Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-bulteno 2011-06
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
18a junio 2011

Enhavo

- Agendo

- Ĝenovo 2011 - 2011 Ĝenovo 2001

- Kampanjo de kontinenta solidareco kun Honduro

- reinventi la mondon en Rio +20

- De la „reala demokratio, nun” al la tunizia revolucio

- kalendaro de la bataloj

Agendo

junio

Asembleo de la ICAE

6-a Iber-amerika renkontiĝo de la Esplorreto kaj Lerneja Renovigo

Kontinenta tago de solidareco kun Honduro

Ĝenovo 2011 – Ĝenovo 2001

aŭgusto

Marŝo de la Margeritoj

septembro

Socia Forumo San-Paŭlo Socia Forumo de Bas Saint-Laurent

4-a Sindikata renkontiĝo Nia Ameriko

Laŭtema Forumo kontraŭ la Grandaj Senutilaj Projektoj

Ĝenevo 2011 – Ĝenevo 2001

De la 19-a ĝis la 24-a de julio okazos la evento Ĝenovo 2011 – Ĝenovo 2001 memore al la deka datreveno de la kunveno de la G8 de 2001. La ĉefaj celoj de tiu evento estas : memorigi pri la tragikaj eventoj de julio 2001, determini la respondecojn kaj rerigardi la leĝajn kaj jurajn aspektojn, relanĉi la postulon de vero kaj de justeco, restarigi la demandon de la problemoj tiam nomitaj de la movado kontraŭ la tutmondigo. Celo estas ankaŭ konsideri la ekonomian krizon, kiu transformiĝis en socian, demokratian kaj ekologian krizon, kaj speciale la ribeladojn en norda Afriko. Por pli da informoj alklaku ĉi tie

Kontinenta kampanjo de solidareco kun Honduro

La 28-a de junio estas la dua datreveno de la heroa rezistado de la hondura popolo kontraŭ la armea puĉo kontraŭ la legitima registaro de la prezidanto José Manuel Zelaya. Ni esprimas nian subtenon al tiu batalo. Ni petas la popolon fortigi sian mobiliziĝon kaj lanĉi, la 28-an, solidarajn agojn pri la eventoj okazantaj en Honduro. Dum tiu tago lanĉiĝos la memkunvokata konstituciiga nacia asembleo – sponta, partopreniga, inkluda, demokratia kaj celanta refondi la nacion. Por pli da informoj alklaku ĉi tie

Venu al Rio +20 por reinventi la mondon

La Faciliga Komitato de la brazila civila socio por Rio +20 alvokas la organizaĵojn de la civila socio kaj la sociajn kaj popolajn movadojn en tuta Brazilo kaj en la tuta mondo partopreni en la procezo, kiu kondukos, en junio 2012, al la aŭtonoma kaj plureca evento, provizore nomata Pintkunveno de la Popoloj de Rio +20 por socia kaj media justeco, paralele kun la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj por Daŭrigebla Disvolvado (KDD). Malferma plenkunsido okazos la 2-an de julio. Partoprenu en ĝi ! Por pli da informoj alklaku ĉi tie

De la „realan demokration nun” al la „Monda revolucio”

Ni ĵus malkovris, per interreto kaj perla informado de la amaskomunikiloj, la demokratiajn ribelojn en la araba mondo. Ni estis fascinitaj de la eblecoj mobilizi, kiuj montriĝas kiam la civitanoj uzas interreton kaj stratojn por postuli reĝimŝanĝon kaj la forigon de diktatoroj. Nu, tiu procezo lanĉis ion, kio estis eĉ en la evoluintaj landoj ne antaŭvidata, kiuj havas ĝis hodiaŭ solidan reprezentan demokration : la pridubigo de la politika sistemo por transiri ĝin en demokratio pli larĝa kaj partopreniga. Por pli da informoj alklaku ĉi tie

La tunizia revolucio

Legu la artikolojn pri la tunizia revolucio en la Magazine Red Pepper (Ruĝa pipro) kaj la intervjuojn pri la sama temo kun membroj de la Internacia Konsilantaro de la Monda Socia Forumo.

Kalendaro de la bataloj

Tiuj ĉi datoj estas ĉefe tiuj kiuj aperas en dokumentoj de la Asembleo por Kunordigado de agoj. Se vi havas aldonendajn ĝisdatigojn, bonvolu skribi ilin al fsmsite@forumsocialmundial.org.br

Sen dato :

Internacia konferenco pri la libera moviĝo de personoj

Mobilizadoj pri : COP17 (Sud-Afriko), Koĉabambo (Bolivio), Laŭtema MSF (Portalegro) kaj Rio +20 (majo 2010, en Rio-de-Ĵanejro)

Monda Agotago de solidareco kun la viktimoj de rasismo kaj fremdmalamo

Socia Forumo en Tunizio

2011-marto

la 4-an de marto : La virinoj en la batalo kontraŭ pesticidoj

la 20-an de marto : Internacia tago de solidareco kun la palestina popolo kaj kun la popoloj de Afriko

2011-aprilo

de la 1-a (ĝis la 4-a de aprilo : Agadprogramo de solidareco kun la revolucio en Tunizio – vizito al la limo inter Tunizio kaj Libio (la grupo konsistu el membroj de la Internacia Komitato de la MSF, de la Sociaj Forumoj Afrika, Tunizia kaj Magreba)

de la 20-a ĝis la 23-a de aprilo : Kunveno de la Komitato Socia Forumo de Magrebo kaj vizito al Gafsa kaj Sidi Bouzid kaj Kasserine

2011-majo

Monda semajno de apogo al la libereco de la Gaza-ŝipareto 2 (lasta semajno de la monato)

la 21-an kaj 22-an de majo : Manifestacio kontraŭ la G8 en Le Havre (Francio)

de la 25-a ĝis 27-a de majo : Kunveno de la Internacia Konsilantaro de la Monda Socia Forumo

elfrancigita de la Monda Asembleo Socia (MAS) -vl