Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
DE DOHO ĜIS HONGKONGO TRA ĜENEVO (III)
de Raoul Marc JENNAR  
19a novembro 2005

La 14-an de novembro 2005 - 30 tagoj antaŭ Hongkongo

DE DOHO ĜIS HONGKONGO TRA ĜENEVO (III)

LA FORGESITA DOSIERO : LA MORTIGAJ PATENTOJ

de Raoul Marc JENNAR, esploristo ĉe la URFIG kaj de la Fondaĵo Copernic

Ekde komenco de tiu ĉi jaro, landoj kiel Sud-Afriko, Barato, Kenio aŭ Tajlando jam ne havas la rajton fabriki samkonsistajn medikamentojn sen pagi patentaĵojn. Efektive, la 31-an de decembro 2004 ĉesis dekjara periodo, konsiderata transira, por aplikado al evolulandoj de la Interkonsento pri Rajtoj de Intelekta Propraĵo rilate Komercon (IRIPK, france ADPIC). Tiuj landoj ne povas plu libere kopii medikamentojn disvolvitajn post 1995.

La IRIPK difinas la daŭron de la patento pri medikamentoj je dudek jaroj kiu, antaŭ la subskribo de tiu interkonsento, variis inter 5 kaj 15 jaroj laŭ la landoj. Dum dudek jaroj estas malpermesite al ĉia farmacia entrepreno fabriki samkonsistajn versiojn de novaj molekuloj. Tio ekskludas la homojn kun modestaj enspezoj el ĉia aliro al la kuracaj novaĵoj. La sano estas rezervita al la pagipovuloj.

La IRIPK esta unu el la interkonsentoj traktitaj en la kadro de la Uruguay Round, subskribitaj en 1994 kaj mastrumataj de la Monda Organizo pri Komerco. La paradokso de tiu interkonsento estas ke ĝi starigas protektojn nome de la lukto kontraŭ la protektismo. Realigita de institucio kiu faras el liberkomerco, el merkat-aliro, el privatigo de ĉiaj agadoj, el konkurado kaj konkurenco la fundamenton de la homaj rilatoj, la interkonsento protektas la posedantojn de patento. Certaj disponoj de la IRIPK koncernas eksplicite la farmaciajn produktojn. Kvazaŭ medikamento estus varo ; kvazaŭ medikamento devus unue servi la rentabilitaton de farmaciaj firmaoj ; kvazaŭ medikamento ne devus troviĝi ekster la merkatreguloj.

Al tiu argumento, la defendantoj de la IRIPK respondas ke la patentoj kaj la enspezoj kiujn ili havigas estas nepraj por financi la esploradon kaj la disvolvadon. Jen la klasika argumento de la farmaciaj industrioj kaj de ties premgrupoj. Kion ili forgesas konfesi estas ke malpli ol 10 % de la medicina esplorado estas dediĉitaj al la malsanoj kiuj tuŝas 90 % de la monda loĝantaro. Apenaŭ 1 % de la surmerkatigitaj novaj medikamentoj koncernas tiujn malsanojn.

La IRIPK havis tujan sekvon : egan prezaltiĝon de la medikamentoj. Nu, pli ol la komerco, la sano estas indico por la reala nivelo de disvolvado. Dek-unu milionoj da homoj mortas ĉiujare pro infektaj malsanoj manke de aliro al la esencaj medikamentoj, do iom pli ol 300.000 ĉiutage. Du miliardoj da homaj estaĵoj ne havas aliron al bazaj kuraciloj, ĉar tiuj estas tro multekostaj. La rajto je sano de la plej granda nombro pasas post la profitoj de kelkaj.

La rekta efiko de la IRIPK estis fine rekonita dum la ministrokonferenco de la MOK en Doho, en novembro 2001 : ekzistas rekta kaj forta konsekvenco de la reglamento pri patentoj por la prezoj de la medikamentoj. La ministroj esprimis la deziron ke la IRIPK « ne malhelpu la Membrojn starigi disponojn por protekti la publikan sanon » kaj ili asertis ke la IRIPK devas ne malhelpi « protekti la publikan sanon kaj, aparte, faciligi la aliron de ĉiuj al la medikamentoj ». Ili deziris ke nenia plendo estu deponata kontraŭ landoj kiuj, disponantaj pri farmacia produkto-kapacito, uzas la praktikon de « deviga licenco » (produktado de amkonsistaj medikamentoj sen konsento de la patent-posedanto) kaj permesas la malmultekostan fabrikadon de altkvalitaj medikamentoj. Malmultaj landoj estas koncernataj : Sud-Afriko, Brazilo, Barato, Kenio, Tajlando... Pri la grandega plimulto de landoj frapataj de multaj mortigaj malsanoj kaj kiuj ne posedas farmacian industrion, interkonsento estis subskribita la 31-an de aŭgusto 2003 kiu permesas al ili uzi « paralelajn importadojn » (la rajton importi medikamentojn el lando kie ili estas malplej kostaj, sed konsento de la patent-posedanto). Sed tiu akordo trudas tiom da kondiĉoj ke ĝi estas nepraktikebla.

En la nuna situacio, en kiu la permesataj malobeoj favore al la Sudaj landoj kun kapacito de farmacia produktado finiĝis, kion valoras nun ankoraŭ la engaĝiĝojn favore al tiuj kiuj ne havas produktrimedojn, kiuj komplete dependas de la unuaj kaj kiuj jam ne povas akiri samkonsistajn medikamentojn ? La patentoj mortigas la malsanulojn.

Dum la MOK okazigos, meze de decembro, sian 6-an ministrokonferencon, necesas do konstati ke la aliro al la esencaj medikamentoj estas daŭre kontraŭata de la IRIPK spite al la interpretaj tekstoj adoptitaj en 2001 kaj 2003. Male, ni observas ke tiuj interpretoj estas sisteme neataj de la riĉaj landoj. Tiuj, ĉiufoje kiam ili intertraktas pri duflanka liberkomerca interkonsento, integras en tiun disponojn kiuj altigas la protekton de patentoj eĉ trans tio kion entenas la IRIPK. Anstataŭ altigi la flekseblon de la IRIPK en la vivonepra kampo de aliro al medikamentoj, la Eŭropa Unio - do la 25 registaroj, inter ili la franca - kaj Usono klopodas por forigi ilin.

Pli fundamente, dek jarojn post ekvalido de la IRIPK, kiu promesis kreskon de la R&D danke al la pli granda protekto de patentoj, ni troviĝas antaŭ granda miskalkulo. Kiel substrekas D-ro Karim aouabdia, unu el la respondeculoj de Kuracisto Sen Limoj Internacia, « koncerne la bezonojn de la evolulandoj, la promesoj ne estas tenitaj. Oni kredas ke la patent-sistemo stimulas la novigon, sed ekzistas nenia organismo por orienti tiun novigadon. La sistemo estas animata de la profit-serĉado. »

La ebleco por la landoj, kiuj ne disponas pri produktrimedoj por samkonsistaj medikamentoj, importi ilin, estis enkondukita kun la interkonsento de 2003 en formo de provizora permeso malobei la disponojn de la IRIPK. Tiu malobe-permeso estas aktivigenda samtempe de la import-lando kaj de la eksport-lando, kiuj devas sciigi tion al la MOK kaj tiel pruvi ke ili plenumas la multajn kondiĉojn trudatajn de la interkonsento de 2003. Nu, dum la lastaj du jaroj, nenia sciigo estis prezentita al la MOK. Kiel konstatas la MSF, « ekzistas eĉ ne la plej eta pruvo ke tiu interkonsento efektive funkcias ». Tio signifas, en klaraj vortoj, ke nenia solvo estis donita al la problemo de aliro al esencaj medikamentoj. Nenio ŝanĝiĝis : mezume, minimume 300.000 homoj daŭre mortas ĉiutage manke de medikamentoj kiujn ili bezonus.

Fronte al tiu tragedio, la afrikaj landoj ne volas plu provizoran solvon kiu ne funkcias. Ili postulas ke estu adoptita, en Hongkongo dum la venonta ministrokonferenco, reformo de la IRIPK kiu donus permanentan solvon kiu faciligos eksportadon kaj importadon de samkonsistaj medikamentoj. Ĉe la MOK, la grupo de afrikaj landoj deponis detalan proponon kiu prezentas diskuteblan bazon por intertraktado.

La 25-an de oktobro, dum kunveno de la Konsilio de la IRIPK, Usono obĵetis ke modifado de la IRIPK ne povas iri trans teĥnika transpono de la nepraktikebla interkonsento de 2003. La Eŭropa Unio adoptis la saman vidpunkton kaj ankaŭ Aŭstralio, Japanio, Nov-Zelando kaj Svislando. Aliflanke, la afrika propono ricevis la eksplicitan subtenon de Brazilo, Ĉinio, Barato, Jamajko kaj la Filipinoj.

La Eŭropa Komisaro konfirmis antaŭ kelkaj tagoj, en la Eŭropa Parlamento, la esencon de la pozicio kiun defendas Eŭropo pri tiu temo : « La Komisiono ne vidas la neceson por speciala kunveno ĉe la MOK por kontroli ĉu la ekzistantaj reguloj de la MOK pri patentoj sufiĉas por respondi al la bezonoj de la evolulandoj koncerne la publikan sanon. La Interkonsento IRPKP, la Deklaro de Doho kaj la decido de la 30-a de aŭgusto 2003 liveras sufiĉajn flekseblojn por ebligi al la membroj de la MOK protekti la publikan sanon kaj faciligi la aliron al medikamentoj. » Jen totala ricevrifuzo por la postulo de la plej koncernataj landoj.

Kroman fojon, la MOK ne povas kaŝi kio ĝi envere estas : la remparo en kiu la plej riĉaj landoj klopodas por dikti sian leĝon al la tuta planedo.

Kroman fojon, la Eŭropa Unio, kontraste al larĝanima retoriko kiu jam ne trompas neniun, ne estas flanke de la plej malfortaj. Ĝiaj 25 registaroj subtenas Eŭropan Komisionon kiu servas nur la interesojn de la farmaciaj firmaoj. Ne gravas la milionoj da vivoj oferataj sur la altaro de la profito.

Sed decido modifi la IRIPK por ke povu aliri medikamentojn tiuj kiuj bezonas ilin, estus bone nenia decido en Hongkongo. Tio pli gravas ol la tuta resto. Temas pri vivo aŭ morto.

___

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS)