Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Radio kaj TV Martí, kaverno de koruptitoj, asertas revuo
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

Radio kaj TV Marti estas ne pli ol kaverno de favorismo kaj amikismo, kie supervivas nur la privilegiitoj de la „rondo de amikoj” regata de la direktoro, Pedro Roig, kiu pravigas sian longdaŭran postenon surbaze de la rilatoj de li fortigitaj, en la daŭro de la jaroj, kun estroj „de ambaŭ partioj”.

Tiu estas la priskribo donita de la ĉefa anteno de la CIA kontraŭ Kubo en vasta raporto publikigita de Poder 360°, grava revuo de la mondo de la negocoj konata en pluraj latinamerikaj landoj, en la anglalingva retpaĝo.

La aŭtoroj de la esploro, Siobhan Morrissey kaj David Adams, intervjuis Roig, kiu memoris kun ŝajna naiveco, ke alveninte en Miamo li estis taksiisto kaj poste ŝoforo de kamiono en la sukfabriko Royal Crown Cola antaŭ ol reaperi kiel posedanto de privata lernejo kun milita trajto - Inter-American Military Academy – kiu venigis lin al la mikrofono de Radio Martí en programo titolita „Vidpunktoj“.

Roig estis dungita kiel direktoro de Radio kaj TV Martí en 2003, sen antaŭa sperto en la administrado de radio- kaj tv-stacioj.

La revuo klarigas, ke Roig mem dungis kiel direktoron de personaro kun jara salajro de 100.000 dolaroj la nepon de sia edzino, Alberto Mascaró. Kaj ke li trovis fantomajn postenojn por malnovaj konatoj kiel Luis Zuñiga Rey, la teroristo amiko de la familio Bush.

Por Roig, „la duono de la popolo“ de Kubo ĉiutage aŭskultas Radio Martí – dum fontoj de la usonaj sekretaj servoj agnoskas la preskaŭ kompletan mankon de publiko por la kontraŭkuba radio, kiu estas tiukaze venkita nur de sia frata elsendejo, TV Martí, konata kiel „TV kiu ne videblas”.

Kerna elemento en lia kariero estas – kaj tion ne mencias la raporto - , ke Roig estis trejnata de la CIA en Fort Benning apud la internacia teroristo Luis Posada Carriles, kiel murdisto en la Operacio 40, cele al la malsukcesa invado ĉe la Porkogolfo (Playa Girón).

Raporto „inventita” pri la ceremonio de Obama

La revuo rakontas la grandan malkapablecon de tiu ŝtata entrepreno rilate al la inaŭgura ceremonio de la prezidanto Barack Obama.

La teamo gvidata de Cristina Sanson, la direktorino de programoj, plia persono protektata de Roig, malfrue alvenis al la ceremonio kaj ŝi „inventis” raporton surbaze de bildoj de agentejoj.

En intervjuo por Poder 360°, Sanson klarigis, ke ili malsukcesis atingi la laborlokojn pro la homamaso kaj la misfunkcio de la metroo. „Ni devis transsalti barilojn”, tute serioze asertis la iom dika programistino.

La sekvintan tagon, Roig gratulis la teamon pro la bonega laboro.

La profesia dosiero de Sanson, en la arĥivoj de la stacio, enhavas diplomon Master pri ĵurnalismo de la Universitato de Kolombio. Tamen, la esploro de Poder 360° trovis neniun spuron de tiaj studoj en la prestiĝa institucio.

Same okazis kun diplomo de la Universitato de Florido de la Sudo, kie ŝi aperis, sed neniam finis la kurson.

Tamen, plia „diplomo” multe pli grava pravigis la dungon de Sanson fare de la direkcio de Radio kaj TV Martí : ŝi alvenis kun rekomendletero de Jorge Mas Canosa, la mortinta „chairman” de la nacia fondaĵo Kub-Usona, la tiama entute ĉiopova mafia institucio, en kiu lia patro okupis direktoran postenon.

Poder 360° priskribas la aspekton malmulte allogan de la konstruaĵo de la stacio, lokita en tereno de la stokejoj Doral, en Miami-Dade, kaj la oficejon de Roig ornamitan per fotoj de Andy Garcia, Ronald Reagan kaj de la paro George kaj Barbara Bush. Krom universitataj diplomoj, kies aŭtenteco ne estas esplorita.

Pasintjare Roig estis devigata malgrandigi la buĝeton kaj li tuj nuligis 35 laborpostenojn. La 35 viktimoj de tiu operacio estis laboristoj kun longdaŭra sperto. Neniu membro de la amika rondo de la direkcio estis tuŝita de tiu decido.

Radio kaj TV Martí „malaperigis” pli ol 500.000 milionojn da dolaroj de la kontribuantoj en la lastaj jardekoj.

Lasta raporto de la usona Senato rekomendas kunigi la oficejon de elsendoj al Kubo (OCB), posedanto de Radio kaj TV Martí, kun la Voĉo de Ameriko, la oficiala propaganda radio de la usona registaro.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara