Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Bolivio : la terorista taĉmento preparis „manifeston” gvidatan de Peña Esclusa
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

Alejandro Peña Esclusa, la ekstremdekstra teroristo arestita en Venezuelo, vojaĝis al Bolivio, kie li estigis malstabilecon kaj „inspiris” manifeston diskonigotan de la terorista ĉefo Eduardo Rózsa-Flores, kiam ĝi estis trovita en la portebla komputilo de tiu ĉefo, post la operacio en kiu li mortis.

Tion konfirmas informoj kolektitaj de la bolivia esplorcentro Datos & Análisis (Datumoj kaj Analizado), de Koĉabambo, gvidata de la komunikisto Wilson García Mérida, kiu precizigas, ke la „manifesto” estis distribuota dum unu el la „kunvenoj” de Santa Cruz kontraŭ [?Evo Morales.

„La subfosa teksto estas rekta kopio, kompleta plagiato, de „manifesto” kiun la organizaĵo de Peña Esclusa surstratigis en aprilo 2002, en la stratoj de Karakaso, dum la malsukcesa puĉo kontraŭ la prezidanto Hugo Chávez, precizigas la fakulo.

„Tiu ĉi ‘plagiato’ pruvas la manon kontraŭ Chávez kaj Fidel en la movoj de Rozsa”, komentas la fakulo memorante, ke la gvidanto de la milittrejna taĉmento preparis agresojn al kubaj kaj venezuelaj homhelpaj brigadoj [kuracistoj kaj instruistoj !], laŭ indikoj de la hungardevena CIA-agento Istvan Belovai, mortinta en Denver, Usono.

La 30-an de septembro de 2006 la ĵurnalo El Deber (La Devo), de Santa Cruz, intervjuis Peña Esclusa, la nuna ĉefo de la faŝisma grupo UnoAmérica, kiu tiam „oficaile” vizitis la regionon, kiel ĉefo de la novfaŝisma venezuela grupo Fuerza Solidaria (Solidareca Forto).

En siaj deklaroj klare puĉapogaj, la gvidanto de la ekstremdekstrularo petis al „la Armitaj Fortoj, entreprenistoj, sindikatoj, asocioj kaj al la ĝenerala civita socio” esplori la rilatojn de Bolivio kun la landoj de Alba, kaj li instigis agadi „por devige ĉesigi la rilatojn kun Chávez”.

Peña Esclusa faris plian viziton al Bolivio en majo de 2008, kie li havas multajn publikajn kontaktojn kun la ekstremdekstrularo de Santa Cruz.

Dun tiu vizito de 2008 Peña Esclusa kontaktis la baptopratrojn de Rosza Flores, kiu en tiuj tagoj entuziasme preparis la sangelverŝon de li planitan laŭ la stilo de Balkano, kun lia armeo konsistanta el junaj faŝistoj, eks-policanoj kaj eks-militistoj. En konsulto kun la hungadevena usona agento Istvan Belovai.

La venezuela faŝisto poŝte nomumis Jorge Mones Ruiz, argentina nostalgiulo pri la Plan Condor, „delegito de UnoAmérica”, fondaĵo kreita en Kolombio en tiu sama periodo.

Mones estigis la rilaton inter Rozsa kaj la argentina torturisto Luis Enrique Baraldini kiu fuĝis de la argentina jursistemo al Bolivio, kun falsa identeco.

Ne estas dubinde, ke la venezuelano naskita en Vaŝingtono venis al Bolivio en aliaj momentoj, eĉ inter la „internaciaj observantoj” por la referendumo de 2009, kies ĉeesto estis organizita de malgrandaj grupoj de la ekstremdekstrularo, kiel Human Rights Foundation, novjorka fasado de la CIA, komandata de la kub-usona teroristo Armando Valladares.

Naskita en Bolivio, Rózsa-Flores, la hungardevena ĉefo de la konspiro por murdi la prezidanton Evo Morales, apartenis al ekstremaj rondoj de Hungario proksimaj al la novnazia partio Jobbik, kiu kontraŭleĝe subtenas milittrejnan organizaĵon, la Guardia Hungara (Hungara Gardistaro).

En novembro de 2009 Peña Esclusa kaj la argentinano Mones Ruiz partoprenis kiel „observantoj” en la balotoj organizitaj sub la diktatoreco de Roberto Micheletti, apud la senditoj de la „Latinamerika kaj Kariba Reto por Libereco”, apendico de la Fundación Libertad (Fondaĵo Libereco) monsubtenata de la usona NED.

Tie ili restis en kontakto kun la kub-usona narkotteroristo Huber Matos, la milionula „anticastrista” Orlando Gutiérrez, ĉefo de Directorio Democrático Cubano (DDC), Silvia Iriondo, estrino de la organizaĵo MAR por Kubo. Ili havas pruvitajn kontaktojn kun la CIA, kaj ili rilatiĝis al teroristaj organizaĵoj kreataj de tiu organo de la usona registaro. Aperis inter la „observantoj” de Tegucigalpo la trompisto Adolfo Franco, eks-ĉefo de USAID por latinameriko, la CIA-agento Carlos Alberto Montaner kaj ties kolego Valladares.

LA SPURO DE C-4

La terorista grupo de Rózsa-Flores estis disigita en aprilo de 2009, dum policoperacio farita en hotelo de Santa Cruz. Tri el la solduloj, inter ili Rózsa-Flores, mortis en la pafado.

En la momento de la operacio altiris la atenton la ekzisto de C-4, milita eksplodaĵo fabrikita en Usono, kiu aperis inter la posedaĵoj de la milittrejnitoj.

En Venezuelo, la prokuroro Danilo Anderson estis murdita la 18-an de novembro de 2004, de teroristoj – inspiritaj de Patricia Poleo, kiu nun loĝas en Miamo – per eksplodaĵoj C-4 metitaj sub lia aŭtomobilo pere de magnetoj, kaj distanc-kontroliloj por eksplodigi.

La klopodoj murdi la kuban prezidanton Fidel Castro en Panamo, laŭ plano preparita de Luis Posada Carriles en 2000, estis bazita sur plurkilograma bombo de C-4. Tiu aparato estis plurfoje uzata en la pasinteco, dum la tuta terorista agado de la kub-usonaj ekstremuloj de Miamo.

La pastintan 12-an de junio en Karakaso, Venezuelo, la oficistoj de la Bolivia Nacia Sekreta Servo (Sebin), trovis unu kilogramon da eksplodaĵo C-4 kaj 100 eksplodigilojn dum la aresto de Peña Esclusa en ties loĝejo.

Poste estis raportite, ke la novfaŝista ĉefo estis en rilato kun la apero en Venezuelo de la salvadora teroristo Francisco ‘El Panzón’ Chávez Abarca kiu lernis uzi C-4 danke al sia ĉefo, la CIA-agento Luis Posada Carriles.

C-4 estas „preferata” de la kub-usona personaro de la CIA, formita en la terorakademioj de la usona sekreta servo.

Pluraj engaĝitoj en la komploto de Santa Cruz forlasis la landon por rifuĝi en Usono.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto DÍAZ GUEVARA