Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kun sia murdistaro de Miamo, la CIA havis en Portoriko Juan Mari Bras en la celilo
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

Kun la komforta preteksto de la reciproka simpatio ekzistanta inter batalantoj por la sendependiĝo de Porto Riko kaj la kuba Revolucio, la usonaj sekretaj servoj, en sia penado malhelpi la propraj aspiroj al sendependiĝo de la insulo, ne dubis utiligi sian murdistan hundaron de Miamio, prenante Juan Mari Bras kaj lian familion kiel unuan celon.

Malsekretigitaj dokumentoj de FBI – kiel parto de publikaj juĝoj okazintaj antaŭ House Selective Committee on Asassinations – elmontras, ke Usono permesis al la kuboamerikaj pagitaj murdistoj trejnitaj por agresi Kubon senpune agi kaj en streĉa alianco kun la portorika dekstrularo por nuligi la sendependiĝas evoluon okazantan ekde la mezo de la sesdekaj jaroj, kaj partopreni en dekoj da teroristaĵoj kontraŭ la portorika movado por sendependiĝo.

La grupo ĉirkaŭ Juan Mari Bras, la movado por sendependiĝo (MPI - 1958-1971) kaj poste la portorika socialista partio (PSP – ekde 1971) estigis kreskantan malstabilecon kaj estis danĝero por la kolonia regado fare de Usono.

La portorika gvidanto forpasis en la frumateno de tiu ĉi vendredo, 83-jara, kaj li estis entombigita, hazarde, tiun ĉi 12-an de septembro, tago de la naskiĝo de Pedro Albizu Campos, centra figuro de la lukto por la sendependiĝo de Portoriko dum la unua duono de la 20-a jarcento, kaj Juan Mari Bras estis lia daŭriganto.

En la unua vico la murdista infankuracisto

La faktoj pruvas, ke la teroristaĵoj faritaj de kuboamerikanoj en Portoriko integriĝas en la koncepto de la operacioj nomataj “aŭtonomaj”, kiuj ebligas nei la partoprenon de Usono en krima ago.

La 7-an de januaro de 1969 la usona agentejo United Press raportis la ricevo de informo subskribita de la terorista grupo "Kuba Povo " – organizaĵo tiam gvidata de la murdista infankuracisto Orlando Bosch – komplico de Luis Posada Carriles en la detruo de civita kuba aviadilo en 1976.

La dokumento anoncis la komencon de kampanjo kontraŭ MPI kaj PSP nomante siajn membrojn „teatro-pupoj de Castro, kiuj volas korupti la portorikan socion”.

Tiun saman nokton eksplodilo estis metita sub la aŭtomobilon de Juan Mari Bras, antaŭ lia domo, kaj la tuta veturilo detruiĝis.

La 24-an de julio de 1973 bombo eksplodis en la oficejoj de la centra komitato de PSP samtempe kun la solenaj aranĝoj de la Atako al la Kazerno Moncada en Kubo.

En Managüez, du mortintoj krom vunditoj

Komence de 1975 du el la plej famaj kuboamerikaj pagitaj murdistoj trejnitaj de CIA, Frank Castro kaj Reynol Rodríguez deklaris, ke Portoriko estas „libera teritorio por realigi teroristaĵoj“ kaj tiam ili konspiris por murdi Juan Mari Bras.

Dokumento malsekretigita, kun dato 20-a de majo de 1975, rakontas pri reorganizado de la nomata Avangardo de Nacia Liberiĝo de Kubo (FLNC) fondita de Frank Castro, kaj la teksto mencias, ke en lasta kunsido oni decidis, ke la avangardo ne okazigos perfortaĵojn ene de la usona teritorio en la baldaŭa estonteco, sed ke Portoriko estas „libera teritorio por teroristaĵoj dum la Popola Socialista Partio plu regu tie”.

Laŭ publika konfeso de Félix „La Kato” Rodríguez Mendigutía – de 1972 ĝis 1976 Reynol Rodríguez agadis kiel agento de CIA en Karibio en la epoko plej aktiva de la dekstra terorismo en Portoriko.

La 11-an de januaro de 1975 en Placo de la Municipo de Mayaguez, dum PSP celebris la naskiĝdatrevenon de la gvidanto Eŭgenio Maria de Hostos, kie Juan Mari Bras estis la ĉefa oratoro, eksplodis plia bombo kiu mortigis du homojn kaj vundis 12.

Usonaj dokumentoj laste elprenitaj el la dosierujoj de FBI ligas la kuboamerikan René Fernández del Valle al tiu ĉi krimo, kiel unu el la tri suspektitoj en tiu teroristaĵo.

Kiu mortigis Chagui-on ?

Plia dokumento datita la 5-an de novembro de 1975 precizigas, ke Secundino Carrera Sánchez, membro de FLNC informis sian komplicon, Rafael Pérez Doreste, ke lia grupo atakis per grenado la sovetan ŝipon Máximo Gorki la 24-an de decembro de 1974 en San Juan, kaj ke Frank Castro rajtigis Reynol Rodriguez „prilabori planon por mortigi Juan Mari Bras, kiu estas ĝenerala sekretario de la Portorika Socialista Partio”.

Plia malsekretigita dokumento indikas, ke por januaro de 1976 almenaŭ unu fusilo kun teleskopa celilo estis jam translokigita de Miamio al Portoriko por povi realigi la konspiron.

La 25-an de marto de 1976 Juan Mari Bras estis terure batita. La kadavro de lia 23-jara filo, Santiago (Chagui) Mari Pesquera, estis trovita kun kuglovundo ene de aŭtomobilo en Río Piedras.

La familio kaj la sendependista movado tre malkontetis pro la esploro farita de la usona federala polico, pro la rezulto de tiu esploro kaj pro la juĝo en kiu estis kondamnita iu nomata Henry Walter Coira.

Nova esplorado trafis, ke la suspektito ne agis sola kaj ke aliaj personoj partoprenis en la murdo. Sen la murdistoj ne estis identigitaj.

La 3.an de decembro de 2009, Judy Orihuela, la sama parolisto de FBI en Miamio kiu jarojn antaŭe diris, ke la kuboamerika terorismo „ne estas prioritato” por tiu agentejo, komplete malakceptis respondi demandojn pri denuncoj publikigitaj la antaŭan tagon en Portoriko.

„Kiu silentas pri krimo estas tiel kulpa kiel la krimulo”, diris al la portorika periodaĵo la reprezentanto de la Popola Demokrata Partio, Charlie Hernández.

Tiu lasta enkondukis en la portorika Senato la Rezolucion numero 82, kiu ordonas al la Oficejo de Justico de la insulo remalfermi sian esploradon pri la murdo de „Chagui” kaj la donon de ĉiuj dokumentoj rilataj al la krimo samkiel pardonpeti al la familio de la viktimo kaj al la popolo de Portoriko, pro la partopreno en tiu konspiro.

Paralele al la terorkampanjo de la kuboamerikanoj FBI submetis Juan Mari Bras al la operacio COINTELPRO, de terora memoro, kaj al kampanjoj de misinformado celantaj damaĝi lian prestiĝon, kiu estas enorma inter la portorikanoj.

Oni klopodas murdi lian alian filon

La teroristo Fernández del Valle – engaĝita en la krimo de Mayagüez kaj aliaj agoj - apartenis al FLNC kiu membriĝis en la Kunordigado de Unuiĝintaj Revoluciaj Organizaĵoj (CORU) – aŭtonoma operacio gvidata de CIA, kiu realigis dekojn da teroristaĵoj kaj en Usono kaj en aliaj landoj.

Tiu ĉi persono, kiu devenas de la trupoj de la Grupo Abdala kaj poste aliĝas al FLNC, havas longan historion de teroristaĵoj.

En 1974 kune kun Frank Castro kaj Reynol Rodriguez, li konspiris por eksplodigi kuban aviadilon en Trinidad kaj Tobago.

En aŭgusto de 1976 li translokiĝis al Kortariko kune kun sia edzino Gloria Cordero, kiel parto de komando de FLNC, kiu metis du bombojn en unu el la oficejoj de Iberia, kaj plian en la oficejo de marista entrepreno. Frank Castro mem konfesis tion al kostarika oficiro.

René Fernández del Valle estis parto de la grupo de Alex de La Cerda, leŭtenanto de la usona mararmeo, krom gazetara parolisto de la Trejnejo Roosevelt Road en Ceiba, Portoriko, kaj de la armilfaristo de la trejnejo USA de la portorika insulo Vieques, Roberto López González.

Tiuj tri individuoj metis bombon en la Lernejo de Advokatoj la 14-an de januaro de 1980 kaj klopodis eksplodigi aviadilon de Vieques Airlink por murdi la duan filon de Juan Mari Bras, la licenciaton Raúl Mari Pesquera.

La 27-an de januaro de 1994, Fernández del Valle estis kulpigita kune kun grupo de suspektitoj pro trafikado de narkotaĵoj, kaj li estis kondamnita je 30 monatoj da karcerpuno kun 5 jaroj da kondiĉita libereco. Danke al lia statuto li jam iris surstraten la unuan tagon de 1995.

Li plu vivas kaj trankvile loĝas en Portoriko.

Malgraŭ tiu terorista historio li ĝuan kompletan fidon de la usona Stranda Gardistaro kaj de la Oficejo de Interna Sekureco, ĉar li posedas negocon de transportado de recikligitaj oleoj, en ŝarĝoŝipetoj de li posedataj.

Frank Castro loĝas en Dominika Respubliko, kie li havas daŭran kontanton kun la terorista mafio de Miamio, urbo kie loĝas lia komplico Reynol Rodríguez González.

Tiu lasta loĝis en Portoriko ĝis dato proksima al tiu de la murdo de la kuba junulo Carlos Muñiz Varela. Rodríguez González apartenis al la estraro de la ekstremisma semajna periodaĵo La Crónica, kaj li nuntempe estas milita ĉefo de Alpha 66 en Miamo.

Pliaj pagitaj murdistoj ligataj al CIA loĝis dum jaroj en Portoriko. Inter ili José Dionisio Suárez Esquivel, unu el la du aŭtoroj de la murdo de la ĉilia eks-kanceliero Orlando Letelier en septembro de 1976. Ankaŭ Carlos Alberto Montaner, pro terorismo forfuĝinto de la kuba jursistemo, loĝis en la insulo.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto DÍAZ GUEVARA