Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
HACE (HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA) numero 10
de Koffi GBEGLO  
18a junio 2011

*************************************************

H A C E 10 Decembro 2010

*************************************************

HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

H A C E

Liberpensa informilo de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

Redaktas : Cophie PARPHES

Adreso : afrikacentro@hotmail.com

*************************************************

E N H A V O ============ MALFERME

GHENERALAJHOJ

UNUIGHO DE ESPERANTISTOJ EL LA TUTA AFRIKO AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

REAGOJ

VIDPUNKTOJ

CHIES VOCHO

TR’AFRIK’

EL NIAJ PLUMOJ

RECENZECE

DISKUTE

ANONCETOJ

ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI

==============================================================

******************

MALFERME

******************

NENIAM MALINTERNE DE NI...... !

Doktorighis s-ro AKa pri medicino en universitato afrika. Li ekpraktikis en Afriko kun la klara ambicio en la koro iam atingi la paradizon, evoluintan landon. Pro sia diligenteco kaj sindedicho, li rapide akiris altan rangon en la laborejo. Tamen la ideo migri eksteren ne forlasis lin. Chiam li siamaniere klopodadis por atingi tiun chi celon. "Kiu serchas, tiu trovas", chu ne ? Jen fine s-ro AKa povis atingi la paradizon. Chiu povas diveni kio atendas lin en la unuaj tagoj de lia restado en la paradizo.

"Unue kashu la diplomon kaj trovu manghon. Manghante, montru la diplomon", konsilis konatuloj al li. Jes, Aka nenion komprenis. Chu ne per la diplomo li trovu laboron, kaj tiu chi donos al li manghon ? Aka ne volis kompreni la homojn kaj kun la paso de la tempo la pasigitaj monatoj unuaj kun malfacile trovitaj paneroj povis ion instrui al li.

La iama chefo de sekcio en sanigejo finfine trovis sin en restoracio, kie li devis lavi telerojn. Facile li tiel povis redukti la pezon de la malsato. Iom post iom li alkutimighis al tiea vivo. Tiam la diplomo ripozis en la valizo, kaj la posedanto neniam forgesis ghin. Hejmighinte en la nova lando, li ofte rigardadis sian diplomon kaj informighadis. Aka devis studi pli en la nova lando. Li sendis grandan leteron al siaj kolegoj kiuj pluestas en Afriko.

"Tie chi oni ne fidas niajn afrikajn diplomojn. Mi devis plustudi ghis havi aliajn. Kio estas tamen helpa, tio estas, ke tra miaj praktikadoj, oni sentis, ke mi havas kvalifikilon, sed ghin oni ne metis en la saman nivelon, kiel similan kvalifikilon de la paradizo". Kion fari nun ?

Chu pravas tiuj, kiuj pensas, ke la paradizo estas ne ekster sed en la homo mem ? Kie oni estas, tie chiu povas instali sian paradizon. Togolanda proverbo diras : "koko ne hontas pri sia loghejo". Tiu chi proverbo povas ne esti klara al homoj alimedia ? Tial necesas klarigetoj.

En la medio de la proverbo, oni malofte purigas la loghejon de la kokoj. Tiuj chi ne scias la diferencon inter loghejo kaj necesejo. Kie ili dormas, ankau tie ili fekas. Imagu kiom malpura kaj malbonodora estus la loghejo. Tamen la kokoj pludormas tie. Char la kokoj kuraghe iras chiam dormi tie, tute ne atentante, chu oni purigis la ejon au ne, homoj de la medio komprenas, ke kia ajn estas onia vivmedio, tie oni sentu sin en paradizo. Jes, la paradizo de Esperantistoj estas ja en Esperantujo, kaj la paradizo de chiu esperantisto unuopa en la esperantisto mem. Neniu de la ekstero povas fari al ni tion, kion ni bezonas. Kiam ni renkontas malfacilajhon, ni pripensu.

"Neniam akuzu iun pro io okazinta, sed chiam serchu vian parton de respondeco en chio, kaj provu korekti ghin". Se Esperanto nun malbone disvastighas en la mondo, esperantistoj ne akuzu neesperantistojn, sed trovu la kialon ene de la movado. Ankau tie chi, neniu esperantisto trovu la kialon en alia esperantisto, sed chiu klopodu trovi sian parton de respondeco. Se hodiau pluvivus Zamenhof, ankau li trovus sian parton de respondeco.Traboj estas en niaj okuloj, per kiuj ni vidas pajleron en la okuloj de la aliaj".

Ni bone zorgu pri nia Esperantujo, tute ne atentante chu iu de ekstero jughas nin. Nia chiutaga klopodo estas chiam ion pli bonan fari. Chiam ni strebu al perfekteco, kaj certe tiu strebado igos nin atingi multon.

CoPo

******************

GHENERALAJHOJ

******************

1- Konfliktoj inter generacioj -------------------------------

Legante pri la lingva konflikto inter junaj kaj muljunaj svedaj esperantistoj http://www.liberafolio.org/2010/lin... mi pensis pri citajhoj el la antikva periodo, kiuj pendis dum pluraj jaroj en mia klaschambro [vidu chi-sube] kaj kiuj mirigis miajn gelernantojn ; ili ja pensis ke temis pri nuntempa opinio de maljunuloj. Fakte, tia konflikto inter generacioj chiam ekzistis ... kaj ekzistos. Feliche, char estas la bazo de nia progreso ! Se la infanoj chiam estintus fidele obeemaj, la homaro estus ankorau en la paleolitika epoko.

Mi aldiris al miaj gelernantoj : "Kiam vi ekparolos tiel pri junuloj, tiam estos signo ke via menso ekmaljunighas.

"Nia mondo ekkonas krizan fazon. La infanoj ne plu obeas siajn gepatrojn" - Egipta pastro, 2000 jarojn a.K.

"Tiu junularo estas ghisoste putra. La junuloj estas malbonfaraj kaj mallaboremaj. Ili ne plu estas kiel la antaua junularo. La nuntempaj neniam kapablos daurigi nian kulturon " - Potajho el Babilono, 1000 jarojn a.K.

"Mi havas neniun esperon pri la estonteco de nia lando, se la hodiaua junularo ekestros morgau. Tiu junularo estas netolerebla, sen sinbridemo, tutsimple terura" - Hesiodo, 720 jarojn a.K.

"Nia junularo shatas lukson, ghi estas malbone edukita, ghi primokas autoritaton kaj havas neniun respekton por Malnovuloj. Niaj hodiauaj infanoj estas tiranoj. Ili ne levighas kiam maljunulo eniras chambron. Ili krucas la gambojn kaj rebatas siajn gepatrojn. Tutsimple ili estas malbonaj" - Sokrato, 470-399 a.K.

"Patro timegas siajn infanojn. Filo konsideras sin samrajta al sia patro kaj plu havas por siaj gepatroj nek respekton, nek timon. Kion li deziras estas libereco. La junuloj deziras tuj la statuson de siaj pliaghuloj ; por ne shajnigi sin postrestantaj au despotaj, la pliaghuloj akceptas tion. Kaj, por kroni la tuton, nome de la libereco kaj de la egaleco, ili postulas seksan liberighon ... Kiam patroj ekkutimas ne plu kontraustari siajn infanojn, kiam filoj ne plu atentas iliajn dirajhojn, kiam instruistoj tremas antau siaj lernantoj kaj preferas flati ilin, kiam, finfine, la junuloj spitas la leghojn, char ili ne plu akceptas superan autoritaton de io au de iu, tiam, tute bela kaj tute juna, komencighas la tiraneco" - Platono, 429-347 a.K.

"Ne plu estas infanoj" - Cicerono, 106-43 a.K.

Nihil novi sub sole !!! - Nenio nova sub la suno !!!

P.S. - Mi povas havigi 2-paghan aldonitajhon kun chapelitaj literoj kaj en dulingva versio (Eo- franca).

Germain PIRLOT (Belgio)

2- Lingvaj rajtoj --------------------

La homo ja estas socia estajho ; li chiam sin organizas en la socio, en la lernejo, en la shtato,, ktp...

Por socie vivi li devas komuniki, kaj tio necesigas uzadon de lingvo. Tio estas ke la lingvo estas sociala ilo la plej trafa, permesanta al la homo realighi en siaj rilatoj kun la aliaj : la politikisto devas konvinki, la instruisto devas instrui, la pastoro au pastro devas prediki, ktp... chiuj bezonas la lingvon por prezenti siajn ideojn.

Chiuj lingvoj valoras char ili celas la samon : fordoni la informon ; sed se ekzistas lingvoj kiuj havas regionan gravecon, aliaj kontraue havas internacian gravecon kiel la franca, la angla, la hispana, ktp...

Ekzemple, en nia lando (DRKongo) oni nombras pli ol 450 dialektojn sed tiu kiu scias lingala povas cirkuli chie en la lando senprobleme. Tio montras ke chiuj lingvoj ne havas la saman influon. Se la franca lingvo kaj aliaj estas parolataj ekster sia kultura zono, ili ne ebligas al tiuj kiuj ilin uzas profiti apartan privilegion . Estas vere ke la lingvoj povas pliproksimigi la homojn retrovighantaj for de la zonoj kie tiuj lingvoj estas uzataj. Sed Esperanto ne havas difinitan kulturan zonon. Esperanto estas chies proprajho. Oni lernas Esperanton per amo, mi pensas ; plie, Esperanto estas facila lingvo en sia parolmaniero kaj en sia skribo kontraue al aliaj universaj gravecaj lingvoj.

Esperanto pliproksimigas la homojn de diversaj landoj, sociaj rangoj, lingvoj, religioj, ktp...

La homoj estas motivigitaj de vera amo por Esperanto kaj animitaj de fiera sento tial ke ili estas anoj de unu lingvistika kuneco unika en sia kategorio. La rilatoj inter la Espeantistoj estas premsignoj de abnegacio, de respekto, de solidareco sen diskriminacio kaj egoismo.

Por videbligi la facilecon de la lernado de la lingvo, mi pensas ke chiu lernanto devas havi al si chion, kion li povus uzi ech kiam li estas sola. ekz : lernolibrojn, vortarojn... char chi tie la lernantoj ofte diras : "se mi havus vortaron, flue mi ekparolus la lingvon. Foje, al mi mankas vortoj por traduki miajn frazojn en Esperanto." Chi tie en nia lando, mi audis pri oferto de okupo, sed la kondicho por esti dungita estis : scii la Anglan lingvon.

Kaj mi diris al mi ke ni povos tion fari. Fakte, krei ajnajn okupojn tra la kontinento kaj havi nur kiel kondichon paroli au scii la lingvon Internacian "Esperanto". Tiel ni havos multe da homoj kiuj interesighos pri la lingvo. Lau mi, tio estas alia tekniko rapide ghin konigi...............

Koncerne la tradukadon al Esperanto de literaturaj verkoj en lingvoj uzataj en Afriko kaj inverse, certe inter la esperantistoj oni chiam retrovas la homojn kiuj parolas diversajn naciajn lingvojn. Chiu el ni konas sian gepatran lingvon escepte eble la infanoj naskitaj en grandaj urbaj centroj, tie la franca kaj aliaj estas pli kaj pli preferataj.

Ni povos do formi teamon da homoj kiuj scias tre bone Esperanton kaj kiuj povos diligente helpi al la tradukado laubezone.

Konklude, mi sincere estimas ke estas profite lerni Esperanton kaj certigi ghian larghan disvastigon.

Rachel Mafuluko. Ekzekutiivanino de UETA pri Lingvaj Rajtoj

3- Shafaro harmonia

--------------------

"Shafaro harmonia......" estas la temo de la 18a Togolanda esperanto-Kongreso). La debaton pri la kongresa temo gvidis GBEGLo Koffi (GK). Li demandis kaj kongresanoj respondis. Li legigis vortojn de esperantistoj tra la mondo pri la temo, kaj finfine proponis konkludon. Tio chi kondukis al la kongresa rezolucio.

I DEBATO

===========

GK —

SHAFARO HARMONIA...........

Kial estas punktoj ?

Cheestantaro (CH)

-------------------

Char mankas io.

GK

Kiel kompletigi la frazon ?

CH

---

- Shafaro harmonia lupon ne timas

- Shafaro harmonia timigas lupon.

GK

La ghusta frazo estas la unua :"Shafaro harmonia lupon ne timas."

Kio ghi estas ?

CH

---

Ghi estas proverbo.

GK

De kiu ghi estas ?

CH

---

De Zamenhof.

GK

Kiel vi komprenas ghin ?

Donu similajn proverbojn.

CH

---

Harmonio en grupo estas necesa. Ghi donas forton al la grupo.

Similaj proverboj estas :

- Unuigho donas fortecon.

- Kune pajleroj estas malfacile rompeblaj

GK

Nun ni analizu la frazon : SHAFARO HARMONIA.... LUPON NE TIMAS

Kiom da partoj ghi havas ?

CH

---

DU : SHAFARO HARMONIA kaj LUPON NE TIMAS.

GK

Kiujn reprezentas SHAFOJ kaj kiujn LUPOJ ?

CH

---

- Shafoj estas la homoj obeemaj kaj lupoj estas la homoj, kiuj ghenas la obeemulojn.

- Afrikanoj estas shafoj, dum europanoj lupoj.

GK

Chiuj havas siajn respondojn :

Jen vidpunktoj de kelkaj esperantistoj

a)- Petik (Francio) -------------------

<

b)-Respondo de GK -----------------

Prave. Tion chi diris ankau aliaj homoj kaj mi donis klarigon mian. Certe ni uzas la terminon METAFORE kiel Zamenhof menciis ghin en sia proverbaro :"shafaro harmonia lupon ne timas". Chiu rajtas siamaniere interpreti la aferon. Tiaj diversaj opinioj ebligos al ni, togolandanoj, pli bone diskuti dum nia kongreso por aliri rezolucion almenau akcepteblan. Estus bone, ke tie chi mi metu klarigojn miajn, kaj ankau vortojn de Brito pri la kongresa temo.

VORTOJ MIAJ

Estimataj geamikoj afrikanoj,

Certe vi legis pri la baldaua kongreso de togolandanoj. La temo eble povos shoki iujn. :"Shafaro harmonia....". En togolanda medio, per SHAFO oni insultas homojn ne inteligentajn. Certe tiaj multaj homoj ne nigraj konsideras afrikanojn. Kiaj ni estas, tiaj ni restu ghis nia morto. Ech se shafo, ni ghoju pri nia shafeco, kiun ni uzu por fari ion grave signifan por nia Afriko. Por atingi ion ni devas iel konduti, kion Zamenhof diris al esperantistoj : "Shafaro harmonia lupon ne timas". Alia poverbo Zamenhof estas :"Se vi faras vin shafo, lupoj vin manghos".

Karaj, Nenio de ekstero povas konstrui nian domon. Chio dependas de ni mem. Grava parto de komACE temas pri la klopodaro de afrikaj esperantiostoj zorig pri sia afrika agado. Kreighis UETA,pri kiu multaj esperantistoj jam scias.

"Kiu vere volas lerni ion novan, al tiu oni ne ripetas la lecionon". TIETo ne bezonas la ripetadon de la lecionoj. Ghi perfekte lernas de chiuj kaj faras sian konkludon. Ghia nuna decido estas kompleta retirigho de la pakto de la Esperanta Civito. la poemo "La vojo" de Zamenhof plurestas ghia irletero. "kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj". jes, kaj nin ne timigas la lupoj, char ech se shafoj, ni estas en nia harmonia shafaro.

Chion bonan !

gk

c)- Vortoj de Ian FANTOM (Britio) ---------------------------------

El Britio mi sendas al vi varmajn kaj personajn gratulojn pro la dudekjarigo de la Togolandaj Esperanto-Kongresoj.

En chiu socio ekzistas kaproj kaj shafoj. Kaproj pensas por si mem. Ili ne sekvas la shafaron. Kaprojn sekvas la shafoj . Shafaro estas harmonia se oni lasas ghin en paco.

Sed en la Esperanto-movado aperis ankau la lupoj, kiuj dissemis malpacon kaj malamon inter la shafaro. Kelkaj el la lupoj surhavis vestajhojn de la shafoj. Iom post iom la shafoj disighis au mortis, kaj la lupoj plimultighis.

Tiel estas en mia lando. Defendi la Esperantismon kontrau la lingva hegemonio estas nuntempe malfacile. Zamenhof antau cent jaroj eltenis la "mokojn de l’ homoj". Tiutempe, la kaproj staris solidare kun Zamenhof, la shafoj sekvis la kaprojn, kaj la lupoj foriris.

Ni devas stari solidare kun tiuj Esperantismanoj kiuj nuntempe eltenas la "mokojn de l’ homoj". Ni chiuj staru solidare kontrau la lupoj. Ni chiuj provu esti kaproj.

En Afriko estas multaj kaproj. En Afriko kreskas la nova sento. Afrikon bezonas la Esperanto-movado.

Mi deziras al vi sukceson en Togolando en la antauenigo de la Esperantismo en Afriko. - - - - - - -

Kore salutas Ian

GK daurigis sian gvidan rolon -----------------------------

Kaj SHAFOJ kaj LUPOJ montras sin. Kion ni faru do ?

Jen vortoj de :

ch)- Serge (Francio) ------------------

Estas konate ke proverboj diras ion kaj la malon...

Se "shafaro harmonia lupon ne timas" aspektas pozitive, (pro harmonio, shafaro plifortighas) tio povas ankau esti komprenata ke pro dolcha harmonio, la shafaro naive kontentas, kaj do ne plu timas lupon, kio tute ne implicas kapablon eskapi la lupon (Harmonio lulas ilin kaj perdigas al ili singardemon)

En mia kulturo (franca) nomi homon shafo ne vere signifas ke li estas stulta, sed pli precize, obeema, malbatalema, kiu sekvas sendiskute (greg-isme) la plimulton.

d)- Dialogo de Petik kaj GK ---------------------------

Petik :

"chio en ordo, inter ni okazis nur pro tio la shajno de malkonkordo, ke vi uzis sen kunteksto la trafan proverbon (se mi ne eraras). Almenau mia kredo je la internaciaj valoroj kaj fido je E-o (inkluzive de la Z-a proverbaro) ne shancelighis. En mi restis nur la demando nerespondita, ke vi devas kontrau kia malamikaro teni harmonion."

GK :

"Iam iu demandis min, kiu estas mia malamiko. Mi tuj respondis, ke mia malamiko estas mi mem. Se mi simile respondus vian demandon, mi dirus, ke LA MALAMIKARO estas unue NI MEM. Sokrato jam tion diris al ni : "Konu vi vin mem". Aliaterene : " kiu insultas vin, kaj foriris, tiu ech forgesis sian diron, kiam vi tie chi grumbladas glutigante al vi galon". Kiel ni akceptas la vortojn de la aliaj, tiel ili efikos sur nin.

La harmonieco en la shafaro ebligos al tiu chi teni sin forta, tute neatentante la farojn de la aliaj. Tiel nenio malharmoniiga atingos la grupon, se io tia ekzistas.

Chu mi iel respondis la demandon, kara Petik ?"

e)- Vortoj de Alexis el Goma (DRKongolando)

La universala amo, la solidareco kaj la reciproka helpo gravegas en tiu chi jarfino !

Por restadi pozitiva kaj pri la interdependeco au reciproka helpo, jen fabeleto kiu rememoras al ni la konduton adopti kaj elpashi solidare la jaron 2011.

Fabelo (nekonita autoro)

La vintro estis ege malvarma, multaj bestoj mortis pro tiu malvarmego. Antau tiu chi situacio, la histrikoj decidis kunighi au grupighi iamaniere ilin reciproke varmigi. Sed malgrau la felicho kiun ili havis dank’al la varmeco tamen ili vundighis pro siaj stebiloj. Tial ili decidis vivi distance unu de la aliaj.Estinte izolitaj, ili ekglaciighis kaj ekmortis. La histrikoj devus elekti inter la morto kaj la vundo pro pikiloj. Fine ili saghe denove decidis regrupighi. Okaze de tiu regrupigho, ili ekresentis varmecon kaj rimarkis ke tio pli gravas ol la vundo.

La bona rilato estas ne tio kio kunigas senmakulajn homojn sed tio kio ebligas travivi kun siaj samuloj akceptante erarojn kaj valorigante siajn kvalitojn.

Forgesu la insultojn sed ne la bonfarajhojn (Confucius).

f)- Vortoj de Ljubica SEDMAK (Kroatio)

Shafido trinkas el rivereto. Alvenas lupo kaj bojas : "Mi manghos vin, char vi malpurigas akvon al mi". Shafido respondas : "Mi ne povas malpurigi akvon al vi, char via loko estas pli alta, kaj rivereto fluas ekde vi al mi". Lupo bojas : "Mi manghos vin, char vi malpurigis antau tri monatoj". Shafido respondas :  »Mi naskighis antau du monatoj". lupo bojas :"Mi manghos vin, char via frato malpurigis akvon al mi". Safido respondis : "Mia patrino estas tre juna, mi estas shia unua ido". Lupo bojas : "Mi manghos vin, char vi disputas, char vi estas malrespekta.

LASTAJ VORTOJ de GBEGLO Koffi gvidanta la debaton pri la kongresa temo

Kion konkludi ?

NI ESTU SOLIDARAJ kaj CHIAM NI VENKOS CHIUJN BAROJN METITAJN, METATAJN au METOTAJN.

II REZOLUCIO DE LA 18a TEK

==========================

80 geesperantistoj kongresantaj en la urbo Vogan, _ kompletigante la temon "Shafaro harmonia" por havi la tutan proverbon "Shafaro Harmonia lupon ne timas " _ Konsiderante, ke esperantistoj estas nek shafoj nek lupoj _ Rekonante la gravecon de la unuigho en chiu kampo de la homa agado _ Komprenante, ke per "shafaro harmonia lupon ne timas" Zamenhof invitas esperantistojn al solidareco, al harmonia vivo, toleremo, sinkompreno kaj interfratigho, Rekomendas, ke : 1) chiu esperantisto konsideru sian proksimulon ne malamiko sed anstataue, trovu sian malamikon ne ekstere sed interne de si 2) en chiu problemo, chiu rekonu unue sian propran parton de kulpeco kaj tiel klopodi fari necesajn pashojn por korekti ghin. 3) chiuj esperantistoj togolandaj kontribuu sincere, honeste, malegoisme, respekteme en la progresigo de la togolanda Esperanto-Movado.

Farita en Vogan, la 27-an de Decembro 2010 La Kongreso

4-RENKONTIGHO DIETER-TOGOLANDANOJ

----------------------------------

La 29an de decembro 2010, de la 16a ghis kvarono post la 17a horo, en Instituto Zamenhof, Dieter ROOKE kaj ses Togolandaj esperantistoj intershanghis demandojn kaj respondojn pri Esperanto ghenerale kaj aparte pri la Esperanta Civito. Dum togolandanoj informighis pri La Esperanta Civito ghenerale kaj pri la celo de la vojagho de Dieter al Togolando, Ganao kaj Benino, Dieter shatis scii pri la agado de togolandaj Esperantistoj.

a)- Celo de la vojagho de Dieter

Dieter ROOKE shatus verki artikolojn pri la E-movado en Afriko. La artikolon li aperigos en pluraj E-periodajhoj : HdE, HeKo, Internaciisto, Sennaciulo, ktp. En sia artikolo li parolos pri la movado en Togolando, pri la 18a TEK, pri Instituto Zamenhof (IZo), instruado de Esperanto en IZo, pri organizado de Esperantaj ekzamenoj, pri UETA, pri AO en Benino, pri la Ganaa Espepranto-movado.

Por atingi sian celon, li bezonas helpon de esperantistoj togolandaj. Li shatus havi certajn informojn pri la diversaj kursoj okazantaj en Togolando, vidi la bibliotekon de IZo, informighi pri la laboroj de TIETo, pri la 50-jara jubileo por ekskoloniigho de Afriko,ktp.

b)- Ekzamenoj lau LTSEC

Dieter demandis kial la ekzamenoj ne okazis en Togolando dum la 18a TEK. Ja temas pri la ekzamenoj lau la europa framo. Togolandanoj decidis provizore chesigi la ekzamenojn pro la konfuzoj chirkau la apliko de la europa referenckadro en Esperantujo : la referencokadro havas du nomojn en Esperantujo : KEFR lau la Esperanta Civito kaj KER lau UEA. Plie, dum konferenco de ALTE nur Esperanto havas du delegaciojn kontrau po unu por aliaj lingvoj. Alia afero koncernas la shtupojn de la ekzamenoj : La esperanta Civito havas ses dum UEA, tri. Krome la diplomojn de UEA donas hungaria lingvo-institucio, kaj ne ILEI, la eduka fako de UEA, kiu organizas la ekzamenojn. Kial tiom da aferoj chirkauas la ekzamenojn lau la normoj de ALTE ? TIETo shatus informighi, antau ol pluokazigi la ekzamenojn.

TIETo jam chesigis la ekzamenojn, antau ol aperis la informo de KCE, ke ghi reprenas la delegon de TIETo. Jam che la subskribo de la interkonsento de TIETo kun KCE pri la ekzamenoj, TIETo klarigis, ke ghi pluokazigos la ekzamenojn proprajn kaj de ILEI/UEA. Tute ne estis reago. Sed nun KCE konsideras tion kiel kialon por repreni la delegon, kiu vere ne tiom gravas al TIETo por organizi la ekzamenojn proprajn kaj tiujn de ILEI/UEA.

Dieter ne povis citi la lokojn, kie okazas nun la ekzamenoj lau LTSEC. Tamen la kunvenantoj povis citi Togolandon, KCE (Svislanto) kaj Malagon en Hispanujo, kaj eble ankau en Meksiko.

c)- Kultura Centro Esperantista (KCE)

En KCE dejhoras tri homoj : Giorgio SILFER kaj ties edzino Perla MARTINELLI estas la konstantaj dejhorantoj. Tria dejhoranto ekzistas, sed temas pri jen polo, jen bulgaro, jen ktp. Tiu chi tria persono ne chiam estas la sama homo. Giorgio kaj Perla loghas en KCE. Tiu chi havas ankau chambrojn, kiujn ghi disponigas al gastoj kontrau pago. Tio chi estas la chefa enspezofonto de KCE, char ghiaj E-aj laboroj ne sufiche estas mondonaj. KCE eldonas la periodajhojn HdE, LF, Femina kaj aliajn esperantajn verkojn. Krome ghi organizas renkontighojn, lernosesiojn. Ghi kunlaboras kun multaj esperantistoj tra la mondo.

ch)- Giorgio SILFER en Orienta Afriko

Dieter menciis, ke Giorgio SILFER nun havas rilatojn kun afrikaj politikistoj, kio estas la chefa celo de lia vizito al Burundio. Dieter ne estas sufiche informita pri la rilatoj de Giorgio SILFER kun Burundio. Li civitanighis precipe pro la fakto, ke Civito estas la plej aktiva E-grupo en Svislando. Kio alia altiras lin en Civito estas ghia demokratio kaj federalismo. Li klopodas defendi la intereson de la laboristaro tutmonda. Tial li ne povis respondi demandon pri la projekto AmaHoro. Li diris, ke eble tio estas la tasko de Marie France CONDE REY.

Li tute/plene ne subtenas la klopodojn de Giorgio pri ties interveno en Kabindo. Tiu chi estas , lau Dieter, regiono /provinco /departamento, kiu postulas sian autonomecon en Afriko. Li estas ech forte kontrau rilatoj kun fiaj gvidantoj, kiuj kulpas pri terorismaj atakoj kontrau la buso de togolandaj futbalistoj. Li pri tio chi tute ne konsentas kun Giorgio SILFER pri tiaj agadoj.

d)- JAKE (Jubilea Afrika Kongreso de Esperanto)

Dieter raportis pri la kunveno, kiu nuligis la kongreson. Ghi okazis en KCE kun chirkau ses partoprenantoj. Tiam Giorgio SILFER diris, ke pro la malbona rilato inter GBEGLO Koffi kaj UEA-gvidantoj la kongreso ne povos okazi. Lau Dieter, Giorgio tiel konvinkis homojn pri la nuligo de la kongreso. Kiam okazis vochdonado, kvin estis kontrau kaj unu (Dieter) por. Jen JAKE estas nuligita. Char Dieter jam decidis veni al Togolando, li tute ne konsideris la nuligon de JAKE por nuligi sian vojaghon al Togolando. Jen nun li estas en Togolando. Ties anoj donas sian version de tio, kion Giorgio SILFER skribis al ili pri la kialo de la nuligo de JAKE.

Ilia unua demando estas : "Chu Giorgio ne sciis, ke estas problemo inter GBEGLO Koffi kaj UEA-homoj, antau ol proponi la organizadon de la kongreso ? Kiam venis vi (Dieter) al Togolando en marto 2009 por esplori pri la loko, chu vi ne jam tiam sciis, ke estas problemoj inter GBEGLO Koffi kaj UEA-gvidantoj ? ". Li respondis : " Estas ja konataj la aferoj inter Koffi kaj UEA-gvidantoj. Tio tute ne estas nova, kaj tial mi ne komprenas, kial Giorgio diris tion". Lau Dieter, tio tute ne estas la kialo de la nuligo. La diro de Giorgio kiel la chefa organizanto/proponanto de JAKE montras bedaurinde grandan konfuzon char oni ne trovis interkonsenton pri kunorganizado samtempe de du diversaj kongresoj.

Giorgio SILFER akuzis togolandanojn, ke ilia nacia kongreso estis la kialo de la nuligo de JAKE. Tuj post kunsido de UTE-komitato, kiu fiksis la daton de la 18a TEK de la 24a ghis la 27a de decembro 2010, Giorgio SILFER reagis, ke civitanoj en togolandoj ne devus tion akcepti, char lau li, JAKE okazus samtempe kun la 18a TEK. Kial estu tiel ? Chu do Giorgio SILFER shatus uzi la 18an TEK por JAKE. Se estus tiel, li simple tion estus dirinta kaj Togolandaj Esperantistoj pripensus la tutan aferon.

La diroj de Giorgio SILFER en KCE kaj liaj vortoj al togolandanoj klare montras grandan konfuzon organizatan kaj bone flegatan de la geloghantoj de KCE.

e)- Demokratio en Esperantujo

Nun kiel tutmondaj E-organizajhoj, estas UEA , SAT, la Esperanta Civito, MAS, k.a. Lau Dieter la Esperanta Civito estas la plej demokratia, char ghiajn gvidantojn elektas nur la civitanoj. Chu nur elektomaniero difinas demokration ? Kiel funkcias la gvidorganoj ? Dieter citis nomojn de membroj de la Kortumo sed rekonas, ke ili ne intervenas pro manko de konfliktoj inter E-establoj kaj civitanoj unuopaj plenumas siajn funkciojn. La rimarkon de togolandanoj koncerne anonimecon de leteroj el la Kortumo, Pakto, Heko pravigas Dieter, kiu deklaris, ke chiu letero montru la autorecon, se iu petas ghin. Li rekonas ke plejparto de komunikoj en HeKo estas verkitaj/redaktitaj de Giorgio SILFER.

GBEGLO Koffi asertis, ke MAS estas la plej demokratia, char ech por akcepti novan membron oni konsideras reagon de la tuta membraro. Lau Dieter ne multaj MAS-anoj reagas al tiaj aferoj. Tio tute ne malhelpas akcepton de novaj membroj. Li aldonis, ke en la dua listo de MAS, la asembleo-listo, estas prenita ghis nun nenia decido. Lau Dieter, multaj MAS-anoj plendis pri tio.

f)- Osmo BULLER kaj Giorgio SILFER

La influa homo en UEA estas Osmo BULLER kaj tiu de la Esperanta Civito estas Giorgio Silfer, chu ne estas tiel ?

Kion oni rekonu, tio estas, ke Giorgio SILFER estas talenta homo kaj havas multajn kapablojn. Li kiel konsulo havas limigitajn rajtojn en la Esperanta Civito. Se li iam malaperos, certe aperos alia kapablulo, sed kiom longe dauros tiu transira periodo ? Sed se Osmo malaperos, UEA havos ne multajn problemojn. En 2001, kiam li demisiis, li plu estis en la E-movado kaj membro de UEA kaj tiam influis la funkciadon de UEA, kio al tiu chi kauzis problemojn enormajn. Se li estus kabeinta, ne tiom da problemoj havus UEA. Chiuj libere kunlaborus por la antauenpusho de UEA, ne timante koleron de Osmo.

Alia diferenco estas, ke la gvidorganoj de UEA vere funkcias. Tie oni vere decidas pri chio. La decido aperas, antau ol Osmo BULLER kontraustaras. Ofte Osmo BULLER pushas la homojn, ke oni decidu tiel, kaj la gvidorgano koncernita sekvis. Che la Esperanta Civito ne chiam estas tiel. Ghi sekvas la parlamentan sistemon de demokratio. Plie, Osmo estas nur dungito/oficisto, dum Giorgio SILFER estas elektita konsulo de la Esperanta Civito.

g)- Kongreso de Civito

UEA havas sian kongreson, kiu estas UKo. Kial Civito ne havas sian kongreson ? Dieter diris, ke la kongreso de la Esperanta Civito estas la parlamenta sesio, kiun chiuj civitanoj kaj ech eksteruloj rajtas cheesti. Oni ja povus reagi, ke tio ne estas kongreso. Alia reago estis, ke UKo estas la kongreso ne de UEA, sed de chiuj esperantistoj. La UKo naskighis en 1905 dum UEA en 1908. Nun oni donu al UKo ties universalecon.

gh)- Fonduso au Fondumo PRO ESPERANTO, la Civita banko

Dieter kundecidis pri la fondo de la Civita banko. La funkciado de la civita banko submetighas al la legha preskribo de la svisa civila kodo. Pri tio Dieter ne povas multon diri, char ne li sed alia homo estas la respondeca persono. Dieter ne scias ion precizan pri la rolo de Giorgio tie chi. Li tamen aldonis, ke Giorgio estas prave konata, char li reprezentas la tutan Civiton kaj havas priajn kapablojn. Chu Giorgio estos iam facile anstatauigebla ? Respondon donis Dieter : << Se mi havas la talenton kaj politikan forton por konvinki Esperanto-civitanojn elekti la programon de la rugha grupo, tiam mi anstatauos la konsulon, kiu gajnis en la verda listo de Zamenhof >>

h)- Redaktado de HeKo

Dieter rekonas, ke jhurnalisto rajtas verki artikolojn lau siaj scioj, gusto kaj stilo. Pri propraj artikoloj respondecas nur la autoroj , sed ne la redaktantoj. Lau Dieter, la redaktoroj rajtas shanghi artikolojn, kaj tiam respondecas pri ili. Estas preferinde, ke aperu la nomoj de la autoroj de artikoloj kaj ties fontoj en HeKo.

hh)- Kontribuo de Togolandanoj al la sukceso de la plano de Dieter

Togolandaj Esperantistoj gratulas s-ron Dieter pro ties kuragho veni al Togolando, kvankam JAKE estas nuligita. Ili dankas lin pro ties donacoj por la kvizo kaj ankau pro la kartoj de civitaneco, kiujn li donacis al togolandaj esperantistoj. Tiuj chi estas pretaj helpi siapove al Dieter, ke lia restado en Togolando kaj cetere en aliaj landoj afrikaj estu sukcesplena. Ili tamen ne pretervidas la fidelecon de la vortoj, kaj tial GBEGLO Koffi petas de Dieter, ke li aperigu la vortojn de la togolandanoj nur tiaj, kiaj ili estas. Li tute ne shovu aliajn vortojn en la bushojn de la togolandaj esperantistoj, kiuj deziras havi tute harmonian movadon.

Partoprenis la kunvenon :

1- Dieter ROOKE (Svislando)

2- Ciril LANG (Svislando)

3- AGBOLO Apele Didier (Togolando)

4- d’ALMEIDA Domi Komlan Maxime (Togolando)

5- DAVON Agou (Togolando)

6- DOUMEGNON Koffi (Togolando)

7- GBEGLO Koffi (Togolando)

8- Hans REFIOR (Togolando)

*******************************************

UNUIGHO DE ESPERANTISTOJ EL LA TUTA AFRIKO

*******************************************

1- UETA en Esperantujo

-------------------

UETA estas Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko. La reta pagho www.ueta.wifeo.com donas buntajn informojn pri la organizo. La esenco de ghia agado estas ebligi kaj konkretigi la sendependecon de Afrika Agado. UETA pretas nur kunlabori kun chiuj jam ekzistantaj E-tendencoj, nealighante al ili. Tial la rilatoj estas ne vertikalaj sed horizontalaj. Kion faru afrikaj esperantistoj por ebligi al UETA atingi siajn celojn ?

Chiuj afrikaj esperantistoj estu liberaj en sia agado tra Esperantujo. Tial chiuj rajtas alighi al chiu ajn E-tendenco. Tamen estas rekomendinde, ke E-grupoj afrikaj sciu kiel alighi al E-organizajhoj. Spertoj montras, ke estas malpermesate al afrikaj grupoj rilati kun aliaj E-organizajhoj en la mondo. Aliterene, afrika grupo estas humiligita por groshoj donitaj kaj donotaj. Afrikanoj bone atentu !

Eble oni memorigu kio okazas en afrikaj landoj. Certe iuj ne scias, ke grundoj de Afriko estas luitaj de alikontinentaj shtatoj al Afriko. Tiel la richajhojn de la landoj prenas tiuj shtatoj por kompensi la lumonon. Ion tian UETA ne shatas vidi en Afriko. Ghi do gratulu TIETon en Togolando pro la bona funkciado de Instituto Zamenhof (IZo).

IZo estas plena posedajho de TIETo kaj estos nur ghia ghis la fino de la tempoj. Nun estas movoj pri centroj en Burundio : unuflanke UEA pere de Johan Derks faras ion, kaj aliflanke, la Esperanta Civito ion entreprenas en la sama lando. Tieaj esperantistoj atentu, ke grundoj en Afriko ne estu luitaj de eksterafrikaj homoj al Afriko. Tial estu jam en la komenco klaraj dokumentoj pri la aferoj.

Memorindas, ke TIETO kaj EFEN retirighis de la pakto de la Esperanta Civito. Tiucelaj dokumentoj aperos en HACE 10

2- Novjara mesagho de la prezidanto


Karaj geamikoj afrikanoj esperantistoj,

Jen finighas la jaro 2010 kaj baldau ni vidos nin en la nova jaro. Kiel diras niaj prauloj siatempe, la malnova jaro foriris kun la malbonaj aferoj kaj la nova alvenas kun novaj. Eble ion tian ankau ni povas konsideri.

Se ni shatus iomete rigardi malantauen, pli proksime, ni ja memoras la fondon de nia UETA la 14an de aprilo 2010. Se reiri pli malproksimen necesus, eble ni memorus tion, kio instigis nin fondi nian organizon. Kiuj sekvadis niajn pashojn, tiuj povus memori, ke ni iel ne akceptas la manierojn, lau kiuj esperantistoj, kaj precize gvidantoj de UEA traktas Afrikon, kaj precipe la afrikan movadon. Nia unuigho tute ne fondighis por batali kontrau tiuj homoj, sed labori ege diligente, ke ili malkovru, ke ni ja kapablas multon fari kaj mem zorgi pri nia movado afrika. Se pliaj rigardoj pli malantauen necesus, multon alian oni povus vidi.

En 1990 okazis la unua AK (Afrika Kongreso). Nur afrikanoj organizis ghin. De tiam ghis 1998, kiam afrikano farighis estrarano de UEA, la movado en Afriko tre bone fartadis. Tiu evoluo pluiris ghis la fino de 2005, kiam la Esperanta Civito atingis Afrikon. Jes, tiam UEA-gvidantoj faris pashon ne kutiman. Tiam alia epizodo komencighis por Afrika Agado.

"Kiam la infano aperas, la familianoj aplaudas kun grandaj krioj ghojplenaj" iam skribis Viktoro HUGO. Afrikanoj vere kondutis tiel che la apero de la Esperanta Civito en Afriko, sed gvidantoj de UEA kontrauis tion kaj multmaniere sankciis afrikajn esperantistojn kaj senkonscie mortigis afrikan oficejon, translokigante ghin de Togolando al Benino.

Feliche la togolandaj esperantistoj chiam kun sia gvidanto Hans BAKKER rapide trovis alian formulon por teni sian laboron ne tute tushata de la decidoj de UEA-gvidantoj. La rezultoj nun estas klaraj al chiuj. Afrika Centro Esperantista tre bone funkcias en Togolando, dum Afrika Oficejo farighas flatilo, kiun iuj nomas virtuala ie, kaj fizika aliloke. Vere tiajn traktojn Afriko ne bezonu. Hans BAKKER tre bone komprenas la fenomenon kaj tial donas sian tutan subtenon al ACE (Afrika Centro Esperantista) kiu daurigas siajn laborojn. Feliche tiu chi ACE farighas la sidejo provizora de UETA.

Estimataj geamikoj,

UETA estas organizo de la tuta Afriko. Ghi pretas helpi chiujn afrikajn esperantistojn. Ghia statuto jam montras, ke, kiu eklernas Esperanton, tiun tuj UETA konsideras membro de ARE (Afrika Reto Esperantista), unu el ghiaj branchoj. Tial nun ni fiere asertas, ke UETA zorgas pri chiuj esperantistoj afrikanoj. Ghiaj statuto kaj laborplano 2010 trovighas che ghia pagharo "ueta.wifeo.com". Tie oni povas kompreni, ke UETA tute ne batalas kontrau asocioj, nek konkurencas ilin, sed kompletigas ilin. UETA ja estas por ni afrikanoj, la kvina tendenco en Esperantujo apud UEA, SAT, MAS kaj la Esperanta Civito.

La loko, kiun ni donas al ni en Esperantujo devigas nin multe labori por meriti la konfidon de la tutmonda Esperantistaro. Tial ni devas bone pripensi nian agadon, kiel konduti. Tre frapas min la temo de la 18a Togolanda kongreso. "Shafaro harmonia........". Tio chi komprenigas multon.

Necesas bona harmonio en la shafaro. Tio donas grandan taskon al chiu shafo unuopa. Chiu devas labori diligente kaj honeste por venigi tiun harmonion en la shafaro. Kiam tiu chi harmonio estos atingita, tiam chio iros bone por la shafaro, kiu pretas chiel venki chion neutilan kaj ech malutilan al ghi. Ni ja multon lernas de niaj togolandaj amikoj, kaj kial ne sekvi ilin ankau nun.

La 17a togolanda Kongreso montris, ke en la landa asocio estas reprezentataj chiuj tendencoj de la Esperanto-movado : UEA, SAT, MAS kaj la Esperanta Civito. Ion tian ni havu ankau en nia UETA. Se tiam imiti niajn amikojn togolandajn, ni devas sendependigi niajn grupojn. La togolanda grupo TIETo retirighis de la pakto de la Esperanta Civito por tute sendependighi kaj tiel kontribui libere al la sendependigho de Afrika Agado. Tuj sekvis EFEN en Nigherio. TIETo kaj EFEN tute ne rompas siajn rilatojn kun la Esperanta Civito, sed shatus havi nur kunlaborajn rilatojn kun ghi. Membroj de TIETo kaj EFEN plurestas civitanoj. Afrikaj esperantistoj tre bone pripensu tion.

La mondo evoluas kaj oni povas rimarki, ke UEA perdas la rolon de tegmenta asocio, kiun ghi donas al si. Tiu erao de tegmenta asocio jam pasis. La nova erao kun la interreto ja montras, ke la Esperantistoj devas alimaniere pensi por pli bone progresigi Esperanton. Chiuj E-tendencoj estu malfermaj al chiuj aliaj, char ni ja bezonas la harmonion, kiun lautigas la togolandaj esperantistoj.

Estimataj,

Ni povas rimarki, ke en 2010 ni preskau nenion faris. Tial multon ni faru en tiu chi jaro. Baldau ni havos nian laborplanon novan, kiu devigas nin chiam kunlabori kun chiuj tute libere. Tiu chi libereco devigas nin ankau niapove kontribui al la financoj de nia organizo. Tio chi estas la sola vojo por sendependighi. ACE chiam estas je la dispono de chiuj afrikaj esperantistoj. Ghi jam informas pri sia subvenciado en 2011. Chiuj Esperantistoj rilatu kun ghi.

UETA pli sukcesu en tiu chi jaro 2011 kune kun UEA, SAT, la Esperanta Civito, MAS kaj chiuj aliaj E-organizajhoj kaj esperantistoj tra la tuta mondo !

Por la ekzekutivo de UETA

La prezidanto

Princo Henriko OGUINYE

3-Reago de Renato CORSETTI --------------------------

Date : Thu, 23 Dec 2010 21:39:13 +0100

From : Renato Corsetti

Reply-To : helpueta@googlegroups.com

Bert :

En tiu pagho http://ueta.wifeo.com/estraro.php trovighas multaj nomoj. Mi konas la nomon Axel el Sudafriko. Chu chiuj aliaj venas el Togo(land)o ? Utilus afishi loghlandojn por montri kie UETA aktivas.

UETA estas la nova nomo de Koffi. Post la kverelo kun la civito, li rekomencas. Axel intertempe mortis. Momente temas chefe pri surpaperajo.

amike

renato

KOMENTO


La prezidanto de UETA kolere reagis al Renato CORSETTI. La kolera letero ne aperas tie chi. Kiu shatus legi ghin, tiu ghin petu de la redakcio de HACE.

3-Monkampanjo

--------------

KOSSIVI Affi Djatougbe

Estimata helpanto de Afrika Agado,

La 14an de aprilo 2010 naskighis nia organizo UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Ni devis poste starigi laborplanon. Ni rekonas, ke ni bezonas monon por realigi la planon. Tial ni turnighas al esperantistoj, do ankau al vi.

La kampanjo che afrikaj esperantistoj jam donigis al ni 230 eurojn. Ni daurigas la kampanjon che ili, kaj samtempe rilatas kun vi. Ni do petas, ke vi kontribuu iomete al la financoj de nia juna organizo. Ghia konto che la Centra Oficejo de UEA estas "ueta-n". Vian monkontribuajhon vi sendu al tiu konto kun informo al mi. Pli pri UETA vi legos che :http://ueta.wifeo.com/ Esperante, ke vi helpos al nia juna organizo, ni anticipe dankas vin.

La ekzekutivanino pri Financoj

KOSSIVI Affi Djatougbe

blandinakossivi@yahoo.fr

4- UETA, Esperanto en Afriko kaj mono

--------------------------------------

Fabricio VALLE (FV) el Brazilo reagis al la supra peto de la UETA. Kopion de sia respondo li sendis al GBEGLO Koffi (GK). Tiu chi reagis kaj jen ambau homoj interskribis. En sia unua reago, FV proponis, ke UETA entreprenu ion por vivteni sin. Li donis ekzemplon pri sia propra iniciato INTRAESPO. GK shatus scii pli pri la afero. Sube aperas la vortoj intershanghitaj

GK :

Mi kore dankas vin pro viaj vortoj ! Iam mi legis pri via projekto kaj ech montris mian interesighon pri ghi sed ne plu venis al mi aliaj vortoj pri la afero. Viaj nunaj vortoj vekas min.

FV :

== Intraespo estis fondita en 2008 sed la aferoj ne marshis rapide. Char nia agado estas centoble pli kompleksa ol tiu de esperanto-organizoj, ni devis unue prepari nin interne. De nun la agado plifirmighos kaj venas fazo de ekstera laboro. Observu ke Intraespo ne estas esperanto-organizo, en la tradicia senco. Ni estas entreprenisma organizo kiu adoptas esperanton kiel laborlingvon. Do mi proponas al vi la vojon de ekonomia esperantismo.

GK :

Kio ghi estas ?

FV : Kara Gbeglo, jen artikolo kiun mi ekdistribuas nun. Ghi estas en Ipernety kaj Esperanto.com. Mi sendis ghin ankau al kelkaj esperanto-periodajhoj.

Ekonomia Esperantismo kaj Novesperantismo kune por sociekonomia tutmonda revolucio.

Tradicie, la misio de esperanto-organizoj estas "instrui kaj diskonigi esperanton".

Lau ni, membroj de la movado Ekonomia Esperantismo, tio estis necesa dum la periodo de Zamenhof ghis pli malpli la unua centjarigho, por vivantigi la lingvon. La esperanto-movado brile plenumis sian mision. Nun, estas novaj misioj sed la esperanto- organizoj plu agadas lau la tradicia maniero, por plenumi mision jam plenumitan. La samaj laborpremisoj, strategioj kaj labormetodoj ne tiom bone efikas. Pro tio la movado stagnas. Niaopinie, ekboligado movada nur eblos se la movado elektos novajn misiojn. Kiuj estas tiuj novaj misioj ?

Ghisfunda aplikado de Esperanto kiel propedeutika lingvo. Rilate al la instruado de esperanto, temas pri ghia profesiigo kaj vasta aplikado de esperanto kiel propedeutika lingvo.

Do la tradiciaj esperanto-organizoj farighu lingvo-lernejoj kun profesiaj instruistoj. Oni povas ech instrui esperanton senpage, kaj la ceteraj lingvoj enspezigu la asociojn. La instruistoj estu plej ofte alilandaj instruistoj kiuj instruu kaj esperanton kaj sian nacian lingvon kiel fremdan lingvon. Do estos merkato por lingvo-instruistoj sciantaj esperanton, kaj tio venigos profesiajn lingvo-instruistojn al Esperanto.

Por ekzemplo, brazila instruisto povos iri al Togolando por instrui kaj esperanton kaj la portugalan, usona instruisto iros por instrui kaj esperanton kaj la anglan al Rusio. Togolanda instruisto povos iri al Meksikio por instrui kaj la francan kaj esperanton ktp. Oni povas krei programojn por tiaj intershanghoj, starigante mondan reton de profesiaj Esperanto-instruistoj.

Nu, Intraespo preparas projekton por tiu celo.

Tria Sektoro Novesperantista

Por la tiel nomata tria sektoro - neregistaraj organizoj sen profitaj celoj (NROj) - estu esperanto laborlingvo.

Estos do organizoj laborantaj sur la kampo de mikrokredito, edukado de senpovaj infanoj, internacia intershangho, profesiigaj kursoj por gejunuloj, socia turismo, justa komerco ktp, kiuj uzos Esperanton por kontakti similajn organizojn tra la mondo kaj formi reton interkunlaborantan.

El kie venos tiuj NROj adoptantaj esperanton kiel laborlingvon ?

Unue, ili povas esti novfonditaj organizoj. La esperantistaro mem fondu tiajn organizojn kaj ili estos denaske novesperantistaj organizoj.

Due, tiaj organizoj jam ekzistantaj adoptu esperanton. Do NROj kiuj nuntempe uzas nur la anglan kaj aliajn naciajn lingvoj ekparolos Esperanton.

Trie tradiciaj esperanto-organizoj adoptu socian celon, flanke de la instruado de esperanto kiel propedeutika lingvo. Tio ne signifas, ke ili bezonos forlasi la movadon. Okazos ke anstatau labori nur per la tradicia duopo instrui kaj diskonigi Esperanton, la novesperantistaj organizoj agados konkrete por plibonigi la mondon kaj esperanto rolos kaj kiel laborlingvo kaj kiel enspezofonto kadre de la profesia propedeutika lingvo-instruado.

Kion signifas sen profitaj celoj ?

Ni observu, ke paroli pri neprofitaj celoj ne estas paroli pri amatora agado. Esti neprofitcela organizo signifas, ke nek la estraro nek la membroj de la organizo rajtas dividi inter si la profitojn el la agado de la organizo. Chiu lando havas sian legharon pri tiaj organizoj. En Brazilo, por ekzemplo, estas legho kiu permesas ekziston de NROj kies estraranoj povas ricevi salajron, sed ja oni neniam povas distribui eventualan profiton. Cetere, NROj brazilaj povas agadi diversmaniere por enspezi monon por plenumado de siaj sociaj celoj. Kompreneble, donacoj estas nur unu el tiuj enspezo-fontoj. Certe tiel estas en chio, kio apartenas al la kampo de la tiel nomata novesperantismo. Laborkampo por homoj kiuj ne volas perlabori monon per esperanto, sed volontule kontribui por plibonigo de la mondo.

Per tio oni klare difinas la rolon de ne-registaraj organizoj en nia novesperantisma revolucio : vaste aplikadi esperanton en kunteksto de tutmondigho sur la kampoj de edukado, pluklerigado, sociasistado, mikrokredito, socia turismo, justa komerco ktp, nome sur la kampo de la tria sektoro.

Restas la revolucia rolo de ekonomia esperantismo.

Kio ghi estas ?

Ekonomia Esperantismo estas movado sur la kampo de profitcelaj kampoj, do temas pri entreprenoj kiuj adoptas esperanton kiel laborlingvon kaj pri homoj kiuj volas perlabori monon per esperanto. Jen la membro-kategorioj de Intraespo :

- ENTREPRENISTO : membro kun partnera partopreno en kia ajn entrepreno ; - KADRULO : membro, dungita de privata entrepreno, plenumanta estran rolon ; -

MEMSTARULO : membro, kiu ne estante ligita al formala entrepreno, estas komerca reprezentanto, servo-plenumanto, vendisto, manartisto, memstara entreprenanto au kun similaj aktivajhoj ;

- LIBERALA PROFESIULO : membro, kiu praktikas liberalan profesion ;

- KONSULTISTO : membro, kiu asistas en kiu ajn brancho de la merkato ; INSTRUISTO : membro, kiu instruas la internacian lingvon Esperanto, nepre kvalifikita, prefere kun atesto pri kapablo aljughita de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj ˆ ILEI ˆ au samspecaj institucioj, kaj profesie dedichas sin al la instruado de la internacia lingvo Esperanto, memstare au entreprene ;

TRADUKISTO : membro, kiu estas tradukisto kaj uzas la internacian lingvon Esperanto kiel unu el siaj laborlingvoj.

Nu, entreprenoj adoptatantaj esperanton kiel laborlingvon agados sur la kampo de la esperantista ekonomio, kiu lau la statuto de Intraespo estas la aro de chiuj ekonomiaj aktivajhoj en kiuj la internacia lingvo Esperanto chu rekte, chu nerekte, rolas kiel laborlingvo. La segmentoj de la esperantista ekonomio estas chiu segmento kie esperanto povos roli kiel rekta au nerekta laborlingvo, do plenvasta estas la afero. Jen tiuj segmentoj cititaj en la statuto de Intraespo : La instruado de la internacia lingvo Esperanto ; La instruado de fremdaj lingvoj, kun Esperanto kiel propedeutika lingvo ; La tradukado de la internacia lingvo Esperanto al etnolingvo kaj de etnolingvo al la internacia lingvo Esperanto ; La internacia komercado ; La eldonindustrio ; La audvida produktado ; La distanca edukado kaj instruado ; La amuzindustrio ; La turismo-industrio ; La organizado de chiaspecaj eventoj ; La produktado de memorigajhoj kaj varoj ligitaj al la esperantista kulturo ; La produktado de komputilaj programoj por tutmonda uzado ; La amaskomunikiloj, inkluzive de la reta gazetaro ; La lancho kaj administrado de esperantistaj markoj ; chiaspecaj servoj por internacia intershangho. La servoj en la fako de informteknologio ; La servoj de kultura produktado ; La servoj de entreprena konsultado kaj asistado ; La servoj de loghistiko, transportado kaj distribuado ; La servoj liverataj de liberalaj profesiuloj ; La servoj de komerca perado kaj reprezentado ; Kiu ajn alia brancho, en la sfero de komerco, servoj, industrio au produktado kaj prilaborado de nutrajhoj. Nu, tre resume ekonomia esperantismo estas movado kiu stimulas la aplikadon de esperanto al la ekonomio kaj klopodadas starigi praktikajn eblecojn por tutmonda intershangho de la entreprenaro adoptanta esperanton.

Alia celo de Ekonomia Esperantismo estas stimuli la disvolvadon de la esperantista ekonomio per projektoj direktataj al ties specifaj segmentoj. Intraespo baldau publikigos la dokumenton en la portugala lingvo, nome "Fundamentos da Economia Esperantista e do Neoesperantismo" (Fundamentoj de la Ekonomia Esperantismo kaj de la NovEsperantismo), kiu poste estos tradukita al Esperanto kaj al plej granda nombro de naciaj/etnaj lingvoj. Tiu dokumento pli funde pritraktos tiujn du ismojn.

Nu, jen malfermighas novaj perspektivoj por esperanto. Chu la jam ekzistantaj esperanto-entreprenistoj kaj asocioj kaj kluboj kaj ligoj de esperanto agnoskos au ne la novesperantismon kaj ekonomian esperantismon, tio estas nur detalo. Alea jacta est... kaj ni trairu la Rubikonon.

Ne estos facila vojo, kaj sukceso per tiu vojo dependas de nova pensmaniero : esperanto kiel laborlingvo sur la kampo de tutmondigxanta ekonomio, nome kaj resume, temas pri agado kadre de esperantista ekonomio. Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de Esperantista Ekonomio estas nova organizo kiel UETA. Ankau ni bezonas monon por konkretigo de nia agado, sed monon ni akiros ne per donacoj, sed per laboro sur la kampo de ekonomia esperantismo.

GK :

Mi ege bezonas pli klarajn vortojn pri la afero.

FV : ==

Nu, per la chi-supra artikoleto vi certe nun komprenas la konceptojn. Sed, kio pri Intraespo kaj Tieto (au Instituto Zamenhof) ?

Unue, mi per apartaj mensaghoj klarigos al vi pri Intraespo, por ke vi bone komprenu nian agadon. Post tio, ni estos pretaj paroli pri kunlaboro inter Tieto kaj Intraespo. Mi pensas pri formala kontrakto de interkunlaboro.

Aliflanke, mi volas informighi pri kio estas Tieto kaj Instituto Zamenhof. Kiu estas la diferencoj inter ili, lau celoj kaj jura strukturo ?

GK :

Chio interesas min, kaj mi povas tion proponi al nia grupo TIETo, kies proprajho estas Instituto Zamenhof.

FV ==

Hoooo... jen la respondo : Instituto Zamenhof estas ia sponsoro de Tieto, chu . Bonvolu klarigi pli funde. Mi parolis pri kontrakto. Tiu chi devos antauvidi kio estas la kunlaboro, kiel ni kunlaboros, la celoj, la limdatoj ktp.

GK :

Bone ! Funde kompreninte kio estas esperantismo ekonomia, ni vidos.

FV ; ==

Fakte estas du eblecoj, kaj mi esperas adopti ambau.

Unua ebleco estas kontrakto de kunlaboro inter Tieto kaj Intraespo. Ni pritraktu tion post via kompreno pri Intraespo, Ekonomia Esperantismo... kaj NovEsperantismo.

Kroma ebleco estas starigo de oficejo de Intraespo en Togolando. Oficejo de Intraespo povas esti propra au licencita. Esti propra, signifas ke Intraespo mem starigos la oficejon kaj kovros chiujn kostojn, de luado de domo ghis pago de salajroj al lokaj oficistoj (kiuj nepre sciu esperanton ghisfunde).

Esti licencita oficejo signifas, ke homoj kiuj volas riski sur la kampo de libera iniciatado kunighas por fondi lokan asocion por la disvolvado de la esperantista ekonomio, lau statuto-modelo kiun ni liveros. Ni kunlaboros en la fondado de tiu loka asocio, kies nomo ne tiom gravas, char post la fondigho, subskribos licenco-kontrakton kun Intraespo kaj farighos la loka oficejo de Intraespo, en Togolando, sed en la urbo, char ne ekzistas naciaj oficejoj de Intraespo, nur lokaj.

Do, la loka licencita Intraespo adoptos, lau la kontrakto, la labormanieron, la kolorojn, la markojn, la strategion, la laborpremisojn de Intraespo. Tio signifos, por ekzemplo, ke projekto kiun lanchis en Brazilo estos relanchita en Lomeo, Moskvo ktp. Se ni organizas entrepreno-foiron en Mosko kaj Sanpaulo, ni organizos ghin ankau en Lomeo. Kaj tiel plu. La licencita oficejo kovros mem la kostojn... kaj pagos regalojn - fiksitaj en la kontrakto - al centra oficejo de Intraespo pro la enspezo en la servado de membroj ktp.

Atentu pri du detaloj :

1- Intraespo ne estas por esperantistoj, sed por entreprenistoj, profesiaj instruistoj kaj tradukistoj de Esperanto. Esperantistoj ne volas perlabori monon per esperanto, movadanoj de Ekonomia Esperantismo ja volas.

2- Ni planas malfermi 2 ghis 5 proprajn oficejojn en Afriko. Chu en Lomeo ni havos propran au licencita oficejo, tio dependos de nia diskutado.

Nu, jen chio por la momento.

Amike salutas,

Fabricio Valle

************************************

AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

************************************

1-Raporto 2010

============================

AGADRAPORTO de ACE en 2010

=============================

Kiel en antauaj jaroj ankau en 2010 funkciis ACE. Apartan taskon ghi subite havis kun la naskigho de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko) la 14an de aprilo 2010. Ghi do provizore rolas kiel la sidejo de tiu chi tutafrika organizo, kaj samtempe efektivigas la erojn de sia programo de la jaro 2010.

I- Ghenerale

-------------

ACE povis en la jaro utili al afrikaj esperantistoj. Al iuj ghi donis subvencietojn, dum al aliaj ghi donis Esperantajhojn. Tial Esperantistoj en DRKongolando, Tanzanio, Burundio, Benino, Kamerunio, Nigherio kaj Togolandao povis ricevi helpon de la centro.

Ghiaj laboroj por UETA koncernis la kreon de ttt-pagho de la organizo, la administrajn laborojn, kaj ankau sendadon de informoj. Char ARE (Afrika Reto Esperantista) farighas parto de UETA, ankau ghiaj diversaj branchoj tiel ighis branchoj de la organizo. Do ene de UETA funkcias tre modeste ARE, EDukARE, FARE, JARE, VARE kaj UtiligARE.

La ghisdatigado de la adresaro de afrikaj Esperantistoj okazis tra la tuta jaro.

II- Instruado

--------------

La instrua laboro de ACE en la jaro limighis je korektado de leteroj de afrikaj esperantistoj. Nur 2 lernantoj povis fari iun taskon en la jaro pri la kurso POR LA PRAKTIKANTOJ kaj deko komencis la kurson FEREZ sed ege lantas.

ACE klopodis por ke estu unu instruprogramo por afrikaj esperantistoj. La tutan laboron ghi cedis al UETA, tamen kunlaborante kun la ekzekutivo.

III- Utiligado

--------------

En la jaro ACE pretigis la periodajhojn ALVOKO, KONSCIU, KomACE, HACE kaj OVo.

ACE provlegis du verkojn, kiuj eniris la stokon de eldonotajhoj. La klopodoj trovi eldonistojn por verkoj pluiris. Necesas tamen rekoni, ke ghi povis rilati kun MAS (Monda Asembleo Socia) kaj el tio rezultighis la eldono de libroj de tri afrikaj esperantistoj.

En la laboroj de ACE gravas la disvastigo de Esperanto. Tial ghi taskis al si kunlabori kun chiuj tendencoj de la Esperanto-movado. En la jaro ACE povis membrigi afrikanojn al UEA, MAS kaj SAT. Ankau kun la Esperanta Civito ghi rilatis por la civitanigo de afrikaj esperantistoj.

ACE korespondas kun afrikaj esperantistoj, kaj tiel helpas ilin multaterene : trovo de korespondantoj, konsili en organizado de agado, pacigi,ktp

Afriko estas parto de la mondo, kaj tial ghia E-movado estu parto de la tutmonda E-komunumo. Tial en siaj klopodoj ghi tute ne limighas nur al unu E-organizajho, sed al chiuj, kiujn ghi konas. En tiu chi maniero ghi daurigos sian laboron en 2011, funkciante ankau kiel la sidejo de UETA

2-Programo 2011

===============

AGADO de ACE en 2011 ====================

Prizorgi la afrikan esperantistaron kiel Hans BAKKER faris tion de 1980 ghis 2005 estas la chefa celo de ACE. Tiel ghi povis rilati kun esperantistoj tra la kontinento en la jaro 2010. Tri monatojn post la apero de 2010 naskighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Tiam ACE ricevis alian taskon, esti provizore la sidejo de la tutafrika organizajho. Certe pli kreskas la taskaro de ACE en 2011.

I- Ghenerale

-------------

ACE plu servos al UETA (Unuigho de Esperantista en la Tuta Afriko). Ghi tiel klopodos, ke la organizo bone funkciu kun ties diversaj branchoj : - ARE (Afrika Reto Esperantista)

- EdukARE (Edukado en Afrika Reto Esperantista. Estis KIEA)

- UtiligARE (Utiligado de Esperanto en Afrika Reto Esperantista. Estis ARUE)

- FARE (Feminismo en Afrika Reto Esperantista)

- JARE (Junularo en Afrika Reto Esperantista)

- VARE (Verkistoj en Afrika Reto Esperantista)

ACE regule ghisdatigos la adresaron de afrikaj Esperantistoj kaj senhezite respondos chiujn informpetojn. Ghi siapove liveros materialon al afrikaj esperantistoj, kiujn ghi povas ankau finance helpi.

Ghi kreos retpaghojn por afrikaj E-grupoj, starigas retlistojn de afrikaj esperantistoj kiuj havu nur adresojn de afrikaj esperantistoj libere diskutantaj inter si pri sia movado. Certe estos ankau aliaj forumoj de esperantistoj tutmondaj, en kiuj esperantistoj el la tuta mondo rajtas interveni. ACE starigos tiujn retlistojn kaj ankau moderos ilin.

ACE plenumos ankau la administrajn laborojn de UETA

II- Instruado --------------

ACE taskas al si profunde helpi al UETA en la starigo de instruprogramoj kaj instruado al afrikaj esperantistoj. Kurso perkoresponda, trejnkurso por E-instruistoj, esperantologia seminario, ktp okazos. Eblos organizi surlokan kurson en iuj afrikaj landoj. ACE certe inspirighos de la eduklaboroj de TIETo kaj proponos ghian instrudokumenton al UETA, kiu uzos ghin por havi propran dokumenton.

Necesas havi ekzamenojn afrikajn, kio tute ne ekskludas okazigon de ekzamenoj jam ekzistantaj. ACE aprobas la decidon de TIETo provizore haltigi la ekzamenojn lau la normoj de ALTE char estas granda konfuzo en la okazigo de tiuj ekzamenoj chirkau UEA kaj la Esperanta Civito. Eble tio instigos afrikanojn al starigo de propraj normoj, kiaj tiuj de ALTE.

La precipa kurso de ACE estas korekti leterojn de afrikaj esperantistoj kaj instrui ilin pri la evito de la eraroj faritaj.

La kursoj perkorespondaj okazos rektametode au gramatikametode. Tial la kurso FEREZ, Esperanto for beginners kaj Por La Praktikantoj utilos. Ghi okazigos ankau perkorespondan kurson preparan al trejnkurso por E-instruantoj, se en la jaro UETA tian kurson shatus organizi.

III- Utiligado

--------------

Precipas en tiu chi rubriko :

1- Redaktado de periodajhoj kaj enpaghigo de verkoj de afrikaj esperantistoj ACE plupretigos la periodajhojn OVo, ALVOKO, KONSCIU, HACE kaj lanchos la periodajhon TRAFRIK de UETA.

Multaj verkoj de afrikaj esperantistoj estas jam pretaj che ACE kaj atendas sian vicon che la eldonejo. ACE klopodos eldoni el tiuj verkoj. La fakto, ke ne chiuj verkoj de ghi pretigitaj jam eldonighis, tute ne signifu, ke ghi ne plu pretigos aliajn manuskriptojn. Ghi certe ricevos verkojn de afrikaj verkemuloj kaj ilin enpaghigos kaj ech eldonos.

2- Prizorgo de Esperantistoj/kluboj/landaj asocioj

ACE daure rilatos kun chiuj esperantistoj por interkonsilighi pri la progresigo de la laboroj je chiuj niveloj. Ghi emfazas la kluban vivon kaj tiel privilegias la agadon en E-grupetoj.

3- Progresigo de Esperantujo

Char la ambicio de ACE estas utili al Esperantujo, ghi chiel klopodos, ke chiuj E-tendencoj estu konataj ankau en Afriko. Ghi partoprenigos afrikanojn al diskutlistoj de SAT, UEA, MAS kaj la Esperanta Civito, al kiuj afrikaj esperantistoj rajtas tute libere alighi. Ghi en la jaro klopodos membrigi homojn al UEA, al SAT, al MAS kaj ankau al la Esperanta Civito. Certe esperantistoj tra la mondo estos apud ACE ke ghiaj planoj realighu.

****************** REAGOJ ******************

1- esperantistoj bone komprenu tekston


Date : Thu, 16 Dec 2010 15:18:30 +0000 (GMT)

From : Birindwa Mushosi

Subject : Re : KONSCIU 54+ esperantistoj bone komprenu tekston

To : afrika-reto-esperantista@googlegroups.com, "afriko-kunsentantoj-googlegroups.co"

Karaj amikoj,

Mi kun granda bedauro legis mesaghojn en kiuj afrikaj esperantistoj esprimis sian senton.

Kion mi rimarkis, tio estas ke okazis miskompreno au misinterpreto de mesaghoj inter esperantistoj. (http://www.esperantio.net/index.php?id=1543) Kiuj asertis ke Gbeglo skribis ke SIPU volas eksighi el Esperanta Civito, tiuj ne komprenis la spiriton de KONSCIU 54. Mi reprenas sube la eltirajhon de tiu numero : Nun kiam estis retirighintaj TIETo kaj EFEN de la pakto de la esperanta Civito, restas nur SIPU, kiu pluestas en la pakto. Krom tio, chiuj membroj de TIETo kaj de EFEN, kiuj jam estis civitanoj pluestas tiel ghis nun, char neniu el ili jam anoncis sian demision de la civitaneco.

Nenie el la supra teksto Koffi G. skribis ke SIPU petis eksigon de Esperanta Civito.Ni estu honestaj.

Kio estas vera, tio estas ke en Burundio neniu jam pensis pri eksigho el Esperanta Civito. Ni chiuj, chu SIPU chu individuoj havas bonan bildon pri Esperanta Civito pri /pro chio, kion ghi jam faris kaj planas fari por ni : kulture, materiale kaj finance. Ghi havas grandan konsideron al ni afrikanoj, ktp. En tiu momento kiam mi skribas kelkaj aliaj asocioj pretighas por peti pakton al Esperanta Civito.

Mi dubas ke Libere bone legis kaj komprenis la mesaghon de Gbeglo Koffi. Mi petas Libere atenteme kaj zorge legu mesaghojn antau ol reagi.

Ankau diri ke sinjoro Gbeglo kauzis miskomprenon inter UEA kaj afrikaj esperantistoj estas deprime. Ne Koffi G okazigis tion, sed Renato. Koffi ne portu pekon de afrikanoj sur sin, Mi neniom povas subteni tian stultajhon : ne Gbeglo Koffi petis min rompi kun Renato sed la subtrakto kaj sovagha reago de Renato al mi, kion multaj afrikaj esperantistoj ne scias pro malofteco de korespondadoj kun Renato.

Mi scias ke novaj esperantistoj ne sufiche konas esperantistojn kiel Renato-n, Koffi, G. ; ktp. Tio estas kazo de burundiaj esperantistoj.Ili ne korespondis kun Renato por sufiche malkovri lin. Ili ankau ne korespondis multe kun Gbeglo por malkovri lin, ktp.

Mi persone dankas sinjoron Koffi G. kiu kuplis min al Esperanta Civito, kaj miavice mi kuplis SIPU al Esperanta Civito.

Mi havas nur unu demandon al Koffi Gbeglo : kial TIETO kaj EFEN eksighis de Esperanta Civito ?

Amike salutas,

Birindwa Mushosi

2- Unua tasko nia

------------------

LA UNUA TASKO NIA ESTAS.... !

Estas kanto en la togolanda movado. La plej grava parto en la kanto estas : "La unua tasko nia (de ni esperantistoj) estas varbi novajn (esperantistojn)". Certe sen la plenumado de tiu chi tasko iam malaperos Esperanto sur la planedo. Tial ni devas danki kaj kuraghigi esperantistojn, kiuj sukcesas varbi novajn homojn kaj instrui al ili Esperanton, ghis ankau ili kapablas varbi aliajn. Tiusence dankendu esperantistoj kaj E-organizajhoj, kiuj tre vigle plenumas tion. Kiuj ne povas fari la varban taskon, tiuj havu alian taskon, ankau kiu gravas. Kiu estas tiu chi tasko ?

"Gbeglo : UEA havas nenian meriton pri IZo" estas la titolo de HeKo 467 9-A, 16 jan 11. Sube oni mencias OVon, kiel fonton. Leginte la tutan tekston oni povus rimarki, ke la autoro de HeKo prenis de OVO 68 la artikolon INSTITUTO ZAMENHOF KAJ ESPERANTO EN AFRIKO" kaj adaptis ghin al sia gusto por fari kion li volas. Fine li metis komentarion kaj mem respondis. Chu tia agado kongruas kun VARBI NOVAJN ? Certe ne ! Eble ni vidos, chu almenau kun la alia tasko, pri kiu estos vortoj poste. Kion mencias la komentario ? Ni vidu !

<

Kion oni povas kompreni tie chi ? Aperas mia chiama vidpunkto pri la anonimeco de tekstoj el la civita medio. Se mi konus la autoron, tiam mi povus respondi. Lau vortoj de Dieter ROOKE, plejparto de tekstoj en HeKo estas verkitaj de Giorgio SILFER. Tio tute ne estas pruvo, ke ankau tiun chi HeKon li verkis. Se li povus aserti, ke li verkis, tiam mi respondos. Tamen ni ghustigu ion en la komentario de la anonimulo.

Lau la supraj vortoj, la tuta movado togolanda nun konsistas el miaj eks-lernejanoj kaj dungitoj ? Se vere estas tiel, chu tio ne estus granda gajno por la tutmonda E-komunumo, char tiom grandan laboron faras unusola persono. Chu ion tian faras ankau la anonimulo, kiu verkis la komentarion ? Plie decas scii, ke ankau ADJE Adjevi estas ekslernanto mia. Tial se oni bazighu sur la vortoj supraj de la anonimulo, s-ron ADJE Adjevi neniu povus forkiki. Plie sciigendas, ke en la antaua mandato ADJE Adjevi estis ne estrarano, sed nur komitatano. Tia li pluestas nun. Adjevi estis estro de la komitato de UTE. Kial nun li ne plu estas tio, certe li mem respondos kaj ankau la membroj de la elekta komisiono. Nur tiuj homoj scias precize kio okazis. Eble ni reiru al la vortoj de la redakcio de HeKo.

<

La artikolo en OVO 28 nenie mencias Giorgion SILFER, char li reprezentas nenion por Instituto Zamenhof. Kial do la redakcio de HeKo lin mencias tie chi ? Giorgio povus havi siajn meritojn aliloke, sed ne en la starigo de Instituto Zamenhof, ech se lia naskighdato estas sama kiel la tago de malfermo de IZo. Se chiuj kiuj naskighis la 13an de septembro estas konsiderataj io grava en la starigo de IZo, do milionoj da tiaj ekzistas. Chiu rekonu sian respondecon, kio montrighu ankau en la laboroj por Esperanto.

Supre estas menciite pri la unua tasko de Esperantistoj : varbi novajn. La dua estos flegi la esperantistecon de la novbakitoj, ke ili hejmighu en la movado vere komprenante la celon de Esperanto, kiu estas ne tute tio, kio estas en la esperantismo. Funde analizante chiujn vortojn en tiu chi HeKo, oni komprenus, ke la autoro kaj la tuta redakcio semas konfuzojn en kapoj kun la intenco dividi homojn. Tia ne estu la celo de Esperanto. TIETo povas neniam subteni tiajn incitojn, kaj tial simple retirighis de la Esperanta Civito kaj ege ghojas pri tio. Ghi estas libera agadi kun la firma konvinko, ke homoj el la civita medio, kaj precipe anonimuloj konataj nur al Konsulo Giorgio SILFER chiel ajn manifestos sian nekontenton pri tio. Chu tio ghenos la homojn de TIETo ?

TIETo pluiras sian vojon, zorgante pri la unua kaj dua tasko de Esperantistoj. Baroj estas sur la vojo, kaj ilin ghi atentas por ne stumbli. Tre grava en tio estas, ke TIETo tute ne kontraubatalu aliajn organizajhojn, sed de ili lernu multon por sia vivado. Pashoj multaj el la Civita medio tute ne estas sekvindaj. TIETo atentu ilin, kaj agadu nur por la bono de Esperanto neniam subtenante malbonajn intencojn de iuj esperantistoj. Ni konsciu pri la unua tasko nia, kaj faru ghin. Nur ghi estas tre utila por Esperanto. Aliaj faroj estas nur egoismaj, kion ni provu eviti.

******************

VIDPUNKTOJ

******************

1- Esperantrujismo kaj religiecajho ------------------------------------

a)- Esperantujismo

------------------

Per ghi mi komprenas, ke ekzistas en Togolando ne togolandanoj esperantistoj, sed esperantistoj vivantaj en Togolando. Tiu chi estas parto de la tutmonda Esperantujo. Tial chi chiuj esperantistoj en Togolando havas samajn rajtojn kaj devojn vidalvide de la togolanda Esperantujo. Neniu rajtas diri, ke togolandanoj esperantistoj havu privilegion, kian ne havu esperantistoj ganaanoj vivantaj en togolando. En Esperantujo silentas nacieco.

b)- Relegiecajho

----------------

Mi pensadis pri Dio, ke ghi estas la kreinto de la universo. Mi pluserchas nun, sed ideo jhus atingis min. Chu termas pri religio ?

CHIISMO la pluriversa religio kun ties Dio, FUKRo


FUKRo (Fortego la Universon Kreanta kaj Reganta) ekestis unua en la kreado. Poste estighis chio alia, kaj nun pluiras la estigho. De universo al alia, estighas chio. Kaj la homoj siamaniere dankemas al FUKRo. Tial aperas multaj religioj.

Dum la 18a TEK, s-ro GBEGLO Koffi prezentis la religion CHIISMO (chio-ismo). Lau li, la ora regulo tute ne sufichas, oni ja havu alian, kiun li nomas la DIAMANTA REGULO (regulo de di-amantoj). Dio en tio chi estas nenio krom FUKRo. Li asertis, ke kiu bone sekvas la Diamantan regulon, tiu preskau ne havos problemojn en sia vivo. Tiun chi regulon li jene formulis :"Agu kun la aliaj tiel kiel ili volas ke vi agu kun ili. Amu vian proksimulon tiel kiel li volas, ke vi amu lin".

La demandon, kiam naskighis CHIISMO li respondis :"Ghi estas samagha kiel FUKRo, do jam che la komenco de la estigho de la universo". Lau li FUKRo tute ne bezonas adorklinighon. Kion ghi rekomendas, tio estas la apliko de la Diamanta Regulo. Koffi aldonis ion alian, kion li nomas chies kulpigho :"En chio okazinta/okazanta/okazonta, chiu, anstatau kulpigi la aliajn, klopodu serchi sian parton de kulpeco kaj ghin ghustigi". Lau li tia agado tute ne ofendas iun sed male konsciigos homojn pri multo kaj certe plibonigos rilatojn inter homoj.

2- Kial akcepti kaj obei tiun diamantan regulon au ankau la oran -----------------------------------------------------------------

Sinjoro esploranto de FUKRO kaj CHIISMO kaj autoro de la diamanta regulo, mi vin pridemandas : kial akcepti kaj obei tiun diamantan regulon au ankau la oran ? Kiu rajtas min devigi ? En mia konscienco, ja jes, mi trovas ke FUKRO au CHIISMO ne sugestas ke mi obeu !

Mi preferas serchi ghuigan plezuron kiu min kontentigas. Kaj certe mi ne devos respondi al tiu FUKRO, eble senpersona ciukaze seninflua. Kial tiu normo ruze provas neniigi mian volon domini sur la aliaj, kiam el tiu dominado alvenas al ni plezuron ? Oni diras ke la homoj (la aliaj) havas dignecon ; sed mi pri tio ne trovas fundamenton en FUKRO au CHIISMO. Mia volo domini, kune kun la sufero de aliaj, havas che mi la saman dignecon au valoron ! Cu la FUKRO diras alie ? Cu gi komunikis ion ? al kiu ?

(Parenteze : mi estas katolika kaj esplorante mian konsciencon mi trovas ke ghi sentas devon obei al la morala legho, fone al la autoro de la natura morala legho (vidu vikiajhon). La aliaj homoj havas ja jes dignecon car mi scias ke ili estas bildo de Dio kreinta kaj garantianta... kaj jughanta. La konscienco referencas al Dio persona kaj emananta la moralan leghon).

Se vi sukcesas konvinki homojn SENMOTIVE obei al via diamanta regulo, vi estas la unua fascinulo de marionetoj (homoj kiuj agadas senrajte (kio ne eblas) !

La deviga valoro de la morala normo ne povas esti solide deduktita de la konsekvencoj de malamo kaj ekspluato de homoj ktp. La normo valoras ech se eventuale el ghia malobservo devenas harmonio inter la homoj !

Nun sufichu ! Armando Zecchin

******************

CHIES VOCHO

******************

Mia unua impreso

-----------------

Saluton karegaj,

Dum la nokto de 31a de decembro, kun mia familio mi sekvis la filmon "La revo de koffi". Mian unuan impreson mi diris al mia edzino Jeanne. " hazardo ne ekzistas en tiu chi mondo ; chio naskighas laux plano... ". Siavice shi demandis al mi kial, mi tion diras ? Responde mi diris "Koffi Esperanton lernis ne por akiri materian profiton sed cele disvastigi tiun lingvon.

La unua demando por li estis kiel disvastigi Esperanton ? Instruante al infanoj, li tiumaniere Esperanton rapide disvastigis en Togolando. Efektive estis malhelpoj kiujn li devis alfronti. Sed char lia ideo estis nobla, li atingis rekte pretajn homojn kiuj alportis helpon cele konkretigi la ideon de Koffi. Mi citas Hans Bakker.

Jeanne la edzino mia, diris :"jes Alexis, vi pravas". Char mi rimarkis ke, la fakto instrui Esperanton al la orfoj kaj delasitaj infanoj pri kiuj ni prizorgas, la gastigemaj familioj iliaj ankau jam scias ion pri Esperanto. Rememorante la mesaghon de nia kara Koffi de Decembro 2010 kie li petis raportojn de Esperanto kluboj kiuj elfluigis reagojn, mi profitos chi tiun okazon cele esprimi nian vidpunkton pri la disvastigo de Esperanto en Afriko.

Unue, mi tukore gratulas chiujn kiuj batalas cele disvastigi tiun spiritan lingvon en Afriko.

Due, mi deziras peti al Afrikanoj kiuj certe deziras disvastigi, esti sinceraj en sia agado. Ne gravas doni impreson al la E-movado ke, oni kreis E-klubon dum oni nenion faras. Nur pro miskomprenemo kun sia frato au fratino kiu eble interesis vin pri Esperanto, vi rekte kreas fantoman klubon por doni impreson ke oni instruas Esperanton. Tiel en unu sola loko, oni havas du, tri au kvin E-kluboj.

Karegaj Afrikanoj, estu sinceraj kaj honestaj. Mi diras tion char miscias ke, estas gefratoj kiuj kreas fontomajn klubojn, per kiuj ili fanfaronas havi klubon. Ne kreu klubon cele havi materian profiton. Char tio malhonoras nin. Mi diras tion char kiam nia karega Koffi petis raportojn de kluboj, la tuta mondo movegis char li parolis pri bugheto kiun oni devas fari por la jaro 2011.

Al tiuj kiujn mi ofendas, mi pardonpetas.

Plej frate kaj amike,

Alexis de Goma E klubo.

******************

TR’AFRIK’

******************

Sube aperas diversaj raportoj de kluboj kaj asocioj afrikaj. Per la raportoj oni sciighu ne nur pri la agado sed ankau pri la evoluo de la lingvonivelo en chiu lando. Tial la redakcio shanghis nenion en la raportoj. Ili aperas faksimile. Tial la gelegantoj povas havi ideon pri la evoluo de la lingvonivelo de la raportintoj. La redakcion petas indugon e la gelegantoj kaj de la raportintoj.

BENINO

=======

1- Dumviva membro de UEA en Benino

-----------------------------------

Post la vizito de polla esperantisto,Piotr Nosek decembre,venis la vico de svislandaj esperantistoj,Dieter kaj Ciril Rooke. S-ro Rooke estas dumviva membro de UEA,kiu rondvojaghis en Afriko kun Ciril.Ili unue vizitis Togolandon antaue viziti Beninon kie ili estas gastigitaj(2 - 4an de januaro 2011) de Afrika Centro Mondcivitana(ACM).Ili tranoktis en la centro .Antau pli malpli tri jaroj s-ro Rooke vizitis tiun centron kaj gvidis kurson al la lernantoj en la centro kiam ghi ankorau estis embria kaj babilis kun kelkaj lokaj esperantistoj.Videblas che ipernity.

Dum la nuna vizito de svislandaj esperantistoj, s-ro Rooke estas pozitive surprizita pri la progresigo de la centro ACM. La 2an de januaro, s-ro Rooke intervjuis la prezidanton de la centro,Francois Hounsounou pri la diversaj agadoj (instruado de esperanto,gvidado de diversaj projektoj por helpi la geinfanojn en Benino kadre de edukado).La prezidanto raportis pri la genezo de la organizo, la faritaj kaj farotaj aktivecoj kaj pri malbonaj spertoj akiritaj en 2008 kaj 2009 projekte.La 3an de januaro estis alia intervjuo pri la estraranigho de la prezidanto che Tejo, la sendependeco de nia lando,Benino kaj pri Afrika Oficejo(AO) de UEA. Pro la nefido, la prezidanto de ACM ne respondis al demandoj rilate AOn, sed nur paroletis pri ghia starigo, la reorganizado de la afrika movado en 2005-2006 kaj poste orientigis s-ro Rooke al la ghusta persono por respondi al la tiklaj demandoj rilate AOn sendinte sms al la prizorganto de AO kiam la telefonalvoko ne sukcesis. Tiu intervjuo tre bone okazis en Afrika oficejo lau la vortoj de s-ro Rooke.

Pro la laborpremo en lernejo, 12km for el Lokossa, la prezidanto de ACM petis Wilfrid Vodji gvidi la gastojn en la urbo. Tio tre bone okazis. Ili denove vizitis kelkajn lokajn esperantistojn (Benoit Zinkpe, Edmond Houssou).

Notinde danki la svislandajn esperantistojn (Dieter kaj Ciril Rooke),kiuj donacis al la centro dormsakon, kiu permesos al niaj estontaj gastoj trankvile trankoti en la centro. Mondonaco (10.000 fcfa) por kontribui al la realigo de niaj projektoj.

Ni informas,ke ni baldau translokighos al nia nova kaj fresha sidejo (kiun ili vizitis) kies la granda salono povas enhavi dum seminario chirkau 50 partoprenantojn kun granda ekstera korto. Ni daurigos niajn aktivecojn en nia nova sidejo.

Verkis la estraro de ACM

***************************

Francois (Franko) HOUNSOUNOU BP 226 Lokossa-Mono Rep du Benin/West Afrika.

email : hounfranc@yahoo.fr

Tel : +229/ 95 96 51 24

skype : esperantoawc

www.ipernity.com/doc/42310/home/photos

www.ipernity.com/blog/42310 http://www.esperanto.de/hameln/foto%202007.htm

*************************************************

*************************

2- Benino festis la Zamenhoftagon

-----------------------------------

Kiel en chiuj landoj en esperantujo,la esperantistaro tutmonda festas la zamenhoftagon,kiu okazas ciu jaro la 15an de decembro.

En Benino,tiu festo okazis en Lokossa la 22an de decembro 2010 en restoracio"Cave du Coin" apud la urbodomo. Partoprenis dudekon de esperantistoj en diversaj anguloj de la urbo kaj vilago. Ceestis la feston malnova esperantisto nome Benoit Kodjo Zinkpe kaj fama konatulo esperantisto Wilfrid Vodji,kiu estas la kunlaboranto de la organizo de ACM.La Direktoro de la neregistara organizo PJES ne sukcesis ceesti la feston pro vojagcelo.Sed provis atingi nin telefone.Li klernis la lingvon kaj estis trompita.Pro tiu celo,la eksterafrikaj esperantistoj orientigis al ACM por daurigi lian lernadon en la centro de ACM.

La 21an de decembro okazis la saman feston en la lernejo Agame kies esperanto instruidigas de Franko.Dum la festo,la lernantoj ricevis diversajn kaj interesajn donacojn(skriboj,krajonoj,kajeroj,vestajoj kaj ludiloj) el Nicolle Zuguetta kaj Madeleine Crépatte. Por ricevi donacon, la lernanto respondis demandon esperante. Kukoj estas disdonitaj al ili. Tio okazis antau la kolegoj kaj la lernejestro.

Notinde danki Nicolle kaj Madeleine pro la donacoj al la lernantoj. http://www.ipernity.com/doc/42310/home/photos Ambau festoj estas organizitaj de la neregistara organizo ACM en Lokossa. Ni anticipe informas vin,ke baldau ni diskonigos nian jarraporton.

Agrablan kristnaskfeston kaj novjaron al vi ciuj : sanon,pacon,longvidauron,prosperon kaj fortan energion esperante.

La estraro de ACM.

**************************************************************** François (Franko) HOUNSOUNOU

BP 226 Lokossa-Mono

Rep du Benin/West Afrika.

email : hounfranc@yahoo.fr Tel : +229/ 95 96 51 24

skype : esperantoawc

www.ipernity.com/doc/42310/home/photos www.iper

3- Raporto de la Ne-Registara Organizo" Infanoj Chirkau Afriko"


Post unujara agado, mi shatus prezenti la Gheneralan Raporton de mia Ne-Registara Organizo" Infanoj Chirkau Afriko" kaj kapti la okazon por peti petojn chiuspecajn por la chi-jaraj aktivecoj.

1-a JARFINA AGADRAPORTO

PERIODO : Decembro 2009- Decembro 2010

La Ne-registara Organizo "INFANOJ CHIRKAU AFRIKO" estas kreita la 6-an de Junio 2009 en Klouekanme (Departemento de Couffo) por chefe helpi plivastigi kaj konigi esperanton en Afriko. "INFANOJ CHIRKAU AFRIKO (IChA) " agadas memstare sed bezonas kunlaborantojn por efike atingi ghiajn celojn. Post unujara agado, ghi prezentas ghian raporton gheneralan. .

"Konforme al ghiaj celoj kaj perspektivoj, la tutnova benina NE-Registara Organizo "Infanoj Chirkau Afriko" okazigis dum la pasinta jaro gravajn eventojn kaj superpasis interesajn stadiojn. Unue, temas pri konkurso pri diktajho kaj legado esperante por virinoj. La arangho okazis inter la 7-an kaj la 13-an de decembro 2009 diversperiode en diversaj lokoj kaj arigis esperantistinoj el du mezaj lernejoj tio estas shtata mezgrada de Ayahohoue (legu Ajahohue) kaj shtata duagrada lernejo de Azove. Ne mankis bazgradaj knabinoj. Entute cheestis 25 lernejaninoj. Sekve al la skriba parto de la konkurso, estis organizita premio-disdono inter la 9-an kaj la 18-an de Januaro 2010 favore al la sukcesintoj. Tiu arangho okazis diversloke en malsamaj ejoj pro la diverseca deveno de la konkursintoj. El la 25 partoprenintoj, 08 entute sukcesis tio estas 05 che la kategorio A (komencantoj) kaj 03 che la kategorio C (mezuloj). Che la kategorio B (komencintoj), neniu sukcesis.

Ekde la 24-an de decembro 2009, la Organizo estas agnoskata de la Registaro kaj sekve al tio ghis estis publikigita en Oficial Jhurnalo de Benino en februaro 2010. Komence de aprilo 2010, utilaj kunlaborrilatoj estas starigitaj kun Benina Nacia Komisiono por Unesko. Lau la interkonsento, Unesko morale apogas "Infanoj Chirkau Afriko" kadre de ghiaj aktivecoj konforme al la idealoj de Unesko.

Mi kaptas la oportunon por danki kiuj ghiris monon al mia UEA konto por subteni Virinan Agadon en Afriko. Temas pri : Carlot Bourlot( Italio) : 228,50 euroj

Pako Crespo kaj sia frato (Hispanio) : 80 euroj Ronald Glossop (Usono) : 25 euroj A. Deceuninck Bollaert (Belgio) : 10 euroj Koran dankon ankau al : Madame Jeanne-Marie, Gilles kaj Nicole WALLEZ, Renee TRIOLLE pro esperantajhoj antaue donacitaj. Jen la aktivecoj por la jaro 2010-2011 :

- Konkurso pri Diktajho kaj Legado por lernejaj knabinoj kadre de giha batalo por disvastigi esperanton kaj trejni valorajn Afrikajn esperantistinojn.

- Seminarieto por geinfanoj.

Eventualan monhelpon oni ghiru al jena UEA konto :"gbla-e" kun la indiko : Virina Agado por subteni la konkurson kaj la indiko : Agadoj de Infanoj Chirkau Afriko por apogi la seminarieton.

Poshtadreso por sendi esperantajhojn : Latifou GBADAMASSI, BP 302 Lokossa (Mono)-Benino

Subskribis :

Latifou GBADAMASSI, Prezidanto de Infanoj Chirkau Afriko infanojchirkauafriko@gmail.com

Lokossa, la 21-an de januaro 2011.

BURUNDIO

=========

1- Raporto pri Agado en 2010

---------------------------

Tue, 4 Jan 2011 12:14:40 +0000 (GMT)

From : Birindwa Mushosi

Subject : jarfina raporteto, ceteroj baldau

To : Gbeglo Koffi

Kara amiko Koffi,

Jen mia jarfina raporto pri mia agado Kio okazis en 2010, tio estas tro granda kaj mi ne povis raporti pri problemoj kiujn mi alfrontis al kiuj oni jam trovis solvon.

Mia laboro koncentrighis al instruado de esperanto en Ruando. Pri tio mi ne volas raporti, tion faru niaj amikoj en Ruando.

Mi ankau gvidis perkorespondan kurson por 10 personoj kiuj pro manko de tempo ne povas cheesti kurson che islama lernejo kie mi instruas esperanton dufoje semajne kaj kie dudeko da lernantoj kaj kvar instruistoj sekvas la kurson.

La perkoresponda kurso okazas tiel ke la lernanto prenas la kursfoliojn hejme che mi, legas, respondas demandojn che si kaj redonas al mi kopiojn por la korektado. Tio tre pezas char ili sekvas apartajn programajn.

La kurso okazas bone bedaurinde la kursfolioj malnovighas, tiel ke foje la teksto ne aperas bone dum fotokopiado. Mi petas kiu ajn povas helpi nin, sendi al ni novajn kursfoliojn.

Pri la jaro 2011, mi planas okazigi progresigan kurson favore al instruistoj en Hirundo esperanto-klubo en Bubanza , che la pedagogia liceo.

Mi ankau vizitos klubojn che la porpastra seminario de Ciya, kie mi iam laboris. Mi firmigu klubanojn per tritaga esperanta kurso. Estos por ili spekti kelkajn esperanto-filmojn kun niaj lernantoj. Mi jam kontaktis koncernulojn kaj tiuj konsentis.

Pri bugheto,

Kurso che la porinstruista lernejo, liceo de Bubanza : 14 personoj sekvos la kurson dum tri tagoj en aprilo, dum 10 personoj sekvos kurson che la porpastra seminario de Ciya en la sama monato.

Che la islama gimnazio, ni bezonas librojn kaj KD por spekti filmojn. La klubo ankau bezonas subvenciojn por kovri siajn bezonojn, feliche la lernejestro helpis varbi por ni novajn lernantojn .Tion li faris char la esperanta-klubo distingighis inter multaj aliaj kluboj , t.e. VIH/SIDA- klubo, homrajto- klubo kaj arabia klubo.

Kara amiko, mi atendas la raporton de aliaj kluboj. Amike

Birindwa Mushosi

2- La burunda landa asocio achetis terpecon en Rumonge


Per la subteno de la fondajho Esperanto en Evoluo (fondintoj kaj prizorgantojestas la familio Derks el Nederlando) la landa Esperanto-organizajjo en Burundo, ANEB, jhus achetis ter-pecon en la urbo Rumonge, kvartalo Kanyenko. Celo de la projekto estaskonstruado de biblioteko kaj kunvenejo. La centro provos servi ankau al neesperantistoj.

ANEB estas eble la plej vigla landa movado en Afriko ; ghi havas 37 lernejajn klubojn. Neniu plia komento necesas. Se vi deziras kunhelpi por la postaj pashoj, bonvolu sendi vian kontribuon al la konto : eeer-u che UEA. (Germanoj kaj Nederlandanoj ghuas pri tio impostan rabaton.)

Pluaj informoj haveblaj tra derks.esp@tiscali.nl au ( vizitu http://esperanto-burundo.webs.com/ kaj http://www.esp-evoluo.tk/

DEMOKRATIA RESPUBLIKO DE KONGOLANDO

====================================

1- Agado de la asocio PIEADC en 2010

--------------------------------------

PIEADC estas asocio kreita de geesperantistoj de Kalima, cxefe ingeniero Etienne K kiu deziris divastigi la neuxtralan linvon en sia naskigxo loko. Tamen krom Esperanto, PIEADC celas disvoligxon. Tiel la agrikulturo estas inter siaj celoj. PIEADC havas lagetoj kiujn gxi ekspluatas.

Pri la E-disvastigo, anoj de PIEADC E-lernis dum la tuta jaro 2010. La kurso estas individua sed gvide de Etienne K.

Ni uzas Kurso Ferez.

Pri la fisxkulturo, en septembro, oni malfermis du lagetojn kiuj donis 230Kgs je fisxoj kiuj egalis al 760$.

Decembre ankaux, oni malfrmis alian lageton kiu donis 53kgs je fisxoj. Kiuj egalis 150$.

Krom tio, PIEADC arangxas seminarioj cele konsciigi agrikulturantoj pri riza kulturo, manioka kulturo ktp.

Bugxeto

PIEADC tre ambicia asocio tiu kadre ne bugxetos. sed petas al cxiuj legantoj pledi pri siaj agadoj por ke, la gravajn ambiciojn de PIEADC kokretigxu iam.

Neniu forgesas ke, nia kara Beglo Koffi estas la modelo.

Povu la gesamideanoj, ACE, UEATA pledi por ke, PIEADC trovu de helpemaj asocioj financado por plibonigi aliajn lagetojn. Cxar entute, PIEADC havas 32 lagetojn plibonigi. Ankaux , ni intencas fari la porkon bredado. Tial bugxeti estas malfacila. Cxar la projekto petas suficxan rimedon. Tamen guto post guto helpetus.

