Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Gerardo kaj Antonio prezentas gravajn dokumentojn
de Jean-Guy ALLARD  
20a septembro 2011

Vaŝingtono, 22-an de marto.- La lastaj dokumentoj prezentitaj de du el la Kvin kubaj kontraŭteroristoj maljuste malliberaj en Usono, pruvas la manipuladon de la juĝo kaj ilian senkulpecon, asertis hodiaŭ la aktivulino Gloria de la Riva.

En telefona intervjuo kun Prensa Latina (PL), la membro de la Nacia Komitato por Liberigo de la Kvin substrekis, ke la dokumento liverita de Gerardo Hernández al la federacia kortumo de Miamo „pruvas la nerefuteblan veron de ilia senkulpeco” en unu el la akuzoj.

„Mi alvenis en Florido-n por servi mian landon, sen armiloj, por kontribui al la ĉesigo de la perforto kontraŭ mia popolo, do, por savi homojn. Ke mi estos akuzata pri konspiro murdi estis la plej fremda afero en mia penso kaj realo. Mi havas la esperon, ke tiu ĉi dokumento helpu la Kortumon en ilia streboj trovi la veron kaj apliki la justecon”, deklaras Gerardo.

En la dokumento li esprimas sin, ke oni neniam ĝis nun klarigis al li, ke „laŭ la usona leĝo mi estus povinta peti apartan juĝon por la akuzo de konspiro murdi, kun la celo atesti kaj prezenti koncernajn pruvojn por tiu kazo”.

„Mi ne havis antaŭajn spertojn en la juĝa sistemo de Usono, kaj mi ne konsciis, ke apartiĝo ebligintus tian prezenton. Se mi estus sciinta tion, mi insistintus, ke mia advokato farintus ĉion eblan por okazigi apartan juĝon por tiu kazo”, li aldonas en la teksto.

Riva detaligis, ke en la dokumento Gerardo por la unua fojo klarigas per siaj propraj vortoj sian kompletan senkulpecon pri „la falsaj akuzoj kaj la maljusta kondamno pro konspiro murdi”, pro la akuzo faligi la aviadiletojn de la terorista organizaĵo Hermanos al Rescate, en 1996.

La aktivulino komentis, ke la 25-paĝa teksto pritraktas ĉefe la lastan malkovron de gazetara kampanjo kontraŭ la Kvinopo, preparita de la usona registaro kaj ĵurnalistoj el Miamo.

Siavice, la leĝa resumo prezentita de Antonio Guerrero estas memorando apoganta la nuligon de la kondamno al la Kvinopo.

La teksto substrekas, ke en la proceso okazis ĉefa perforto, sen duboj, de la bazoj por justa juĝo, en kiu Vaŝingtono sekrete pagis al influhavaj ĵurnalistoj dekojn da miloj de dolaroj de la federacia administracio por ataki la Kvinopanojn pere de Radio kaj TV Martí, kaj aliaj stacioj kaj periodaĵoj de propagando kontraŭ Kubo.

En teleparolado John Nichols, universitata instruisto kaj fakulo de la usona Kongreso, pri TV kaj Radio Martí, asertis, ke al kiu ajn persono ligita al la kuba revolucio maleblas havi justan juĝon en Miamo.

Nichols klarigis la ligojn de la gazetaro en Miamo kun la usona registaro dum la juĝo de la kubaj kontraŭteroristoj.

Rilate la pagojn faritajn de la aŭtoritatuloj al la gazetaro por negative influi la proceson kontraŭ la Kvinopo, la fakulo precizigis, ke tio estas „manko de etiko kaj kontraûleĝa”, rakontis Riva, kiu krome precizigis, ke la Komitato omaĝis la laboron faritan de la advokato Leonard Weinglass, elstara aktivulo kaj defendanto de la civitanaj rajtoj de Usono, en la tuta apelacia proceso de la Kvinopo, ĉefe en la preparado de la mocio 2 255 de lia defendato, Antonio Guerrero, kaj en la leĝa asesorado de la ĵura deklaro prezentita de Gerardo Hernández.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara