Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Monda Socia Forumo 2006 - Bulteno 2005-11-24
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
28a novembro 2005

Bulteno MSF (en Esperanto)

La 24-an de novembro 2005

Enhavo

1. La Plurcentra MSF 2006 Karaĉio prokrastita

2. Lasta dato por enskribi agadojn ĉe la plurcentraj eventoj estas la 30-a de novembro !

3. La Plurcentra MSF 2006 Bamako : individuaj enskriboj estas malfermitaj !

4. Novaj plej oftaj demandoj

5. La venonta kunveno de la Hemisferia Konsilantaro okazos en Karakaso

6. Temoj de la 4-a Eŭropa Socia Forumo

7. Asembleo de konkludo de la 1-a Mediteranea Socia Forumo

8. Agendo de la forumoj en la mondo

1. La Plurcentra MSF 2006 Karaĉio prokrastita

La Plurcentra MSF 2006 Karaĉio (Pakistano), planita por okazi inter la 24-a kaj 29-a de januaro 2006, estas prokrastita je 2 monatoj. Tiu decido estis farata dum kunveno de la Organizkomitato de la MSF 2006 en Karaĉio kaj de la Nacia Komitato de la Socia Forumo Pakistano, kiu okazis en Lahoro, la 19-an de novembro. La nova dato de la plurcentra evento estas decidota post konsulto de la Azia Konsilantaro kaj de la Internacia Konsilantaro de la MSF. Dum la renkontiĝo destis decidita okazigi nacian forumon en Pakistano, en Lahoro, la 23-an kaj 24-an de januaro 2006.

La prokrasto estas unu el la sekvoj de la tertremo kiu frapis Pakistanon en oktobro 2005. Dum la renkontiĝo estis konstatita ke, malgraŭ la progresoj en organizado kaj logistika preparado de la MSF en Karaĉio, ekzistas multaj problemoj de mobilizado, kolektado de mono kaj libervolaj kontribuadoj, pro la engaĝiĝo de multaj civitanoj, grupoj kaj organizoj en la operacioj de helpo kaj rekonstruado de la frapitaj regionoj.

Dum la evento okazonta en januaro, en Lahoro, la ĉefaj temoj estos la naturkatastrofoj, la rolo de la ŝtato kaj de la mondaj fortoj, la humanitara helpo, la komerco kaj la ŝuldo. Kvankam la renkontiĝo estos nacia, la ĉeesto de internaciaj delegacioj kiuj volas montri sian solidarecon al la supervivantoj estos bonvena kaj necesa. Alklaku ĉi tie por legi la protokolon de la kunveno.

Atentu : la enskribo de agadoj por la plurcentra evento en Karaĉio estas daŭre malfermaj ĝis la 30-a de novembro. La enskriboj devas esti farataj en la teksejo : www.wsf2006.org.

Pri informoj, iru al la teksejo www.wsf2006karachi.org aŭ sendu mesaĝon al la retadreso mail@wsf2006karachi.org.

2. Lasta limdato por enskribi agadojn por la plurcentraj eventoj estas la 30-a de novembro.

Limdato por enskribi memmastrumatajn agadojn en la plurcentra MSF 2006 - kiu okazos en Bamako (Malio), Karakaso (Venezuelo) kaj Karaĉio (Pakistano) - estas la 30-a de novembro. Atentu : la enskriboj ne estos plu daŭrigataj !

Pli ol 3.600 organizoj enskribiĝis en la tekso de agadoj. Ĝis la 22-a de novembro, 2.230 agadoj estis registritaj ĉe la tri plurcentraj eventoj.

La organizoj kiuj enskribis agadojn povas modifi informojn en sia enskribo-formularo ĝis la 30-a de novembro. La modifoj devas esti farataj en la lingvo en kiu vi plenigis la originan formularon. Tio signifas ke se vi elektis la hispanlingvan interfacon kiam vi plenigis la formularon, vi devas elekti la saman inferfacon de la sama lingvo por fari modivojn.

Vidu ĉi tie la sekvendajn etapojn por enskribi agadojn. Por informoj pri enskribo de agadoj, skribu al la retadreso programa@forumsocialmundial.org.br aŭ alklaku ĉi tie por iri al la paĝo de la demandoj.

3. Plurcentra MSF 2006 en Bamako (Malio) : individuaj enskriboj ests malfermitaj !

La Organizkomitato de la Plurcentraa MSF 2006 Bamako malfermis la individuajn enskribojn por la evento. La enskrib-formularo estas en la teksejo : http://www.fsmmali.org/inscription.php. En la momento, la sola disponebla versio estas en la franca.

La evento okazos de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006 en Bamako, Malio (en Afriko). Por informoj, skribu al la retadreso espaceforum@afribone.net.ml

Procedo MSF en Afriko Kiel preparo por la Plurcentra MSF 2006 en Bamako kaj por la procedoj por la 7-a Monda Socia Forumo okazonta en Najrobo, en Kenjo, en 2007, kontinentaj, regionaj kaj lokaj iniciatoj okazos en Afriko fine de tiu ĉi jaro kaj dum la tuta jaro 2006.

De la 1-a ĝis la 5-a de decembro la kvara eldono de la Afrika Socia Forumo okazos en Konakrio, Respubliko Gvineo. La antaŭaj eldonoj de la eventoj okazis en Bamako, Malio (2002), en Adisabebo, Etiopio (2003) kaj en Lusako, Zambio (2004). La evento de 2005 estos organizita de la Konsilantaro de la Afrika Socia Forumo kaj de la sekvaj organizoj : International Trade Centre for Development (CEDICE) kaj Guinean National Council of Civil Society. Vidu la metodon kaj enskribojn por le evento en la teksejo www.globesolute.com/africaso.... Se vi volas kontakti ilin, skribu retmesaĝon al cecidegn@yahoo.fr et cedice@bluemail.ch.

Vidu ĉi-sube la sociajn forumojn en Afriko : Socia Forumo Kenjo Loko : Najrobo, en Kenjo Dato : 25-a ĝis 26-a de novembro 2005 retpoŝto : sodnet@sodnet.or.ke

3-a Socia Forumo Eburbordo Dato : decembro 2005 Loko : decidenda Retpoŝto : forumsocialivoirien2002@yahoo.fr

Socia Forumo Magrebo - Prepara Asembleo Dato : de la 13-a ĝis la 15-a de januaro 2005 Loko : Bouznika, en Maroko

Socia Forumo de Centrafriko Loko : Jaundeo, Centrafriko Dato : decidota Kontakto : Georgine Kengne Retpoŝto : gkengne@hotmail.com

Socia Forumo Etiopio Loko : Adisabebo, en Etiopio Dato : decidota Kontakto : Azeb Girmai Retpoŝto : enda-eth@telecom.net.et

4. Novaj oftaj demandoj

Vidu ĉi-sube pliajn oftajn demandojn pri la Plurcentra MSF 2006. Alklaku ĉi tie por havi la kompletan liston.

Kio estas memmastrumata agado ? Oni nomas agadon memmastrumata tiun kiu estas organizita de la organizoj enskribitaj en la Plurcentra MSF 2006 kaj kiuj kongruas ankaŭ kun niaj Ĉarto de Principoj. Tio signifas ke la organizoj kiuj proponas la agadojn respondecas per la decido pri la nomo de la agado, la speco de agado, ĝiaj prelegantoj kaj ĝiaj invitoj, kaj ankaŭ pri la necesaj ekipaĵoj (kurento, ekzemple). La organizkomitatoj de la plurcentra certigos la spacon kie okazos la agadoj kaj tiuj aperos en la presita programo.

Mi forgesis mian pasvorton. Kion mi devas fari ? Eniru la teksejon www.wsf2006.org, elektu la anglan interfacon. Poste, alklaku "forgot password" en la menuo maldekstre sur la ekrano. Poste, plenigu la kampon « e-mail » per la retadreso kiun vi donis en la momento de la enskribo. Poste alklaku « submit ». Vi ricevos mesaĝon kun viaj salutnomo kaj pasvorto. Atentu : tiu sistemo estas kion oni nomas « usklecema », tio signifas ke necesas enigi viajn salutnomon kaj pasvorton precize tia kia vi ricevis ĝin en la sendita retmesaĝo (respektante la majusklajn kaj minusklajn literojn).

Kiam disponeblas la salono, la tago kaj horaro de miaj agadoj ? Ĉiu organizkomitato, kun siaj respektivaj program-laborgrupoj, decidoos pri la loko, dato kaj horaro de la agadoj, provante sekvi la petojn pri dato kaj salon-grandeco esprimitaj de la organizoj. Ĝenerale, la programo pretas komence de januaro, kaj tiu informo aperos en la teksejo de la MSF.

Kion mi devas fari por scii ĉu mia agado estas registrita ? Aliru unue al la teksejo www.wsf2006.org, enigu viajn uzantonomon kaj pasvorton kaj selektu vian organizon. En la menuo maldekstre de la ekrano alklaku « agadoj de mia organizo » (france : « activités de mon organisation »). Sur la ekrano vi trovos liston kiu entenas ĉiujn agadojn enskribitajn de via organizo.

5. Kunveno de la Hemisfera Konsilantaro en Karakaso, Venezuelo

La venonta renkontiĝo de la Hemisfera Konsilantaro Ameriko okazos en Karakaso (Venezuelo) de la 7-a ĝis 10-a de decembro 2005. Inter la ĉefaj programpunktoj en la tagordo estas la debato pri konjunkturo ; la procedo de organizado de la tri plurcentraj eventoj (Karakaso, Karaĉio kaj Bamako) ; revizio kaj ĝisdatigo de la politikaj aspektoj kaj de la organizadoj de la eventoj en Karakaso. Dum la renkontiĝo okazas ankaŭ kunveno de la laborgrupoj. Informoj : http://www.forosocialamericas.org/s... ou fsa@forosocialamericas.org

6. La temoj de la 4-a Eŭropa Socia Forumo

La temoj de la 4-a Eŭropa Socia Forumo - okazonta en aprilo 2006 en Ateno, Grekio - estis difinitaj dum la prepar-asembleo por la evento, kiu okazis en septembro 2005 en Istanbulo (Turkio). Jen ili :

1. Milito kaj paco (okupacio en Irako, Mez-Oriento, Palestino), militizigo en Eŭropo, milit-bazoj. Kosovo, Afriko. Kontraŭmilita movado.

2. Eŭropo en la liberala tutmondigo : MOK, G8, internaciaj institucioj.

3. La migrantoj en Eŭropo : azil-rajto, rajtegaleco.

4. Diskriminadoj, rasismo, ekstrem-dekstro.

5. La sociaj rajtoj agnoskitaj kiel komuna havaĵo, publikaj servoj, sociala protekto.

6. Malsekureco de laboro, malriĉeco, ekskludado.

7. Laborloko : produktiveco, kresko, senlaboreco / plendungiteco.

8. Medio, daŭrema disvolvado, energio, akvo, klimato.

9. Kian demokration en Eŭropo kaj kiajn fundamentajn rajtojn ? Civitaneco, federismo, loko de la ŝtato, senŝtataj popoloj, eŭropaj institucioj.

10. Ekonomia politiko en Eŭropo (EBC, stabileco-pakto).

11. Rajto je edukado, je kulturo, loko de la komunikiloj.

12. La feminisma alternativo.

13. Agrikulturo, nutraĵa suvereneco, kampkulturistoj en Eŭropo.

14. Kien iras la EU ?

15. Movada strategio : de Seatlo ĝis hodiaŭ.

16. La skurecaj kaj subpremaj politikoj en Eŭropo.

Memoru : tiuj ĉi tem-kampoj estas laborinstrumento por konstrui programon « desube » ; ili ne estas aksoj, ili ne estas nepre samformataj. Proponoj de agadoj kiuj ne sidas en tiuj tem-kampoj formuleblas en la teksejo (http://www.fse-esf.org).

7. Konklud-Asembleo de la 1-a Mediteranea Socia Forumo

La konklud-asembleo por la 1-a Mediteranea Socia Forumo (kiu okazis en Barcelono, Hispanio, de la 16-a ĝis 19-a de junio 2005) okazos de la 24-a ĝis 25-a de novembro, en la sama urbo kie okazis tiu forumo. Konsultu, en la teksejo de la MedSF, memordokumenton pri la evento, kiu disponeblas por deŝuti en pdf-formato : http://www.fsmed.info/es/memoriaI-es.pdf.

8. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

- I-a Soca Forumo Kebekio, Kebekio, Kanado, de la 25-a ĝis 27-a de novembro 2005

- Socia Forumo Kenjo, Najrobo, Kenjo, la 25-an kaj 26-an de novembro 2005

- 4-a Afrika Socia Forumo, okazonta en Konakrio, Respubliko Gvineo, de la 1-a ĝis 5-a de decembro

- Socia Forumo Urugŭajo pri la Sano, Montevideo, Urugŭajo, de la 8-a ĝis 10-a de decembro 2005

- VI-a Centramerika Forumo, San-Joseo, Kostariko, de la 12-a ĝis 14-a de decembro 2005

- III-a Socia Forumo Eburbordo, decembro 2005

- Kontinenta Forumo pri Sano de Ameriko, Karakaso, Venezuelo, en januaro 2006

- Magreba prepar-asembleo, Bouznika, Maroko, de la 13-a ĝis 15-a de januaro 2005

- VI-a Forumo de lokaj aŭtoritatoj, Karakaso, Venezuelo, la 23-an kaj 24-an de januaro 2006

- 1-a Dunacia Tendaro Brazilo - Urugŭajo, Barra do Chuí, Brazilo, kaj Barra do Chuy / Rocha, Urugŭajo, de la 24-a ĝis 29-a de januaro 2006

- Socia Forumo Danlando, Kopenhago, Danio, de la 3-a ĝis 5-a de februaro 2006

- Eŭropa Socia Forumo, Ateno, Grekio, aprilo 2006

- 2-a Monda Socia Forumo de Migrado, Rivas Vaciamadrid, Madrido, Hispanio, de la 22-a ĝis 24-a de junio 2006

- Socia Forumo Karibio, Martiniko, de la 1-a ĝis 4-a de julio 2006

- Monda Forumo de Paco, Vankuvero, Kanado, 2006

Alklaku ĉi tie por vidi la kompletan liston, la kontaktojn kaj pliajn informojn.

Oficejo de la Monda Socia Forumo en San-Paŭlo Adreso : Rua General Jardim, 660, 8 andar, São Paulo - SP- Brésil Cep : 01223-010 Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

Kontaktoj de ĉiu evento de la Plurcentra MSF 2006 : Bamako (Malio) espaceforum@afribone.net.ml www.fsmmali.org

Karakaso (Venezuelo) fsmcaracas@forosocialamericas.org fsa@forosocialamericas.org www.forosocialmundial.org.ve

Karaĉo (Pakistano) Retpoŝto : mail@wsf2006karachi.org. www.wsf2006karachi.org

Bulteno MSF

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.orged


Bulletin_fsm mailing list Bulletin_fsm@listas.rits.org.br http://listas.rits.org.br/mailman/l...