Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Argentino : novaj pruvoj kontraŭ la murdisto de Trelew, protektata en Miamo
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

Dum en Miamo oni prokrastas la prezenton antaŭ tribunalo, por ekstradicio de la ŝipleŭtenanto Roberto Guillermo Bravo, kunfaranto de la Masakro de Trelew – „ĉar lia advokato malsaniĝis” – en Argentino publikiĝas novaj pruvoj pri la kulpeco de Bravo kaj de la milita diktatorecoo, kiuj atestas la antaŭe faritan planon de la horora krimo.

Bravo mortrepafis la 16 viktimojn de la masakro okazinta la 22-an de aŭgusto 1972. Torturisto kaj murdisto li hodiaŭ fariĝis prospera entreprenisto, kiu vendas siajn servojn al la usona armeo kaj kontribuas al la kampanjaj monkasoj de la Respublikana Partio.

La ŝipleŭtenanto devus prezentiĝi antaŭ kelkaj tagoj antaŭ la juĝisto Robert Dube de Miamo, sed la juĝo estis prokrastita ĝis la 31-a de aŭgusto. En la 38-a jaro post la masakro, protektata de siaj komplicoj el la usona sekretaj servoj, Bravo ankoraŭ ne estis punata pro siaj agoj.

La argentina ĵurnalo Jornada raportas, ke la 21-an de aŭgusto la vicsekretario pri homrajtoj, Juan Arcuri kaj specialisto de la arĥivo de la provinca komisiono por la memoro, Claudia Bellingieri, prezentis al la federacia juĝejo de Rawson, kiu okupiĝas pri la kazo, gravan dokumentaron rilatan al la Masakro de Trelew.

La dokumentoj trovitaj pruvas la ekziston de informa komunumo de la premgrupoj „kiuj sciis pri la eblo, ke tiu masakro okazos”, diris Bellingieri.

La tuta informo estis „oficiala, tiel estas, dokumentoj preparitaj de la polico de Bonaero aŭ de aliaj membroj de la informa komunumo kaj ankaŭ de la prefektejo de la norda regiono”.

Tie „estas la sekretaj mesaĝoj kun la nomoj de la mortpafitoj, kaj ankaŭ la nomoj de la postvivantaj personoj”, substrekis la specialisto.

„Estis 6 postvivantoj kaj poste restis 3”.

„Neniam okazis klopodo fuĝi el la militbazo, male, okazis amasa murdado, kiu estis decido de la tieaj membroj, Sosa, Bravo kaj la ceteraj kulpuloj, kiuj havis la apogon de la armeo”.

Monatojn post la masakro, „El Ñato" Bravo aperis kun sia komplico, la kapitano Luis Emilio Sosa, dungito de la mar-aera-militbazo en la momento de la krimo, en la argentina diplomata ŝipoficejo en Usono, lokita en 1816 Corcoran St., N. W., Washington D. C..

La argentina sekretario pri homrajtoj, Eduardo Luis Duhalde, substrekis en alia momento la „fortan rilaton” de la usonaj specialaj servoj kun la kulpigataj militistoj.

„Pliaj pruvoj por restarigi la veron”

La sekretaj mesaĝoj okupitaj kaj laste prezentitaj „pruvas la persekutadon antaŭ kaj post la okazintaĵoj de la 22-a de aŭgusto 1972 : informoj pri advokatoj, familianoj de la malliberigitoj, pri memoraj aranĝoj kaj aliaj spionaj agoj”.

„La graveco de tiuj dokumentoj troviĝas en tio, ke la sekretaj fortoj mem klopodis plani la aferon, ili surpapere postlasis cirkonstancojn kiuj ebligas hodiaŭ, post 38 jaroj, uzi tiujn tekstojn kiel pruvon por restarigi la veron”, asertis Berlingieri al la gazeto Miradas al Sur.

Laŭ asertoj de la specialistino, en la unua dosierujo troviĝas la sekretaj informoj kiuj cirkulis post la masakro, kaj detala analizado de la faktoj, kiuj pretendas pruvi, false, ke la masakro okazis post fuĝklopodo.

La Masakro de Trelew malfermis novan ĉapitron de la armea subpremado en Argentino. Ekde tiam la diktatoreco strebis malaperigi la opoziciantojn.

En Trelew dek ses membroj de la maldekstrularo mortis kaj tri postvivis. Laŭ la oficialaj dokumentoj de la kazo, la masakro okazis, „kiam Emilio Sosa, tiam kapitano de fregato, en akompano de la leŭtenanto Roberto Bravo kaj de la kapitanoj Emilio Del Real kaj Raúl Herrera (jam mortinta) prezentiĝis en la loko de la aresto”.

Antaŭ la ekzekuto „estis ordonite al la arestitoj, ke ili faldu siajn tukojn kaj elprenu la matracojn, kaj ĉion lasu en la enirkoridoro, kaj post tio ili estis devigataj fari vicon en la koridoro”, rakontas la akuzo, kies procezon estras la federacia juĝisto Hugo Sastre.

Prokrastita pro „stomakaj problemoj”

Usona civitano ekde 1987, „El Ñato” fondis la RGB Group Inc, firmaon de kuracistaj servoj „kun moderna teĥnologio”, kiun provizas la Pentagono ekde 1998. Inter la klientoj troviĝas ankaŭ „Homeland Security”, la oficejo de interna sekureco.

La aŭdienco en tribunalo de Miamo por decidi pri la peto de ekstradicio kontraŭ Bravo, prezentita de la argentina registaro, ankoraŭ ne okazis ĉar „la advokato (de Bravo) malsaniĝis post reveni de vojaĝo”.

„Li havis gravajn stomakajn problemojn kaj fortan kapdoloron, situacio kiu plu daŭras”, asertas teksto prezentita al Robert Dube, juĝisto tre konata pro siaj amikoj en la kub-usona mafia komunumo.

Estas jam konate, ke la defendo de Bravo planas prezenti kiel atestantojn du „spertulojn” konatajn pro sia retoriko de ultradekstrema sinteno : Alfredo Solari, argentina advokato defendanto de diktatoraj murdistoj, kaj Jon Perdue, direktoro de programoj pri Latinameriko de The Fund for American Studies (TFAS), ligita kun Otto Reich kaj fama pro siaj koleraj atakoj kontraŭ la venezuela registaro. Ambaŭ partoprenis en aranĝoj de la latinamerika novfaŝisma grupo UnoAmerica, gvidata de Alejandro Peña Esclusa, kiu estis arestita en Karakaso pro terorismo.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara