Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
ONDO da VERO (OVo) numero 71
de Koffi GBEGLO  
17a novembro 2011

*************************************************

Numero 71 julio-septembro 2011

O N D O D A V E R O

Trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando

eldonata ekde januaro 1994

Redakcio : Parfo AJTO

p/a TIETo, B.P. 13169

Lome-TOGOLANDO

E-poshto : esp.togo@cafe.tg

**************************************************

Karaj ge-OV-uloj,

Jen simpla kalkulo :"Kion faras trioble sep ?". Chu vi scias, ke iu diris, ke la respondo estas dudek unu komo dek sep ? Vidu kial !

Certe chiuj scias, ke prezidentoj chie kaj precipe en triamondaj landoj konsideras sin chiopovaj en la landoj, kaj tial ili timas la popolo. Iam filo de prezidento preskau analfabeta demandis tiun chi :"Kiom faras trioble sep ?" La patro respondis "dek sep". Oni povus diveni la reagon de la filo. Nekontenta, la filo turnighis al gardisto de la prezidento kaj metis la saman demandon. "dudek unu" respondis la gardisto. Tuj la infano reagis :"Pachjo diris dek sep". Konsternigho che la gardisto, chu diri, ke la prezidento eraras au diri, ke li eraras ? Kion fari ? Kelkajn momentojn poste la gardisto respondis al la infano :"la respondo estas dudek unu komo dek sep". Vidante, ke la infano estas tute konfuzita, li daurigis sian respondon :"Certe vi ne scias pri nombro kun komoj. Chiu nombro havas du partojn, unu antau la komo, kaj unu post la komo. Tiuj du partoj aperas en chio. Vi ja scias, ke vi havas du okulojn, du orelojn, ktp. Tiel estas la afero". Kion ni povas preni el tiu chi okazajho ?

Aperis, ke la nombro DU rolis tie. Chu tiu chi cifero aperas chiam chie ? Jen ghi ghenis la gardiston : respondo bona, kaj respondo nebona. Li estis devigata fari unu nombron kun du partoj. Jes, la cifero DU aperas chie kaj shajnas, ke ghi estas mistera nombro. Chiam chio aperas kun du partoj. Tiel estas ankau por la homoj.

Chu estas vere, ke estas du kategorioj de homoj chiam ? Blankuloj, kaj la aliaj homoj. Nigruloj kaj la aliaj homoj, ktp. Kaj, ankau rilate chiun religion, estas kredantoj kaj nekredantoj. Chie estas homoj ghojaj, kaj homoj malghojaj. Tiu chi nombro DU chiam aperas. Se reiri al religia kampo necesus, estus bone pripensi la homkategoriojn.

Supre estas menciitaj KREDANTOJ kaj NEKREDANTOJ. La demandoj estas KION oni kredas. La respondo estus "Dion". Eble aperas alia demando : kio estas Dio ? Jen do la afero komplikighas. Tamen ghin oni povus tre facile simpligi, se oni memorus Sokraton. Li konsilas "Konu vin mem kaj vi konos la aliajn kaj la universon". Kial li tion asertis ? Li paroladis pri leghoj skribitaj kaj leghoj neskribitaj. Jen ankau tie chi estas DU aferoj. Lau li, kiu vere konas sin mem, tiu estos en la harmonio kun chio ekzistanta. Jen do aperas alimaniere difinoj de kredantoj kaj nekredantoj. Kredanto estas chiu, kiu estas en la harmonio kun chio ekzistanta, dum nekredantoj estas en la alia grupo. Chu prave ? Certe religiuloj tuj kontrauargumentos. Tamen ili tute ne povas ne rifuzi, ke inter la kredantoj estas trankvilaj homoj kaj fanatikaj homoj. Ankau tie chi aperas la cifero DU. La rekomendo de Sokrato devas pripensigi la homojn.

Skoloj pri homa disvolvigho parolas pri homoj ligitaj kaj homoj liberigitaj (malligitaj). La unuaj aplikas la skribitajn leghojn de Sokrato, kaj la aliaj, la neskribitajn. La liberigitaj homoj tamen pli bone komprenas la skribitajn leghojn, dum la ligitoj konscie au senkonscie ne atentas la neskribitajn. Tiel en chiu religio aperas tiuj du kategorioj de homoj : la ligitoj kaj la liberigitoj.

La unuaj povas aserti ke ili estas liberaj fari chion, sed chu temas pri vera libereco ? Pri la liberigitoj oni prave konstatas, ke tute liberaj ili estas, char ankau ili estas iel ligitaj, char ili devas atenti ankau skribitajn leghoj, kio en si mem estas legho neskribita. Jen aperas ankau DU aferoj : libereco en ligiteco kaj ligiteco en libereco. Chu eblas diri, ke libereco en ligiteco estas ligiteco, dum ligiteco en libereco estas libereco ?

Ligitoj estas homoj, kiuj pensas, ke nur la leghoj skribitaj sur paperoj,eksteraj al ili, ekzistas. La liberigitoj konscias, ke la vocho de la konscienco, interna al la homo, konsistigas la veran legharon, kiu liberigas la homon. Eble estus bone aludi pri leghoj skribitaj diversmedie.

La dekalogo, konstitucioj, statutoj, regularoj, ktp estas skribitaj leghoj. Kiam oni malobservas ilin, sankcioj atendas la malobservanojn, kaj tiujn chi sankciojn donas aliuloj. Eble, se tiuj chi sankcioj ne ekzistus, homoj malobservus la leghojn. Kiam iuj pensas malbone pri la aliaj, tiujn neniu sankcias, char la skribitaj leghoj ne vidigas tion, sed la neskribitaj leghoj tion tuj montrigas al la homoj konsciaj pri tio. Chu eblus citi kelkajn ligitojn au liberigitojn (malligitojn).

Esperanton Zamenhof kreis. Li devus alproprigi ghin nur al si, sed tion li tute ne faris. Oni povas memori la konduton de De Beaufront kaj Couturat che la alpreno de internacia lingvo. Kiel kondutis tiam Zamenhof ? Tute serene li konfidis la reprezentecon de Esperanto al tiuj chi du homoj. La konsekvenco estis la apero de IDo. La konduto de Zamenhof devus diri al Esperantistoj, kiel ili devas konduti al aliaj homoj. Chu estas tiel ?

Kion ni devas scii, tio estas, ke preskau chiuj politikuloj estas ligantoj kaj tial automate ligitoj. Tial preskau chiuj, kiuj zorgas pri politiko en la E-movado estas iom for de la malligiteco. Homoj farighas estraranoj de E-organizajhoj, kaj iom da tempo poste demisiis. Ili ne volas diri la kialon. Chu oni rajtas supozi, ke tiuj chi homoj trovas en la gvidaj aferoj ion ligitecan/ligigan ?

En 1992 Hans BAKKER farighis estrarano de UEA. Preskau unu jaron li donis sin tute al la laboroj. Li tre bone konas la movadon, kaj tial faris proponojn por la bono de UEA. Konstraustarojn ech malutilan li ricevis. Kion fari tiam ? Chu ne nur lasi la povon al la denaskaj povuloj ? En 1995 li ne plu kandidatighis. Certe li ne estas sola en tiu chi situacio. Ekzistas aliaj, kaj iuj ech ne volas riski, kiel Hans faris, kaj tial ili neniam estraranighis. Eble mi parolu pri germano ighinta finno.

Interesighanto pri parapsikologio, intersteno, mediprotektado, ktp estis Hemmo TIETTI (1911-1999). Eble li estus membro de verda partio, se parti-ano li dezirus esti. Hans estis tia, char la mediprotektado tre gravas ankau al li, verdulo. Hemmo estis tute aparta homo, kiu preskau ne koleras. Tia estas ankau Hans BAKKER. Chu la litero H komenca de la antaunomoj igas la homojn preskau similaj en la malligiteco ? Kaj tiu chi litero akompanas G. Jen do ambau homoj chiam estas en la memoro de GBEGLO Koffi. Kial ?

Hemmo estas la patro de Koffi en la Esperanto-movado kaj Hans, lia instruisto kaj cetere multo superanta ech la gepatrecon. Se modeligho povus diri ion tie chi, en Koffi oni rekonus parton de Hans kaj parton de Hemmo. Kiuj konas ambau H, tiuj chi povas vidi grandan diferencon inter H kaj G. Tamen ili estas kune, kio montras, ke iam manifestighos H-igho de G. Kaj H alduas vortojn kiel HUMANIsmo, HOMECO, HOMARANISMO, ktp. Granda defio iesa.

Hans transdonsis siajn laborojn al Koffi, kaj Hemmo lecionojn pri la vivo. Estas nun la momento, ke tio montrighu en la Afrika Agado. Hans estas homo tre pacama, bonkora, helpema ktp, kia estas ankau Hemmo. Ambau estas vere esceptaj homoj ne nur en la E-movado sed ankau ekster ghi. Se reiri al la cifero DU necesas, estus bone diri, ke Hans kaj Hemmo estas malligitoj inter aliaj multaj. La trajtoj de tiuj du homoj devas vidighi en la laboroj de Afrika Agado, kio estu la taskoj de la homoj, kiuj prenas sur sin la respondecon labori por Afrika Centro Esperantista (ACE). Pli por la laboroj zorgu ACE ol por politikaj aferoj, kiuj ech ne estu de ilia kampo. Afrika Centro Esperantista bone konscias pri tio, kaj nun agordas siajn fortojn preskau nur al tio. Kaj ne forgesidans la meritoj de Nelly HOLEVITCH. Pri tiu chi virino estas vortoj en tiu chi numero 71 de OVo. Pri la aliaj homoj eble, en la venonta apero de tiu chi periodajho, estos vortoj pri ili. Ghis tiam !

==========

INFORMAS

==========

1- Kursoj kaj ekzamenoj de TIETo en la lerneja jaro 2011-2012

Dum la lerneja jaro 2011-2012 TIETO disponigas kursojn lau la tri niveloj (baza, mezgrada kaj supera). Ghi havas havas ekzamenojn por chiu nivelo. Krome, TIETo organizas ankau la internaciajn ekzamenojn de ILEI/UEA. La tuta programo de la jaro aperas tiel chi :

a) en decembro 2011

Okazos la internaciaj ekzamenoj de ILEI. Tiam povos okazi ankau ekzamenoj de TIETo.

b) Marto 2012

Okazos la ekzamenoj de TIETo (baza, mezgrada kaj supera)

c) Junio 2012

Ekzamenighos gelernantoj de Instituto Zamenhof. Tiam okazos specialaj ekzamenoj por ili lau la skalo ekzamena de TIETo.

ch) Julio/augusto 2012

Okazos diversaj kursoj kaj tiam ankau ekzamenoj de TIETo kaj de ILEI. Trejnkurso por E-instruistoj ne mankos. Tial okazos ankau la ekzameno de TIETo pri la kapableco instrui Esperanton al komencantoj.

Menciindas, ke Afrika Centro Esperantista, kiu estas prizorgata de TIETo-anoj, havas siajn kursojn kaj ekzamenojn por afrikaj esperantistoj. Perkoresponde ghi instruas per la kurso FEREZ por komencantoj kaj la la kurso POR PRAKTIKANTOJ por progresantoj. Ghi donas diplomojn pri finstudo de la kurso. Krome, ghi planas organizi ekzamenojn A1, A2, B1,B2, C1 kaj C2 lau la normoj de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Europo). Klopodoj estas farataj tiucele.

2- Helpokaso

La helpokaso en Togolando ebligis al esperantistoj finlerni, acheti medikamentojn au lernilojn. Ghi plufunkcias kaj atendas la petojn. Interesighantoj skribu al :

Helpokaso

BP 13169

Lome

Togo

Retadreso : esp.togo@cafe.tg

Chiu petanto priskribu kial li/shi bezonas la monon. Li/shi menciu siajn adresojn.

3- Parblaud : kaso por shparo kaj mikrokredito

La 20an de septembro 2011 okazis kunveno de PARBLAUD. La decidoj estas :

- La laboroj pluiros ankau en tiu chi jaro pro la peto de tiuj, kiuj povis ricevi helpon. Iliaj raportoj montris kiom ili solvis problemojn per la asistado de Parblaud. Iuj jam adresis petojn por novaj depruntoj, char ili devas rapide solvi problemojn pro komencigho de la nova lerneja jaro.

- La laborjaro estas fiksita de septembro ghis augusto 2012. Temas pri unu jara agado en tiuj chi komencaj pashoj de la organizo. Laumezure kiel evoluos la aferoj, oni vidos kiel pli longigi la agadperiodon.

- La subtenanto de chiu depruntanto devas liveri tre sekuran dokumenton pri repago, kio ebligos al Parblaud rericevi ghuste tiom, kiom ghi alpruntas. Tiu chi punkto estas tre grava, char homoj ne povis repagi, kaj tute malaperis. Feliche la labormaniero de la prizorgantoj ebligis al la organizo havi ne shuldojn. La bilanco tamen estas pozitiva.

- Necesas trovi monfonton donacan au depruntan, por ke Parblaud povu kontentigi chiujn petantojn.

- La alpruntoj de Parblaud devas stebigi la deprunbtantojn al memsuficheco financa. Tial prioritaton havas la petoj, kiuj koncernas starigon de mondona afero, ekzemlpe agrokultura projekto, bredado, komercetoj, ktp. Tiuj chi devas esti facile kontroleblaj kaj takseblaj.

- Chiu petanto devas havi konton che Parblaud kaj en ghin deponi almenau 5% de siaj lukrajhoj chiumonate. Fine de la laborjajro, la proprietulo de la konto rajtas preni (ch)iom el la konto kaj rekomenci en la nova jaro. La rentumo de la deponoj fiksighas je 5% en la jaro.

- Chiu persono, kiu sukcesas trovi fidindan homon kiel profitanton de la servoj de Parblaud rajtas ricevi 30 % de la rentoj, kiujn produktas la mono depruntita de tiu chi homo, kiam tiu chi estos repaginta chiom.

- La rentumo de la mono depruntita che Parblaud dependas de la periodo de repagoj. La rentumo estas 4 % de unu ghis 4 monatoj, 8% de 5 ghis 8 monatoj, kaj 12 % de 9 ghis 12 monatoj.

- Post la 15a de oktobro komencighos la laboroj por la nova laborjaro. Tiam homoj povos havi monon por la aferoj, kiajn la helpo de Parblaud ebligis al ili fari. Jen vortoj priaj :

Lau la atestoj de la asistatoj, Parblaud helpis ilin solvi multajn problemojn. Ili devus deprunti che bankoj, sed la kondichoj por havi kontojn en tiuj chi, antau ol havi eblecon peti prunton, kaj la kondichoj por deprunti estas tiom malfacilaj al ili, ke tiuj chi preferas daurigi kun Parblaud.

Dum la jaro homoj povis ripari domon, relanchi komercon, fondi familion, pagi senprobleme lernkotizojn por gelernantoj, acheti medikamentojn por malsanuloj, ktp.

Decas tuj aldoni, ke ne povis retirighi la esperantistoj, membroj de la organiza teamo. Anstataue, al ili estas shovita pli da respondeco. "Chu rifuzi la respondecon, ke ne pluvivu Parblaud kaj homoj ne havu solvon al diversaj problemoj au akcepti la respondecon por ke homoj savighu ?". La esperantistoj, membroj de la organiza, teamo preferas la duan, char grava frazo avertas :"VIVI ESTAS HELPI ALIAJN VIVI".

4- Alfabetiga kurso en Instituto Zamenhof

La 17an de oktobro 2011 komencighis alia fazo de alfabetiga kurso en Instituto Zamenhof. La eksperimento de la pasinta jaro montras, ke alia strukturo estus pli bona. Por tiu chi lerneja jaro, la kurso sekvas la programon de normalaj kursoj en togolandaj lernejoj. Estas malfermitaj klasoj unua kaj dua, tria kaj ech kvaraj estas pripensataj. Tiel en la venonta jaro aldonighos aliaj klasoj, ke la gelernantoj povu trapasi shtatajn ekzamenojn. Pliaj kursanoj estas bonvenaj.

5- Kurso por ekslernantoj de Instituto Zamenhof

Instituto Zamenhof havas nur du nivelojn en eduksistemo togolanda. Temas pri la baza kaj mezgrada. Kvankam la gepatroj postulas ankau la nivelon triagradan, kiu estas licea, la respondeculoj de Instituto Zamenhof trovas tion ne farebla. Tial ili tamen deziras helpi gelernantojn de IZo, kiuj finstudis en la lernejo. Kion fari ?

Helpkursoj estas planataj en Instituto Zamenhof ekster la normalaj kurshoroj. Gelernintoj de IZo, kiuj nun studas en liceo rajtas sekvi tiujn kursojn. Instruistoj estas dungitaj por tio, kaj ili devas helpi la kursanojn en lernobjektoj, kiuj al ili shajnas malfacilaj. La plej gravaj estas Matematiko, Filozofio, Sciencoj fizikaj kaj naturaj. Eble povos esti kurso ankau pri kontado/librotenado.

Por tiu chi komenco, la kurso koncernu la gelernantojn, kiuj havas shtatan ekzamenon fine de la lernejo jaro. Pliaj informo pri la kurso estas haveblaj en Izo.

==============

MOVOJ NIAJ

==============

1- Alfabetiga kurso en Instituto Zamenhof en la lerneja jaro 2010-11

En novembro 2010 komencighis alfabetiga kurso en Instituto Zamenhof. Ghi koncernis la gepatrojn de la gelernantoj de la lernejo. Char multaj el tiuj chi gepatroj scias nek skribi nek legi, la respondeculoj de IZo taskis al si helpi ilin eliri el tiu chi situacio de nescio. Feliche multaj gepatroj komprenis la mesaghon.

En la unuaj du monatoj de la kurso, estis pli ol sesdek gelernantoj kun aghoj inter 20-50 jaroj, kaj ech pli. Eble estus pli bone diri "lernantinoj", char en la amaso da kursanoj estis nur unu viro. Chu tiom da homoj povis sekvi la kurson ghis la fino ?

Laumezure kiel iradis la kursoj montrighis, ke iuj estas pli kapablaj ol la liaj, kaj tiel formighis du sekcioj : La unua sekcio estas la baza, dum la dua estas duanivela. Dum la kursoj progresis la nombro de kursanoj malkreskis. Ne la kurso pelas ilin sed la okupoj en la hejmoj, kio aperas en la rakontoj de malakurataj kursanoj "Ni gratulu nian instruiston pro ties toleremo. Ni malfruas, forestas, dormas dum la kurso, sed li chiam kuraghigas nin. Ni ege ghojas, ke ni havas tian instruiston. Niaj laboroj hejmaj malhelpas al ni fari iujn aferojn. Ni chiel klopodas por sekvi la kurson, sed la akurateco estas nia problemo. Vere estas malfacile". Jes estas malfacile, sed ne por chiuj, char iuj povis sekvi la kurson ghis la lasta tago la 26-a de septembro 2011, kiam oni proklamis la rezulton de la ekzamenoj.

Finfine restis en la unua sekcio 19 kursaninoj, dum kvar en la dua. El la 19 sukcesis 16 dum 2 el la kvar. Tiuj sukcesintoj lernas nun en supera klaso. La am komencighis la 17an de otobro 2011. Ghi k sekvas la programon de la eduka sistemo en Togolando, kio ebligos al la kursanoj trapasi shtatan ekzamenon.

2- Kursoj kaj ekzamenoj de TIETo

De junio ghis augusto 2011 TIETo organizis kursojn kaj ekzamenojn.

Kursoj


la unua okazis en la urbeto Wogba de la 4-a de junio ghis la 25-a de julio 2011 . Ghin gvidis s-roj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah, SAGBADJELOU Kokou, KOSSI Logossou, AMAKOE Paul kaj AGBO Somenou. Estis entute dek gelernantoj. kvankam la kurso estis por komencantoj, ghin uzis TIETo por trejni instruistojn. Tiel s-roj Mensah kaj Kokou povis gvidi la instrupashojn de la aliaj.

la dua kurso okazis en Instituto Zamenhof en Lome de la 18a julio ghis la 19a de augusto 2011. Estis kursoj por komencantoj kaj alia por progresantoj. La kursgvidantoj estis s-roj AGBOLO Apelete Didier, ATTAGLO kokou Evienyeame kaj DOUMEGNON Koffi. Por superrigardo s-ro GBEGLO apude estis. Lernis 15 komencantoj kaj 10 progresantoj. Tria kurso okazis en julio. Ghi estas intensiva kurso por instruistoj de IZo kaj estas gvidita de Dzifa GBEGLO, la prezidanto de JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj)

Ekzamenoj


Okazis ekzamenoj du diversaj

a) Ekzameno baza de TIETo

Unua okazis en Lome la 18an de augusto 2011 kun kvar kandidatoj. Du sukcesis che la antautestoj kaj devis daurigi ghis la fino kun tre bona rezulto. Ekzamenis s-ro DOUMEGNON Koffi kaj AGBOLO Didier. Dua ekzameno okazis en la urbeto Wogba la 20-an de augusto 2011. S-roj DOUMEGNON Koffi kaj GBEGLO Dzifa ekzamenis ok kandidatojn kun la helpo de s-roj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah kaj SAGBADJELOU Kokou. Chiuj ok kandidatoj sukcesis la antauteston. Tra la skriba kaj parola partoj povis resti fine kvar kiel sukcesintoj.

b)Elementa ekzameno de ILEI/UEA

De la 18 ghis la 22a okazis la ekzamenoj posttagmeze. Ses kandidatoj sukcese trapasis la antauteston. La skriba parto ebligis nur al du daurigi ghis la parola parto. Finfine ambau sukcesis kun kontentiga rezulto. Ekzamenis s-roj DOUMEGNON Koffi, SAGBADJELOU kokou kaj GBEGLO koffi (prezidanto de LEK).

4- Feriaj kursoj en Instituto Zamenhof (IZo)

Kursoj feriaj okazas chiujare en lernejoj togolandaj kaj tiel ankau en Insituto Zamenhof. Ankau dum la ferioj de la lerneja jaro finighanta 2010-2011 okazis tia kurso. En Instituto Zamenhof aperis io tute ne kutima pri la kursoj. Temas la nombro tre granda de la gelernantoj kaj la dufojeco de la kursoj.

En junio 2011 kiam proklamighis la rezultoj de la diversaj ekzamenboj shtataj, montrighis ke Instituto Zamenhof okupîs la unuan rangon kun 100% da sukceso kaj en la elementa nivelo kaj en la mezgrada nivelo. La gepatroj tuj komprenas, ke io escpeta okazas en tiu chi lernejo. Jes, ne nur la gepatroj sed ankau la gelernantoj. Necesas esti en IZo la 1-an de augusto por atesti pri io.

Kelkajn tagojn antau la komencigho de la kurso feriaj, preskau neniu enskribighis. La gvidantoj de IZo nur malpeze informis pri la kurso. Tamen la instruistoj pretighis por komenci la kurson. La unuan tagon de la kurso, kiu estis la unua tago de la monato augusto 2011, la tuta korto de IZo plenighis je chiaj kategorioj de homoj : maljunuloj, plenkreskuloj, adoleskantoj, junuloj, infanoj, buboj, beboj kaj ech naskighontoj. Jes, ne estu miro pri mencio de tiu chi lasta. Kiam oni vidas gravedulinojn, kiuj asertas, ke nur en IZo iliaj gefiloj studas naskighinte kaj atinginte la aghon, chu oni ne rajtas aserti, ke ankau naskighontoj estis en IZo ? Estas ne facile elteni chiujn, tamen la maniero organizi la laborojn en IZo igis, ke chiujn oni povis enskribighi, kaj iom post iom la korto malplenighas je homoj. Dum la 534 gelernantoj enskribitaj iris en klaschambrojn, la aliaj homoj reiris hejmen. Sed, dum la tuta kurso aperadis tiuj kategorioj da homoj. Iliaj vizaghoj montris ian ghojon, kaj iuj asertis, ke ili aprezas la laborojn en IZo.

La horatabelo de la kursoj feriaj montris ion seriozan. Chiuj kursoj en IZo estas gravaj do tre serioze ili estas organizitaj. La laboroj de la instruistoj estas kontrolataj kaj ankau la lernado de la gelernantoj. Taskoj okazis regulo kaj ankau provezamenoj. Tiel la 26an de augusto oni proklmis la rezultojn de la ekzamenoj provaj.

- La rezultoj en la elementa nivelo prezentighas jene :

Unua klaso elementa : 26 gelernantoj el 47 sukcesis, kio estas 55,31 %

Dua klaso : 27 sukcesintoi el 43, kio estas 62,79%

Tria klaso : 24 sukcesintoj el 74, do 32,42%

kvara klaso : 16 sukcesintoj el 50, do 32%

Kvina klaso : 36 sukcesintoj el 64, kio estas 56,25 %

Sesa klaso : 27 sukcesintoj el 53, do 50,94 %

- La rezultoj en la duagrada nivelo estas :

Unua klaso : 41 sukcesintoj el 81, kio estas 50,61 %

Dua klaso : 18 sukcesintoj el 50, do 36 %

Tria : 7 el 39 sukcesis ; la procentajho estas 17,94 %

Kvara : 7 el 32 sukcesis, do 21,75 %

Gelernantoj kun bonaj rangoj ricevis premiojn. Chu tiel devis finighi la kursoj feriaj chijaraj ?

Du tagojn antau la fino de la ferikursoj aperis la informo, ke la komencigho de la nova lerneja jaro 2011-2011 estas prokrastita de la 12a de septembro ghis la 3a de oktobro. Chu la gelernantoj devas resti hejmen nenion lernante ghis tiam. Tuj la gvidantoj de IZo pensis ion novan :"La kurso, kiu komencighis la 1-an de augusto, finighu kiel antuavidite la 26an de augusto. Tuj alia kurso estos organizita de la 6a ghis la 16a de septembro. La programo de la kursoj estos la samaj, kiuj jam estas uzitaj, sed estos iom da shangho en la disdivido de la taskoj inter la instruistoj. Tiuj chi ne plu tenos la klasojn, kiujn ili tenis dum la unua kurso. La gelernantoj, kiuj deziras sekvi la kurson, devas enskrighi ghis la 6a de septembro 2011 je 12a horo".

Do, la 26an de augusto finighis la kurso, kiam la gelernantoj havis libertempojn ghis la 4-a de septembro en la ferioj. La 5-an de septembro 2011 komencighis nova kurso. Preskau nur en IZo tiu dua kurso okazis. Ne estis tiom tiom da partoprenantoj kiom en la unua, sed la laboroj, chiam kontrolataj kaj che la geinstruitoj kaj che la gelernantoj, iris kiel planite de la gvidantoj de IZo. Entute 242 gelernantoj sekvis la kurson. taskoj okazis regule, sed nur ekzameno ne okazis. Tamen oni povis taksi la gelernantojn lau tiuj taskoj. La rezultoj estas :

- Che la elementa nivelo

Unua klaso : sukcesis 23 gelernantoj el 28, kio estas 82,14 %

Dua klaso : sukcesis 16 el 24 gelernantoj, do 66,66 %

Tria klaso : 23 el 35 gelernantoj sukcesis, kio estas 65,71 %

Kvara klaso : 11 sukcesis el 23, do 47, 82 %

Kvina klaso : 8 el 20 sukcesis, do 40 %

Sesa klaso : sukcesis 20 el 29 gelernantoj, 68,96%

- Che la duagrada nivelo

Unua klaso CEG : 13 sukcesintoj el 37 gelernantoj, 35,13 %

Dua klaso : 6 sukcesintoj el 13 gelernantoj, 46,15 %

Tria Klaso : 3 sukcesintoj el 12 gelernantoj, 25 %

Kvara klaso : 5 sukcesintoj el 19 gelernantoj, 26,31 %

Ghenerale la gelernantoj estis akurataj, sed dum la du lastaj tagoj oni sentis iom da lacigho che chiuj.

"Chu la laborantoj de Instituto Zamenhof ne lacighas. Chiam en ferioj, semajnfinoj, ili estas en la lernejo. Tiujn homojn mi ne komprenas", kriis vendistino de fazeoloj. Chu shi pravas ? Lacighon oni tute ne malhelpas. Kiam ghi alvenas, oni povas nenion fari krom ripozi. Eble la laboroantoj de IZo iamaniere organizas la laborojn. Tio estas ilia mistera flanko. Tian havas chiu homo sin rekonanta homo. Tute ne thmas pri sekreto, sed pri io, kion aliaj homoj ne komprenas. Fakte multon povas la homo fari, sed pro sinignoro nur malmuton oni faras. IZo estas tuta aparta lernejo, kaj tiu chi aparteco aperas ankau en la organizado de la laboroj.

5- Nova vesto de IZo

La konstruado de IZo okazis en la lerneja jaro 2003-2004. Pli ol kvin jarojn poste, la iniciatintoj proponis renovigi la domon, kio okazis fine de la lerneja jaro 2010-2011.

IZo nun aspektas alie, char ghi nun havas tegmenton aluminian. Kiam oni eniras la korton oni tuj sentas egan shanghon. Eble oni shatus supren iri sub la subtegmenton. Tie fresha aero bonsaniga tuj bonvenigas vizitantojn. De tie, tiuj chi povas rigardi la tutan kvartalon sube, kaj ankau la flughavenon de la urbo Lome. Kiuj deziras gasti iom da tagoj en IZo, tiuj havos la kutiman gastochambron, kiun Wim POSTHUMA nomas Hotelo Ludoviko. La gasto havas ion alian, kion ofertas la subtegmento.

Tiu chi nova aspekto de la lernejo ekzistas nun pro la chiamaj senchesaj laboroj de Hans BAKKER, dank’al kiu mondonacintoj pliafoje komplezis, jes ankau li.

6- Instituto Zamenhof en la lerneja jaro 2011-2012

La 10an de septembro kunvenis la stabo de TIETo. laboroj de TIETo kiel edukfako de UTE, funkciado de IZo kaj aliaj punktetoj konsistigis la tagordon. Tie chi aperas vortoj pri la organizado de la laboroj en IZo en la lerneja jaro 2011-2012.

Unue la tuta gvidsistemo iom modifighis. Antaue estis unu direktoro pedagogia por la tuta IZo. Nun estas du : unu, s-ro ALATE Kossi Adzewoda, zorgas pri la elementa nivelo kaj la alia, ATTAGLO Kokou Evienyeame, pri la mezgrada nivelo. La administrajn laborojn prizorgas la stabo de TIETo reprezentita de GBEGLO Koffi. Tiu chi estas helpata de s-ro DOUMEGNON Koffi (respondeculo de la komputila chambro, ciberkafejo kaj la biblioteko) kaj de d’ALMEIDA Kokou Selete (vokto de la lernejo).

Estas klaso por etuloj. Instruistino zorgas pri ili. Plie, necesas havi kontroliston, kiu asistu la instruistinon. Plia homo, prefere virino, havu domastrumecajn taskojn por zorgi pri la etuloj ekster la klaschambro.

La alfabitga kurso havu alian fonon. Normalaj kursoj okazos por gepatroj de gelernantoj de IZo. Tiuj chi kursoj okazos vespere. La kursoj dauros ghis la gelernantoj trapasos shtatan ekzamenon de finstudo en elementa lernejo. Ideoj pri aliaj vesperaj kursoj kirlighas en la kapo.

Certe iuj junuloj lernis ghis la mezgrada nivelo sed ne povis daurigi la lernadon. Kiuj tion volas, tiujn TIETo povos helpi. Nenio jam konkretighas pri tiu chi plano, sed, kiam interesighantoj aperos, oni scios kion fari. Kaj kio pri Esperanto ?

La prizorgado de ACE (Afrika Centro Esperantista) pluiros. Kursoj, esperantajhoj kaj ech subvencietoj estas je dispono de chiuj afrikaj esperantistoj, laboroj de UETA pluokazos en ACE, kiu starigas propran ekzamensistemon. Dum ACE zorgas pri la tuta Afriko, TIETo okupighas nur pri Togolando.

Tiuj traktitajhoj de la kunveno de TIETo la 10an de septembro devos plibonigi la laborojn. Fine de la trimestro okazos kunveno por taski la laborojn. Tamen dum la tuta trimestro, la stabo de TIETo sekvos la pashojn de chiuj laborantoj kaj ghustigi ghusttempe chion ghustigeblan.

7- Komencighis la nova lerneja jaro 2011-2012

Oni diras, ke jam en la ventro la naskighonto audas chion. Chu tion scias virino, kiu dum la feriaj kursoj en IZo, vizitis tiun chi. Shin oni vidis graveda sur la korto de IZo, kiam enskribighis gelernantoj por la feriaj kursoj. Shercan demandon de instruisto de IZo shi tuj respondis :"Vi demandis, chu mi estas tie chi por enskribi la enventruleton. Mi alte aprezas vian divenajn kapablojn. Sed mi ne povas atendi ghis naskos mia bebo. Mi shatus enskribigi min, ke jam en la ventro la etulo eklernu. Atendi ghis la etulo naskos, kaj poste kreskos ghis atingi la aghon por veni al tiu chi lernejo, mi tute ne povas.Tial mi venis mem. Char vi ne akceptos min, mi devas tuj fari al vi la promeson, ke nur vian lernejon vizitos mia infano, kiam la konvena tempo estos". Shi devis poste turnighi al la bebo en la ventro. Rigardante sian ventron, shi alparolis la enventruleton :"Mi certas, ke vi jam chion audis. Sciu, ke tiu chi lernejo estas via. En ghi vi lernos, kaj certe ankau en ghi vi iam laboros. Iam vi estos unu el la laborantoj de tiu chi lernejo, kaj kial ne unu el la gvidantoj. Tiu chi lernejo havas animon, kiu transformas homojn en homecajn homojn. Tia vi estas jam nun, kaj tia vi pluestos". Se oni ech shatus enskribigi naskighontojn en IZo, kion pensi pri la naskighintoj. Estis neeble al Instituto Zamenhof enteni chiujn enskribighontojn.

La lerneja jaro 2011-2012 devus komencighi la 12-an de septembro 2011. La 24an de augusto, la registraro prokrastis ghis la 3-a de oktobro la komencon. La gvidantoj de IZo informis, ke ekde la 12a de septembro komencighos la enskribo de novaj gelernantoj. Jes, estis pli da kandidatoj ol lokoj. Kiom da gelernantoj povis finfine havi IZo en la unuaj tagoj de la lerneja jaro 2011-2012 ?

La unuaj ciferoj montras, ke estas 41 gelernantoj en la klaso de la etulo. En la elemento nivelo estas 43 en la unua klaso, 41 en la dua, 56 en la tria, 43 en la kvara, 51 en la kvina kaj 37 en la sesa. En la mezgrada nivelo estas 60 en la unua klaso, 52 en la dua, 51 en la tria kaj 36 en la kvara.

Resume estas 41 en la klaso de la etuloj, 271 en le elementa nivelo kaj 199 en la meza, do entute 511 gelernantoj. Tiu chi nombro povos shanghighi.

La organizado de la laboroj proponata de TIETo-stabo eble povos helpi en la zorgado pri la gelernantoj. Geinstruistoj mankas nenie en IZo, kaj chiu el ili scias tre bone siajn devojn kaj rajtojn. Ne forgesindu la rolo de la gepatroj de la gelernantoj. Tial okazas regule kunveno de la gepatroj, ke kun ili la instruistoj interkonsilighas. La geinstruistoj devas bone okupighi pri sia instruiteco, la gepatroj pri sia gepatreco kaj ankau la gelernantoj pri sia gelernanteco.

8- Kunveno de la gepatroj de la gelerantoj de Instituto Zamenhof

La 22an de oktobro 2011 okazis, en Instituto Zamenhof,kunveno de la gepatroj de la gelernantoj de IZo kun la laborantoj de la lernejo. Kion oni povas noti el la diskutoj de la kunveno ?

la partoprenantoj audis historieton de la lernejo kaj ankau konatighis kun la laborantoj. La spiriton de la funkciigo de IZo ili kaptis el diversaj respondoj kaj klarigoj de gvidantoj de la lernejo. La organizado de la laboroj en la lerneja jaro 2011-2012 ne estis prisilentata.

Unue estas prezentitaj al la gepatroj la rezultoj de la pasintjaraj laboroj. Poste, la gepatroj kaj la instruistoj interkonsentis pri la prizorgado de la gelernantoj. Chiuj devas sekvi la gelernantojn. La gepatroj rajtas kaj devas regule viziti la lernejon por informighi pri la konduto de la gelernantoj.

La pagado de la lernokotizo estas tre grava, kaj tion la gepatroj rekonas, kaj prave trovis, ke la pluvivo de la lernejo dependas de tio. Pro la graveco de prizorgo de la gelernantoj aperis aliaj vortoj.

Kaj la gepatroj kaj la laborantoj de IZo devas bone atenti la manghadon de la gelernantoj. Higieno, manghado de fruktoj kaj nur de salubraj nutrajhoj. Izo pludonos fruktojn al la gelernantoj. Kaj ankau la sano de la gelernantoj estu pli zorgiga. Kiam ekzemple lernanto malsanighas en la lernejo, tuj tiu chi prizorgas lin, kondukante lin al kuracisto. Estus bone, ke poste la gepatroj daurigu la kuracigon. Okazu tiel, ke la gelernantoj tute libere lernu. Io alia estas necesa por la sukceso de la instrulaboroj.

La demando "kiu kulpas pri la malsukceso de lernanto" ricevis diversajn respondojn. Dum iuj diras, ke kulpas la lernanto mem, aliaj diris, ke la kulpo iras al la gepatroj. Ekzistas la aliaj, kiuj diris, ke la kulpo iris al la instruistoj. Kiuj atente sekvas la respondojn, tiuj sentos, ke la intervenantoj kashis la veron pri tio. Tial multaj ne volis respondi, char, chiam kiam sukcesas gelernantoj, gepatroj diras, ke la gelernantoj bone laboris, sed kiam malsukcesas ili, la kulpon oni shovas al la instruistoj. La konkludo de tiu chi parto montrigis, ke la kulpulo estas chiuj, la lernanto, la gepatroj, la instruisto kaj ankau la shtato. Chiu devas rekoni siajn taskojn kaj plenumi ilin. Abundis ekzemploj ilustrantaj la neplenumadon de taskoj fare de gepatroj, instruistoj, gelernantoj kaj la shtato. Kion faru chiu, tio estas tute malferme rekoni sian kulpon, kaj korekti ghin. Same faros ankau Instituto Zamenhof, kiu per la instruistoj montris sian intencon tiucelon por la nova lerneja jaro.

Helpkursoj al la gelernantoj komencighos la 2-an de novembro 2011. Ili nun koncernas nur la gelenartojn de la sesa klaso de la elementa nivelo kaj tiujn de la kvara klaso de la meza nivelo, char tiuj chi klasoj havos shtatan ekzamenon en la jarfino. Ghis la fino de la trimestro oni vidos kiel evoluos la laboroj en la aliaj klasoj, kaj kiam sentighas la bezono, ankau al ili helpkurso estos organizitaj. Tiaj kursoj koncernas ankau la ekslernantojn de IZO, kiuj nun lernas en liceoj. IZo ne povas havi la licean nivelon sed organizos por tiuj licieanoj helpkurson kontrau pago. Sekvis poste la informo pri la kurso al la gepatroj de la gelernantoj de IZo. Ghi jam komencighis la 17an de oktobro, kaj pluiros. Estas malfermitaj la klasoj unua kaj dua lau la oficiala programo de la elementa nivelo. Tio signifas, ke la kursanoj lernas vespere tion, kion iliaj gefiloj lernas matene kaj posttagmeze. Eblas malfermi ankau la trian klason kaj ech la kvaran en la jaro, kiam estos pli da interesighantoj.

Kion plian noti, tio estas la etoso dum la kunveno. Chiuj estis serenaj, kaj ne okazis disputoj. Kontentigho montrighis en chiuj vizaghoj,kio sentigas, ke la laboroj en IZo ne malplachas al la loghantoj de la kvartalo. Certe en tiu etoso okazos la laboroj, kunlaboroj ghis la fino de la jaro.

=============

CHIES VOCHO

============

Chu Espermantistoj, esperanghistoj au espermanghistoj ?

La termino RIZESPERANTISTOJ estas konata kaj ghin elpensis D-ro Bernard GOLDEN por nomi afrikajn esperantistojn. Li tute ne subtenas la Afrikan agadon de Hans BAKKER en la okdekaj jaroj, char li asertis, ke afrikanoj ne bezonas Esperanton, sed tute alian ion, kio estas nenio krom rizo. Kial li tiel jughadis afrikajn esperantistojn ?

Kiuj observas la afrikajn esperantistojn de 1980 ghis nun, tiuj povas noti iom da shanghoj en la kondutoj. Komence afrikaj esperantistoj pensis, ke ili povas atingi sian paradizon pere de Esperanto. Afrikanoj atingas tian per la lingvoj de la koloniistoj. Tiuj chi tiel edukis kaj pluedukas afrikanojn. Oni lernas la lingvon de la koloniistoj kaj oni havas laboron. Oni scias la lingvon de la koloniistoj, kaj tiuj chi, kontentaj, faras donacojn. Tio restis en la kapoj de la homoj. Tial la unuajn jarojn de la bakera (de Hans BAKKER) erao de la movado en Afriko, ties anoj certagrade kondutis tiel. Chu ili pravis, kaj chu la termino de Bernard Golden estis amika al afrikaj esperantistoj ?

La deklaracio pri la esperantismo estas klara pri la uzo de Esperanto. Afrikaj esperantistoj tute ne malpravis tiel konsiderante Esperanton. Ili bezonas klarigojn por hejmighi en la movado kaj scii kiel uzi la lingvon por ne gheni la aliajn esperantistojn. Lau supraj vortoj, oni povas kompreni, ke Bernad Golden uzis sian esprimon por montri sian malkontenton/koleron pri la konduto de afrikaj esperantistoj. Tial oni povus konsideri, ke tio estas insulto al afrikaj esperantistoj. Sed analizante la tutan fenomenon pri havo de pano/rizo per Esperanto, la esprimo en si mem ne estas malbona.

Kiam io estas blua, oni diru, ke ghi estas blua, ne rugha. Estas vere, ke homoj, ne nur afrikaj esperantistoj, estas rizesperantistoj, char ili vivtenas sin per Esperanto. Eble la diferenco estos en la maniero en kiu oni havigas al si la rizon. Sed la deklaracio pri la esperantisto forigas tiun chi diferencon. Kion konsideri, tio estas HAVI RIZON PER ESPERANTO. Kiom da homoj kondutas tiel ?

Chie, sur la tuta terglobo estas rizesperantistoj. Multaj homoj uzas Esperanton por havi monon. Tio povas okazi rekte, kiam oni sen laboro ricevas donacon de aliaj homoj. Alia maniero estas ricevi monon farante laborojn por Esperanto kiel tio okazas en la Centra Oficejo de UEA, kaj cetere en aliaj lokoj. Jes ja, ekzistas homoj, kiuj per nedecaj rimedoj atingas sian paradizon. Tiaj homoj ekzistas chie en la mondo, do ankau en Esperantujo.

Imagu, ke homoj konvinkas aliajn, ke ili volas helpi afrikanojn. Al ili oni donacadas monon, sed nur oneton da tio ili uzas por Afriko. Kien iras la cetero ? Chu ne tiel okazas ankau en nia movado ? Do chie estas homoj bonaj, au homoj malbonaj. Tamen necesas trovi terminon por nomi tion, kaj ion jam proponis Bernard GOLDEN. Chu aliaj esprimoj povus aperi ? Ni vidu.

La titolo de tiu chi artikolo estas : Chu Espermantistoj, esperanghistoj au espermanghistoj ? Jen do proponighas aliaj esprimoj. Necesas trovi esprimon ne insultecan. Tial shajnas, ke la vorto ESPERANGHISTO povus taugi. Kio do estu Esperanghisto ?

Eble helpus la difino de ESPERANTISTO en la deklaracio pri Esperantismo.Estas nomata ESPERANGHISTO, chiu esperantisto, kiu uzas Esperanton por vivteni sin. Kio gravu en tio chi, tio estas du aferoj UZI kaj VIVTENI. Tute ne gravas KIEL UZI, char chie ekzistas leghoj, kiujn oni devas apliki. Kiuj agas kontrau tiujn leghojn, tiuj estos sankciitaj. Do, esperantistoj, kiuj UZAS esperanton por VIVTENI SIN, sed tion faras SURTRETANTE LEGHOJN, tiuj estas TUTE RESPONDECAJ pri siaj agoj. CHIO CETERA nur por humiligi esperantistojn estas evitenda.

===================

PODIO DE KREDOJ

===================

1- La dekdu pruvoj pri la neekzisto de Dio (daurigo)

KVINA ARGUMENTO : Estajho neshanghebla ne povas esti kreinta. Se Dio ekzistas, chu ghi estas ne shanghebla ? Ghi ne shanghighas , ghi ne povas shanghighi. Dum en la naturo, chio modifighas, sin metamorfozas, transformighas, dum nenio estas definitiva kaj chio ekzistas, Dio, fiksita elemento, senmova en la tempo kaj en la spaco, elportas neniun modifon, ne konas kaj ne povas koni iun ajn shanghon.

Ghi estas hodiau kiel ghi estis hierau ; ghi estos sama morgau kiel ghi estas hodiau. Kiam ni imagas Dion en la malproksimeco, chu de pasintaj jarcentoj, chu de la estontaj, ghi chiam estas identa al si mem.

Dio estas neshanghebla.

Mi asertas ke se ghi kreis, ghi estas neshanghebla, char tiukaze ghi sanghighis dufoje.

Decidighi al volo estas shanghighi. Char evidente, temas pri shanghigho de estajho kiu ankorau ne volas, al estajho kiu volas.

Se mi hodiau volas kion mi ne volis, kion mi ech ne pripensis antau du tagoj, okazis en mi au chirkau mi unu au pluraj cirkonstancoj kiuj faris min volanta. Tiu chi nova volo konsistigas modifon ; ni ne dubu pri tio ; jen io nediskutebla.

Same, decidighi al ago, au agi estas modifighi.

Cetere estas certe ke tiu duobla modifo : voli, agi estas des plikonsiderinda kaj rimarkinda, ju pli temas pri decido serioza kaj pri ago grava.

Dio kreis.-Tion vi diris,chu ne ? -Bone. Do, ghi shanghighis dufoje ; unuan fojon kiam ghi decidis krei ; duan fojon kiam efektivigante tiun decidon, ghi plenumis la kreo-agon.

Ghi shanghighis dufoje, ghi ne estas neshanghebla. Kaj, se ghi ne estas neshanghebla, ghi ne estas Dio, kaj cetere ne kreis.

Estajho neshanghebla ne povis krei

SESA ARGUMENTO : Dio certe ne kreis sen kialo ; ech unu ne eblas distingi

Kiel ajn ni ghin rigardas, la kreado plu restas nekomprenebla, enigma, sensenca.

Evidentas, ke, se Dio kreis, ne eblas akcepti ke ghi plenumis tiun grandiozan agon, kies konsekvencoj neeviteble devis esti proporciaj al la ago mem, do nemezureblaj, sen esti motivita de unuaranga kialo.

Nu ! Por kiu kialo ? Pro kiu motivo Dio decidis krei ?...... (daurigota en la OVO 72)

2- Chu Dio de Esperantistoj, Dieu de franclingvanoj, God de angllinvanoj, Gott de germanlingvanoj, .... kaj Mau de evelingvanoj estas la sama ento ?

Plejparte de afrikanoj, antau la alveno de la eksterafriknoj al afriko, estas animistoj. En la suda parto de Togolando, tute ne estis alie. Estis multaj voduoj. Tamen la prahomoj chiam riverencas al iu forto, kiu superas chion. Tiun chi forton ili nomas MAU en la evea lingvo. Chu ili adoras MAU ?

Tiun chi MAU neniu adoras. Sed dum chiu ceremonio al la voduoj oni chiam alvokas GHIN. Neniam ili asertas, ke tiu chi forto punas. Tamen, kiam iuj faras ion en la senco humaneca, ili reagas : "Tiu chi estas MAU PE AME (MAU-ulo)". Tra tio chi oni komprenas, ke tiuj homoj trovas en sia MAU nur tiun kiu faras bonon al la mondo. Tiu chi termino MAU estas plu uzata nun, sed preskau ne plu en la signifo de la prahomoj, sed preskau nur en la signifo de vortoj importitaj.

Unu el tiuj novaj vortoj estas DIEU de la francparolantoj. La eksterafrikaj homoj, kiuj vizitis Afrikon, povis iomete scipovi la lingvon lokajn kaj faradis tradukojn. Jen oni tradukas MAU per DIEU. Tiu chi vorto en la franca havas pluralon kiel DIEUX, sed neniam en la evea lingvo la ento MAU estas uzata plurale. Estas klare, ke MAU tute ne estas DIEU de la francpaprolantoj.Kaj kion diras la aliaj lingvoj ?

La angloj diras God, la germanoj GOTT kaj la esperantistoj DIo. Kio estas God por la anglalingvanoj, tion scias nur la homoj, kiuj elpensis la vorto. Tiel estas ankau por la germanoj pri GOTT. Sed la vorto Dio havas tute alian sorton, kiun Esperanto donas al ghi. Zamenhof tute nenion scias pri MAU. Eble li scius pri YHWV. La elpensintoj de tiu chi vorto tiom respektas la enton, ke ili ech ne volas nomi ghin. Tial ili prenis vorton malfacile prononceblan. Tiu chi vorto poste evoluis al YAHWE (Javeo) kaj YEHOWA (Jehovo). Eble tiun chi YHWV Zamenhof nomis Dio. Sed tio ne aperis en la universala vortato. Tiu chi montras, ke la esperanta traduko de DIEU, GOD kaj GOTT estas DIO. Oni tiel rajtas doni al DIO chiujn signifojn de la apudaj vortoj. Kaj se Dio estas DIEU, tiam kiuj tradukas MAU per DIEU, tiuj tute prave uzas ankau Dion por MAU. Chu tio estas prava traduko ?

Ankau en Esperanto, la pluiralo de de Dio estas DIOJ, kaj tiu chi esprimo estas uzata. Kiel dirite supre, MAU neniam havas la pluralon en la evea lingvo. Plie, tiu chi MAU tute ne punas, ne estas adorata. Ghi estas do tio, kion nenio superas, kiel diras la elpensintoj de la vortoj. Komparante la signifojn de tiuj diversaj vortoj, oni povas diri, ke MAU estas multe pli ol DIO. Antau la alveno de eksterafrikanoj al Afriko, ties anoj jam havas la nocion pri supera forto de chio kaj en chio. Chu tiu chi forto postulas adorklinighon, chiu medio respondecu pri sia konvinkigho.

3- Beno de pastroj kaj Dieco de pastoroj

Se vere la Dio adorata kaj kiu donas leghojn en la Biblio kaj en aliaj "sanktaj" libroj vere ekzistus, li jam detruus tiujn chi librojn pro la uzado de la libroj fare de la past(o)roj au religaj chefoj. Chu vi scias kial ?

Kiuj estas vere honestaj kaj sinceraj kaj nun adoras Dion de la libroj, tiuj facile rekonas la erarojn de religiaj chefoj. Ili kondutas, kvazau la ordonoj de Dio tute ne ekzistus. Ni vidu du aferetojn.

Du virinoj renkontighis en la domo de pastro. Pro jhaluzo ili kverelis. Neniu el ili ne volas, ke ankau la alia estu en la intimeco de la pastro. Estis tre granda batalo, dum kiu chiu lautege riprochis la alian :"Chu vi pensas, ke nur vi havos la benon de la peniso de la pastro ? Ankau mi bezonas ghin. Hodiau estas pli da benoj char estas dimancho". Chu tiu chi pastro ne timas Dion ? Se li povus havi tiajn rilatojn kun pluraj virinoj, kvankam la ordono de Dio malpermesas tion, oni devus kompreni kiel li konsideras Dion. Eble ni vidu aserton de pastoro.

Nun en Togolando abundaj kredogrupoj kristanaj. Chio okazas kvazau estas nova metio. Chiu starigas sian preghejon kaj nomas sin pastoro, apostolo, episkopo, ktp. Kaj la homoj sekvas ilin. Kun multigho de televidsatcio nun en Togolando, la homoj povos multon vidi kaj audi. Jen do pastoro proklamis sin Dio. Tute ne temas pri pastoro, kiu iam diris, ke li vizitis Dion, kaj parolis kun li. Nun estas la vico de alia pastoro.

La pastoro John Star asertis al siaj sekvantoj, ke, kiam ili vidas lin, ili sciu, ke ili vidas sian Dion. Chu kompreni, ke John donas al si la titolon Dio estas erare ? Unitara pastro en augusto 1989 asertis :"Jesuo estis tre bona homo, sed lia ununura eraro estas, ke li nomas sin Dio". Chu tio povas pravigi la aserton de John ? Alia demando estas, chu estas vere, ke Jesuo mem nomis sin Dio, au la homoj shovas la parolon en lian bushon ? Analizenda afero.

Se beno estas en la peniso de pastroj, kiuj ghin donas abunde al virinoj ech al aliulaj edzinoj, John STAR prave nomas sin Dio, tiel sekvante Jesuon, kiun chiu uzas siamaniere por atingi chion, kion oni volas. Estas bone, ke temas ne pri MAU de la eveanoj, sed pri Dio de la kristanoj.

4- Baza principo de Chiismo

Estas la ora regulo, kiun chiuj konas "Agu kun la aliaj tiel kiel vi volas, ke oni agu kun vi". Chu tio estas chiam helpa al la ento homo ? Lau kristanoj, Jesuo diris :"Amu vian proksimulon kiel vin mem". Ankau tie chi aperu la supra demando. Iuj iel aliformigis la diron de Jesuo, aldonante :"Amu vian proksimulon pli ol vin mem". Homoj al tio reagas "Chu tio eblas ?". Tiuj chi vortoj montras, ke la homoj chiam pripensas la vivon, kaj serchas kion fari por esti en la harmonio kun chio ekzistanta. Jen naskighas CHIISMO (CHI0-ISMO).

"Agu kun la alia tiel kiel li volas ke vi agu kun li" ? El tio eblas kompreni ion alian :"Amu vian proskimulon tiel kiel li volas ke vi amu lin". Tiuj chi frazos konsistigas la diamantan regulon de Chiismo, kies pincipon bazan konsistigas la esenco en tiuj vortoj kaj kaj aliaj en similaj diroj de chiuj homoj.

"Chio estas en la homo, kaj la homo estas en chio". Alidire "Chio estas la homo, kaj la homo estas chio". Alia ebleco ekzistas "Kun chio la homo estas kaj chio estas kun la homo". Se tiel estas, kiu estus la precipa respondeco de la homo ?

Chiu homo devas trovi tiun chi CHIon, kaj klopodi akcepti ghin tia kia ghi estas. Okazas aferoj, kiujn la homoj ne komprenas. Por konsoli sin, la homoj shovas la kulpon al aliaj homoj, aliaj entoj, kiujn la homojn mem fabrikas neniam vidante ilin. Neniu rajtas diri, ke tia konduto estas malbona, sed la demando estus "chu tia konduto liberagas/malligas la homon ?" Chu tio solvas la problemon, kiun la homo mem donas al si antau tiuj okazajhoj ?

Pripensinda afero, chu ne ?

===================

F E L I E T O N E

===================

SPIRITA VIVO EN LA SOCIO de Omraam Mikhael Aivanhov(1900-1986).

Dek-dua chapitro : RICEVI kaj DONI

Je naskigho vi ricevas de la gepatroj, korpon, iuj diras : vivon. Poste, dum multaj jaroj, ili vin nutras, vestas, loghigas kaj edukas. Tiel amasighas grandega shuldo. Multaj rifuzas ghin agnoski : ili kritikas la gepatrojn, kontraustaras ilin, opinias, ke ili shuldas nenion al ili. Nu, tio estas malhonesta. Ech se ili ne estas perfektaj, viaj gepatroj amis vin, faris al si zorgojn pri vi, flegis vin, kiam vi malsanis. Chu chio chi estas nenio ? Sciu, ke vi havas shuldon unue al viaj gepatroj.

Due, vi havas shuldon al la nacio, al kiu vi apartenas, char ghi transdonis al vi tutan heredajhon kulturan kaj civilizan, kun bibliotekoj, laboratorioj, universitatoj, teatroj… Ghi disponigas al vi shoseojn, fervojojn, shipojn, aviadilojn, siajn armeon kaj policon por protekti vin. Trie vi shuldas ion al via raso, char ghi donis al vi korpan tipon kun specifa haut-kaj harkoloro, psikan strukturon, pensmanieron.

Kaj ne per tio chio finighas, vi havas shuldojn ankau al la planedo, tiu donema tero, kiu nutris kaj portis vin…kaj ankau al la tuta sunsistemo, char dank’al suno kaj planedoj ni konstante estas subtenataj kaj vivigataj. Al la tuta universo… Fine al la Sinjoro…

Egale chu ni volas au ne, ni konstante prenas, prenas, prenas, kaj nun ni shuldas multon.se vi volas konduti kiel justulo, vi konsciu tiun shuldon. Tial amu unue viajn gepatrojn, bonfaru al ili,por repagi, kion vi shuldas. Per viaj agado, pensoj, sentoj,strebu repagi ankau al la socio,al la nacio, al la tuta homaro, al la sunsistemo, al la tuta kosmo, kaj fine al Dio.tiamaniere vi saldos viajn shuldojn, kaj naturo tiam agnoskos vin kiel homon saghan.chiujn, kiuj ne agas tiel chi, ghi rigardas shtelistoj, malhonestuloj, kaj ghi sendas al ili korektadoj, instrui ilin saghigi.

Kaj per chio, kion ni cherpas el naturo : aero, akvo, varm, lumo... ni kreas shuldon ? Sed char ni ne povas redoni tiujn bonajhojn lau la formo, lau kiu ni ricevis ilin, kaj krome ne povas saldi tiujn kontojn per mono, ni devas pagi tiun shuldon per amo, dankemo, respekto, nia volo studi chion, kion la Kosma Inteligento skribis en la granda libro "NATURO". Ni ankau likvidas nian shuldon bonfarante al chiuj kreajhoj, donante al ili niajn lumon kaj varmon sub la formo de ghustaj kaj rektaj pensoj, kaj de sentoj markitaj per malvarma donemo.

Ne pro tio, ke ni povas redoni ion ricevitan samforme, kiel ni tion ricevis, ni povas diri al ni, ke ni shuldas nenion. Donis al ni nian korpon Tero, kaj al ghi ni iam redonos ghin, neeblas tion eviti ; ghis tiu tago, dum ni vias, ni konservas nian korpon, ne estas petite, ke ni donu ghin. Kion ni povas doni, tio estas nia vibrado, niaj elsendajhoj de lumo. En sia laborejo, la Sinjoro kreis la homon, por ke li disradiu tra la tuta universo. Homo ricevis esencon de lumo, kiun li senchese povas pliampleksigi, vivigi kaj sendi spacen. Jen novaj ideoj por vi ! En la fizika sfero ni estas limigitaj, sed en la spirita niaj ebloj estas senlimaj ; kaj ni povas redoni centoble tion, kion ni ricevis.

=====================

A N O N C E T O J

=====================

1-Kalendaro de la ekzamenoj de TIETo

Ekde 2011 TIETo havas siajn ekzamenojn jene :

i-Ekzameno A

Ghi okazas fine de marto por chiuj kaj fine de junio preskau nur por la gelernantoj de IZo.

ii- Ekzameno B

Ghi okazos en julio/augusto kaj koncernas tiujn, kiuj jam sukcesis en la ekzameno A au en simila.

Interesighantoj turnighu al :

TIETo

BP. 13169

Lome

TOGO

Retadreso : esp.togo@cafe.tg

2- Alvoko al Esperantistoj vivantaj en Togolando

La Unua komitatkunsido de UTE en 2011 decidis pri pashoj por la memstarigho de UTE. Unu el la farendajhoj estas rekoni la verajn membrojn de la asocio lau la statuto kaj regularo de UTE. Chiuj esperantistoj vivantaj en Togolando estas elementoj de la togolanda Esperantistaro (Esperantujo), sed ne automate membroj de UTE. Kiel farighi membro de UTE ? Ni legu plu !

UTE havas siajn statuton kaj regularon kiuj tion difinas. Ghis nun ne estas tute klare kiuj estas membroj de UTE kaj kiuj estas nur elementoj de la Togolanda Esperantistaro. Certe preskau chiuj intermiksas aferojn kaj tiel konsideras esperantistojn togolandajn membroj de UTE. Tio estas vera eraro. Ni konu nin veraj membroj de UTE, kiuj chiel klopodu por la memstarigho de la asocio. Tial la komitatkunsido de la 26a de marto 2011 decidis pri la ghisdatigo de la membraro de UTE.

Ghis la komitatkunsido dua de la jaro en novembro 2011 chiu esperantisto togolanda, kiu konsideras sin membro de UTE devas anonci sin al la estraro de UTE kaj pagi sian membrokotizon de 2011, kiu estas :

- 500 F por chiu individua membro

- 250 por chiu aligita membro

Post tiu dato, chiu esperantisto, kiu shatus farighi UTE-membro devas pagi kaj la alighkotizon kaj la membrokotizon. La alighkotizo estas fiksita jene :

- 1000 F por individua membro

- 200 F por aligita membro.

Entute 33 elementoj de la Togolanda Esperantistaro jam konfirmis sian membrecon. Tiel UTE ricevos minimume 33 X 250 F kiel membrokotizon en la jaro. Aliaj konfirmantoj estas atendataj ghis novembro 2011. Chiuj interesighantoj rilatu kun la estraro de UTE che la retadreso .

Kune ni klopodu por la memstarigho de UTE. Kunlaboreme,

3- La 19a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso)

La 19a TEK okazos de la 26a ghis la 28a de decembro 2011. La grava tasko de TIETo estas organizi la kvizon. Tial TIETo turnighas al chiuj esperantistoj, ke ili siamaniere kontribuu en la sukceso de tiu kvizo. Kion ili faru ?

Oni povas disponigi Esperantajhojn kaj aliajn aferojn al TIETo. Eble, la sendo de materialo estos malfacila al iuj, kiuj tamen shatus ion fari. Tiuj chi helpemaj homoj povos disponigi monerojn al TIETo, ke ghi havigu la necesajhojn en Togolando. Char TIETo havas konton che UEA, estus simple disponigi la monon al tiu chi konto kun informo al TIETo. La konto de TIETo estas "tiet-u". TIETo estas kontaktebla rete per la adreso

=============================

MEMORO PRI Nelly HOLEVITCH

=============================

La 28-an de augusto 2011 aperis vortoj de Alexander HOLEVITCH pri la forpaso de ties edzino. Estas malfaciel tie priskribi la etson tiam antau la komputilo. Sed kion fari ? Nur akcepti chion kaj daurigi la vivadon ghis sia vivfino. Char Nelly estas multo por togolandaj esperantistoj, tiuj chi ne silentas.

2- Transdonante kondolencajn vortojn de la laborantoj en Instituto Zamenhof

La 29-an de augusto 2011 mesagho iris al la vidvo.

Kara Alexander,

Jes vere trista momento. Kial devis okazi tiel ? Nelly ne jam estas tiom agha por forpasi. Nur 65 jaroj. Pli ol tiom havis mia patrino en Togolando antau ol morti. Kial ? Chu la sorto de Nelly ? Kial shi povis tiom frue forlasi nin ? Jes, estas tre triste. Sed kion fari ?

Kiam en 1987 mortis mia edzino unua kun la naskighinta infano, mi ege konfuzighis. Mia maltrankvilo temis chefe pri ilia sorto en la alia mondo. Se mi povus informighi, ke ili fartas bone tie, certe tie chi mi estus trankvila. Tiel mi pensas ankau nun pri Nelly.

Kiel statas shi nun en la alia mondo ? Lau iamaj vortoj de Hans, kiam mortis patro de togolanda esperantisto pro kancero, chiuj doloroj malaperas, kaj la forpasinto estas en paco. Chu vere estas tiel ? Ni ne scias. Se estus tiel, do ni ne lamentu, sed zorgu pri tio, kion shi postlasis, precipe vin, Alexander kies sano tiam zorgigadis shin. Jes, ne nur vin, sed ankau aliajn, la gefilojn, kaj nin en nia triopo, kaj precipe nian laboron. Tiu chi pluiras, kiel hierau Hans tute prave certigis tion al mi.

Mi ne chesos diri, ke ghis nun en 2011 la veraj agantoj por la movado en Afriko estas Hans BAKKER kaj Nelly HOLEVITCH. Ili zorgas pri Esperanto en Afriko TUTKORE, ne nur pri la lingva tereno, sed ankau pri la humana. Kiom da homoj tra ili plibonigis sian vivon ? Eble nun mi diru nur ion pri la kontribuo de Nelly en Afrika agado.

Shi helpadis Hans BAKKER en ties agado en Afriko. Per tio mi konatighis kun shi. Jen formighis la triopo. Shi multe kontribuis el la starigo de Instituto Zamenhof kaj ankau de Afrika Centro Esperantista. La sendependeco de Afrika Agado estas alia laboro de shi. Survoje al tio, ni renkontis la Esperantan Civiton. TIETo devis farighi paktinta establo de ghi. La irado de la aferoj montris klare ideojn, celojn, ktp. Nelly tre sagace komprenis chion, kaj TIETo simple retirighis de la Esperanta Civito. Tamen, io restis en TIETo pro ghia iama paktinteco.

Tra la jaroj de la la paktinteco de TIETo, aperadis diversaj reagoj de homoj el diversaj horizontoj. Iuj akuzis, atentigis, admonis, riprochis, dum aliaj kuraghigis. Kiel la E-organizajhoj povus utili al Afriko ? Multo pri tio aperis tra la reagoj. Chu Afriko povis ion kapti de tio ? Nelly klarigadis, gvidadis afrikajn esperantistojn tra tio. Kaj la sekvo....

Afrika Centro Esperantista nun funkcias tute sendepende. Ghi helpas al afrikaj esperantistoj en ties agado por Esperanto. Ghi scias kion povas la Esperanto-organizajhoj, kaj precipe UEA kaj la Esperanta Civito, por Afriko. Nelly montris la vojon al ACE, kiu ne povus naskighi sen shi.

Nelly foriris, sed restas Afrika Centro Esperantista kaj Instituto Zamenhof. Jes, la laboroj plu iros, kiel diris Hans hierau al mi. la vortoj ne povis esti longaj, char emocio glutigis ilin. Tamen la grava mesagho aperis : la laboroj pluiras kiel la triopo Hans-Nelly-Koffi faradis ghin kun la apudesto de vi, kara Alexander. Tiel, tra Nelly ankau vi estas en la triopo, kiu pluestas triopo, kiam nun Nelly estas for de ni. Kiel mi rilatadis kun Nelly kaj vi, tiel mi plu rilatu nun kun vi, kvazau Nelly pluestus.

Vi informis min pri la sepultado : "malgranda ceremonio okazos 1 septembro 13:45 horo kun mi, niaj infanojn, Hans kaj alia kelkaj nia amikojn".

Iam, parolante pri niaj laboroj por Afriko, Hans diris al mi, ke la nepagipoveco de afrikaj esperantistoj diskriminacias. Hans tiel bedauris, ke mi devus pli multe fari por la movado se mi ne estus en nepagipova lando. Tio chi estas tute vera, kio pruvighas ankau nun. estas MIA DEVO esti inter vi por akompani Nelly al ties lasta loghejo. Jen pliafoje aperas la diskriminacio. Kion fari ? Nur akcepti la sorton kaj pensi pri la estonteco.

Nelly ne plu estas inter ni, sed esperantistoj nunaj kaj estontaj certe audos pri shi pro ties grandaj laboroj por Esperanto en Afriko, kaj precipe pro shiaj klopodoj por Togolandanoj.

Geinsitruistoj de instituto Zamenhof tute ne povis paroli, kiam mi informis ilin pri la forpaso de Nelly. Estas malfacile tion elteni. Sed, tagoj pasos, kaj poste ni vidos. Kio certas, tio estas, ke pri Nelly kaj ties laboroj por Afriko oni scios ghis la fino de la tempoj.

Korpreme !

gk

3- Omagho de Esperantistoj afrikaj kaj precipe togolandoj al Nelly HOLEVITCH

Lome, 1-an de septembro 2011

Kara Alexander,

Baldau vi akompanos nian karan Nelly al shia lasta loghejo. Sur la tero shi faris multon, helpis homojn, kaj la rezultoj de shia agado restos eterne sur la tero. Nerefutebla estas la fakto, ke shia malapero estas tre granda perdo por Esperanto, kaj precipe por Esperanto en Afriko, aparte por TIETo en Togolando. Instituto Zamenhof estas unu el shia atingo en la vivo por helpi vivon de aliaj. Kune kun shi ni povis starigi Afrikan Centron Esperantistan (ACE). Granda tasko nun revenas al ACE kaj ankau al afrikaj esperantistoj, kiu eternigu la memoron pri nia karmemora Nelly.

Baldau ni ekverkos memorlibron pri shi. Pri la enhavo venas al mi jenaj punktoj :

- Prologo

- Biografio de Nelly (naskigho, studado, edzinigho/infanoj ghis esperantistigho)

- Vivado en Bulgario (profesio, geedza vivo, E-agado en Bulgario, partopreno en E-renkontighoj/ Ukoj)

- Alveno en Nederlando

- Esperanto-agado en Nederlando de shia alveno ghis la konatigho kun la Esperanta Civito ( agado en Esperanto Nederlands, helpado al Hans en Afrika Agado, partopreno en Espepranto-renkontighoj, ktp)

- Agado en la Esperanta Civito (aligho, senatanigho, venigo de Afriko en Esperantion, retirigho de TIETo el la pakto de la esperanta civito

- Nelly kaj Instituto Zamenhof kaj Afrika centro Esperantista

- Nelly de 2008 ghis la 27a de augusto 2011

- Vortoj de e-istoj kaj esperanto-organizajhoj pri Nelly

- Epilogo

Per tiu chi vortoj mi salutas vin deziras kuraghon al vi.

gk

======================================================= KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ? 1- Per abono : 15 euroj estas la abonprezo 2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 15 eurojn au pli. La monon oni sendu al la konto "tiet-u" che UEA

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ? Necesas alighi al la tiucela dissendolisto. Tio ebligas ankau ricevon regulan de informoj pri la movado en Togolando. Oni do sendu malplenan mesaghon al :

KUNLABORANTOJ OVo estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn kunlaborantoj. La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO Aperos fine de septembro 2011. Artikoloj por tiu chi numero atingu la redakcion plej malfrue la 15-an de decembro 2011

REPRESO Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de OVo. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.