en 2010 li atingis konkludon, ke la risko al la publiko de terorismo de islamaj ekstremistoj estis neglektebla kompare kun tiu de nia propra registaro. En septembro pasintjare labor-tribunalo en Sheffied malakceptis lian plendon, kaj vendredon la 15an de junio lia apelacio kontraŭ tio estis juĝita en Londono. La esenco de lia apelacio estis, ke devintus esti tute memevidente al la juĝisto de la labor-tribunalo, ke li estas malbone reprezentata de sia jura teamo ; ili konsilis al li apelacii surbaze de tio, ke li estis maldungita pro siaj religiaj kredoj anstataŭ pro ’protektita malkaŝo’ [sciigo ene de la organizaĵo] en la procedo rifuzi plenumi instrukcion de siaj mastrumantoj kiu estus kontraŭleĝa. Plue, kiam Tony Farrell eksciigis pri sia rakonto en kunveno de nia grupo Keep Talking en Londono, iuj el ni esprimis maltrankvilon pri la aliro de religia diskriminacio. Parton de la vojo tra la proceso en Sheffield, vero-kampanjanto Ian Crane, kiu ne estis jure kvalifikita, transprenis la reprezentadon de Tony kun pli kredeblaj argumentoj.

La kazo de Tony estis malakceptita de la juĝisto en Londono, en decido-deklaro kiu bezonis dek minutojn por prepari kaj dudek minutojn por voĉlegi. Esence, la kialo estis, ke la apelacia juĝo povis konsideri nur novajn punktojn de la juro, kaj ke estis precedenco kiu kontraŭiris la argumenton de Tony. Klare, io tre malĝusta okazis en tiu afero.

Unu afero kiu aparte kaptis mian atenton estis dirita de la juĝisto post kiam la advokato de Tony Farrell agnoskis, ke ne estas la takso de la tribunalo atingi konkludojn pri la faktoj, en senco, ke ĝi povus konsideri nur punktojn de juro, sed ke la oficiala versio de eventoj ne kongruis. La juĝisto reagis al tio, dirante, ke li tute prave diris, ke ne estas lia afero prijuĝi tiun aferon, aldonante ke Lady Justice Hallett pritraktis tion. Lady Justice Hallett gvidis la mortenketon pri 52 viktimoj de la londona bombado, specife ekskludante la kvar islamajn junulojn kiuj estas vaste astertitaj esti la plenumintoj de tiuj ŝokaĵoj. Estis ekster ŝia roldifino decidi pri la kulpo aŭ senkulpeco de tiuj kvar. Fakte, ŝi asertis ilian kulpecon tute en la komenco de la traktado, kun nenia ekzamenado de la faktoj. Mi surpriziĝis, ke la juĝisto en la apelacia labor-tribunalo povus fari tian komenton, same kiel mi surpriziĝis, ke Lady Justice Hallett povus fari la aserton de kulpeco antaŭ la komenco de sia traktado. Klare, io tre malĝusta okazis ankaŭ en tiu afero.

Mi tamen impresiĝis pri la 23-paĝa dokumento Skeleta Argumento, kiun Tony preparis. Tiu eble aŭ eble ne jure validis, sed ĝi ja rerakontas la aferon en formala maniero, kun la emfazo kiun ĝi eble devintus havi tute de la komenco. La grava afero por mi estas, ke Tony jam prezentis al siaj dungantoj maltrankvilon rilate al la statistika metodo trudata tutlande de la Enlanda Ministrejo en produktado de Risko-Taksa Matrico. Li sciigis, ke en lia opinio tiuj matricoj estas fuŝaj, kaj ke kiam oni aplikas ilin tro ĝenerale ili estas sensencaj.

Iaspeca ’Orvela parolo’ enrampiĝis."Kaj tiel estis, ke aperis nova simpligita lingvo. Ĉefoficistoj hororis, sed ŝajnis esti senpovaj por haltigi la frenezon", asertas la dokumento. "Blinda akcepto de la registara retoriko pri minac-niveloj konstante indikis al tujaj minacoj de Alkaido / Islama Ekstremismo. Tiaj valoroj kiuj metitaj en la matricon siavice estos uzataj de ACPO por argumenti por aljuĝo de ekstraj rimedoj por pliintensigi la kontraŭ-terorisman aktivecon sub la programo CONTEST II", asertas la dokumento.

"Fidi kion ili diras al ni estas blinda salto. Tiu fido detruiĝis post kiam evidentiĝis por la Pretendanto, ke la retrospektivaj oficialaj rakontoj de 9-11 kaj 7-7 estis plenaj de tre seriozaj distordoj kaj ellasoj", klarigis la dokumento. Mi opinias, ke tiu dokumento estas grava dokumento en la historio de la veromovado, ĉar ĝi priskribas kiel la registaro manipuladis statistikojn por antaŭenigi sian propran version de eventoj, samtempe asertante, ke la pruvaĵo venas de la profesiuloj. Mi antaŭĝuas vidi tiun dokumenton ie en iu retejo. Ĝi rekte rilatas al aktualaj asertoj pri la risko de teroristaj atakoj kiuj venas de islamaj ekstremistoj dum la Olimpiaj Ludoj dismetataj de la registaro kaj MI5.

Ĵurnalisto Adrian Salbuchi (http://www.asalbuchi.com.ar), kiu estas bazita en Buenos Aires, kaj estas regula kontribuanto al la televidstacio RT (Rusio Hodiaŭ), provis atentigi pri ’scenar-analizo’ eldonita de Rockefeller Foundation en majo 2010. La fondaĵo Rockefeller Foundation estas tute en la kerno de la Establaĵo en Usono, kaj tio kion ĝi produktas devas esti prenita serioze. Li skribis al ĵurnalisto Tony Gosling, kiu afiŝis lian peton en sia forumo 9-11 : "Bonvolu trovi sube artikolon kiun mi konsideras esti tre grava. Surprize (?) ĝi estis malakceptita de tiuj kiuj ’normale’ publikigas miajn verkojn ... Ĉu mi rajtas peti al vi ke vi bonvolu helpi al ni disigi tiun informon laŭeble plej vaste". Lia artikolo titoliĝas ’Ĉu la Londonaj Olimpioj estas celo por Fals-Flaga Atako ?’ (http://www.911forum.org.uk/board/vi...).

Li klarigis, ke fals-flagaj atakoj portas siajn elperfidajn signojn, ĉar, kiam ili estas planataj, ili devas inkluzivi iaspecan komunikon, tiel ke tiuj kiuj estas informitaj povas certigi, ke nek ili ne iliaj kunuloj aŭ amatoj hazarde estu en malĝusta loko en la malĝusta momento. "Ĉu io laŭ tiuj gvidlinioj estas sur la desegnotabuloj de la Tutteraj Potenco-Mastroj ?", li demandas. "La demando certe sonus absurda se ne estus raporto eldonita en majo 2010 de la The Rockefeller Foundation (RF) kaj Global Business Network (GBN) kiu ’prognozas’ ĝuste tion", li klarigas. La teksto de lia artikolo malkaŝas, ke en unu el iliaj scenaroj ili parolas pri bombado kiu mortigas 13 000 homojn ĉe la Londonaj Olimpioj.

"Nomata ’Scenaroj por la Estonteco de Teknologio kaj Internacia Evoluigo’ (http://www.gbn.com/consulting/artic...), ĝi enhavas enkondukojn de la prezidanto de RF, Judith Rodin kaj prezidanto de GBN, Peter Schwartz, ambaŭ membroj de la potenca Nov-Jork-bazita pensokomisiono Council on Foreign Relations (CFR), kerna geopolitika planada nodo de la Tuttera Potenco-strukturo profunde enradikiĝinta ene de Usono", skribis Adrian Salbuchi. Do mi kontrolis la raporton por vidi kiel mi povus interpreti ĝin.

