Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kaj nun ? - Rezistado !
de Raoul Marc JENNAR  
18a junio 2012

La 18-an de junio 2012

La socialdemokrataro disponas, en Francio, pri blanka ĉeko por regi, por trudi siajn prefereojn ; preferojn, kiuj ne ekskludas politikon de malabundo, do, igi la salajrulojn pagi la nesatigeblajn apetitojn de la profitantoj de sistemo, kie la strebo al ĉiapreza profito validas kiel sola regulo.

Pri la esenco, do pri la eŭropaj politikoj kiuj decide kondiĉas niajn ĉiutagajn vivojn, ni aŭdis la prezidanton de la franca respubliko aserti ke okazos nenia referendumo pri la gravaj eŭropaj demandoj. Ni observis, ke lia „reintertraktado” de la buĝeta traktato („la Traktato pri Stabileco, Kunordigado kaj Regado en la Ekonomia kaj Mona Unio”) ŝajnas esti nur la aldono de disponoj por kresko al eŭropa traktato, kiu refoje generas demokratian kaj socialan malprogreson kaj senpovecon fronte al la ekologiaj defioj. Ni aŭdis lin paroli al la greka popolo, same arogante kiel Merkel, per la sama plej novliberala retoriko de malabundo.

La malreguladoj postulataj de la afermondo kaj de la financo kaj realigataj jam dum tridek jaroj kaj same – se ne pli – de la socialdemokrataro kiel de la dekstrularo ebligis financan kaj ekonomian krizon kun senprecedenca amplekso kaj konfirmis la neŝanĝeblan malutilecon por la homoj kaj la planedo de kapitalisma sistemo kiu akceptas kiel variablon de alĝustigo al siaj elreliĝoj nur politikojn pri salajro kaj socialaj prestaĵoj.

Kun la Eŭropa Meĥanismo de Stabileco (EMS) kaj la Traktato pri Stabileco, Kunordigado kaj Regado (TSKR), ni eniris novajn etapojn de granda amplekso en la malrespekto al demokratio kaj en la subigo de la eŭropaj popoloj sub la malegaligajn logikojn de eŭropa strukturo, kiu montriĝas denove kiel projekto de sociala detruado.

Traktato, kiu trudas buĝetan meĥanismon „kiu ne estos submetita al parlamenta diskutado” estas totale malakceptebla por ĉiu demokrato.

La celo de egala aliro al la sansistemo, al edukado, al loĝado, al laboro, al akvo, al energio, al transportoj estos pli ol iam blokata de la liberalaj decidoj de eŭropaj institucioj ekskluzive zorgantaj pri privataj interesoj, kiuj troviĝas ekster ĉia demokratia kontrolo kaj kiuj realigas ideologion rekte kontraŭajn al la ĝenerala intereso de la popoloj.

Estas nepra kaj urĝa, ke la maldekstro de la politika, sindikata kaj asocia maldekstro kuniĝu kaj mobiliziĝu por organizi rezistadon kapablan bloki ĉian eŭropan projekton kiu ne estas submetita al referendumo. Atendi ne estas opcio. Fronte de ni, la eŭropa oligarĥio – mastraro kaj dekstraj kiel maldekstraj liberaluloj – aktive preparas novajn instrumentojn por submeti la popolojn.

Ekde tiu ĉi semajno kreiĝu ĉie en Francio komitatoj por referendumo pri la Eŭropa Unio. Nome de la postulo de demokratia, sociala kaj ekologia Eŭropo.

Raoul Marc JENNAR.

elfrancigis Vilhelmo Lutermano