Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La elpelo de la CIA-spiono Mark Sullivan el Ekvadoro : Vaŝingtono neniam kaptis la mesaĝon
de Jean-Guy ALLARD  
20a septembro 2011

La puĉoplano de la sensukcesa klopodo pri ŝtatrenverso en Ekvadoro kaj la klopodo murdi la prezidanton Correa konfirmas, ke Vaŝingtono daŭre ne komprenas, ke la forpelo en 2009 de la ĉefo de la CIA en la usona ambasadejo en Kito, la spiono Mark Sullivan, la sama kiu antaŭe estris la sidejon de la agentejo en Havano, ne okazis sen kialo.

Kun aŭ sen Obama la centra esploragentejo CIA plu uzas la saman kontinentan reton de agentoj kaj la samajn fiajn artifikojn kiujn la sperta Sullivan vigligis dum sia restado kaj en Kubo kaj en Ekvadoro.

Estante direktoro de la CIA-sidejo en tiu anda lando, Mark Sullivan estis forpelita la 18-an de majo el la ekvadora teritorio.

Tie, en la avenuo Avigiras en la nordo de Kito, li laboris sub la pompa titolo de unua sekretario de la usona ambasadejo, kie li sindoneme gvidis la plurajn esploragentojn sin kaŝantajn inter la 185 usonaj dungitoj kiuj loĝas en Ekvadoro.

Kelkajn tagojn antaŭ lia evikcio lia kolego Armando Astorga, „speciala agento plejaĝa de la ambasadejo”, kiu rekte dungis la laboristojn de la policejoj, kiujn li subtenis kaj gvidis, jam ricevis inviton pretigi siajn valizojn. Astorga estis agento de la Department of Homeland Security de Usono (la oficejo de interna sekureco), kiu kunordigis liajn agojn kun la CIA.

Siavice Sullivan rekte gvidis la agadon de la Centro de Specialaj Esploroj de la Polico (UIES), organizaĵo de plej alta nivelo, kiu havis aliron al ĉiuj policaj agoj en la anda lando.

Kvazaŭ tio ne sufiĉus, li kunordigis la agojn kun la DAS (la sekretaj servoj de Kolombio) kaj de la armitaj fortoj de Kolombio, en daŭra komunikado kun Michael Steere, la ĉefo de la CIA-sidejo en Venezuelo.

En interesa studo de la kazo Sullivan, la hodiaŭa ekvadora ministro pri eksteraj rilatoj Kintto Lucas (aŭtoro de „La milito en la hejmo – De Reyes al la Bazo de Manta”) diras, ke „en la biografiaj notoj de la Ŝtatdepartemento ne aperas ligoj, eĉ ne mencioj pri la agado de Mark Sullivan”.

„Laŭ kelkaj diplomataj kaj sekretaj fontoj, en la tagoj antaŭ kaj post la atako fare de la armitaj fortoj de Kolombio al la kampadejo de Raúl Reyes en Angostura, Sullivan havis rektan rilaton kun la kolombiaj polica kaj milita sekretaj servoj”, li precizigas.

Kintto Lucas notas, ke „kelkaj fontoj indikas, ke Sullivan kune kun sia kolego Michael Steere, ĉefo de la CIA-sidejo en Venezuelo, gvidis la operacion, dum kiu estis ellaboritaj la miloj da dokumentoj aperintaj en la fama komputilo de Raúl Reyes, kiuj publikiĝis post la bombado de la 1-a de marto de 2008”. Vera majstroverko de falsado kaj trompo.

De Rumanio ĝis Angolo

Sullivan ne estas naiva en la mondo de spionado kaj penetrado de la sekurecaj fortoj de la landoj kie li loĝis nome de la CIA kun maskoj donitaj de la ŝtatdepartemento.

Li komencis labori meze de la Malvarma Milito, en la ambasadejo de Usono en Rumanio, kie li monovris en la malpuraj akvoj de la rilatoj inter Bukaresto kaj Vaŝingtono.

Eble la operacio plej bone montranta la sintenon klare kriman de Sullivan (kaj liaj samuloj) estis la manipulado, kiam li asesoris la teroristan organizaĵon Nacia Unuiĝo por la Sendependiĝo de Angolo, pli bone konata per UNITA, dum lia restado en teritorio de la Popola Respubliko de Angolo.