Mi trovis, ke ĝi estis verkita en la sama speco de pseŭdoscienca sociologia blago en kiu estis verkitaj la raportoj kiujn mi jam antaŭe studis de pensokomisionoj Demos kaj Policy Exchange. En sia enkonduka letero, Peter Schwartz skribas : "Eble plej grave, scenaroj donas al ni novan, komunan lingvon, kiu profundigas niajn konversaciojn pri la estonteco kaj kiel ni povas helpi ĝin formi". Jes ja, kiam ni povas kompreni la lingvon en kiuj ili estas verkitaj ni povas kompreni ilian celon kaj iliajn avertojn. La raporto faras la kutiman aferon, komencante per ok-paĝoj da, kiel nomas ĝin Adrian Salbuchi "iom sendistinga lingvaĵo". Fakte la unuaj ok paĝoj zorge preparas la leganton por aro da falsaj alternativoj, la alternativoj al kiuj la aŭtoroj deziras nin gvidi, sed ignorante iujn aliajn alternativojn kiujn eble pripensus normala persono, kiel ekzemple ĉesigi la nunajn militojn per alporto de pli da malfermeco kaj travidebleco, aŭ aranĝi interkonsenton inter Usono kaj Rusio en kiuj ili revokos ĉiujn prokurajn militojn. Kion ili anstataŭe faras estas direkti la leganton al ĝuste kvar eventualaj scenaroj, kiujn ili nomas ’Lock Step’, ’Clever Together’, ’Hack Attack’ and ’Smart Scramble’ [’Ŝlos-Paŝo’, ’Lertaj Kune’, ’Hak-Atako’ kaj ’Lerta Disiĝo’], el kiuj ĉiuj estas scenaroj de kataklismoj.

La scenaro ’Hack Attack’ inkluzivas la jenan alineon : "Ruinigaj ŝok-eventoj kiel septembro 11a, la Sudorienta Azia cunamo de 2004, kaj la tertremo de Haitio de 2010 certe antaŭpreparis la mondon por subitaj katastrofoj. Sed neniu estis preta por mondo en kiu grandskalaj katastrofoj okazos kun tiom spiroraba ofteco. La jaroj 2010 ĝis 2020 estis nomitaj la ’jardeko de kataklismoj’ pro bonaj kialoj : la Olimpian bombadon de 2012, kiu mortigis 13 000 sekvis mallonge poste tertremo en Indonezio kiu mortigis 40 000, cunamo kiu preskaŭ forviŝis Nigaragvon, kaj la eko de malsatplago en Okcidenta Ĉinio, kaŭzita de unufoja-en-jarmila malsatkataklimso ligita al klimata ŝanĝo". Mi scivolas, ĉu, kiam oni tradukas, ili povus voli diri : "la Olimpian bombadon de 2012, kiu mortigis la 13an de aŭgusto 1000". La dek tria de aŭgusto estas la tago en kiu la homamasoj disiĝos de la Olimpioj.

Ĉiuj kvar el tiuj scenaroj estas prezentitaj kiel ’kredeblaj’. Ili ja skribas : "La scenaroj kiuj sekvas ne estas celitaj estis kompleta - kontraste, ili estas elpensitaj por esti kaj kredeblaj kaj provokaj, por engaĝi vian imagon, dum ili levas novajn demandojn por vi pri tio keil eble aspektos la estonteco kaj kiel ĝi eble sentos. Ili asertas ankaŭ : "Kune, aro da scenaroj kaptas gamon da estontecaj eblecoj, bonajn kaj malbonajn, atentitajn kaj surprizajn – sed ĉiam kredeblajn". Do Rockefeller Foundation vere asertas, ke estas kredeble, ke dek tri mil homoj mortos en bombado dum la Londonaj Olimpiaj Ludoj.

Plue, en sia enkonduka letero, Peter Schwartz asertas : "Dum la intervjuoj kaj scenaraj laborsesioj, ili enplektis diversan aron da homoj – el diversaj geografioj, disciplinoj kaj sektoroj – por identigi la ŝlosilajn fortojn kiuj pelas ŝanĝon, por priesplori la plej kernajn necertaĵojn, kaj por evoluigi defiajn tamen kredeblajn scenarojn kaj implicojn". Do kion faris ĉiuj el tiuj homoj en sia analizo, kaj kial tio ne estas klarigita en ilia raporto ? Ĉu tiu estas bazita sur iu serioza analizo de publike atingebla materialo – en kiu kazo oni atendus detaligon de ilia pensado – aŭ ĉu ĝi estas bazita sur informoj konataj nur al la Tuttera Elito ? Necesis entute nur peti al klaso da unuajaraj sociologiaj studentoj elpensi kvar scenarojn da kataklismoj, kaj ili farintus egale bonan rezulton, krom se estas io kion ili ne diras al ni ?

Do kiom verŝajna estas terorista atako en Londono dum la Olimpioj de 2012 ? Kian pli bonan manieron oni trovus ol tion taksi ol aŭskulti al priesplora ĵurnalisto kiu kaŝe trejniĝas kiel sekurec-gardisto pro la Londonaj Olimpiaj Ludoj kun la privata sekurec-komapnio G4S ? Lee Hazledean estas filmreĝisoro kaj priesplora televida ĵurnalisto, kiu estis enplektita ankaŭ en grandajn novaĵrakontoj kiajn kiel la brita armeo enfiltris IRA [Irlandan Respublikan Armeon] kaj plenumis falsflagajn operaciojn. Neordinare li lanĉis sian novaĵon dum li ankoraŭ funkciis kaŝe, esperante tamen daŭrigi sian kaŝan laboron ĝis la Olimpioj. Supozeble li uzas falsan nomon.

En profunde maltrankviliga intervjuo en radioprogramo de Tony Gosling, Friday Drivetime [Vendreda Veturigotempo] en radio BCfm en Bristol en vendredo la 22an de junio li raportis, ke la sekureca trejnado estas tiom malbonaĉa, ke la sekureco de la Londonaj Olimpioj de 2012 estas je risko. La trapromenaj metaldetektiloj ’Rapiscan’ ne bone funkcias kaj ne estas sufiĉe sentemaj por detekti grandajn tranĉilojn, amunicion kaj aliajn metalajn minacojn. Oni diris al li, ke ili ekfunkcios nur post kiam 50 homoj estas trapromenintaj, por limigi tempon en vicoj kaj por igi spektantojn en la ejon. G4S varbas longdaŭrajn nedungitojn kiel sekurecoficistojn, senkonsidere de tio kiom taŭgaj ili estas por la rolo. En trejnadaj klasoj estas narkotada komercado, iuj homoj ne povas paroli iom ajn de la angla lingvo, kaj aliaj konstante faras ŝercojn pri handikapitoj. Homoj kiuj eĉ ne kompletigis sian trejniĝon estas elektataj por esti Team-Gvidantoj super alte trejnitaj sekurecoficistoj, eks-soldatoj kaj eks-policanoj. Uniformoj malaperas, kaj homoj fotas per siaj poŝtelefonoj en la trejnejo.

Plue, estas planoj por la evakuo de Londono ; G4S estos ĉe la antaŭo, kiel ankaŭ 100 000 trupoj kiuj envenas pere de la kazerno en Woolwich, konsistanta el britaj fortoj, usona regula armeo kaj eŭropaj trupoj. Oni ne diris al Lee kial estus bezono de evakuo de la tuto de Londono ; ili diris nur, ke estos "difina momento en la historio de Londono". La trupoj estas tenataj tra Londono en diversaj kazernoj post kiam ili trairis Woolwich. Lee ankaŭ konfirmigis tiun informon pere de armea kuracisto kiu ŝokiĝis pro ĉiuj el la eksterlandaj trupoj kiuj envenas Londonon. Estas ankaŭ livero de io priskribata kiel ’casket linings’ [kadavroskatolaj tegaĵoj] ; ĉiu ’casket’ povas enteni kvar aŭ kvin homojn, kaj 200 000 tegaĵoj estas jam liveritaj, laŭ lia kompreno, de Usono. Plue, oni montris al ili videojn de senhomaj flugaparatoj kiuj patrolas la ĉielon super Londono dum la Olimpioj, plenumante observadon kaj misiojn de ’serĉo kaj detruo’ se necese. Lee opinias, ke estas io fundamente malĝusta kun la maniero en kiu estas plenumata la sekureco por la Olimpiaj Ludoj fare de G4S (http://radio4all.net/index.php/prog...).

Lee malkovris ankaŭ, ke estas amaskomunikila ignoro rilate al ĉiuj el la ĉefaj novaĵ-kanaloj rilate al la Olimpioj. Tony Gosling sugestis al li, ke li levu tion kun Andy Davies de la sendependa televidkanalo Channel 4, sed li diris, ke Andy Davies ne volis scii. Mi interesiĝus scii kiel okazas tiaj novaĵ-ignoroj okazas, ĉar mi suspektis ilin antaŭe. Estas sistemo de ’D-avizoj’, per kiu la registaro sciigas, ke iu afero povas esti voleme evitita de la gazetaro, sed ke povus esti konsekvencoj se ili ignoras ĝin. Ĉu estas D-avizo pri la Olimpiaj aranĝoj, aŭ ĉu estas iu alia cenzura procedo efektivigata ? Ĉu la sistemo de D-avizoj estas misuzata ? Se jes, ĉu ĵurnalistoj devus rebati ? Se Tony Farrell de la Sud-Jorkŝira Polico povas stari firma al aŭtoritato en defendo de sia devo raporti aferojn al siaj estroj kiujn ili ne volas aŭdi, do ĉu povus esti iuj ĵurnalistoj kiuj pretus simile firme stari en la tradiciaj amaskomunikiloj ? Ĉu Russia Today kaj Aljazeera submetiĝas al la sistemo de D-avizoj, aŭ ĉu ili ekskludiĝas, kiel faris la irana Press TV ?

Semajnon pli frue datumenmeta oficisto kiu fariĝis malmaskanto estis maldungita de G4S post kiam ŝi diris al la programo North East Tonight [Nord-Oriento Ĉi-vespere] de la sendependa televidstacio ITV pri la ĥaoso ĉe la oficejoj de G4S en Thornaby, apud Stockton (http://www.itv.com/news/tyne-tees/2...). Ŝi diris al la televidprogramo, ke stabanoj tranĉas angulojn dum ili filtras sekurec-laboristojn kiuj kandidatiĝas por postenoj ĉe la Londonaj Olimpioj. Sarah Hubble diris al spektantoj : "Estis absoluta ĥaoso – estis homoj kiuj kontrolas eventualajn dungotojn kiuj mem ne estis kontrolitaj". Ŝi diris, ke ŝiaj spertoj instigis ŝin sekvi karieron en ĵurnalismo. "Mi gajnis guston kia povus esti la ĵurnalismo, kaj mi amis ĉiun sekundon de tio, tiom multe, ke mi deziras pli", ŝi diris. Tion raportis Northern Echo [Norda Eĥo] la 2an de junio 2012 (http://www.thenorthernecho.co.uk/ne...). Tiu ĉi rakonto kongruas kun tiu de Lee Hazledean. Ŝajnas tamen, ke depost tio iaspeca avizo, eble ’D-avizo’ – estus donita al la amaskomunikiloj, efektivivante cenzuradon pri tiaj rakontoj estonteco. Bonŝancon al Sarah Hubble en ŝiaj ĵurnalisma kariero.

Bonegan komentarion, kun ligoj, pri tiuj du rakontoj provizas la 9-11-forumo de Tony Gosling (http://www.911forum.org.uk/board/vi...). "Krom se tiu novaĵo trarompiĝos en gazeto aŭ eksterlanda novaĵagentejo, estas malverŝajne ke ĝi vidos la taglumon", diras la priskribo en la retejo de Friday Drivetime. Ni helpu al tio pluiri. Sendu al viaj amikoj la ligojn. Eble kopiu la intervjuon surdiske kaj pludonu ĝin (http://radio4all.net/index.php/prog... – alklaku la elŝutan butonon malsupre). Mi sentas, ke la armeo de parolantoj kreskadas. Ni ĉiuj scias, ke estas io fundamente malĝusta. Mi povas nun eniri iun ajn drinkejon kaj rapide trovi homojn kiuj konsentas. Antaŭ kvin jaroj homoj pensis, ke veromovadanoj estas ’konspirteoriistoj’ ; mi devis esti tre zorga en parolado pri 9-11 kaj 7-7, kaj la tujvenonta ekonomia melankolio. Sed nun la ideo, ke ni estas regataj de kaŝa registaro kun siaj propraj planoj fariĝas ĝenerala kredata, sed estas ankoraŭ longa vojo por paŝi.

Ni devas kuraĝigi eventualajn malmaskantojn, ke ili elparolu. Eltrovu kaj elparolu, kaj ja daŭrigu la paroladon.

Salutas Ian FANTOM

ian@fantom.org.uk

Berkshire 9/11 Truth

http://www.berkshire911truth.org.uk (retestro : David Bowman) http://berkshire911truth.blogspot.com/ (novaĵleteroj : Ian Fantom)