Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Koditaj telekomunikaĵoj : jen la „harkovritaj manoj” de CIA kaj NSA
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

Usono spronas – eĉ subtenas pere de USAID – la enkondukon de modernaj teĥnologioj de koditaj telekomunikaĵoj en landoj, kiujn la imperio pretendas regi, kaj ĝi devigas la fabrikantojn liveri la pasvortojn de la sistemoj.

Tion pruvas la internacia debato pri Blackberry, komunikilo kies kodsistemo estas nun celo de diskutoj en pluraj landoj – inkluzive de Hindio, Libano, Indonezio, Saud-Arabio, Kuvajto kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj – kiuj analizas la eblon apliki restriktojn al la kanada fabrikanto de Blackberry, Research In Motion (RIM), surbaze de sekurecaj kialoj.

La mesaĝoj elsendataj de la aparatoj Blackberry estas koditaj kaj alireblaj nur tra serviloj RIM, ĉiuj lokataj en Kanado, Usono kaj Britio.

Blackberry ofertas kompletan kodadon de la mesaĝo kaj uzas kodŝlosilon por malkodado, kio garantias, asertas la fabrikanto, „preskaŭ kompletan sekurecon de la mesaĝo”.

Tekstoj publikigitaj en la usona kaj brita gazetaro konfirmas, ke laŭleĝe la usona registaro devigas RIM kaj kiun ajn alian posedanton de kodita komuniksistemo liveri al la koncernaj usonaj instancoj la pasvortojn kiuj ebligas al la sekurecaj servoj kontroli la privatajn telekomunikaĵojn.

Ekster Usono la kodsistemo NE ebligas al la instancoj de la nacia sekureco esplori tiujn mesaĝojn, kaj tiel malfermiĝas la pordo al malstabiligo, terorismo kaj spionado. Ĝi ankaŭ ne ebligas al la sekurecaj servoj esplori la telekomunikaĵojn de aliaj celataj landoj.

La danĝero estas tia, ke en 2007 Francio petis siajn oficistojn ne komunikiĝi pere de Blackberry. La francoj poste trovis solvon per la kreado de Tarem, kies teĥnologia nivelo pretendas teni la komunikadon sekreta.

Kiam formiĝis la nuna germana registaro en 2009, estis novaĵo, ke la ministroj kaj aliaj mil gravuloj ricevis specialajn telefonaparatojn.

USAID subtenas la teĥnologian entrudon

Jam de antaŭ kelkaj jaroj la usona agentejo por malstabiligo, USAID, kiu agas surbaze de la „porhoma” helpo en dekoj da landoj, klopodas enigi en Kubon telekomunikajn teĥnologiojn tre modernajn.

Tion publike konfirmis en decembro 2009 reprezentanto de la ŝtatdepartemento [ministrejo pri eksteraj rilatoj], Philip Crowley, kiu precizigis, ke dungistoj de la USAID klopodis provizi la „kunlaborantojn” de la usona diplomata oficejo en Havano per aparatoj kiel GPS kaj satelitaj telefonaparatoj.

En analizado aperinta en The New York Times la 9-an de aŭgusto, kun la subskribo de Richard A. Falkenrath, oni precize rekonas, ke la teĥnologioj kies uzado eskapas al la instancoj de la jursistemo, estas favoraj al la „teroristoj, narkotaĵistoj kaj eĉ homoj, eksterlandaj agentoj kaj eventualaj murdistoj”.

La teksto klarigas, ke en Usono la provizantoj de telekomunikado estas devigataj liveri manieron aliri iliajn signalojn, surbaze de la sistemo de asistado al telekomunikado por la jursistemaj instancoj (Communications Assistance for Law Enforcement Act) kreita en 1994, kaj de aliaj reguloj de la federacia komisiono pri telekomunikado (FCC).

„Kiel ĝenerala principo ĉi tie la provizantoj devas liveri rimedojn al la federaciaj instancoj, ĝenerale al FBI”, precizigas la teksto, sen mencii agentejojn pli „gravajn” de la nomata sekureca komunumo, kiel la nacian sekurec-agentejon (NSA) denuncitan en pluraj okazoj pro ĝiaj perfortoj rilate al esplorado de la privataj komunikaĵoj.

Oni klarigas, ke la sekreta servo devigis la prezidanton Barack Obama post ties prezidantiĝo rezigni la Blackberry-aparaton, pro sekurecaj kialoj. Dum RIM asertas, ke „eĉ ne la NSA povas legi” iliajn koditajn mesaĝojn, la firmao konfesas, ke ĝi kunlaboris kun la NSA kaj la Pentagono por la kreado de prezidenta „Super-Blackberry.

iPHONE, ĉu aparato por telekontrolata spionado ?

Laŭ la germana gazetaro, iPhone fariĝis simbolo de la nacia statussimbolo pro la altaj prezoj de aĉeto kaj de monataj pagoj al la telefonkompanioj.

En kelkaj entreprenaj medioj kaj en liberaj profesiaj (ĵurnalistoj, fotistoj, eldonistoj, advokatoj, ktp) oni devas havi iPhoneBlackberry por elmontri la riĉecon kaj la fakton, ke oni sekvas la modon kaj la modernan teĥnologion.

Tamen la domo Apple enskribis novan patenton, kiu povus fari iPhone spionaparato telekontrolata el la sidejo de tiu entrepreno : por eviti ŝtelon, tio estas la pravigo, oni povus aktivigi la sistemon GPS por trovi la aparaton ; la mikrofono povus esti uzata por identigi la posedanton (en kombino kun la fotilo) por scii ĉu alia persono uzas la aparaton.

Per la sama rimedo Apple volas kapti la korritmon, kio ebligas scii ĉu la posedanto troviĝas en streso.

La sistemo de spionado devas ekfunkcii kiam oni klakas tri fojojn sinsekve neĝusta(j)n pasvorto(j)n, kiam aliiĝas la karto SIM ; kiam la aparato estas uzata en ne permesata reto, ktp.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara