Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
En Kubo la kaporalo Cason enpoŝigis al si monon de USAID
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

La „kaporalo” James Cason, nuntempe aspiranto por ĉefurbestra posteno en Coral Gable (Miamio), profitis sian restadon en Havano por enpoŝigi al si monon de la usona agentejo por la internacia evoluo (USAID, laŭ la anglalingvaj komencliteroj), kiam li kaŝis falsajn operaciojn de supozataj neregistaraj organizaĵoj, precipe de tiu apartenanta al la CIA-agento Frank Calzón, lia persona amiko, subtenataj de tiu usona meĥanismo de malstabiligo kaj altrudo.

La eks-ĉefo de la usona diplomatio en Kubo antaŭ kelkaj tagoj laŭdis sin en loka televidstacio, ke li distribuis „kvaronon de miliono da libroj” al la opoziciantoj, dum li okupis la postenon en la kuba ĉefurbo.

Tion raportas en sia blogo Rui Ferreira, eksraportisto de la periodaĵo Nuevo Herald, kaj kiu nun laboras en la hispana ĵurnalo El Mundo. Li estas konata blogisto en Miamo. Li substrekas, ke la aserto de Cason „estas grandega mensogo”, kaj li rekomendas al la voĉdonantoj ne voĉdoni por li : „Ni havas jam troajn problemojn de koruptado en la sudo de Florido.”

Kompreneble temas pri olimpi-nivela mensogisto. „Kvarono de miliono da libroj” estas kvanto troigita kompare kun la malmulta salajrata klientaro nutrata de Cason.

Ĝuste en la periodo de 2002 ĝis 2005, kiam Cason troviĝis en Havano kiel ĉefo de la oficejo en la havana strato Malecon, realiĝis la trompo tiam malkovrita de la ekonomiistoj de la USAID. Estis trovitaj falsaj fakturoj ne rilataj al la liveritaj varoj, kio komencigis en 2006 priesploradon fare de la GAO (Contratoría General de EE.UU.). Guŝte tiam Cason foriris el Havano.

Komence de tiu ĉi jaro la USAID malkovris, ke la Center for a Free Cuba (CFC) apartenanta al la kub-usona oficisto Frank Calzón, troigis la kostojn de libroj eldonitaj en la daŭro de kelkaj jaroj por la supozata distribuo en Kubo.

Tiuj libroj, konataj pro malbona kvalito, havis malgrandan eldonkvanton kaj la eldonkosto estis notinde troigita, sen rilato al la liverita varo.

Center for a Free Cuba, de Calzón, estis poste implikita en skandalo de koruptado kiam lia dekstra brako, Felipe Sixto, konfesis, ke duonmiliono da dolaroj estis alproprigitaj pere de simila operacio, kaj temis pri „radioaparatetoj” supozeble celantaj venigi la usonan „veron” al la insulo.

CFC estas kromorganizaĵo de la usonaj sekretaj servoj, fondita en 1997 kun laboristaro de la organizaĵo Freedom House, kaj subtenata de la USAID kaj per aliaj sekretaj monsumoj. Ĝi faras miksajn operaciojn por malstabiligo, misinformado kaj spionado foje pere de eksterlandaj neregistaraj organizaĵoj, kiel Raportistoj sen Limoj (Reporters sans Frontiéres - RSF), kiun ĝi subtenas.

Inter aliaj „verkoj” eldonitaj de Calzón kaj ties mafio tiam troviĝis teksto skribita de Emilio Ichikawa, propagandisto el Miamo, kun antaŭparolo verkita de la fuĝinta teroristo Carlos Alberto Montaner.

Alia libro estas ¡Dengue !, subskribita de Densy Mendoza kaj Ileana Fuentes, en kiu la aŭtoroj esprimas sian dankemon al Montaner kaj al alia konata figuro de la terorista ularo de Miamo, Ángel De Fana, ligita al eksĉefo de la trejnkomitato de la FNCA, Roberto „Macho” Martín Pérez.

Frank Calzón, kiu ne maltrafas ŝancon riĉiĝi, eĉ ordonis la aldonadon – al la libro-ekzempleroj disdonitaj en Usono – de kovertoj por monkolektado por Foundation Of Human Rights (Fondaĵo pri Homrajtoj), profitdona inventaĵo lia.

En decembro 2006, plia aŭskultado de la GAO malkaŝis la aĉetadon de senutilaj varoj, fare de protektitoj de la USAID : motorsegiloj, montaraj bicikloj, surtutoj, T-ĉemizoj, elektronikaj ludaparatoj Nintendo kaj skatoloj da langustoj por supozata transdono al „opoziciantoj” fare de la usona diplomata oficejo en Havano, sub la gvido de Cason.

Calzón ĉiam savis sin kontraŭ akuzoj danke al politikaj kontaktoj kiel Ileana Ros-Lehtinen, kiu nuntempe estas ĉefo de eksteraj rilatoj de la malsupra ĉambro de la Kongreso.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara