Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Miamo : dungisto de USAID subtenis omaĝon al la teroristo Orlando Bosch
de Jean-Guy ALLARD  
20a septembro 2011

Skandala omaĝo al la internacia teroristo Orlando Bosch, eksĉefo de la sangelverŝa kunordigejo de teroristaj organizaĵoj (CORU), respondeca pri centoj da perfortaĵoj en usona kaj en eksterlandaj teritorioj, okazis la 12-an de oktobro en la instituto pri kubaj kaj kubo-amerikaj studoj (ICCAS) de la Universitato de Miamo, kiu estas forte subtenata de la usona „agentejo por la internacia evoluo” (USAID).

La dono de „omaĝa tabulo” al la malnova murdisto, surscenigita kun raportado de iu „Instituto de la Kuba Historia Memoro”, okazis en la salono Olga and Carlos Saladriga de tiu „instituto”, kies direktoro, Jaime Suchlicki, estas eksanalisto de la CIA.

La organiza komitato de la malinda aranĝo titolita „Kubo, milito de geriloj” konsistis el la patro de la usona kongresanino Ileana Ros-Lehtinen, Enrique Ros kaj pluraj salajratoj de teroristaj operacioj de la CIA preparitaj kontraŭ Kubo dum la lukto kontraŭ banditoj en la montaro Escambray, en la sesdekaj jaroj.

Krom Bosch oni „omaĝis” Francisco Talavera, salajraton de tiu epizodo de la usona agresado al Kubo, kiu postlasis dekojn da civilaj viktimoj.

La muroj de la salono, kie okazis omaĝo al murdisto, estis kovritaj de afiŝoj kun la nomo de ICASS kaj la podio mem, kie Bosch balbutis dankajn vortojn, havis la identigilon de la organizaĵo sur afiŝo el ŝtofo.

ICCAS de Jaime Suchlicki estas subtenata de la USAID, danke al la trompoj de la kongresanino Ileana Ros-Lehtinen, kiu kolektis milionojn da dolaroj por tiu supozata esplorcentro, kies „staff” konsistas el nur du personoj. Ros-Lehtinen elektiĝis per apogo al Bosch kaj ŝi estas entuziasma defendanto de Luis Posada Carriles kaj de la nura kubdevena teroristo enkarcerigita en Usono, Eduardo Arocena.

Tiu „instituto”, parto de la universitato de Miamo, havas la nomatan Cuba Transition Project (Projekton de kuba transformo), establitan en 2002 danke al la pagoj de la USAID de Bush, kiu plu jare transdonas monsumojn sub la regado de Obama.

Kune kun Luis Posada Carriles, la infankuracisto murdisto Orlando Bosch gvidis la komploton kiu detruis la aviadilon de la flugkompanio Cubana de Aviación, en 1976, en Barbadoj, pro kiu mortis 73 homoj.

En junio de tiu sama jaro li partoprenis en la fondo de CORU, en Bonao, Domingo. Tiu kontraŭrevolucia organizaĵo, kiun li poste gvidis, kunigis la teroristajn grupojn Frente de Liberación Nacional De Cuba (Avangardo de Nacia Liberigo de Kubo), Acción Cubana (Kuba Agado), Movimiento Nacionalista Cubano (Kuba Naciisma Movado) kaj Alpha 66, el inter aliaj murdistaj retoj.

CORU poste ligis sin al tiom naŭzaj planoj kiel la operacio Condor en Sudameriko, por malaperigi politikajn opoziciantojn dum la militaj diktatorecoj en tiu mondoparto, kaj ĝi servis al la CIA en multnombraj fiagoj en Latinameriko kaj en aliaj regionoj.

La apologia aranĝo de Bosch okazis semajnojn post la funebra omaĝo al unu el liaj komplicoj, la teroristo Gustavo „la lama” Castillo, kies kunkrimpulo, „la hoko” Crespo publike konfesis sian partoprenon en multnombraj teroristaĵoj, malkaŝis planon murdi la komandanto Fidel Castro kaj alvokis „fini la taskon”.

Krom Posada, hodiaŭ plu promenas en Miamo, inter la plej konataj kub-usonaj teroristoj, Félix Rodríguez Mendigutía, kiu murdis Che Guevara ; Antonio Veciana, fondinto de Alpha 66 ; Orlando Bosch, komplico de Posada en la detruo de kuba civita aviadilo ; Guillermo Novo Sampoli, ligita al la murdo de la ĉilia ekskanceliero Orlando Letelier ; Virgilio Paz Romero kaj José Dionisio Suárez, farintoj de la krimo ; Gaspar Jiménez Escobedo, kiu murdis Artagñán Díaz Díaz ; Pedro Remòn Rodríguez, kiu murdis la kuban diplomaton Félix García Rodríguez kaj Eulalio Negrín, en Novjorko ; José Basulto kaj aliaj.

Sen paroli pri Carlos Alberto Montaner, fuĝinto de la kuba jursistemo pro terorismo, kiu pasigas la tempon en siaj luksaj loĝejoj de Madrido kaj Coral Gables, pagataj per la malpura mono de la „kontraŭkastrismo”.

Tio okazas en lando, kiu faras listojn de „helpantoj al la terorismo” por fifamigi tiujn, kiuj defendas sian suverenecon kaj ne submetiĝas al fremdaj ordonoj.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara