Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Parolado pri la Kuba Kvinopo
de Ricardo ALARCÓN  
27a septembro 2011

Ke la postulo pri liberigo de la Kvin persekutu Obama-n kiel cigana malbenaĵo

Parolado de Ricardo Alarcón en la renkontiĝo de kubanoj loĝantaj eksterlande, kiu estis solene fermita ĉi-vendrede la 29-an de januaro de 2010, en la Kongrespalaco, en Havano

Sampatrujanoj :

La batalo por fari justecon al niaj Kvin fratoj malliberaj en Usono postulas detalan ekzamenon de la konscio. Ni ne rajtas je kontentiĝo pro la atingoj, ne gravas kiom grandaj kaj daŭraj povintus esti niaj streboj. Ni devas multon pli fari kaj tion fari nun, ĉar ĉi-jare estos la fino de ĉiu eblo trovi solvon ene de la usona juĝsistemo.

Fakte, la kazoj de Gerardo, Antonio kaj René estas jam fermitaj kaj eblus reesplori ilin nur pere de eksterordinaraj proceduroj speciale komplikaj, kiuj ne donas bazon al optimismo.

Ni sukcesis fari vastan solidarecan kampanjon en la tuta mondo, sed por la plej multaj usonanoj tiu ĉi kazo, simple, ne ekzistas. Kiuj en Usono kontrolas la informojn, tiuj malpermesas al la usona popolo aliri ĝin.

Nur en Miamo publikiĝis tekstoj pri la juĝproceso trudata al la Kvin. Sed anstataŭ agi kiel informantoj, preskaŭ ĉiuj nomataj lokaj „ĵurnalistoj”, multaj el ili dungitaj de la registaro, dediĉis sin al falsado de la faktoj, kalumnii la defendo-advokatojn kaj senkaŝe premi la membrojn de la ĵurio.

Por la cetero de la lando, la siamomente plej longdaŭra juĝo en la usona historio ne altiris sekundon da atento. Pri ĝi ne okupiĝis la korporacia gazetaro malgraŭ tio, ke antaŭ la tribunalo prezentiĝis admiraloj kaj generaloj, asesoroj de la usona prezidanto kaj krome, teroristoj milite vestitaj. Nenion diris la gazetaro pri la tie farita nekutima prezento de perfortaj agoj kaj planoj, kiuj prepariĝis kaj eĉ realiĝis ene de la usona teritorio, nek pri la skandala pravigo, kiun pri tiuj agoj faris la prokuroroj kaj la juĝistino. La komunikiloj silentis antaŭ la premoj kaj minacoj faritaj al la membroj de la ĵurio kaj antaŭ ties plendoj kaj la timaj riproĉoj de la tribunalo mem.

Nenion diris iam ajn la usonaj komunikiloj pri tiu ĉi dokumento prezentita de la prokurorejo en majo de 2001, kies aŭtoroj ĝin komencas atentigante, ke la farata paŝo ne havis similaĵojn en la historio de Usono. Kion diras esence tiu ĉi teksto titolita Urĝa Peto, kiu estis adresita al la Apelacia Kortumo de Atlanto ? Kion tiel urĝe petis la prokuroroj kaj kial ili tion faris ?

Per ĉiuj eblaj vortoj la prokurorejo akceptis, ke maleblis pruvi la kulpecon de Gerardo Hernández Nordelo en la abomena Kulpo 3 – Konspiro por unuagrade murdi – kaj ĝi formale petis nuligi la originan akuzon, kiu estis ĉefa kerno de la longa proceso. Pro tio nek la juĝistino de la distrikto nek la Apelacia Tribunalo akceptis la malfruan peton. La ĵurio, do, devis decidi pri kulpigo, pri kiu la akuzanto mem rekonis sian malsukceson kaj insistis nuligi ĝin, kaj tion li faris arde, eksterkutime.

Sufiĉis apenaŭ minutoj por la ĵurio, sen palpebrumi, deklari Gerardo-n kulpa pri io, pri kiu li jam ne estis akuzata. La ĵurianoj ne havis minimuman heziton, dubon, kvankam la prokurorejo rekonis, ke „surbaze de la pruvoj prezentitaj ni alfrontas nevenkeblan obstaklon kondukantan al la malsukceso de la akuzo.” Nur en Miamo povis okazi io simila. Gerardo estas verŝajne la nura persono kondamnita je morto en karcero pro iu neekzistanta „krimo”, kun kiu li havis nenian rilaton kaj pri kiu la akuzanto rekonis havi neniun certecon. Tio estis la plej firma pruvo, ke en Miamo estis absolute malebla ricevi justan juĝon por niaj Kvin kamaradoj.

Ne hezitis ankaŭ la juĝistino, kiu perfekte konis tion supran, trudi al li la enorman kondamnon petitan de la registaro, je du dumvivaj karcerpunoj plus 15 jaroj en karcero. Ne dubis la Apelacia Kortumo, adresito de tiu dokumento, ratifi tiun troecon kaj nei al Gerardo la eblon esti rekondamnita rilate al la ankaŭ falsa akuzo pri „spionado”, kvankam la Kortumo klare rekonis, ke rilate al li, tio estus adekvata. Malakceptante reesplori la kazon la Supera Kortumo fariĝis kunkulpulo en nepardonebla granda maljustaĵo.

La proceso de rekondamnoj ĵus farita al Ramón, Antonio kaj Fernando plian fojon konfirmas la maljustecon, kiun suferas niaj kamaradoj, kaj la arbitrecon de la usona sistemo. Oni devis lukti dek jarojn, por ke la Apelacia Kortumo rekonu tion, kio estis konata ekde la unua tago, kion la defendo daŭre ripetis : ke en tiu ĉi kazo ne estis damaĝo al la nacia sekureco de Usono, ke neniu akiris nek elsendis, eĉ ne serĉis iun ajn sekretan informon. Unuvorte, ĉi tie estis nenio pri spionado. Pro tio la Apelacia Kortumo deklaris nulaj tiujn kondamnojn kaj ordonis la trudon de aliaj. Ĉio supre dirita estas en tiu ĉi dokumento, kiu estas publika, sed tio ne gravas al la imperiaj komunikiloj nek al la stultuloj ilin apogantaj. En la malmultaj okazoj kiam ili ne povas eviti aludi la Kvin, ili ĉiam atribuas al la Kvin „spionadon”, kiu – kiel ili scias – neniam ekzistis.

La novaj kondamnoj aljuĝitaj al Ramón, Antonio kaj Fernando estas same maljustaj, arbitraj kaj nepravigeblaj. Kiel la antaŭaj kaj kiel tiuj kontraŭ Gerardo kaj René, ĉiuj konfirmitaj de la Apelacia Kortumo. Tamen la procezo de rekondamnoj al la tri kamaradoj estis grave fruktodona : la registaro rekte rekonis, ke ekzistas vasta internacia movado de solidareco al la Kvin, kio devigis la registaron montri flekseblecon, kaj tio ebligis elimini la punojn je dumviva malliberejo kontraŭ Ramón kaj Antonio. Kiel kutime, tiu publika rekono, ke Vaŝingtono ne povas ignori kion pensas la mondo, estis malakceptata ankaŭ de la propra gazetaro. Senlace multobligi la solidarecon estas la nura vojo.

En la lastaj jaroj pluraj individuoj estis kulpigitaj reale spioni, kun elsendo al eksterlando, de sekretaj dokumentoj militaj aŭ rilataj al la nacia sekureco, prenitaj el altaj niveloj de la usona registaro. Neniu ricevis kondamnon kompareblan al tiuj de niaj kamaradoj, kaj kelkaj el tiuj kondamnoj okazis antaŭ longe, ĉar la akuzitoj rehavis la liberecon kaj, en iu kazo, la prezidanto Obama decidis, ke oni nuligu la akuzojn, ĉesu la apelacia procezo kaj la akuzitoj estis senditaj hejmen. Ĉu vi volas pli konkretan kaj freŝan eventon ? Legu tiun ĉi novaĵon publikigitan en la gazeto Washington Post, sabate, la 23-an de januaro de 2010, antaŭ malpli ol semajno. James W. Fondren Jr. Li estis altranga oficiro en la Oficejo pri Defendo, en Vaŝingtono, kie li atingis la vicdirekcion de la oficejo de kontakto de la Pacifika Komando, kaj li estis trovita kulpa eksterleĝe doni al eksterlanda registaro sekretan dokumenton de Pentagono, eĉ militajn informojn. Sinjoro Fondren estis altranga oficisto ne akuzita „konspiri” sed fari palpeblajn spionaĵojn. Antaŭ malmultaj tagoj li estis kondamnita de Federacia Kortumo en Alexandria, Virginio. Ne penu diveni. La kondamno publikiĝis : 3 jaroj da karcero.

Sampatrujanoj :

Gerardo iam diris, ke la justeco venos nur kiam ĝin faru „ĵurio de milionoj.” Nia tasko estas mobilizi tiujn milionojn kie ajn ni estu. La prezidanto Obama povas kaj devas liberigi ilin kaj tion li devas fari jam, kaj sen iu ajn kondiĉo. Li devas ordoni al sia oficejo pri justeco, ke ĝi nuligu la akuzojn faritajn al niaj kamaradoj. Li scias kiel fari tion, ĉar li jam faris tion en majo de la pasinta jaro, en la kazo de altranga oficiro kondamnita pro spionado.

Niaj kamaradoj alfrontis du ĉefajn akuzojn. La Kulpo 2 – Konspiro por spioni –, kies malfirmeco estis rekonita de la Apelacia Kortumo, kaj la Kulpo 3 – Konspiro por unuagrade murdi –, kiun eĉ W. Bush rekonis pruvomanka kaj klopodis nuligi. Kion pli bezonas sinjoro Obama por nuligi ambaŭ perfidajn akuzojn ?

Ni devas postuli, ke li tion faru. Ke tiu postulo ĉie persekutu lin kiel cigana malbenaĵo.

Kiel devas persekuti lin la postulo, ke li permesu al Adriana viziti Gerardo-n, kaj al Olga viziti René-n. Dum li ne faras tion – permesi al la Kvin reveni liberaj al siaj familioj kaj al sia patrujo –, ni devas denunci ĉie la maljustan torturon, kiu jam tro daŭras.

Mi finas, sampatrujanoj, ĉar la momento postulas agon.

Fidel diris, ke la Kvin revenos.

Ni devas agi, por ke ili revenu. Kion ni faros ?

Ricardo ALARCÓN DE QUESADA, Kongrespalaco, la 29-an de januaro 2010

Elhispanigis Norberto DÍAZ GUEVARA