Kreita de la tiama rasdisiga reĝimo (apartheid) de Sudafriko kun la kompliceco de Usono por malstabiligi la angolan revolucian registaron de la Popola Movado por la Liberiĝo de Angola (MPLA), la faŝisma UNITA de Jonas Savimbi mortigis milojn da homoj en la loĝantaro dum ĝi ricevis enormajn kvantojn de armiloj kaj mono de la subtenantoj.

Ne estas surprizo, ke Sullivan reprezentis la sekretajn servojn de sia lando en Haitio en 1991, kiam la puĉo de la 30-a de septembro, gvidata de la tiama ĉefgeneralo de la Armitaj Fortoj, Raoul Cédras, faligis la prezidanton Jean-Bertrand Aristide. Kaj eĉ pli, li reaperis en la malriĉa lando kiam Usono ne havis alian solvon ol redoni la povon al Aristide (por poste denove faligi lin).

En Kubo li zorgegis varbi agentojn

Sullivan same faris agojn de penetrado, ĉantaĝo kaj manipulado, sinsekve, en Ruando, kiam aperis la teroraj eventoj, en Etiopio kaj Eritreo, kaj en Kongo.

En Kubo, tero preferata de la ularo de Langley, li estis unua politika sekretario kaj oficisto de la CIA en la Sekcio de Usonaj Interesoj (SINA) – kvalifikata „kunaganta stabo de trompo kaj mensogo” – kie li anstataŭis la oficejan ĉefon Alexander George Gryschuk (kromnomo Hryschuk) en la spionaj kaj malstabiligaj agoj disvolviĝantaj en la bunker de la havana strato Malecon.

Tie Sullivan zorgegis varbi, organizi kaj monsubteni salajratojn, perfidulojn kaj stukaĉojn kiuj kunlaboris en la aplikado de la blokado klopodanta sufoki la kubanojn.

Li fanatike sindediĉis al diskonigo de malamikaj publikaĵoj faritaj en Usono, kaj kiuj kalumnias la kuban revolucion, kaj li sekurigis la ligon inter kub-usonaj grupoj de Miamo kaj iliaj kontaktoj en la insulo, kun la konstantaj celoj de esplorado kaj penetrado.

La CIA poste taskis Sullivan en Ĉilio en 2004, ĝuste kiam komenciĝis la elektoj kiuj prezidantigis la kandidatinon Michelle Bachelet.

Tiu, kiu pagas, ordonas

En Ekvadoro la kontrolnivelo de la usona ambasadejo sur la polica agado en la lando atingis skandalajn nivelojn.

Per la laboro de Sullivan kaj lia laboristaro la UIES troviĝis tiel submetita al la usona diplomata personaro, ke estis tiu personaro kiu donis „verdan lumon” por la anstataŭo de la superaj oficistoj de tiu sekureca organo.

Eĉ pli, oficistoj de la usona ambasadejo kontroladis kaj nombradis la havaĵojn kaj meĥanismojn de loĝistiko de la organo.

Ŝajnas neimageble : Vaŝingtono pagis la armilojn, la komputilojn, eĉ la paperfiksilojn uzatajn de UIES. Preskaŭ ĉion. Sub la ne etika principo „Kiu pagas, tiu ordonas” Vaŝingtono pagis la fakturojn de aŭtomobiloj (usonaj), de poŝtelefonoj kaj de la sekur-domoj kie okazis, kun partopreno de la ambasadejaj oficistoj, pridemandadoj, ekzamenoj de poligrafo, sesioj de „debriefing” de agentoj kaj ĉiu tasko ne konfesinda.

Oni povus imagi kiel Usono en la 1980-aj jaroj same partoprenis en la operacioj eliminantaj ribelantajn grupojn.

Skandale, ĉe rompiĝo de la privilegiaj rilatoj, pro la forpelo de Sullivan, liaj kolegoj en la ambasadejo sekvestris la materialon „pruntedonitan” kaj forportis la komputilojn kune kun ties informoj de pli ol 15 jaroj da esploradoj.

Ĉe la analizo de la kazo de Sullivan aperas demando, daŭre : Kiom da agentoj Sullivan hodiaŭ moviĝas en latinameriko same perfortante la suverenecon de la popoloj ?

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigis Norberto Díaz Guevara