Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La entombigistoj de la imperio
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

Se ŝia celo estas malprestiĝigi la eksteran politikon de Usono kaj revivigi la plej malprogresemajn konceptojn de la Malvarma Milito, Ileana Ros-Lehtinen kaj ŝiaj kolegoj de la usona Komitato pri Eksteraj Aferoj de la Ĉambro de Reprezentantoj faras perfektan laboron.

Verŝajne ĝenataj de la varma tropika ondo kiu en la lastaj tagoj venis de Karibio ĝis Kanado, la ekstremdekstra klano kiu kontrolas la temon de la eksterlanda politiko en la Malsupra Ĉambro, estigis numeron sendube rekordan de rezolucioj malĝentile imperiismaj inspiritaj de la malŝato eĉ de la malamo al ĉio kio ne genuas antaŭ la imperia povo.

Unualoke pri Kubo, Ros-Lehtinen kaj ŝia dekstra brako Connie Mack sinsekve voĉdonis por sekvestri la rajton de kubdevenajn usonanojn vojaĝi al ilia devenlando, sub la modelo de la erao Bush, kaj por nuligi la aranĝojn akceptitajn de Barack Obama, kiuj ebligas al difinita nombro de usonanoj viziti Kubon, laŭ kelkaj kondiĉoj.

En sia deliraĵo Ros-Lehtinen forte kritikis eĉ la kub-usonanojn kiuj vizitas sian familion, kaj ŝi volis malpermesi al usonaj flughavenoj la flugojn al Kubo, krom minaci la oficistojn, ke ili haltigu la liveron de la malmultaj vojaĝ-permesiloj oficaligitaj de la leĝo.

En Latinameriko ili volas puni eĉ la OAŜ

Rilate Latinamerikon, nun troviĝanta ĉe la pordoj de la infero pro tiu klano estiĝinta en Miamo, okazis voĉdono favore al nuligo de ĉia usona helpo al Argentino, Ekvadoro, Bolivio, Nikarakvo kaj Venezuelo, escepte de USAID kaj ceteraj altrudaj agentejoj, kies espionaj taskoj estas nepraj.

Tamen, la armeo de Ros-Lehtinen esprimis sin kontraŭ la monsubteno fare de USAID al la landoj kiuj „ne voĉdonas konsente kun Usono en la UN”.

La nukleo de la nomata Sorĉistino de la Kapitolo [1] voĉdonis por haltigi la subtenadon de tiu apendico de la Ŝtatdepartemento nomata Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ).

Kvazaŭ la usona politiko al la Meza Oriento ne estus jam sufiĉe malŝatata pro la multaj agresoj al Irako, Afganistano kaj Libio, kaj pro la ĉiutagaj minacoj al Irano, Sirio kaj Jemeno, Ros-Lehtinen kaj ŝia klano nun postulas veran serion da kondiĉoj al la usona helpo, dum ili apogas kun kulpa firmeco la tradician aljuĝon de milita helpo kaj plurmilionaj pruntedonoj al Israelo, la lando kun plej granda nombro de premgrupanoj en la povaj rondoj de Vaŝingtono.

Eĉ la malnova propono transloki la usonan ambasadejon en Israelo de Tel-Avivo al Jerusalemo reviviĝis, dum oni malpermesis – tutklare por kontentigi la cionisman ŝtaton – la helpo al Egiptio kaj Jemeno pro la suspekto, ke ili troviĝas sub la kontrolo de „eksterlanda terorista organizaĵo”.

Rilate al Libano kaj al la Palestina Nacia Aŭtoritato (PNA), ambaŭ estas konsiderataj partoj de la retoj Hizbolaho kaj Hamaso kaj devas esti apartigitaj de la disdonado de la imperiaj favoroj.

Pakistano estas kompreneble ĉantaĝata per la kompleta subtileco al kiu Vaŝingtono alkutimigis sian klientaron de favoratoj : la ŝtata sekretario devas certigi al la Kongreso, ke Islamabado serveme kunlaboras kun la pridisputataj operacioj „kontraŭteroristaj” de Usono.

„Ni troviĝas sur la vojo for de ĉia realeco”

„Ni troviĝas sur la vojo for de ĉia realeco”, diris la parlamentano Gary Ackerman, kalkulante la bilancon de la deliraĵoj de siaj kolegoj.

La malespero de Ros-Lehtinen, Mack kaj ceteraj rolantoj de tiu ĉi ceremonio nekomprenebla al tiu kiu ne moviĝas en la koridoroj de la Kapitolo kaj ne kutimas tiujn strangulojn, estas rekta frukto de la ideologio proksima al faŝismo de la ekstremdekstrularo de la sudo de Florido.

La deklaroj malferme puĉistaj de la eksa vica ŝtatsekretario pri Latinameriko, Roger Noriega, rilate al Venezuelo, kompletigas la bildon de la urĝeco en Vaŝingtono, de rondo de fanatikuloj kiuj klopodas alpreni la kontrolon, nun aŭ en la venontaj prezidentaj balotoj, de la ekstera politiko de imperio en klara deklivo.

Noriega nun taskis sin alvoki la venezuelajn opoziciantojn, jam pagatajn de la malstabiligaj grupoj, „prepariĝi” por profiti de la sanstato de la prezidanto Hugo Chávez, kaj alpreni la povon per nova klopodo de ŝtatrenverso.

Kaj en Vaŝingtono kaj en Miamo la puĉa spirito, kiu proponas ekstremajn rimedojn, venas de la sama penso, kiu estas konkeri la povon per mensogo kaj trompo.

Penso kiu, en la fino, povus esti tiu de la entombigistoj de imperio profunde malsana.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigis Norberto Díaz Guevara