Pri la E-materialoj, ni bezonas aliajn elementaj E-kursojn Pro malfuknciado de la posxtservoj en RD Kongo,bvl sendi subla adreso de : Alphonse WASEKA Goma/RD Kongo

BP 78 Gisenyi/Rwanda Por PIEADC

Etienne K

2-Kunveno de IKUE-grupo de Goma

---------------------------------

Okaze de la novjaro, Solidareco Bona Volo kiu kunigas IKUE grupo de Goma kaj Goma E-klubo ghenerale kunsidis. La ghenerala kunsido temis pri : Evaluo de la disvastigi de Esperanton en Goma, Kiom da homoj E‚lernas en Goma,

Kion plue fari cele disvastigi tiun movadon. Kaj diversaj temoj.

Pri la evaluo de Esperanto, ni komprenis ke, iom post iom Esperanto prenas ekspansion en Goma. Char ne nur la geknaboj E‚lernas kaj la dek gejunuloj kaj plenaghuloj ankau la familio kiu gastigas la geknaboj estas interesitaj pri Esperanto. Jam ni havas nova komencanton Adrien sudi Tendeme kiu eklernas Esperanton.

Kiom da homoj E-lernas, ni kalkulas 51 lernantoj nun. Dank‚al certe la vigleco de niaj lokaj instruistoj Alphonse WASEKA kaj Augustin Kakozwa kiuj ripeti ilian decidon disvastigi tiun lingvon.

Kion plue fari cele disvastigi Esperanton ? Tiukadre, chiuj ripetis la decidon unue relerni au rekomenci la E-kurson uzante la kursojn Ferez. Char la perfektigho de sia E-scio ebligos bona disvastigo. Oni ne povas bone disvastigi tiu lingvon neregante ghin.

Solidareco Bona Volo (IKUE grupo de Goma kaj Goma E-Klubo), devas frue au malfrue havi propran lernejon kie ; kie Esperanto estos inter lingvoj programitaj. Tiucele, ni devas interesi gesamideanoj alilande kaj aliaj bonfarantoj pri nia projekto.

Oni gardis, la estraro de tiu strukturo char, rimarkis ke ; efike chiu lau sia rolo laboras.

Plejfrate kaj samideane,

Alexis ASUMANI el Goma/RD Kongo.

3-Jarfina raporto de Goma Esperanto-Klubo


Gravas klarigi unue ke, ni jam ighis asocion kies nomon estas Solidareco Bona Volo. En tiu asocio estas Ikue grupo de Goma kaj Goma Esperano Klubo.

Ni faris tion cEele leghe agadi kadre de Esperanto kaj aliaj aktivecoj kies asignis Solidareco Bona Volo.

Solidareco Bona Volo celas : - E-disvastigo, Enkadrigo de orfoj kaj delasitaj infanoj, Lukto kontrau la malricheco, Promocio de la homaj rajtoj.

Tamen, por ne miksi la aferojn, ni raportos nur pri la aktiveco de la E-disvatigo. I. Raporto pri agado

Dum la tuta jaro, nia asocio au grupo disvastigis Esperanton, instruante la interesitaj homoj pri tiu neutrala lingvo.

La E-lernado estas gvidita de Alphonse WASEKA kaj Augustin Kakozwa.

Krom la E-instruado por la interesitaj homoj kaj Goma Esperanto klubanoj, ankau ni instruas chiudimancho esperanton al la orfoj kiujn enkadrigas Solidareco Bona Volo. Tiuj infanoj estas nombre de 35. Sed la grupo de Goma havas dek membroj. Entute, en Goma E-lernas 45 personoj.

Ni uzas : - La Kursoj Ferez sendita de Hans, - Libreto "

Chu vi parolas Tendare ?", - Initiation theorique et pratique "la langue internationale Esperanto,

- Por la pratikanto,

- Faru la kontrolon.

Cele perfektighi nian E-scion, ni decidis rekomenci la E-lernadon uzante la kursoj Ferez.

II. Financa raporto.

Subvencio : 20$ sendita de Hans Bakker Loka kontribuo 60$ Sume : 80$

Elspezoj : 20$ por la luo de poshtkesto,

20$ administra kosto

25$ por la kreto, kajeroj por la infanoj,

15$ por la motivado de la instruisto Augustin.

NB/ Scie ke, ni ne rajtas chion detali. Vere dire, Alehis elspezas multe pri Esperanto.

Kion ni faras pri la informado kaj instruado : ni parolas al interesitaj homoj pri Esperanto. Tiu kiu estas interesita kaj pretas eklerni, ni gvidas sian E-lernado che la domo sia.

Pri la utiligado, korespondas kun geamikoj.

III. Bugheto 2011

Kiel ni supere klarigis, ni instruas Esperanton al orfoj kiujn ni enkadrigas sed tio okazas ekster la domo de Alehis domo de frateco. Tiu chi ne taugas. Tiel ni intecas kontrui hangareto kie ech pluve au kiam ege sunas ili povas shirimighi.

Ni bezonas :

Pri la E-materialoj :

- Elementaj lecionoj kaj fabeloj, -

CD pri esperanto,

- Kajeroj kaj krajonoj distribui al la geknaboj

Por kontrui la hangaro :

45 elignajhoj h 2,5 = 112,5

15 ladoj h 11$ = 165$

3kgs de najloj h 2$ = 6$

3 sakoj je cemento h 23 sako = 69$

Sablo : 20$

Prilaborado : 70$

Administra kosto :

Luo de la poshtkesto : 20$

Retumado : 40$

Motivo de instruantoj : 50$

Sume : 552,5$

Por Solidareco Bona Volo (Goma E-klubo)

Alehis ASUMANI BENGANTUNDU.

KENJO

=====

Zamenhoftago

Kiam la mondo festis la Zamenhofan tagon, kenjaj esperantistoj renkontighis en Eldoreto kaj por la unua fojo ghin festis. Entute ok esperantistoj renkontighis. Aliaj esperantistoj el Nandi Hills ne sukcesis partopreni malgrau nia invito al ili, ni tamen esperas, ke ili partoprenos en aliaj organizotaj aranghoj. Inter partoprenintoj estis la jama atleto en Eldoreto s-ro jafeth kosgei kaj la unua universitato studanto, esperantistino s-ino Maria diris vin ke la alia personoj ne venis de Ziwa. Mi havis novan homojn kiu lernas kune.

Ni komencis per pregho, s-ro Kombe legis al ni historion de Kenjo, kaj s-ro Evans legis la historion de Zamenhof.

Ni poste pridiskutis strateghiojn por ke esperanto plifortighu en nia lando, char nun la movado ankorau estas tre juna en Kenio.

Jam estas gravaj pashoj por nia movado, nun la esperanto organizo jam estas registrita, la oficisto de la registaro pri edukado promesis helpi por ke esperanto plifortighu en lernejoj de Kenjo, la kultura oficisto promesis ke li plifacilighos korespondadon inter Kenjaj esperantistoj kaj esperantistoj el la mondo kulturkadre, la turisma ankau diris ke li ankau kunlaboros kun nia organizo por turismaj aferoj, kelkaj kolegiestrojn akceptis la instruadon de esperanto en siaj kolegioj kiel studobjekto kaj nun ni demarshas por agnoskigi la lingvon en Universitatoj kiel fremda lingvo.

Ghenerale, la stato de la movado en Kenjo bonege progresas kaj ni dankas al chiuj, kiuj daure kunlaboras. Ni petas al la idee kaj materie bonhavuloj por ke ni sukcesu kiel aliaj.

Mi pensas ke la Zamenhofa tago estis tre interesa en Kenjo kaj niaj dankoj iru al s-ro Jeremie kaj al la afrika oficejo pro ilia helpo.

Evans Ochoki.

NIGHERIO

========

1- Raporto de BSEK pri la agado en 2010


Unue nome de la estaranoj de BSEK mi bondeziras al vi okaze de la jarshanghaj festoj.Ni esperas ke en 2011,Dio benos chiun.

La jaro 2010 finos post 3 tagoj.Por ni, estas malfacila jaro en Nigherio.

Malgrau chio nia klubo funkcias kaj sendube estas la plej aktiva.

Nia chefa problemo estas manko de mono.La anoj ne kotizas regule sed du au tri homoj helpas.

Ni havis tri kunvenojn en la jaro kun financa subteno de sinjoro Princo,mi mem kaj Obinna Iheanacho kiu gastigis la lastan en lia hejmo kaj ofertis ech manghajhojn.

Ni pagis parton de la lukoston de la poshtkesto kiun ni shuldas sed en 2011, NIPOST jam informis ke ni pagos 11000 najrojn kaj ke nia poshkesto nun estos klasifikita kiel komerca kaj ne privata char ni ricevas multajn leterojn kun diversaj nomoj. Tio estas nia chefa zorgo.

Ni subtenis la agadon de la landa asocio kaj eble pro tio, la komitato elektis min kiel la nova vicghenerala sekretario .

Ni ricevis ankau gaston el europo sinjor Piotr NOsek el krakovo kiu restis tri tagoj.Li vizitis la vilaghon kaj ni havis rendevuon kun li en owerri kaj mbieri.

Ni ankau ricevis donace el svedio librojn sed devis pagi Nipost porkolekti ghin. Bedaurinde nia samideano el Jos trovighis en danghera situacio pro la atako en jos kie islamanoj mortigis milojn da kristanoj kaj detruis la domojn.li perdis du familianojn sed ni helpis kolekti etan monhelpon i.a de Sinjoro Hans, saliko,Princo kaj Silfer.

Ni proponas ke UEA aligu nian anon kiel individuaj anoj pere de la fondajho canuto.

Danke eliranta prezidanto de EFEN Princo Henriko , UEA malfermnis konton al ni por faciligi ricevon de pago au donaco.

Ni esperas ke en 2011 ni faros pli.

DEAMIAN CELESTINE MOORE ECHEFU

PREZIDANTO,BSEK

2- Detaloj pri la agado de ZEGO en 2010


Hodiau dum la kondolenca vizito de la estraranoj de ZEGO, la prezidanto petis de mi sendi al vi detalojn de nia agado.en 2010.

mi legis la mesaghojn senditajn de vi.

Ni ricevis de vi subvencion per kiu ni pagis la luokoston de nia poshtkesto nendite NIPOST denove altigis nian luokoston ghis 5500 ke nia poshtkesto estas komerca char alvenas multaj leteroj kun diversaj nomoj. se estas private kiel ili diris nur estos nomon de la posedanto Ni kutime kunvenas che TOWNSHIP PRIMARY SCHOOL OWERRI OPPOSITE LA CENTRA FUTBALEJO.

Ni kunvenis 3 foje anstatau 6 foje kaj en la lasta, tio estis okaze de la vizito de pola esperantisto Nosek Piotr. Danke al amiko Collins Ahanonu kiu havis kunportebla komputilon, ni spertis ech videon de la lasta kongreson ukon en polando.

Okazis denove lecionojn por komencantojn kaj progresantojn.

Anoj plendis pro maleblo vojaghi ene de la esperantujo, kelkaj petis materialojn, la prezidanto informis ke li jam sendis peton al renato corsetti , gbeglo koffi kaj afrika oficejo pri materialojn kaj ech vidbendojn.

En la dua kunveno en Junio, la prezidanto plendis ke oni bezonis subtenon de klubanoj por pagi luokoston de la kunvenejon. Tio kostas jare 12000 jarojn au 80 dolarojn. Pastor Chekwube Umealor estis elektita gvidi la korespondan kurson kaj la sekretario Uzodinma Osuoha pri korespondado.

Oni laulegis la mesaghon de la prezidanto de EFEN pri plano por renovigo sed neniu el ZEGO volis kandidatighi en la estraro krom la prezidanto kiu lastminute rezignis sed aprobis la shanghon en la asocio.

Ni ricevis ankau gazetojn kaj librojn donacitajn de grupo el Svedio pere de EFEN.

UZODINMA OSUOHA

SEKRETARIO

TANZANIO

========

1- Laboroj de tanzaniaj Esperantistoj

--------------------------------------

Por de longtempo mi ne faris Kontakto kun vi, sed silentu ne sihnifas ke mi forgesis vin.

Pri Esperanto movado en mia lando Tanzanio estas komplika tasko, ghi bezonas estu tolera pri tiu laboro.

Chi tie nun ni jam fondis iu Agrikultura Kompanio kiu nomas „ Karagwe organic farming company Limited (KAOFCO) Karagwe organika kompanio akcio. Tiu Kompanio jam havas registrado, do ni petas trovu la markato de niaj produktoj, ni okupighas pri kultivi Soya fazeoroj, Arakidoj, flavaj fazeoroj, eksplodoj maizoj, sed en tiu sezono ni aranghas soya fazeoroj nur. En vanontjaro ni oranghos aliaj produktoj, La Kompanio fondita kun 1,200 membroj inter ili pretas lerni nia kara lingvo, kelkaj membroj scias Angla lingvo, Franca lingvo. Do ni esperas uzi tri lingvoj kiel oficialaj lingvoj ni esperas vi kun labori kun nia Kampanio precipe U.E.A.

Char ni esperas ankau instrui nia kara lingvo, sed unue ni antauvidas produktoj kaj La Esperanton venos spontanee ni klopodas divastigi kaj praktikigi esperanton en Agrikultura kaj rilataj sciencoj.

La atestilo de nia Kompanio enokupigi Sekcio 15 No. 80749 agi (act) 2002.

Chu vi klopodos serchu la merkato de tiuj produktoj ? Ni atendas via respondo.

Sincere via,

B.N. Magese

DAUDA HASSAN nacia direktoro

2-Peresperanta agado

---------------------

kun granda ghojo ni esperantistoj kaj ne esperantistoj kiuj ni kunlaboras pri kontrau la malsato kaj agro/ negoco , do ni volas trovi la merkato de niaj produktoj.En tiu sezono ni pretas produkti sojafazeoroj.

nia kompanio jam registrita je la 30/12/2010jaro no80749 ankau ni havs negoco permeson , nia kompanio estas karagwe organika rarmeco kompanio [karagwe organic farming company limited ] chi tie estas estraroj de kompanio ., Dauda B.Hassani Direktoro Isack B .Mashurano Sekretario Swadick T .Said Adiministranto kaj Kasisto Didas Fidel Kareserio de gvidanto j Barnabas N.Magesse Kareserio de gvidantoj Emmanuel Paulo B kareserio de gvidanto j. Murshid Athuman Kareserio de gvidantoj

Chu la Afrika -reto -esperantista povas serchu la negoco merkato de nia produktoj ?

Ni pacience atendas via respondo. Sincere via Barnabas N. Magesse

TOGOLANDO

=========

1- Ghenerala asembleo de ASELT

------------------------------

La 13-an de januaro 2011 okazis la ghenerala asembleo de ASELT. La tagordo de la arangho estas jena : 1- Kontrolo de la cheestantaro

2- Raportoj :

- Pri lasta kunsido (dum la 18-a TEK) - Jara raporto 2010 de ASELT

- Financa raporto

3- Raportoj de la komisiono pri statuto kaj interna regularo : - Propono de modifoj en la tekstoj

- Analizo kaj adopto au ne de la proponoj

4- Elekta komisiono : elekto de la novaj gvidantoj de la asocio por 2010-2012 Ceterajhoj

La laboroj de la Ghenerala Asembleo de ASELT komencighis je 11-a horo. Cheestis tiam 12 membroj. La raporton pri la kongreso (partopreno al la kongreso) prezentis la ghenerala sekretario sinjoro d’ALMEIDA Parfait. Post ghia aprobo far la cheestantoj, la vicsekretario prezentis la jaran raporton (Esperantlingve), kies francan version prezentis la ghenerala sekretario. Aklame, la cheestantoj aprobis la raportojn.

La kasisto intertempe disdonis la financan raporton surpaperigitan. Ghin analizis la cheestantaro kaj ghin aprobis.

La jara saldo estas entute 274.747 FCFA (hejma kaso kaj Banko). Montrighis, ke dum la tuta jaro 2010, la asocio finance subtenis ses membrojn okaze de diversaj eventoj.

La komisiono pri la modifoj en la tekstoj proponis multajn modifojn, kiuj post analizo necesigis plian laboron en komisiono. Tamen, kelkaj jam estis adoptitaj. La asembleo taskis la komisionanojn kaj la sekretariojn (elektotajn) kune labori por prezenti finan raporton pri la laboroj la 2-an de februaro 2011.

Pro manko de kandidatoj al kelkaj postenoj, la elekta komisiono proponis nomojn al la asembleo por vochdono.

Tiel unuanime, estas elektita por chiu posteno :

Prezidanto : DOUMEGNON Koffi

Ghenerala sekretario : AGBOLO Apelete

Vic-sekretario : d’ALMEIDA Parfait

Kasisto : ATTAGLO Kokou Evienyeame

Konsilanto : HUNKPORTIE Mawuena Alfred.

Por tiu lasta posteno, estis du kandidatoj kaj la balotado inter sinjoroj AKPAYEDO Kodjo kaj HUNKPORTIE Mawuena Alfred, montris 10 vochdonojn por HUNKPORTIE kontrau unu por AKPAYEDO. Unu sindeteno.

En la ceterajhoj la membroj faris proponojn por registri la asocion che la ministeriejo pri enlandaj aferoj, plivastigi la agadojn de la asocio, kaj precipe varbi novajn membrojn, char bedaurinde rimarkighis ke la nombro malaltighas pro ofta foresto al chiumonata kunveno de kelkaj membroj en kiuj la plimulto ne plu loghas en Lome.

Fine, okazis kunmangho inter la membroj kaj invititoj. La tuta afero finighis chirkau la 16-a kaj 20 minutoj.

Farita en Lome, la 13-an de januaro 2011.

La Asembleo.

2- Agado de ASELT en 2010

------------------------

JARRAPORTO DE ASOCIO SENNACIECA DE ESPERANTISTOJ-LABORISTOJ EN TOGOLANDO (ASELT)

EN 2010 La oficperiodon 2009-2010 lanchis la Ghenerala Asembleo de la 13-a de januaro 2010, dum kiu ne povis esti adoptitaj la diversaj modifoj el la statutoj kaj interna regularo de la asocio. La kialo estas , ke la cheestantoj ne atingis la 2/3 de la membraro por decidi iun shanghon el la statutoj. Tamen chio estis adoptita unu semajnon post tiam, t.e la 20-an de januaro 2010.

Entute la asocio kunvenadis 13 fojojn dum ordinaraj kaj eksterordinaraj kunsidoj por pridiskuti la vivon de la asocio kaj ties agadon.

Kadre de la agadoj, ASELT vigle partoprenis la feston de la 1-a de majo 2010 per prelego (historio pri tiu dato en la vivo de la laboristaro). La 1-an de junio, chiujare, estas tago de arboplantado en Togolando, tial ASELT-anoj por subteni la mediprotektadon, organizis arboplantadon ; fruktaj kaj ornamaj arbetoj estis plantitaj.

Rilate la naskighon de du beboj, sinjoroj Kouevigan kaj Degbe, patroj de la novnaskitaj beboj, kaj aktivaj membroj de ASELT finance estis subtenitaj : ASELT bonvenigis la du bebojn disponigante monsumon al la gepatroj.

La membraro de ASELT kreskis pro aligho de du novaj membroj (sinjoroj Gbemou Yao kaj Akpayedo Kodjo).

Notinda estas la starigo de la diversaj komisionoj kaj ties agadoj, precipe tiuj de la elekta komisiono kies tasko estas " trovi" novajn gvidantojn al la asocio por la venonta mandato (2010-2012). Kaj por fini la jaran agadon, aselt-anoj aktive partoprenis la 18-an Togolandan Esperanto-Kongreson, dum kiu ghi okazigis du diversajn kunsidojn, la unuan fermita al la publiko kaj la duan malfermita.

Tiel multaj gekongresanoj povis pli konatighi kun la asocio kaj ties agado en la lando.

