Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La hodiaŭaj protektantoj de Posada estas la samaj konspirantoj kontraŭ Kennedy
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

„Temas pri la sama bando”, respondis la generalo Fabián Escalante Font, kiu dum pluraj jaroj estis ĉefo de la sekretaj servoj de Kubo, kiam oni lin demandas, ĉu la hodiaŭaj protektantoj de la teroristo Luis Posada Carriles en Miamo apartenas al la sama mafia kuba-usona familio kiu, en la sesdekaj jaroj konspiris por murdi la prezidanton Kennedy.

Por tiu kiu esploras de antaŭ kelkaj jaroj ĉiun detalon de la murdo de la usona gvidanto, pluraj el la figuroj hodiaŭ ligataj al la terorista meĥanismo apoganta Posada-n, troviĝis jam inter la membroj de la „Operacio 40” preparita de la CIA paralele al la malsukcesa invado ĉe la Porkogolfo (Playa Girón), por elimini la gvidantojn de la kuba revolucio kaj subpremi ties apogantojn.

Kaj inter tiuj murdistoj de la CIA aperis pluraj individuoj ligitaj al la murdo, en Dalaso, de John Fitzgerald Kennedy.

„Tio estas la fonto de ĉiuj teroristoj”, substrekas Escalante rilate al tiu organizaĵo fondita de la CIA, kiu daŭre aktivas kun lokaloj en la centro de Miamo, kun favoroj kaj protektoj fare de la FBI kaj de la federaciaj prokuroroj.

Apud la invadantoj, bataliono de la morto

Escalante memoras, ke inter la individuoj en Miamo elektitaj de Joaquín Sanjenis, polica eksĉefo dum la prezidanteco de Carlos Prío, troviĝis pluraj individuoj kiuj plu vivas kaj aktivas en la teroristaj rondoj de Florido.

„Kiam komenciĝis la plano de la ekspedicio al la Porkogolfo, mi kredas, fine de 1960, estis kreata la Operacio 40, kiu estis la polica aparato de la sekretaj servoj de la salajratoj, de la brigado de invadantoj. Sanjenis komencis venigi ekspolicanojn, ekspremantojn, homojn tre ligitajn al terorismo, kiu estis uzata en Kubo en la 1950-aj jaroj kun premado, murdoj ...”

„La tasko de „Operacio 40” estis veni post la invadantoj kaj kontroli dosierojn, murdi oficirojn en ĉiu kontrolata urbo."

Post la malvenko ĉe la Porkogolfo – nomata Bahía de Cochinos – la „Operacio 40” transformiĝis unue en sekureca aparato, en Miamo, de la kuba-usona mafio „ĝis la momento kiam la membroj komencis havi ekonomian povon kadre de la Operacio Mangosta”.

„Ili havis multan monon, la milionojn de dolaroj investitajn en la trejnejo de la CIA, nomata JM/WAVE. Jam en 1963, tiuj homoj transformiĝis samtempe kun la elementoj de la kuba-usona mafio. Tiam komenciĝis iliaj klopodoj prepari kondiĉojn, trudi politikon al Kubo”.

Escalante memoras, ke fine de la 60-a jardeko la aviadiloj portantaj armilojn, rimedojn, manĝojn por la salajratoj en Gvatemalo kaj poste en Puerto Cabezas, en Nikaragvo, revenis al Usono.

Lee Harvey Oswald ricevis apogon

Tiel okazis, ke en aprilo 1963, kiam Lee Harvey Oswald – la supozata murdisto de Kennedy – aperis en Nov-Orleano. „Por ŝajnigi sin simpatianto de la Revolucio, li fondis apogkomitaton por Kubo – kies nura membro estis li – en la sama oficejo de la Kuba Revolucia Konsilantaro, kiu estis organizaĵo de la kontraŭrevoluciaj rondoj, de la CIA. Tie troviĝis ankaŭ faŝisma organizaĵo fondita de la FBI, nomita Demokratia Kubo (Cuba Democrática)”.

En Nov-Orleano, la nura ago de Oswald estis funkcii kiel simpatianto de la kontraŭrevoluciaj grupoj kaj poste kiel „simpatianto de la revolucia registaro”, komentas la aŭtoro de multnombraj libroj tiutemaj.

Krom Posada, daŭre promenas hodiaŭ en Miamo, Félix Rodríguez Mendigutía, unu el la murdintoj de Che Guevara ; Antonio Veciana, fondinto de Alpha 66 ; Orlando Bosch, komplico de Posada en la detruo de kuba civila pasaĝeraviadilo ; Guillermo Novo Sampoli, ligita kun la murdo al la ĉilia eksministro Letelier ; Virgilio Paz Romero kaj José Dionisio Suárez, la farintoj de la krimo ; Gaspar „Gasparito” Jiménez Escobedo, murdinto de Artagnan Díaz Díaz ; Pedro Remón Rodríguez, murdinto de Félix García Rodríguez kaj Eulalio Negrín, en Novĵorko ; José Basulto kaj aliaj.

„Alpha 66 estas parto de la de CIA tiel nomataj aŭtonomaj operacioj, kiuj estis fontoj de multaj teroristaĵoj jam ekde la 60-aj jaroj.”

En Venezuelo, Posada estis ĉiam ligita al CIA kaj DISIP

En Venezuelo, Posada ĉiam rilatis kaj al la sekreta polico kaj al la CIA, klarigis Escalante.

„Poste, kiam supoze finiĝis la revolucia rezistado, meze de la 70-aj jaroj, li enuas kiel premanto, komencas dediĉi sin al negocoj kaj fondas milittrejnan organizaĵon de sekreta polico, kiu faras kion ajn.”

„Kaj Joaquín Chaffardet, hodiaŭ loĝanta en Usono, estis tiu kiu savis Posada-n antaŭ la usonaj tribunaloj pri migrado. Kiam alvenis Orlando Bosch, li apogas, sed la firma figuro estas Posada Carriles. Li havas kontakton kun Carlos Andrés Pérez. Estas li kiu konas la ĉefon de la gardistoj de tiu, Orlando García.”.

„Notu, ke Orlando García estis membro de la grupo de Sanjenis, de la polico en Kubo ... li apartenis al la gangsteroj de la 40-aj jaroj ...”

Inter ili troviĝis figuroj tiel gravaj kiel Rafael „Chi chi” Quintero, kiu membris en la nacia sekurec-konsilantaro de Usono ... „kaj estis li kiu diris, ke se la tuta vero pri la morto de Kennedy estus konata, Usono havus la plej grandan skandalon de sia historio”.

Por Escalante, la figuroj hodiaŭ ĉirkaŭantaj Luis Posada Carriles kaj donantaj al li rimedan kaj ekonomian apogon en Miamo, apartenas al la sama „armeo” de tiuj, kiuj en la 60-aj jaroj konspiris por murdi Kennedy.

„Ili estas la samaj homoj”, li komentas. „La samaj kiuj iras al Ĉilio fari la puĉon kontraŭ Salvador Allende, kaj kiuj sin proponas al Augusto Pinochet kiel la murdistojn de la operacio ... la samaj homoj kiel Orlando Bosch, Dionisio Suárez, Aylwin Ross, la fratoj Novo Sampoli, la tuta trupo kiu apartenis al la Operacio 40”.

„Ili estas la samaj ... kaptinte ilin vi trovos Félix Rodríguez Mendigutía, la murdinton de la komandanto Ernesto Che Guevara ; Luis Posada Carriles, José Dionisio Suárez, unu el la murdintoj de Letelier ... vi trovos ĉion kion ili nomis Milito sur la vojoj de la mondo”.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara