Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ekvadoro : kolonelo arestita estis lernanto de la terora Lernejo de la Amerikoj
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

Almenaŭ unu el la tri koloneloj arestitaj en Ekvadoro, interalie pro klopodoj murdi la prezidanton Correa, studis por aktiva trejnado en la terora usona milit-akademio nomata Lernejo de Ameriko.

La dosieroj malkaŝas, ke Manuel E. Rivadeneira Tello troviĝis en tiu usona institucio, kie trejniĝis dum pluraj jardekoj pluraj el la plej abomenataj personoj de la historio de la diktaturoj kiuj suferigis Latinamerikon.

La School of the Americas (Lernejo de Ameriko), troviĝas en Fort Benning, en la usona regiono de Colombus, Georgio. Ĝia ĉefa tasko ĉiam estis utili kiel instrumento por trejni latinamerikajn militistojn „kunlabori” kun Usono.

Militaj gvidlibroj malsekretigitaj en 1996 apartenantaj al tiu institucio klare instigas la rompon de homrajtoj per uzado de torturoj, eĉ de murdo. Prezidanto de Panamo nomis SOA-n „la jankia baso por la malstabiligo de Latinameriko”.

Laŭ la demokrata senatano Martin Mechan : „Se la Lernejo de Ameriko decidus kunsidigi ekslernantojn, ĝi kunigus kelkajn el la plej fifamaj kaj abomenataj murdistoj kaj deliktuloj de la hemisfero”.

La policanoj arestitaj prezentiĝos antaŭ juĝisto, kiu decidos ĉu ili restos en malliberejo. La du aliaj koloneloj estis rekonitaj kiel Julio César Cueva kaj Marcelo Echeverría.

Gardisto de la prezidanto Correa hieraŭ montris kvar fusilajn kuglobatojn, tri en la antaŭa parto kaj unu en la ventoprotektilo de la aŭtomobilo per kiu li iris al la Palaco de la Registaro post sia saviĝo. La kuglobatoj pruvas, ke la celo estis murdi la ŝtatestron.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara