Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Alvoko
de Mikis THEODORAKIS   Manolis GLEZOS  
23a novembro 2011

La greka komponisto Mikis Theodorakis kaj Manolis Glezos, la heroo de la rezistado, kiu deŝiris en 1941 la hitleran flagon kiu flirtis sur la Akropolo dum la nazia okupado, denuncas la minacantan financan faŝismon kaj alvokas la popolojn de Eŭropo unuiĝi por ĉesigi la dominadon de la merkatoj. Jen eltiraĵo de ilia deklaro.

Manpleno da internaciaj bankoj, taksad-agentejoj, investfondusoj, historie senprecedenca monda koncentriĝo de la financkapitalo postulas la potencon en Eŭropo kaj en la mondo kaj preparas sin por nuligi niajn ŝtatojn kaj nian demokration, uzante la ŝuldo-armilon por sklavigi la eŭropan loĝantaron per tio, ke ili metas en la lokon de la malperfekta demokratio, kiun ni havas, la diktatorecon de la mono kaj de la bankoj, la potencon de la totala imperio de la tutmondigo, kies politika centro troviĝas ekster la kontinenta Eŭropo, malgraŭ la ĉeesto de potencaj eŭropaj bankoj en la koro de la imperio. Ili komencis per Grekio, uzante ĝin kiel kobajon, por iri al la ceteraj landoj de la eŭropa periferio, kaj iom post iom al la centro. La espero de kelkaj eŭropaj landoj, ke ili povas eventuale eviti tion, pruvas, ke la eŭropaj gvidantoj alfrontas la novan „financan faŝismon” ne pli bone ol kiam ili troviĝis siatempe antaŭ la minaco de Hitlero inter la du mondmilitoj.

Ne estas hazardo, ke granda parto de la komunikiloj regataj de la bankoj atakas la eŭropan periferion traktante tiujn landojn kiel „porkojn”, kaj ke ili turnas sian malestiman, sadisman, rasistan komunikil-kampanjon, per la komunikiloj, kiujn ili posedas, ne nur kontraŭ la grekoj, sed ankaŭ kontraŭ la greka heredaĵo kaj la antikva greka civilizacio. Tiu decido montras la profundajn kaj ne konfesatajn celojn de la ideologio kaj de la valoroj de la financkapitalo, kiu antaŭen movas detru-kapitalismon. La provo de la germanaj komunikiloj humiligi simbolojn kiajn la Akropolon aŭ la Venuson de Milo, monumentoj respektataj eĉ de la hitleraj oficiroj, estas nenio alia ol la esprimo de profunda malestimo de la bankistoj kiuj regas la komunikilojn, ne tiom kontraŭ la grekoj, sed ĉefe kontraŭ la ideojn de libereco kaj de demokratio kiuj naskiĝis en tiu lando.

La financa monstro produktis kvar jardekojn da imposta sendevigo por la kapitalo da ĉiaj „merkataj liberaligoj”, larĝan malreguladon, forigon de ĉiaj baroj kontraŭ la financaj fluoj kaj facilaĵoj, konstantajn atakojn kontraŭ la ŝtato, amasan akiron de la partioj kaj de la komunikiloj, alproprigon de la mondaj plusvaloroj per manpleno da vampiraj bankoj de Wall Street. Nun montriĝas, ke tiu monstro, vera „ŝtato malantaŭ la ŝtatoj”, volas fari financan kaj politikan „konstantan ŝtatrenverson”, kaj tion por pli ol kvar jardekoj.

Fronte al tiu atako, la dekstraj politikaj fortoj kaj la socialdemokrataro ŝajnas esti kompromititaj, dum jardekoj subfositaj de la financkapitalo, kies plej gravaj centroj estas ne-eŭropaj. Aliflanke, la sindikatoj kaj la sociaj movadoj ankoraŭ ne estas sufiĉe fortaj por decide haltigi tiun atakon, kiel ili plurfoje faris en la pasinteco. La nova financa totalismo provas profiti tiun situacion kaj trudi neinversigeblajn kondiĉojn tra Eŭropo. Urĝe necesas tuja kunordigado de agadoj kaj translima kunordigado fare de intelektuloj, artistoj kaj verkistoj, de spontaj movadoj, de sociaj fortoj kaj de personecoj kiuj komprenas la gravecon de la afero, ni devas krei potencan fronton de rezistado kontraŭ „la totalisma imperio de la tutmondigo” kiu estas marŝanta, antaŭ ol estos tro malfrue. Eŭropo povas transvivi nur se ĝi donas unuecan respondon kontraŭ la merkatoj, kio estas defio pli grava ol iliaj, novan eŭropan „New Deal”.

Ni devas tuj haltigi la atakon kontraŭ Grekio kaj la aliaj landoj de la EU-periferio ; ni devas haltigi tiun senrespondecan kaj kriman politikon de malabundo kaj de privatigo, kiu kondukas rekte en krizon pli malbonan ol tiu de 1929. La publikaj ŝuldoj estas radikale restrukturendaj en la eŭro-zono, parte surkoste de la gigantoj inter la privataj bankoj. La bankoj devas esti denove kontrolataj kaj la financado de la eŭropa ekonomio devas okazi sub socia, nacia kaj eŭropa kontrolado. Ne eblas lasi la financajn ŝlosilojn de Eŭropo inter la manoj de bankoj kiel Goldman Sachs, JP Morgan, UBS, Deutsche Bank ktp. Ni devas ekskludi la ne kontrolatajn financajn derivaĵojn, kiuj estas la lancopinto de la detrua financa kapitalismo kaj krei veran ekonomian disvolvadon, anstataŭ la profitoj el spekulado.

La nuna arĥitekturo, bazita sur la Mastriĥt-traktato kaj la reguloj de la MOK (angle : WTO, france : OMC), instalis en Eŭropo maŝinon por fabriki ŝuldojn. Ni bezonas radikalan ŝanĝon de ĉiuj traktatoj, submeton de la ECB al la politika kontrolado de la eŭropa loĝantaro, „oran regulon” por minimumo de socia, fiska kaj media nivelo en Eŭropo. Ni urĝe bezonas modelŝanĝon, revenon de la kresko-stimulado al stimulado de la postulo, per de novaj eŭropaj investprogramoj, novan reguladon, impostadon kaj kontroladon de la internacia kapitalo kaj de ties facilaj fluoj, novan mildan kaj saĝan formon de protektismo en sendependa Eŭropo, kiu estus la protagonisto en la batalo por multpolusa, demokratia, ekologia kaj sociala planedo.

Ni alvokas la fortojn kaj la individuojn, kiuj dividas tiujn ĉi ideojn, kiom eble plej rapide kunveni en larĝan eŭropan agofronton, produkti programon de eŭropa transformado, kunordigi nian internacian agadon, tiel ke ĝi mobilizas la fortojn de la popola movado, renversi la nunan ekvilibroj de la fortoj kaj venki la nunajn gvidantarojn, historie malrespondecajn, de niaj landoj por savi niajn loĝantarojn kaj niajn sociojn, antaŭ ol ne estos tro malfrue por Eŭropo.

Mikis Theodorakis kaj Manolis Glezos

Ateno, en oktobro 2011

elfrancigita de MAS el cnr-resistance.fr en http.//www.altermonde-sans-frontiere.com