Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Mortis Leonard Weinglass, la eksterordinara batalanto por la Kvinopo
de Jean-Guy ALLARD  
20a septembro 2011

La usona advokato Leonard Weinglass, leĝa reprezentanto de Antonio Guerrero kaj nelacigebla batalanto por la Kvin Kubanoj (konataj ankaŭ kiel „la kuba kvinopo”), mortis hieraŭ en Novjorko, konfirmis amikoj liaj al CubaDebate.

Weinglass naskiĝis la 23-an de marto 1933. Li ĝuste fariĝis 78-jaraĝa.

De la kazo de la Ok el Ĉikago ĝis Jane Fonda, de Angela Davis ĝis la sekvestrintoj de Patty Hearst, de Daniel Ellsberg ĝis Amy Carter, Weinglass reprezentis la akuzitojn en multaj el la plej impresaj procesoj de Usono.

La juĝo al la Ok el Ĉikago – la manifestaciantoj kontraŭ la Milito en Vjetnamio arestitaj dum la protestoj en la kunveno de la Demokrata Partio en 1968 – lanĉis Weinglass en la unuan vicon sur la leĝa scenejo. Inter la akuzitoj troviĝis Abbie "Steal This Book" Hoffman ; Tom Hayden, politika aktivulo, kiu poste fariĝis demokrata kongresano ; kaj Bobby Seale, kiu aperis mankatenita kaj kun la buŝo ŝtopita antaŭ la kortumo. La juĝo estas temo de baldaŭa filmo de Steven Spielberg. Kelkajn jarojn poste, Weinglass defendis Daniel Ellsberg, la homo kiu en 1971 malkaŝis al la gazetaro la dokumentojn de Pentagono pri la sekreta historio de la Milito de Vjetnamio, kiuj estis poste uzataj por faligi la prezidanton Nixon. Weinglass restis en kontakto kun multaj el liaj malnovaj klientoj.

En intervjuo farita de CubaDebate en 2004, Weinglass rekte klarigis kial li akceptis esti advokato de Antonio, kaj apogi la Kvinopon. Liaj vortoj bildigas lian sintenon :

„Neniam mi laboris kiel advokato por ricevi monon aŭ en kazoj de mono, kie iu volas profiti de aliuloj. Jam dum miaj studoj en la universitato oni instruis nin, ke advokateco estas devo pri justeco, mi tion akceptis, kun absoluta pasio. De tiam mi engaĝiĝis en kazoj kie oni decidas pri justeco, aŭ kun politika trajto, kiel mi komprenas politikon – devo pri tiuj al kiuj ĉiutage oni malhavigas la justecon -. Kaj ankaŭ en procesoj kiuj, foje, ene de Usono havas internacian gravecon. En tiu ĉi kazo interplektiĝis tiuj tri elementoj, sed estas io pli : ni reprezentas kvin esceptajn homojn. Antonio estas por mi ne iu ajn defendato. Esti lia advokato estas pli ol tio. Tio estas, simple, honoro”.

- - - (Granma), 24-a de marto 2011

Elhispanigis Norberto Díaz Guevara