Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
En la kazo Lockerbie, la kongresano Menéndez rezignas terorismon
de Jean-Guy ALLARD  
21a septembro 2011

Ĉirkaŭata de teroristoj ekde la infanaĝo, bofilo de la apoganto de la terorista kampanjo kontraŭ Kubo en 1997, ĉefa politika arkitekto de la liberiĝo de la internacia teroristo Luis Posada Carriles, la usona kongresano Robert “Bob” Menéndez nun gvidas grupon da usonaj senatanoj kiuj kritikas la britan registaron pro la liberigo de supozata libia teroristo.

Menéndez gvidas grupon de demokrataj senatanoj, kiuj postulas en Londono pliajn detalojn pri la kazo de la libiano Abdel Basset al-Megrahi, kondamnita je dumviva karcerpuno pro la teroristaĵo kontraŭ pasaĝera aviadilo super la sveda regiono de Lockerbie en 1988, kaj poste li estis transdonita al Libio.

Profitante la gazetaran baton de la ekologia katastrofo en la meksika golfo kun la engaĝiĝo de British Petroleum, la usonaj kongresanoj sendis al la brita ministro pri eksteraj rilatoj, William Hague, leteron en kiu ili asertas, ke la brita petrolfirmao influis la decidon de la aŭtoritatuloj liberigi al-Megrahi.

Bob Menéndez kaj liaj kolegoj Kirsten Gillibrand, Frank Lautenberg kaj Charles Schumer petas „pliajn detalojn” pri la decidoj kaj faktoj ĉirkaŭ la liberigo de la akuzito, okazinta en aŭgusto de 2009 pro homecaj kialoj.

Al-Megrahi, 58-jaraĝa, sola kondamnito en la kazo de la aviadilo de la malaperinta flugkompanio Pan Am super Lockerbie, en decembro de 1988, suferis prostatan kanceron.

Kun sia kutima troigo de poveco la usonaj politikistoj prezentas sin „seniluziiĝintaj”, ke la brita registaro malakceptis „prezentiĝi” antaŭ la Komitato de Eksteraj Rilatoj de la Senato de Usono.

TERORISMO KAJ GANGSTERISMO

Menèndez estas fama pro sia urbestreco en Union City, najbara urbo de Novjorko, kiun li administris laŭ la stilo de Far-West ekde 1986. Danke al lia mafia administracio la regiono firmiĝis kiel paradizo de ludo, de racketeering, de forpreno, de fraŭdo kaj de prostituado.

Kelkaj tiam komparis Nov-Ĵerzejon kun la Kubo de Meyer Lansky, ĉar ĝi estis spaco de la krimo, kie kiu ajn oficisto eĉ kiu ajn policano havis prezon.

Liaj ligoj kun la terorismo havis spacon ankaŭ en la gazetaro. Inter aliaj grandaj momentoj de lia kariero, en aprilo de 2006 li aperis en Ĝenevo por parolataki Kubon antaŭ la Komisiono de Homaj Rajtoj, kun sia privata helpanto José Manuel Álvarez, kies membreco en la terorista organizaĵo Abdala – kiun li kunfondis – estas bone pruvita.

Rilate al Álvarez oni scias lian kulpon en la murdo de la kuba diplomato Félix García, kiu estis pafita en novjorka strato, de la freneza pagata murdisto de Omega 7, Pedro Remón.

En Ĝenevo li estas akompanata ankaŭ de Alfredo Chumaceiro, „vedette” de la terorista „Kuba Naciista Movado” (MNC), respondeca pri la murdo en Vaŝingtono, la 21-an de septembro de 1976, de la ĉilia eksa ministro pri eksterlandaj rilatoj Orlando Letelier kaj ties usona sekretariino, 26-jaraĝa, Ronni Moffitt.

Tamen la respektata kuba esploristo José Luis Méndez ĵus malkaŝis el la dosierujoj pliajn elementojn kiuj elokvente kompletigas la portreton de la kub-usona fipolitikisto.

La kuba specialisto malkovris nekonatajn personajn rilatojn inter Menéndez kaj Arnaldo Monzón Placencia, la industriisto de Nov-Ĵerzejo, kiu estis la iniciatinto kaj financisto de la teroristaĵoj skuintaj Havanon en 1997, kiam mortis la juna italo Fabio DiCelmo.

Tiel oni malkovras ke la jam mortinta Monzón estis lia baptopatro ekde lia 17-a vivojaro, instruis al li la hispanan lingvon, kiun li ne regis, kaj survojigis lin al politika kariero pagante la kampanjojn. Kurioze, Monzón fariĝis bopatro de Bob Menéndez post amafero, malkaŝas Méndez Méndez.

En lia kampanjo kontraŭ Britio la demokrata senatano ne diras, ke lia baptopatro donis 25.000 dolarojn al la terorista kampanjo en Havano, farita laŭ liaj rektaj indikoj, de Luis Posada Carriles, teroristo trejnita de la CIA, kaj farita kun la kompleta apogo de la Nacia Fondaĵo Kub-Usona, kies ĉapitron de Nov-Ĵerzejo li konis.

Li ankaŭ ne diris, ke tiu sama Posada Carriles estis, kune kun Orlando Bosch, plia teroristo privilegia en la usona justico, kaj respondeca en 1976 de la eksplodigo de kuba civila aviadilo dum flugado, kio mortigis 73 homojn.

Ĉu Menéndez memoras ke en tiuj ĉi samaj tagoj de la katastrofo de li aplaŭdata apud lia baptopatro Monzón, li faris kampanjon favore al William Musto, la gangstera urbestro de Union City, lia alia konsilanto poste perfidita de li mem pro „preni” la postenon ?

Ĉu li jam forgesis, ke el la Kongreso mem li gvidis la manovrojn por liberigi Posada-n, kun la kompliceco de alia komplico lia, la jura asesoro Guillermo Hernández ?

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigis Norberto DÍAZ GUEVARA