Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Monda Socia Forumo 2006 - bulteno 2005-11-16
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
19a novembro 2005

Monda Socia Forumo

         Bulteno MSF la 16-a de novembro 2005

         

Enskribo de agado daŭros ĝis la 30-a de novembro

         Enskriboj de memmastrumataj agadoj por la Plurcentra MSF 2006 - kiu okazos en Bamako (Malio), Karakaso (Venezuelo) kaj Karaĉio (Pakistano), en januaro 2006 - daŭras ĝis la 30-a de novembro.

Atentu : La enskriboj ne estos plu daŭrigataj.

Pli ol 3.400 organizoj enskribis sin en la teksejo por enskribo de agadoj. Ĝis la 16-a de novembro, 2.100 agadoj estis registritaj por la tri plurcentraj eventoj.

La organizoj kiuj enskribis agadojn povas modifi informojn en sia enskrib-formularo ĝis la 30-a de novembro. La modifoj devas esti farataj en la lingvo en kiu vi komence plenigis la formularon. Tio signifas ke se vi elektis la ekz-e hispanlingvan interfacon, kiam vi plenigis la formularon, vi devas elekti la samlingvan interfacon por fari modifojn. Vi trovos ĉi-sube ĉiujn etapojn sekvendajn por fari vian enskribon :

a) Unue, enskribu vin kiel individuon (http://www.wsf2006.org/french , se vi elektis / -as la francan)

b) Enskribu poste vian organizon

c) Plenigu poste la formularon pri informoj pri la agado(j) kiu(j)n via organizo realigos. Tiuj povas referenci la sidejojn de la MSF (la opcioj estos Bamako, Karakaso aŭ Karaĉio) kiel ankaŭ la procezon mem (opcio « Ĝenerala »). Por tion fari, post enskribo de organizo, alklaku la menuon « Aldoni agadojn » kiu troviĝas maldekstre en via ekrano. Plenigu poste la slipon kun la petataj informoj.

ĉ) Kaze ke via organizo ne posedas ĉiujn informojn pri la agadoj, eblos ĝisdatigi la formularon poste. Por tion fari, vi devas alklaki « Modifi agadojn ». Poste certigu vin ke en la tabelo aperu la titolo de via agado kiun vi volas modifi kaj alklaku « Modifi ». Post kiam vi finis viajn modifojn, iru al la fino de la formularo kaj alklaku « Sendi » (en la franca : « Envoyer »).

Por informiĝi pri enskribo de agadoj, skribu retmesaĝon al  programa@forumsocialmundial.org.br aŭ alklaku ĉi tie por iri al la paĝo de demanoj.

La enskribo de organizoj kaj de ties delegitoj kaj de individuoj ne ligitaj kun entoj devos fariĝi en la respektivaj teksejoj de ĉiu plurcentra MSF, kiuj estas ankoraŭ preparataj (vidu la ĉi-subajn teksejojn). Atentu : la registrado de organizoj kaj ties delegitoj en la teksejo www.wsf2006.org estas nur por enskribo kaj preparo de agadoj kaj ne estas enskribo de organizo en la Plurcentra MSF 2006.

Kontaktoj por ĉiu evento de la Plurcentra MSF 2006 :

- Bamako (Malio)

retpoŝto : espaceforum@afribone.net.ml

teksejo : www.fsmmali.org

- Karakaso (Venezuelo)

retpoŝto : fsmcaracas@forosocialamericas.org

kaj : fsa@forosocialamericas.org

teksejo : www.forosocialmundial.org.ve

- Karaĉio (Pakistano)

retpoŝto : mail@wsf2006karachi.org.

teksejo : www.wsf2006karachi.org

Oficejo de la Monda Socia Forumo 2006 en San-Paŭlo

Adreso : Rua General Jardim, 660, 8 andar, São Paulo - SP- Brésil Cep : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

Bulteno MSF

___

Esperantigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS)