Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Hungario – 22 jarojn post la politika-ekonomia sistemŝanĝo
de PETIK_Johano  
15a marto 2012

Motive por la redakto de la jena notico servis la supozo, ke inter la anoj de la jena retlisto certe troviĝas ankaŭ tiaj, kiujn la nuna politika situacio en la malgranda Mez-Eŭropa lando, Hungario interesas. Pro la ampleks-rilata limigo de la jena skribaĵo mi entreprenas nur prezenti kvazaŭ resuman bildon pri la nuna stato de mia patrio.

La oficiala klarigo de ekonomiaj problemoj

Se formuli plej koncize, oni povus diri, ke la Hungariaj disvolvaĵoj esence respondas al tiu skemo, laŭ kiu oni malmuntis la konstruaĵon de socialismo ankaŭ en aliaj landoj de la menciita regiono. Por la plimulto de la hungara socio la sistemŝanĝo en 1989 havis terurajn, katastrofajn konsekvencojn : ĉ. unu kaj duona milionoj da laboruloj perdis sian laboron en tia lando, kie la aperaĵo de senlaboreco estis nekonata tra la tuta socialisma periodo (se ne rigardi kelkajn postmilitajn jarojn, kiam ĉ. 40 elcentoj de la nacia havaĵo estis ruinigita pro la milito). Oni devas koncedi, ke la totala dungateco kostis multe por la nacia ekonomio, en la spegulo de la nuna stato de dungateco ĝi tamen ŝajnas pli bona solvo ol tio, kion la senlaboreco signifas (la oficialaj ciferoj pri la senlaboreco estas iom miskondukaj, ĉar ili ne ampleksas la ciferojn de tiuj, kiuj definitive eliĝis el la rondo de registritaj senlaboruloj, sed eĉ tiel forte proksimiĝas al la nivelo de 10 procentoj). Sed la konsidero sole de la kvoto de senlaboreco kondukus al trompaj konkludoj.

Prisilentata, kvankam decida fakto

La ekonomia stato de la lando estus eĉ apud ĉi tia stato de dungiteco pli bona, se la proprietaj interrilatoj estus aliaj ol kiaj nun regas. La hipokrita sinteno kaj la intenco de la politika elito miskonduki, trompi la loĝantaron montriĝas ankaŭ en la prisilentado de la fakto, ke la mizera stato de la publikaj aferoj, el ekonomia vidpunkto, imputeblas al tio, ke la produktiloj (kaj industriaj, agrikulturaj, kaj financaj) estas en la manoj de kapitalistoj, ankoraŭ en tia rilatumo, ke proks. 70 elcentoj de tiuj produktiloj estas en manoj de eksterlandaj kapitalistoj (la ceteraj en tiuj enlandaj), kiuj la profiton, atingitan en nia lando, metas en propran poŝon. Se al tio oni alkalkulas la efikon de la nuna krizo tutmonda en la ekonomio, tiam fariĝos pli klara, kial asignas la registaro malpli kaj malpli grandajn monsumojn por la publikaj servoj : por la sanitara servo, publika transportado, ĝenerala klerigo, sciencaj esploroj, kulturaj institucioj, sporto k.t.p. Dum la socialisma periodo tiaj ĉi problemoj, se entute ekzistis, estis ne tiel gravaj kiel nun (kvankam la ekonomio ankaŭ tiam estis malpli fortika ol kia ĝi devintus esti, kion montras, ke estis neebla kvitigi per ĝi la landon je ĝia prunto de 20 miliardoj da dolaroj – alprenita parte por ekvilibrigi la nacian budĝeton, parte por amasmezura konstruado de loĝejoj kaj por ekonomiaj investoj komence de la ’70-aj jaroj). Tial ne, ĉar kapitalistoj tiam ne suĉis tiel avide la sangon de la socio, kiel nun (ĉar tiam ili entute ne ekzistis ĉe ni).

Politikaj partioj

En mia patrio, ekde la j. 1989-a okazis 5 parlamentaj kaj magistrataj balotoj. Rezulte de ili la nombro da politikaj partioj malgrandiĝis kaj ankaŭ la politikaj bataloj reduktiĝis al tiu de du rivalaj partioj inter si : nome, de la Socialista Partio kaj la konservativa-dekstra burĝa partio Fidesz,, kiu nun regadas en koalicio kun la esence bagatela kristana-demokrata KDNP (kiun bildon buntigas kelkaj opoziciaj partietoj, nome LMP, kiu fondiĝis helpe de Usono, kaj la ekstreme dekstra Jobbik, ambaŭ aperintaj nur rezulte de la lastaj balotoj en la parlamento).

MSZP (la socialista partio), la posteula partio de MSZMP (kiu estis fondita en 1956 kaj gvidita de J. Kádár kiel sola partio de la socio ĝis ĝia malfondo en 1990) transprenis la pseŭdo-komunistajn subminantojn kaj perfidantojn de la socialisma sistemo el MSZMP. Ili estis la regantoj de la lando en tri parlamentaj periodoj, dum kiuj la kvoto de la eksterlandaj ŝuldoj rilate la nacian budĝeton preskaŭ duobliĝis, la malmuntado de restaĵoj de la socialisma industrio tiel same, kiel ankaŭ la livero de la laborfortoj de la lando al transnaciaj firmaoj esence finiĝis.

La hungara socio, supozeble ekabomeninte la servutulan politikon de „socialistoj”, en la balotoj en 2010 voĉdonis por tiuj, kiuj promesis „radikalajn” direkto-ŝanĝojn en la politiko, kaj tiel ĉi la dekstra Fidesz akiris pli ol du-trionan plimulton, kio rajtigis ilin eĉ krei novan konstitucion (ĝis tiam validis la amendita formo de la socialisma konstitucio de 1945).

La politiko de la potencohavaj dekstruloj

La gajnon de la elektoj Fidesz akiris, krom sia persista prepara laboro dum la antaŭa periodo socialista, (konsistanta el estigo de reto el siaj klientoj, ampleksanta preskaŭ la tutan landon k.s.), precipe per tiaj kampanjaj promesoj, kiel plibonigo de la ekonomia stato de la lando (unuavice per kreo de novaj laborlokoj, signifa helpo al fondo aŭ plifirmigo de malgrandaj kaj meze grandaj entreprenoj – evidente privataj), malkreskigo de la mezuro de niaj eksterlandaj ŝuldoj, bonigo de la stato de la sanitara servo (kaj menciendas ankaŭ tiu kompromita, kulpiga kampanjo, kiun la partio kondukis kontraŭ la reganta koalicio socialista-liberula, tra multaj jaroj kaj pere de la amaskomunikiloj).

La koalicia registaro de Fidesz-KDNP klopodas plenumi siajn promesojn, kaj kelkaj sukcesoj jam ankaŭ konstateblas, sed samtempe ankaŭ montriĝas, ke senmanke plenumi ilin ĝi ne kapablos, precipe manke de ŝtataj kapitaloj kaj rezervoj (la industria proprietaĵo kolektiva esence jam disipiĝis, la agrikultura proprietaĵo restos jam ne longe en manoj de la loĝantaro), kaj entute ĉar en kapitalismaj cirkonstancoj la tasko plenumi ŝtatajn devojn al la loĝantaro ne ĝuas tian primarecon, kian en socialismaj cirkonstancoj. Tial la registaro nun altigas impostojn, aplikas la sistemon de obligacia prunto al la ŝtato, ŝtatigas havaĵon de privataj fondusoj pensiaj, komercajn branĉojn (ekz. de tabako) k.t.p., kiuj kelkakaze jam elvokis ankaŭ konsterniĝon kaj proteston en Bruselo. Sub novaj laboroj estigotaj komprenendas ne tiaj laboroj, kiujn en la socialisma epoko oni destinis por riĉigi la landan havaĵon en kadenco kaj direkto, difinitaj per direktivoj de tutlandaj, evoluigaj planoj („5-jaraj planoj”) aŭ plenumi necesajn servojn, sed plie nur por mildigi la socian streĉitecon pro senlaboreco. Tiuj pseŭdo-laboroj konsistas pleje el purigado, ordigado de publikaj lokoj en urboj, vilaĝoj, per kiuj la dungantoj multeokaze malhonoras la trejnitajn metiistojn inter senlaboruloj, krom tio, ke la salajroj ricevitaj por tio estas apenaŭ sufiĉa eĉ por vivteni sin. Tio ĉi estas precipe tiam deprima fakto, se ni konsideras, ke la pli frue multe laŭdita ŝtata sistemo por trejni novajn faklaboristojn estas en stato dekadenca.

La partio Fidesz (gvidata de V. Orbán) ne preterlasis la okazon utiligi sian parlamentan plimulton ankaŭ por krei la vere kapitalisman konstitucion (stampante la antaŭan per la epiteto „stalinisma”). Al ĉi tio montras i.a. tiuj punktoj en la „baza leĝaro”, kiuj servas por liberigi la kapitalismajn registarojn eĉ de la tradiciaj devoj certigi laboron, egalajn salajrojn por egalaj laboroj, socialan sekurecon, zorgi pri la saneco de la civitanaro. Aliaj punktoj spegulas la intencon de la politika elitaro kvazaŭ kodigi la hegemonion de la ideisma, religia ideologio en la lando, kiuj certigas la gvidan rolon de la pastraro en la ideologia edukado de la junularo (kio inkluzivas i.a. ankaŭ la restituon de ŝtatigitaj lernejoj al la eklezioj aŭ konstruadon de novaj lernejoj, preĝejoj).

La perspektivoj por la politika maldekstro

Oni pensus, ke la (rajte fierigaj) atingaĵoj de la disbatita socialismo faris (precipe) en la hungararo favoran impreson pri la idealo de socialismo, kiu kapablas igi ilin heredigi tiun impreson al la sekva generacio kaj voĉdoni (kaj voĉdonigi ĝin) okaze de parlamentaj balotoj por komunistoj, sen kies gvidado tiuj sukcesoj siatempe estintus apenaŭ atingeblaj. La realo estas pli seniluziiga.

En la rilatiĝo de la plimulto de la loĝantaro al politikaj aferoj malkovreblas ambivalenco : kvankam (en privataj konversacioj) oni pleje agnoskas la avantaĝojn kaj preferindecon de la sistemo socialisma, antaŭ la balotaj urnoj tamen kondutas alimaniere, kaj anstataŭ komunistoj oni voĉdonas prefere por partioj promesantaj plej radikalajn ŝanĝojn, sen la konsidero de ties fundamenta politika engaĝiteco. Tio ĉi estas cirkonstanco danĝera, ĉar ilia rilatiĝ-maniero ne prezentas garantion por kontraŭstaro al la antaŭeniĝo de ekstreme dekstraj fortoj, kion pruvas la apero de la partio Jobbik en la parlamentaj bataloj, pliiĝo de signoj de faŝismo, dum en tia situacio komunistoj rikoltis la plej deprimajn (laste 0,11 %-an !) rezultojn en la parlamentaj elektoj.

Tiuj ĉi sukcesoj de la politika dekstro kaj konservativismo atribueblas unuavice, unuflanke al la senĉesa ideologia propagando praktikita fare de amaskomunikiloj kontraŭ komunistoj kaj la idealo de socialismo, al leĝoj kaj dekretoj celitaj por sufoki la laboristan movadon, la agadon de komunistaj partioj. La unuaj el la multaj leĝoj de la burĝa parlamento malpermesis kaj dekretis puni la publikan portadon de la simboloj de la laborista movado (rezulte de kio unu hungara komunisto jam estis punita je monpuno, alian minacis enkarcerigo rezulte de tribunala proceso), la malkonfeson aŭ eĉ dubigon de „krimoj de komunismo” (krom tiuj de holokaŭsto).

La sukcesoj aliflanke atribueblas al la malkapablo de hungaraj komunistoj kontraŭpezi la efikojn de la „cerbolava” kaj bloka agadoj de la burĝa potenco. Post la sistemŝanĝo en mia patrio ekzistis unu signifa partio komunista (Munkáspárt = Laborista Partio kies prezidanto estas Gy. Thürmer), krom MSZMP (kies membraro estis sensignifa), sed ĝi jam eĉ ĉe la komenco arigis en si apenaŭ la dekonon de la antaŭa amaspartio MSZMP de J. Kádár, kaj pro gravaj internaj, personaj problemoj ĝi pli kaj pli malfortiĝas. La internaj konfliktoj kondukis al splitiĝo en la j. 2006-a. La nova partio (provizore) nomiĝas Munkáspárt 2006, ĝia nuna prezidanto estas A. Vajnai. La malfortiĝo konstateblas ankaŭ ĉe tiu nova organizaĵo.

Pri la estonteco estas apenaŭ io bona direbla. La junularo ne respektas la spertojn kaj konsilojn de siaj gepatroj (se en ili entute estas io respektenda…), kaj estas infektita je egoismo, materialismo, hedonismo. Pli noblaj kaj pli gravaj celoj ol akiri propran aŭtomobilon, video-aparaton k.s. ĝin pleje ne motivas.

Johano PETIK.