Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-bulteno 2011-12
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
23a decembro 2011

Bulteno 2011-12 de la Monda Socia Forumo

Enhavo

- 16 tagoj por ĉesigi la perforton kontraŭ virinoj

- Sud-Azio devas aparteni al ĉiuj siaj popoloj

- Monda Forumo pri Edukado de 2012 : eblas registriĝi

- Galicio akceptos la Forumon de la Forumoj en 2012

- Socia Forumo de Sarajevo 2013 : paco kaj kontraŭ-militarigo

- Kalendaro de la bataloj

- Reta MSF

Agendo

2011 - decembro

- Monda kampanjo : 16 tagoj por ĉesigi la perforton kontraŭ virinoj

- Tutmonda agotago por la rajtoj de migruloj, rifuĝintoj kaj delokitoj

2012 - januaro

- Laŭtema Socia Forumo 2012 kaj Laŭtema Socia Forumo Edukado 2012 : La kapitalisma krizo, socia kaj ekologia justeco

- Internacia Festivalo de Libera Muziko

- 16 tagoj por ĉesigi la perforton kontraŭ virinoj

De la 25-a de novembro ĝis la 10-a de decembro, miloj da aktivuloj, retoj, movadoj faros agadojn en la tuta mondo por ĉesigi la perforton kontraŭ virinoj. La 25-a de novembro estas la Internacia Tago por forigi la perforton kontraŭ virinoj. La Internacia Reto de la virinoj de la Monda Asocio de Komunumaj Radio-Elsendistoj (AMARCRIF) animos, interrete, mondan kampanjon „16 tagoj kontraŭ la perforto kontraŭ virinoj 2011”, denuncante la perforton de sekso en la komunikiloj por ke tiuj fariĝu agantoj de ŝanĝo. Pli da informoj jene :

- Sud-Azio devas aparteni al ĉiuj siaj popoloj

„Mi deziras ke ĉiuj popoloj de Sud-Azio havu liberan aliron por vojaĝi de Peŝavaro al Bazaar de Cox ; de la Himalajo al la Jangono, de la Jangono al Afganio”, deklaris Kuldip Nayar, en la malferma sesio de la Socia Forumo de Dakko. La fama barata politika analizisto, Kuldip Nayar, dum la malferma sesio de la Socia Forumo de Dakko. La fama barata politika analizisto, Kuldip Nayar, faris paroladon antaŭ faksperta kaj entuziasma publiko dum la malferma sesio de la Socia Forumo de Sud-Azio en Dakko, en Bangladeŝo, la 18-an de novembro.

De Rita Freire, Ciranda. Jen pli da informoj :

Fotoj pri la Socia Forumo de Sud-Azio

- Monda Forumo pri Edukado de 2012 : eblas registriĝi

La preparaj agadoj de la Monda Forumo pri Edukado de 2012, kiu okazos de la 24-a ĝis la 29-a de januaro en Portalegro en la urba zono komenciĝis jam en aŭgusto per interretaj debatoj. La organiza komisio planas ankaŭ renkontiĝojn kiuj okazos en la tagoj antaŭ la evento. „Kial ni debatos pri la krizo de la kapitalismo, pri la socia kaj media justeco ?” Jen la demando kiu servos kiel instigo al la diskutoj kiuj antaŭos la Forumon la 21-an de januaro, je la 9-a horo, en la aŭditorio de la Botanika Ĝardeno de Portalegro. Jen pliaj informoj :

Galicio akceptos la Forumon de la Forumoj en 2012

Septembro estas jam enskribita en la kontraŭ-tutmondiga programo kiel dato por la Forumo de la Forumoj, kiu okazos de la 14-a ĝis la 18-a en Galicio. La procezo estis lanĉita de la Monda Reto de Kolektivaj Rajtoj de la Popoloj. Ĝiaj celoj estas aŭdacaj : pritaksi kaj repensi la procezon de la Monda Socia Forumo, konsiderante la sociajn kaj politikajn ŝanĝojn okazintajn ekde 2001, desegni la principojn de metodo kaj de strategio por renovigo, ekspansio kaj fortigo de la procezo de la MSF, interalie. Jen pliaj informoj :

Socia Forumo de Sarajevo 2013 : paco kaj kontraŭ-militismigo

La ideo estis lanĉita dum la internacia renkontiĝo de la MSF en majo 2011, kaj la proponintoj jam faris preparlaborojn, por ke Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio-Hercegovino, povu akcepti en 2013 la Laŭteman Socia Forumon kontraŭ militismigo. Temas, post la loka evento, pri lanĉado de iniciato kaj de movado kapablaj fortigi la pacon sur monda nivelo. Jen pliaj informoj :

Fotoj el la blogo Bonvenon en Bosnio (en la angla : Welcome to Bosnia)

Kalendaro de la bataloj

Tiuj ĉi datoj devenas ĉefe el la dokumentoj de la Asembleoj de Kuniĝo por la Ago. Se vi disponas pri aldonendaj ĝisdatigoj, bonvole sendi ilin al : fsmsite@forumsocialmundial.org.br

Sen dato :

- Internacia Konferenco pri Libera Cirkulado de Homoj

- Mobilizo ĉirkaŭ : COP17 (Sud-Afriko), Koĉabambo (Bolivio)

- Monda Semajno de Agado en Solidareco kun la viktimoj de rasismo kaj fremdulmalamo

- Socia Forumo en Tunizio

2011

marto

- 2011-03-04 : La virinoj en batalo kontraŭ la pesticidoj

- 2011-03-20 : Internacia tago de solidareco kun la palestina popolo kaj kun Afriko

aprilo

- de la 1-a ĝis la 4-a de aprilo : Programo de agado solidara kun la revolucio en Tunizio ‒ vizito al la landlimo inter Tunizio kaj Libio (la grupo konsistu el membroj de la Internacia Konsilantaro de la MSF, de la Afrika, Tunizia kaj Magreba Sociaj Forumoj)

- de la 20-a ĝis la 23-a de aprilo : Kunveno de la komitato de la S.F. Magrebo kaj vizito al Gafsa kaj Sidi Bouzid kaj Kasserine.

majo

- Monda semajno de agado apoge al la libereco de la Gaza Ŝiparo 2 (lasta semajno de la monato)

- la 21-an kaj 22-an de majo : Manifestacioj kontraŭ la G8 en Havro (Francio)

- de la 25-a kaj 27-a de majo : Kunveno de la Internacia Konsilantaro de la Monda Socia Forumo

aŭgusto

- Socia Forumo kontraŭ la Grandaj Senutilaj Projektoj

- la 11-an de aŭgusto : Kongreso de la Kontinenta Organizaĵo de studentoj de Latinameriko kaj Karibio (OCLAE)

oktobro

- la 3-an de oktobro : Monda kampanjo por la rajto je loĝado

- la 12-an de oktobro :
- Tutmonda agotago kontraŭ la kapitalismo

- Internacia konferenco pri la sekvo de la usona invado al Irako

- la 31-an de oktobro : Manifestacioj kontraŭ la G20 en Francio

decembro

- la 18-an de decembro : Tutmonda agotago kontraŭ rasismo, por la rajto kaj digno de la migruloj kaj rifuĝintoj

2012

majo

- Mobilizo ĉirkaŭ la Rio+20

- la 1-an de oktobro : Monda kampanjo por la rajto je loĝado

Kaj krome :

- Monda Forumo de la Liberaj kaj Alternativaj Komunikiloj

- Forumo Solidareco kun Palestino

- Internacia Semajno de la Lokaj Sociaj Forumoj

- Monda Forumo pri Transformaj Kulturo kaj Edukado

Agendo

2011

- Evento : Monda kampanjo : 16 tagoj por ĉesigi la perfroton kontraŭ virinoj

Loko : pluraj landoj

Dato : de la 25-a de novembro ĝis la 10-a de decembro

Retejo : http://win.amarc.org/index.php?p=Ca...

- Evento : Dua intersesia kunveno de la UN ‒ prepare al Rio+20

Loko : Novjorko (Usono)

Dato : la 15-an kaj 16-an de decembro

- Evento : Tutmonda agotago por la rajtoj de migruloj, rifuĝintoj kaj delokitoj

Loko : pluraj landoj

Dato : la 18-a de decembro

Kontakto : info@globalmigrantsaction.org

Retejo ://globalmigrantsaction.org/

2012

- Evento : Laŭtema Socia Forumo 2012 : la kapitalisma krizo, socia kaj ekologia justeco

Loko : Portalegro kaj ĉefurba zono, RS (Brazilo)

Dato : de la 24-a ĝis la 29-a de januaro

Kontakto : 55 51 3227 0137 / 3224 2482 / fstematico2012@gmail.com Retejo : www.fstematico2012.org.br / dialoga platformo : www.dialogos2012.org / www.grap.org.br

- Evento : Laŭtema Socia Forumo pri Edukado 2012 : la kapitalisma krizo, socia kaj ekologia justeco

Loko : Portalegro, RS (Brazilo)

Dato : de la 24-a ĝis la 29-a de januaro

Kontakto : 55 51 9605 6530 (Albert Sansano) / secifme@forummundialeducacao.org

Retejo : http://fmejsa.forummundialeducacao.org/

- Evento : Internacia Festivalo de Libera Muziko

Loko : Portalegro (Brazilo)

- Kontakto : 55 11 8699 – 6683 (Gustavo Anitelli) / 55 51 9104 – 7759 (Richard Serraria)

Retejo : http://musicaparabaixar.org.br/

- Evento : 6-a Forumo Tutamazonio

Loko : Kobijo [Cobija] (Bolivio)

Kontakto : 55 93 3522 6852 / contato@forumsocialpanamazonico.org

Retejo : www.forumsocialpanamazonico.org

- Evento : Tria Intersesia Kunveno de la UN ‒ prepara al Rio+20

Loko : Novjorko (Usono)

Dato : de la 5-a ĝis 7-a de marto

- Evento : Kunveno de la Internacia Konsilantaro de la MSF

Loko : Kurdistano

Dato : la 17-a de marto

- Evento : Tria nacia renkontiĝo de blogistoj

Loko : Salvadoro (Brazilo)

Dato : majo

- Evento : 16 jatoj en Rio-de-Ĵanejro

Loko : Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)

Dato : de la 26-a de majo ĝis la 10-a de junio

- Evento : PREPCOM3 de la UN ‒ prepara por Rio+20

Loko : Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)

Dato : de la 28-a ĝis 30-a de majo

- Evento : UNCSD-2012 —prepara de Rio+20

Loko : Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)

Dato : de la 4-a ĝis la 6-a de junio

- Evento : 2012 Forumo de la Forumoj

Loko : Galicio

Dato : de la 14-a ĝis la 19-a de septembro

Kontakto : info@forodosforos.org

Retejo : www.forodosforos.org

- Evento : Monda kampanjo por la rajto je loĝado

Dato : la 1-a de oktobro

- Evento : Internacia Forumo de solidareco kun la Palestina Popolo

Loko : Brazilo

Dato : novembro 2012

- Evento : 6-a Tutamazonia Forumo

Loko : Kobijo [Cobija] (Bolivio)

Kontakto : 55 93 3522 6852 / contato@forumsocialpanamazonico.org

Retejo : www.forumsocialpanamazonico.org

- Evento : 2-a Socia Forumo de Laval

Loko : Laval (Kanado)

Dato : 2012

Retejo : www.forumsocialdelaval.org

- Evento : Kunveno de la Internacia Konsilantaro de la MSF

Loko : Magrebo

Dato : dua jarduono

2013

- Evento : Laŭtema Socia Forumo 2013 en Sarajevo : Paco kaj kontraŭ-militismigo

Loko : Sarajevo (Bosnio-Hercegovino)

Kontakto : florent@reseau-ipam.org

Reta MSF

Malkovru la diversajn rimedojn kaj spacojn de komunikado kiuj partoprenis en la universala procezo de la Monda Socia Forumo. Ili radikas en la koncepto de Partopreniga Komunikado kiu, sine de la Forumo ekde 2000, konstruiĝis kaj solidiĝis danke al la alternativaj komunikiloj de diversaj landoj, grupoj, retoj, kolektivoj kaj sociaj movadoj kaj institucioj.

Tio ĉi estas bulteno eldonata de la Oficejo de la MSF kaj distribuata per retpoŝto.

Eldono : Thaís Chita

Franca traduko : André Bailão, Hélio Menezes kaj Gilbert Beaume

Elfrancigo : Vilhelmo Lutermano (Monda Asembleo Socia)

Por fari proponojn pri temoj kaj/aŭ ricevi la MSF-bultenon, bonvole sendu retpoŝtaĵon al : fsmsite@forumsocialmundial.org.br kun la vorto SUGGESTION kaj/aŭ INSCRIPTION kiel temo. Pour faire des suggestions de sujets et/ou recevoir ce bulletin FSM, envoyez un mail à : fsmsite@

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo, SP, Brazilo, 01223-010

retpoŝto : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br

retpoŝto : www.forumsocialmundial.org.br

Sendita (en la franca) retpoŝte al vlutermano@free.fr per la distribuilo Jaiminho.