Farita en Lome, la 13-an de januaro 2011

La vicsekretario,

Apelete AGBOLO

3- TIETo kaj Instituto Zamenhof en 2010


Du gravajn taskojn havas TIETo en Esperantujo. Ilin donis al ghi la movado togolanda. Temas pri la instruado de Esperanto al togolandanoj, kaj la prizorgo de Instituto Zamenhof. Tio chi estas aparta tasko, kiu pli-internaciigas la laborojn de TIETo.

En sia funkcio kiel eduka fako de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto) ghi zorgas, ke kursoj okazu en diversaj sekcioj de la lando. Kvankam ghi ne atingas chiujn klubojn, ghi tamen en la jaro okazigis surlokajn kursojn kaj ankau ekzamenojn Esperantajn. Ofte diversaj ekzamenoj okazas dum TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso), kiu donas apartan taskon al ghi.

La programero, kiu altiras pli da homoj al TEK, estas la kvizo. Ghin elpensis TIETo por la togolanda movado, kaj ekde 2000 ghi okazas en chiu kongreso kaj la 18a TEK de 2010 havis du kvizojn kontrau unu por la antauaj kongresoj. Multas gejunuloj dum tiu chu arangho, kaj plejparto de ili estas (eks)lernant(in)oj de Instituto Zamenhof. Kio pri tio chi ?

IZo estas lernejo, kiu funkcias lau la instruprogramoj shtataj. Tamen ghi disponigas al la gelernantoj aliajn objektojn nun tre gravajn por la homoj de la 21a jarcento. Esperanto estas instruata dum normalaj kurshoroj kaj ghi aperas sur la rezultbultenoj de la gelernantoj. Alia aldona objekto estas la informadiko. Gelernantoj de IZo lernas tajpi per komputilo kaj ankau uzi la interreton. Dum la jaro 2010 plibonighis la laboroj pro diversaj modifoj en la instruprogramoj. Kaj TIETo ne forgesas analfabetulojn.

En la lasta trimestro de la jaro komencighis kursoj por homoj, kiuj scias nek legi nek skribi. Pli ol tridek homoj sekvas regule la kurson kaj jam nun uzas la konetojn akiritajn por ion diri en la franca. Ili preferas lerni tiun chi lingvon, char ghi estas la laborlingvo en Togolando. Certe ili progresos, ke post kelka tempo ankau ili povu uzi la komputilejon de IZo.

Granda halo havas komputilojn kaj tie estas homoj de la sepa horo ghis la 20a kaj kelkafoje ech iom poste. Homoj vizitas la lokon por retumi, tajpi kaj tajpigi tekstojn, lerni uzi komputilojn. TIETo pere de IZo donas tiun shancon al la homoj kaj la jaro 2010 akceptas pli da homoj. Tiuj chi estas ne nur togolandanoj.

La gastochambron de IZo Wim POSTHUMA nomas Hotelo Ludoviko. Homoj el aliaj landoj pasigas tagojn en Izo kaj tiam ankau ili ghuas la etoson en la lernejo. En la jaro 2010 oni notis la viziton de du beninanoj, unu polo, du svisoj, unu chehhino, ktp. Tiuj homoj libere retumas en IZo, vizitas la klaschambrojn kun gelernantoj kaj konversacias kun ili. TIETo chiam estas je ilia dispono por helpi siapove.

La laboro de TIETo en 2010 limighis ne nur en instruado al UTE-membroj kaj prizorgo de IZo, sed ankau en rilatado kun ekstertogolandaj organizajhoj. Kunlabori kun ili precipis en la agado. Por libere agadi, ghi retirighis de la Esperanta Civito, tie lasante tamen membrojn siajn resti dumvive civitanoj. Tiu chi retirigho ne devis kauzi problemojn, char TIETo decidi esti vere sendependa, kio ebligas al ghi funkcii sen suferi ricprochojn de aliaj organizajhoj al kiuj ghi alighis. En tiu chi sendependeco ghi pripensas la diversajn E-ekzamenojn okazigindajn en 2011

Fine de la jaro 2010 TIETo reorganizis sian ekzamenplanon. Dum la jaro 2011 ghi okazigis kvin ekzamenojn : - Naciaj : temas pri la ekzameno A por komencantoj kaj la ekzameno B por progresantoj. Tria ekzameno estas C ; ghi koncernas homojn, kiuj shatus instrui Esperanton.

- Internaciaj : temas pri la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. Pri la ekzamenoj lau KER au KEFR, TIETo shatus pli bone orientighi antau ol rekomenci ilin. Chiel TIETo havas pli da fido al ekzamenoj organizataj de E-organizajhoj por Esperantistoj. Kaj kio fine ?

La agado de 2011 estas grava. Tial TIETo starigis planon por tio, jam stariginte raporton pri la agado en 2010. Esperindas, ke chio en 2011 estos pli sukcesa ol en 2010

4- AGADRAPORTO DE LA ESTRARO DE UTE EN 2010


La estraro kunvenadis dekunu fojojn (de januaro ghis decembro 2010) por plenumi kaj la regulajn taskojn (tiujn de la laborplano kaj tiujn rekomenditajn de la komitato). Jam en marto-aprilo okazis renkontigho kun klubreprezentantoj por difini kiujn kunlaborojn starigi por plivigligi la klubojn. Estis prezentita laborstrategio por konservadi la anojn de la kluboj kaj aktivigi ilin. La instrukcioj temis pri administrado de kluboj. Sekve de tio la estraro turneis tra kluboj kiuj disponigis la kunvendatojn kaj lokojn. Ekzemple, klubo de Zamenhof kiun vizitis la sekretario la 5-an de augusto 2010. La aliaj kluboj promesis disponigi la datojn. Demarshoj al FTACU estis faritaj por renovigi la rilatojn inter la du asocioj : esperantisto nun estas prezidanto de la Federacio Togolanda de Asocioj kaj Kluboj alighintaj al Unesko(FTACU), nome sinjoro Afantchao Biakou Raymond, kun kiu la estraro promesis labori por pli da reprezentigho kaj cheesto de UTE en la agadoj de FTACU.

Instruflanke, TIETO okazigis dum la tuta jaro kursojn perkorespondajn kaj surlokajn al diversnivelaj esperantistoj. Flanke ghi ankau okazigis ekzamenojn ankau diversnivelajn kaj specialan ekzamenon al IZo-lernantoj en junio 2010.

JOTE siaflanke klopodis, malgrau la financoj ne sufichaj, okazigi propagandojn kaj ech kursojn : s-ro Edah lernigis la lingvon al siaj kamaradoj de Universitato de Kara. La aliaj membroj en Lome ankau klopodis fari konferencojn. Estis planita de ili konferenco en la franca liceo de Lome, sed ghi ne povis okazi pro lasta prokrasto de la liceestro.

Pri la kongreso en Vogan, la KOK vizitadis la kongresurbon plurfoje : la 30-an de augusto kaj 17-an de novembro 2010 por pridiskuti la loghkondichojn kaj ekrilati kun la autoritatuloj de la urbo Vogan. Sekve de tio, starighis programo kaj bugheto kongresaj ; tiun programbugheton aprobis la komitato la 6-an de novembro 2010. Tiel povis okazi la 18-a TEK de la 24-a ghis la 27-a de decembro 2010.

Por la estraro, la eksghenerala sekretario, Apelete AGBOLO

UGANDO ======

RAPORTO DE VERDA STELANO KLUBO

ENKONDUKO

Kara amiko , Kiel kutime nia E-klubo bone evoluas pri E-instruado de sia kreado en nia loko Remera /Distrikto Rutshuru -DRKongo.

Chiu dimanche de la 14a -17a horo ; ni cheestas esperanto-kurson .

Verdire , nia e-instruisto Honore SEBUHORO NDARIHORANYE (honsebn@yahoo.fr) neniam lacighis por instrui nin senpage , t.e li estas bonvolulo kaj agema esperantisto .

Do, esperantisto estas nomata chiu persono kiu scias kaj uzas tiun lingvon de paco ;tute egale por kiaj celoj li ghin uzas do nur kiel komunukilon ,sendepende de la originalaj valoroj de la E-kulturo .Esperantistiano estas nomata ,chiu homo kiu scias kaj uzas la lingvon kongrue al la supraj artikoloj ,vidante en e-o ne nur komunukilon sed ankau artan perilon kaj identigilon .

Ni ghojas char ni tuj atingos la novjaron de graco dank’al Dio !

Pro tio ni direktas chiam niajn varmajn gratuolojn al nia autoro fama D-ro L.L.Zamenhof kiu kreis tian lingvon de unuigho de diversaj tutmondaj esperantistoj dirante en sia ellaborajho komunikilo inter la popoloj .Li pensis ke la interkomprenigho devas chiam faciligi chiujn raportojn inter nacioj .Pere de ghi ni chiuj estas la samaj verdaj .

CELADOJ DE NIA VERDA STELANO KLUBO

Ni chiam celas disvastigi E-on por pli kaj pli iom post iom realigi ghiajn pozitivajn valorojn ,kontaktojn inter ordinaraj gehomoj .Mallongige , ni deziras ke la mondo estu pli bona ,pli paca ,kaj nia lingvo estu lingvo de chiuj homoj sur la tero .

* Ni semos kaj semas neniam lacighas , pri la tempoj estontaj pensante cent semoj perdighas ,mil semoj perdighas lau nia afabla auhtoro Dro Zamenhof . Ni chiuj sekvu siajn vojojn repsektante la principojn de la fundamento de nia kara lingvo .

E-INSTRUMETODO KAJ DISVASTIGO

Kiel kutime nia verda stelano klubo chiam uzas la metodon de H.Ferez ,programo de 22 lecionoj ;kun chi tiu programo lernantoj bone scipovas paroli kaj skribi esperanton sen granda malfacilajho .

Ni dauhrigas disvastigi ghin chien , kaj varbante iujn kiiuj bonvolas studi ghin . la dua promocio jam finlernis la tutan programon de H.Ferez ,antau du semajnoj .

Restas fari E-ekzamenon , por ke ili ricevu siajn E-Diplomojn .La malfacilajho estas ke ili ne pretighas fari rekte la ekzamenon char ili estas tre okupitaj per studoj en mezlernejoj ,kaj en universitatoj .

Iom post iom ili tuj partoprenos al E-ekzameno en venonta jaro 2011 ,post vi vidos nian raporton pri ili .

Nun chiuj kiuj jam finlernis tiujn lecionojn estas : s-ro Prime NSABIMANA S-ro Gedeon MULIRO S-ro Jean Claude KANYABURO

S-ro Benjamin NYARUBWA

Estas aliaj kiuj jam finlenis en antaua promocio jen siaj nomoj : s-ro Jonathan NDAYISHIMIYE

S-ro Elie HAVUGIMANA

S-ro Joel MUHIRE

Cetere , ili traserchas E-korespondamikojn tutmondajn se iuj pretighas korespondi kun ili povos korespondi kun ili senprobleme .

Ili chiam uzas la pÃ’shtadreson de nia s-ro Honoré Sebuhoro , kiu trovighas en najbara lando Ugando .La poshtkesto estas : 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA.

Per ghi oni povas ricevi poshtitajn leterojn , char ghi bone funkcias .

Kiel kutime en nia lando DRKongo la poshtoficejoj ne funkcias plu precipe en orienta provinco Kivu .Ni chiuj uzas tiun el najbara lando Ugando kaj Ruando .

Do ne miksighu pri ni kaj ugando krom ke ni tuj uzas ghiajn poshtojn .

Aktuale nia E-klubo enhavas 16 membrojn ,aliaj jam migris en aliajn regionojn .Antaue ni estis 23 esperantistoj ,sed hodiau estas nur 16 kursanoj .

Nia instruisto Honoré Sebuhoro chiam instruas aliajn du lernantojn kiuj loghas en Goma , per rete siaj nomoj estas Shem KABANZA ( shem.kabanza@yahoo.fr) alia estas Grâce NDELA BINEZA ( g.ndela@yahoo.fr) Ni petas al chiuj bonfaruloj helpadi ilin per libroj pri la konversacioj .Ili shatas esperanton .

Oni povas rimarki ke E-o kun spirita inklino tushas la korojn de gehomoj intelektaj kaj havas gravan lokon en orienta regiono ,precipe en distrikto Rutshuru .

Kiel ni jam sciigis vin E-o estas disvastigata malgrau la nerego de la lingvo kaj manko de propra ejo por ghin bone disvastigi .

Chiam mankas financa rimedo por havi nian propran ejon kaj ekas komercan aktivajhon per kiu la VSKlubo povos ofte gajni profiton au renton por chiuj artikoloj pri komerco por la pli bone disvastigo efike chi tiun lingvon kaj faciligi la kunlaboradon kun E-istaro tra la tuta mondo .

MALFACILAJHO

Kiel ni jam rilatis al vi kelkaj problemoj pri la disvastigo ,pro manko de f-rimedo char multaj lernantoj malsukcesas kontribui per monate 1 $ char ili chiam estas lernantoj en mezlernejoj kaj universitatoj .Kelkfoje ili estas pelitaj en siaj lernejoj ,tial nia kaso ne estas plenigita pro tiu malfacilajho kiu naskighas en nia klubo .

Plie , chi tie estas distrikto kiu multfoje travivis malbonkondichoj pro militoj diversaj , ghis nun la popoloj estas prirabitaj de ribelantoj kiuj loghas en najbaraj arbaroj , iatempe la virinoj estas seksperfortataj en kampoj ,au dome ;do ni suferas pri kriza ekonomio .

La medecinaj sen limoj estas organizajho ne registaro kiu multe helpas chi tiujn kiuj estas suferas de tiaj malfacilajhoj pri seksperfortoj , bedaurinde oni sciigas nin ke ili tuj eniros en sia denaska lando Francio ,Sviso char antau unu semajno la ribelantoj prirabis tutan salajro de siaj laboristoj preskau 150 000 US D , do estas tre danghera kiam oni komencas prirabi la Ne regitara organizajho kiel MSF .

DANKEGOJ AL CHIUJ ESPERANTISTOJ

Ni direktas niajn dankegojn al tiuj kiuj helpis nin lastfoje lernomaterialojn al nia klubo per tiuj libroj ni bone cheestas esperanton kiel H.Bakker , Renato Corsetti, Koffi Gbeglo ; koffi Doumegnon , Germain Pirlot ,jean el SAT Amikaro , ACE , havu chiam chi tiun kuraghon por songhi al chiuj kiujn ne havas tian eblecon por havigi nenion .Dank’al Vi ni tuj eblas paroli kaj skribi ghin.

FINANCA SITUACIO DE NIA VSKLUBO

Chiu membro devus monkontribui per montae 1 $ ,aliaj 0.5 $ kiel kutime sed tiam kiuj lernas en duagrdoj kaj universitatoj ne estis facile kontribui char en lernejoj ili estas postulitaj pagi lernejarkostojn ,pri tio nia kaso estis preskau malplena ,sed estas aliaj kiuj provis kontribui per tiu monkontribuo ni plenumis kelkjan aktivajhojn kiel korepondajhoj , fari raportojn , skanajhoj pri fotajhoj ......

Nun jen kiel ni uzis la monon :

ENSPEZOJ

Monkotizo : 95 $

elspezoj

- instruado :kretoj, fotajhoj,kopioj de diversaj leteroj ,kajeroj , printajhoj de diversaj mesaghoj senditaj kaj ricevitaj per rete ,sendajhoj de mesaghoj estis nur 75 $ .

Nia prezidanto Honoré elspezis chiam sian monon pri la korespondadoj char kelkfoje en la kaso ne ekzistis plu monon .,jen tiel kiel li uzis ofte sian propran rimedon tial ni ne povas forgesi lin .

Plie por sendi tiun raporton ni jhus elspezis 6 $ char ni jam konsumis multajn horojn por skri ghin . Se ni havus nian propran komputilon , ni devus skribi ghin en domo poste ni eniras en retejon por nur sendi rekte al vi .

Chi tiu estas granda malfacilajho por nia Klubo . Do en la kaso restas nur 10 $ .

LERNOMATERIALOJ

Nia klubo havs E-libroj pri gramatikajhoj de diversaj metodoj au programoj verdire nia klubo estas kvieta krom ke la lernantoj bezonas poshvortarojn kaj insignojn.La dua promocio jam komencighis sian lernadojn , nun la lernantoj estas sur la tria leciono ni uzas chi foje la programon " Nouveau Cours Rationnel et complte d’esperanto" donita de Jean el SAT AMIKARO .

Nun ni petas al vi :

1.libroj de dialogoj nur

2.1 libro pri gramatikajho ( E-Angla)

3.Gramatikaj svahilaj en esperanto

4.3 revuoj de Rusia esperanto Gazeto

5.5 svahilaj vortaroj en esperanto

6.Anglaj vortaroj en esperanto

6.Plena Ilustrita Vortaro

7.50 insignoj

PROJEKTOJ

En tiu venonta jaro ni volas ke nia E-centro pri English and Esperanto Training Center povu funkcii sed tiam chiam mankas al ni monon, por havi diversajn anglajn librojn char ni celas enkonduki bone du lingvojn internaciajn . sed ni jam lanchis tiun projekton al iuj esperantistoj ,kaj mi pensas ke vi subtenos nin persone por ke Eo povu havi grandan parton en nia lando kaj en Afriko .

En venonta jaro chi tiu centro povos antauenigi sian agadon se la financa rimedo ekzistos .Plie ni ne havas nian propran ejon kie oni ne povas elspezi pri la luo , principe ni konstatis ke ghi estas utila pri la cheesto kaj ni devas havi sufichajn esperantistojn kiuj povos en futuro disvastigi ghin chien .Ech chiuj popoloj povos akiri gravajn nociojn pri esperanto kaj angla .

KORESPONDADO

Pri tiu subjekto ni chiam gratlas nian prezidanton HOnoré SEbuhoro Ndarihoranye kiu daurigas nin pri sia poshkesto 08 Bunagana-kisoro /ouganda char li neniam pagigis nin kaj iu ajn uzas ghin sen probleme .Plie ,dum la novjaro li devas elspezi sian monon 10$ por renovigi ghin en ugando .

Tiu poshtadreso helpas nin pri ricevo de diversaj kurieroj ,pakjhoj senditaj de eksterlanduloj .Iufoje li donacas klubon pagi la kostoj de pezaj pakajhoj en poshto el Kisoro .

Konklude kocerene tiun punkton ni petas vin traserchi al ni almenau malnovan tekokumputilon kiu povos helpi nian klubon char ni multe elspezas en retejo .

Se eblas vi povos helpi nin kun DISKOFLASHO DE 4 GB chi tiu aparato helpas ofte la skribantojn por registri mesaghojn ,raportojn .... Per ghi ni ne povos elspezi ege ,navigante en retejo.

Vere ni certas ke en venonta jaro vi tuj konsciigos multajn esperantistojn pri nia projekto subtenante nin kaj apogi niajn projektojn por la bona sukceso . Ni volas disvastigi tiun lingvon en nia loko .

KORESPONDANONCO

Niaj VSKlubanoj volas amikighi kun tutmaondaj esperantsitoj en iuj ajn temoj jenaj nomoj : 1 Prime NSABIMANA C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA

2. Jean claude KANYABURO C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA

3 Gedeon MULIRO (gedeon.muliro@yaho.fr) C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA 4.Benjamin NYARUBWA C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA

5.Joel MUHIRE (muhire.joel@yahoo.fr) C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA

6.Elie HAVUGIMANA (eliehavu@yahoo.fr) C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA

7.Shem KABANZA (shem.kabanza@yahoo.fr) C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA

8.Jonathan NDAYISHIMIYE (jonathan.ndayishimiye@yahoo.fr) C/O POBOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA Bv publikigi chi tiun korespondpeton al diversaj revuoj ,kaj al landaj asocioj UEA ,ACE , AO . CRI

KONKLUDO

Ni deizars al chiuj bonan deziresprimon por la jaro 2011 .

Ke tiu jaro estu miela jaro ,kaj lakta jaro por chiuj !

Vivu pace !

vivu Zamenhof !

vivu Landaj asocioj (UEA, AO, ACE,DKEA,) !!

Nome de l’ komitato de Verda Stelano Klubo VSK)

1. Prezidanto de VSKlubo Honoré SEBUHORO NDARIHORANYE honsebn@yahoo.fr 2. Innocent BARAKA 3 . Anita Dusabe kasistino

4. jean claude Amani

VERDA STELANO KLUBO

EGLISE CEBCE REMERA

PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA

TEL . + 243 99 78 52 933

+ 243 85 39 25 340

******************

EL NIAJ PLUMOJ

******************

1- La homa bezono

-----------------

Kiam homo bezonas ion, tuj ghi klopodas serchi la aferon. Okazas, ke ghi trovas tion, kaj ankau la malo okazas. Chu oni malghoju pro la ne kontentigo de la bezono ? Kio gravas, tio estas, ke ni klopodu koni la verajn bezonojn. El tiuj chi vortoj, eblas supozi, ke estas ne unu kategorio de bezonoj.

Vidu, ke dum kunveno, iu kuras eksteren, kaj se oni sekvas lin, oni povas rimarki, ke li iras rekte en necesejon, forlasinte la tre interesan diskuton. Jes, li tute ne povas elteni, se ne, la ruboj eliros de li. Chu vi konsentas, ke tiu homo havas la veran bezonon eligi la rubajhon (urinon au fekajon) el si ? Tian chi mi nomas vera bezonon. Komparu, homo prenas medikamenton (dormigilon) por longe dormi. Tie chi tute ne estas natura bezono, sed kreita, ni diru "artefaritan". La naturan bezonon mi shatus nomi la homa bezono, kaj tion chi kontentigi kontribuas al sana vivo.

Oni devas manghi nur kiam oni estas malsata. Kion oni ofte rimarkas, tio estas, ke oni manghas pushite de horloghoj. "Jen nun estas la oka horo, do, mi manghu. Chu ne jam estas la 13a horo ? Mi devas lunchi". Ekzistas homoj, kiuj chiusekunde devas ion trinki, jes ech ne soifante. Ni ne parolu pri la drinkajhoj. Chu oni sentas la naturan bezonon drinki ?

KIam la korpo bezonas ion, ghi tuj alarmas, kaj ghuste tiam oni alportas tion al ghi. Chu chiuj ni konscias pri tio ?

Ni manghas, ni trinkas, ni pisas, ni fekas, ni geighas, ni bugras, ni paprolas, ni kantas, ni dancas, ni ploras, ni ridas, ni kushas. Chu ni vere kontrolas, ke ni sentas la bezonojn de tio antau ol fari ghin ? Jen vi jhus trinkis bieron, kaj tuj oni proponis alian al vi kaj ankau tion vi trinkis. Chu vi unue enmemighis por certighi, ke vi vere bezonas tiun duan trinkadon.

Estas bone rekoni la homan bezonon, la naturan kaj chiam klopodi nur ghin kontentigi. La natura bezono montras, ke la korpo petas ion, kaj tion oni tuj donu al ghi. Kiam la korpo ne bezonas ion, sed tion oni donas al ghi, la korpo tute ne estas kontenta kaj siamaniere reagas. la sekvoj de la reagoj aperas ofte ne tuj, sed post multaj jaroj.

Ni manghu nur kiam la korpo petas manghon. Manghante ni devas koni la kapaciton de la stomako kaj ankau tion, kion ni devas meti en ghin. Tiel estas ankau pri trinkado kaj pliaj aliaj bezonoj de la korpo. Ni klopodu iomete bilanci pri nia vivado, pasigante kelkajn minutojn sola ie por pripensi tiun chi aferon koncerne la naturan bezonon. Certe ni rimarkos, ke ni surmetas mantelon, kiam la korpo tion ne bezonas. Rigardu kiom da homoj shvitas en siaj jakoj sub 30 gradoj en afrika medio. Rigardu tiom da homoj kun deko da edzinoj au kromvirinoj. Chu tiom da seksagado bezonas la korpo ? Rigardu tiom da homoj, kies tablo plenighas je diversaj manghajhoj, ke ili mem farighas elefantoj. Jen signo de troo, kiun la korpo ne povas elteni.Abundas la ekzemlpoj, tial ankau aliaj homoj trovu da ili.

Ni rekonu la naturan bezonon, nur kiun ni kontentigu por bone fartigi nian korpon kaj sekve nian tutan personon.

GBEGLO Koffi

2- La solena promeso


Nun solene promesas mi,

ke mi ektrovighas che vi ;

Vin mi ne forlasos, sinjor’

Por ke chiam estu l’honor’

Ke bone estris Afrikan’.

Vin mi subtenas tre multe

Char estus pri mi stulte

Se mi agadus ne tiel ;

Fremduloj dirus : "Ho, chiel’,

Afrikano fushas chion !"

Nun, sinjoro GBEGLO Koffi

Jen antau vi granda defi’ ;

Sed estu tute trankvila !

Kiam sun’ shajnas ne brila

Ech tiam Di’ sendos helpon

Oluwabunmi Gabriel OSHO-DAVIES

**************

RECENZECE

**************

Jhus aperis libro de Esperantisto vivanta en Siberio. Esperantistoj legintaj la libron ne hezitas esprimi ion pri ghi. Subaj vortoj prezentigas la libron de Anatolo Goncharov

Tuta Enciklopedio


Esperanto-Identeco,23p, Anatolo Goncharov, eldonita de Kancerkliniko en 2010, vendeblas che la eldonisto kaj ankau en la libroservo de UEA

Kio estas Esperanto kaj kio, esperantisto ? Kiel strukturighu Esperantujo ? Kion celas Esperanto ? ktp. Anatolo povis kolekti opiniojn de Esperantistoj el kvar kontinentoj de la mondo. la opinioj estas diversaj kaj Anatolo povis klasifiki ilin en du grandajn grupojn : citajhoj el la medio de la finvenkismo kaj citajhoj el la medio de raumistoj. Fine de la libro aperis, ke Esprantujo bezonas strukturon bazighantan sur raumismo.

Montrighis, ke finvekistoj celas kvanton da esperansitoj dum raumistoj celas la kvaliton. Tra la diversaj opinioj oni sentas, ke multegaj esperantistoj eklernas Esperanton, sed nur kelkaj farighas veraj esperansitoj kaj ke multaj neglektas Esperanto-kulturon. Plejparto da Esperantistoj estas trafita de la malsano Esperantozo, termino elpensita de Claude Piron. La difino trovighas en la lbro de Anatolo, ankau kiu estas "esperantozito".

Ja Anatolo estas unu el la pioniroj de la movado tutmonda, sed apenau oni konas ion pri li en Afriko, kiel ankau li ne povis en sia libro mencii opiniojn de afrikano(j). Li estas unu el la pioniroj veraj de la rusia movado. Li naskighis en 1940 kaj kaj ekde 1958 ekfaris multon por la E-movado ech rifuzante postenojn grasigajn. Multon li legis, kio ebligis al li kolekti la opiniojn, kaj lia scio bonega de la lingvo kaj de la movado helpis al li en la komentado de la diversaj opinioj.

Esperantistoj emas verki kaj instrui ech se ilia nivelo ne tion permesas. La vortoj TABLI kaj KAUZINO montras kiel esperantistoj emas siamaniere esprimi kion ili sentas, ke aliaj tuj komprenu. Eble oni laboras, ke Esperanto farighu dua lingvo por chiu. Tio chi aperas utopia en Esperanto-Identeco. Ne mankas vorto pri varbado kaj zorgo pri la varbatoj : la plej granda parto de tiuj chi estas perditaj pro malbona politiko gardi ilin en la movado.

La libro de Anatolo estas nur 23-pagha, sed ghi estas tuta enciklopedio, char en ghi estas multo pri nia movado ; homoj, opinioj, strukturo de Esperantujo, personecoj de Esperantistoj, funkciado de Esperanto-grupoj, ktp. Eble pro la malgranda nombro de la pagho, la libro havas nenion pri la Esperanto-ekzamenoj, pri homaranismo. Tamen en ghi estas vortoj pri la interna ideo de Esperanto, pri Esperantismo de 1905, kaj pri vidpunktoj de multaj Esperantistoj pri ties privataj Esperantismoj, kiujn chiu difinas siamaniere.

Verkite en tre bone komprenata Esperanto, ghi rekomendighas al chiuj esperantistoj, kiuj en ghi malkovros diversajn figurojn de la Esperanto-movado nuna. Citindas Humprey TONKIN, Hans BAKKER, Kep ENDERBY, Giorgio SILFER, Renato CORSETTI, LIU Xiaojun, Trevor STEELE, ktp. Aperis ankau nomoj de periodajhoj el kiuj Anotolo cherpis citajhojn.

Kiuj shatus havi diversajn opiniojn pri Esperanto, pri Esperantistoj, pri Esperantujo, tiuj tute ne hezitu havigi al si tiun chi tre valore gravan libron.

GBEGLO Koffi

**********

DISKUTE

**********

En la relisto UEA-membroj estas diskuto pri la Esperanta Civito. Demando de Esperantisto respondis tri aliaj. Sube aperas la vortoj faksimile. la redakcio shanghis nenion el la originaloj.

1- Demando de "Pedro A. Hernanndez "


Mi scivolas, kiel homo povas membri samtempe en du asocioj, unu el kiuj (Civito) strebas subfosi, kontraustari kaj malaperi la alian (UEA).

2- Respondo de Carlo Minnaja


Ili ambau strebas al la progresigo de esperanto, UEA chefe konsideras Esperanton lingva komunikilo, Civito chefe konsideras ghin persona identigilo, ambau kun forta interna solidaro. La aspektoj estas perfekte komplementaj. La Civito neniel celas malaperigi UEA, kiu estas la chefa produktanto de tiuj personoj, kiuj poste povas sin mem identigi kiel esperantistojn kaj sekve estos postaj utiligantoj de la kulturaj kaj informaj servoj de la Civito. Se citi krudan paralelajhon, post la Hamburgaj eventoj (por junaj nesciantoj : ekde 1974) UEA kaj ICNEM atakis unu la alain, kvankam ili havis la saman celon, aliratan lau malsamaj strategioj. Nur en 1987 fine ambau decidis ke tiu reciproka malestimo ne havas sencon. Ke unu evidentigas la mankojn de la alia kaj laudas la proprajn sukcesojn, tio okazas normale en chiuj medioj. La rilatoj UEA-SAT estis siatempe multe pli strechitaj (tie la ideologioj estis esence malsamaj, dum che UEA-Civito ili estas komplementaj), la rilatoj UEA-Heroldo en la tempoj de redaktado de Jung au de Ada Sikorska estis same strechitaj, tamen la absoluta plimulto de la HdE-abonantoj estis UEA-anoj. La fortorilatoj cetere estas 1/40 proksimume (la Civito, lau propra statistiko apenau randas 300 de sube), do certe la Civito ne povas malaperigi UEA ech se ghi celus ; inverso same estas malebla, char la Civito ekzistas ghuste char kelkaj ne trovas en UEA la realigon de siaj aspiroj, kaj tamen volas resti aktivaj esp-istoj, do ili fondas/serchas/trovas/partoprenas aliajn strukturojn.

Ani en du komplementaj agadoj estas tute normale por aktivulo.

Kontraudiro estas nur en la menso de tiuj, kiuj shatas vidi ilin. Mi ne apartenas al tiu DNA.

Kun kora samideana saluto

Carlo Minnaja

3- Respondo de Ian fantom


Tute facile.

George Orwell nomis la fenomenon ’Doublethink’, do ’duobla pensado’. Ghi estas esenca armilo en la politika propagando.

Pli formale, la psikologian fenomenon vi trovos en 31 lingvoj en Vikipedio, sed bedaurinde ne en Esperanto (http://en.wikipedia.org/wiki/Cognit...). Mi ech ne havas Esperantan esprimon por tiu fenomeno, sed eble plej bone taugus ’percepta malakordo’.

Ekzemple, mi povas meti antau la okulojn de homoj mian financan charton kiu montras la kapitalon de mia landa Esperanto-asocio por la periodo 1994 ghis 1999, kaj neniu havas ajnan malfacilon kompreni ghin escepte de la membroj de la asocio mem. Preskau neniu membro povas enkapigi ghin.

Ili respondas per plej absurdaj pretekstoj, kiel ekzemple, ke ili havas malfacilon ellabori ech la propran telefonkonton, au ke ili havas chian fidon en la ghenerala sekretario - ech kvankam li ne estis sur la sceno en tiu periodo - au ke ghi estas historio, au ke mi ne devintus montri ghin al la Prezidanto kiam mi kompilis ghin, au ke mi estas paranoja, au ke ghi ne pruvas ke ne estis financa krizo, au ke mi estas lerta propagandisto, au ke la kapitalo daure pliighis pro la posta vendo de la londona domo, au ke la kontoj estas kontrolitaj de kontkontrolisto, au ke estas ne la respondeco de la membroj sed de Charity Commission [la shtatserva kontrolinstanco por bonfaraj asocioj], au ke mi ne estu kritikema, au ke mi estu pozitiva, ks.

Sed ekster la asocio neniu havas ajnan problemon vidi, ke dum tiu periodo la kapitalo daure kreskegis.

La homoj estis dum la jaroj kondichitaj por kredi, ke la kapitalo estas formanghata, kaj ke pro tio oni devas minimumigi elspezojn por informado kaj varbado, kaj fine vendi la domon.

Alivorte, oni povas scii ion kaj kredi la malon.

Dum kvin jaroj mi de tempo al tempo metis tiun charton antau la okulojn de homoj kaj la reago estis chiam la samo.

Du membroj - tute sinceraj sed cerbolavitaj - ech insistis, ke mi silentu. Unu daure diris "Iru for, iru for". La alia estis pli ghentila sed tamen silentigis min.

Mi okupighis dum kvin jaroj por provi reestabli normalan komunikadon inter la homoj, ech kiam estas aferoj kiujn ili ne volas audi. Tio lau mi estas la chefa defio por la hodiaua Esperanto-movado. Kiam tio okazos, mi mem povos silenti pri ghi.

Mallonge post mia prelego al La Londona Esperanto-Klubo (’Kial ni devas stagni ?’) aferoj komencis movighi. Nun ambau el tiuj kiuj silentigis min denove estas en komunikado, kaj unu el ili diris al la alia, ke ghi levas la demandon "Do kial ni vendis la domon ?"

Mi ne scias. Mi nur provizis la charton.

Esperantistoj amase suferas de tiu ’percepta malakordo’. Kompreneble, estas iuj kiuj ekspluatas tion por la propra profito. La kasisto ne reagis kiam mi montris ghin, sed en la posta jarkunveno kondamnis "la kalumnion de Ian Fantom" sen diri kio ghi estas. Denove la membroj evidentigis ’perceptan malakordon’ per silentado kiam la Prezidanto rifuzis al mi la rajton respondi. Neniu el ili subtenis tiun rajton respondi. Do kiel ili povas ne subteni tian fundamentan homan rajton kaj samtempe diri ke ili subtenas homajn lingvajn rajtojn ? Estas duobla pensado.

Tiamaniere iuj kvereligantoj ekspluatas fenomenon de la homa psikologio por kauzi malakordon. Mi vidas multon komunan inter iuj en la centro de mia landa Esperanto-asocio kaj tiuj en la centro de La Esperanta Civito.

La Esperanta Civito tute evidente ne strebas por antauenigi Esperanton ; ghi faras chion eblan por fari la malon.

Ni havas laboron por fari. Ghi estas la plej pozitiva laboro ebla : reestabli liberan komunikadon inter la homoj, sen ke la mesaghistoj estu pafitaj, sur egala bazo, sendepende de la moshteco au malmoshteco de la homoj. Tiucele, necesas kompreni kelkajn fundamentajn aferojn pri la grega psikologio de homoj kaj pri la moderna politika propagando.

Rigardi tion kiel pozitivan aferon estas la vojo por eliri la stagnadon kaj fine establi novan Esperanto-movadon.

Kore salutas Ian.

4- Respondo de GBEGLO Koffi


La agadon de chiu organizajho difinas ties bazdokumento. Ni tute ne intermiksu la homojn kun la organizajhoj. Se iu en UETA estas malbona, ne UETA estas tia. Nenie en la fonddokumentoj de la Esperanta Civito estas io pri subfosado de aliaj organizajhoj.

Kiuj bone sekvas la agadon de chiuj E-tendencoj, tiuj rimarkos, ke membroj de unu traktas la alian ne bona. Tio tute ne estas decido de la tuta organizajho, sed konduto de unuopaj membroj. Kial iu membro kondutas tiel, tion oni devas esplori. Esti membro de pluraj E-tendencoj tute ne estas io malbona.

Dieter ROOKE estas svisa Esperantisto. Nun en la diskutlisto UEA-membroj mi preskau neniam legis vortojn liajn. Tamen regule en la diskutlistoj de SAT kaj MAS mi legas liajn vortojn. Li diris :"Mi farighis civitano, char mi trovas la Esperantan Civiton la sola organizajho tre aktiva en Svislando kaj en tiaj mi shatus agadi".

La problemo trovighas tute ne en aparteno al pluraj E-asocioj, sed en tute persona konduto. Dieter ROOKE estas regula en UK-oj, kunredaktoro de HeKo/Heroldo. Li estas membro de UEA, SAT, MAS kaj estas Civitano. Chu li iam ion malbonan faris kontrau iuj el tiuj organizajhoj ? Pripensinda afero.

Membrighonte en E-tendenco ni vidu, chu la celoj de la organizajhoj koncernas disvastighon de Esperanto. Nur al tiu chi komuna celo ni alighu kaj agadu konforme al ghi. Kiu faras ion alian nur tiu chi respondecas mem pri la sekvoj, kaj ne la organizajho al kiu li apartenas.

Chion bonan !

gk

Noto de la redakcio

Pri la homo Carlo Minnaja oni povas scii en liaj subaj vortoj al la retlisto UEA-membroj, kiam li devis reagi al vortoj de Ian Fantom :

Ian Fantom skribis :

Mi mem jam afisxis plenajn detalojn citajxojn de la pagxoj de La Esperanta Civito.

Pri kio diable volas tiu Carlo Minnaja akuzi min kiam li skribas "Chio cetera estas fantaziajho" ? Laux mi la tuta Esperanta Civito estas fantaziajxo.

Carlo respondis :

Mi konfirmas. La oficialaj dokumentoj, statuto, regularo, interpretoj aperas en la de mi menciita retejo ; la Civito havas siajn paghojn tute same kiel chiuj asocioj, shtatoj, institucioj (UEA, Fondajho Lapenna, Itala Esperantista Junularo kaj amaso da aliaj).

Koncerne min, kvakam mi dubas, ke la afero interesas iun ajn, mi estas DM de UEA, membro de SAT, membro de la Akademio, de la Akademio Literatura, de AIS (kaj la registrita kaj la Konstitucia, ech subtena), de la Internacia Instituto Ivo Lapenna, de la Itala Matematika Unio, de Amnestio Internacia, de la Itala Asocio pri esploroj pri kancero, plus certe kelkaj aliaj kiujn nun mi forgesas. Iam mi estis ankaÅ­ de IAdEM, ISAE, ILEI

Krome, membro-fondinto de la Fondajho Minnaja pri la esploroj pri hepato-transplanto, de la Itala Asocio pri Aplikata kaj Industria Matematiko, de la Itala Societo de Historio de Matematiko, de la Itala Ascio pri Artiefarita Inteligento.

Honora membro de la matematika societo de Kiev, honora profesoro che la rumana universitato de Sibiu.

Ho, jes ja, mi forgesis : post 8-jara rigardado de ekstere pri la Civito, mi petis la civitanecon en 2008, do mi ighis civitano (dumviva, krom se mi volas eksighi aÅ­ oni min forigus pro gravaj motivoj de malindeco aÅ­ de kontraÅ­eco al la bazaj pricipoj).

Chu la scivolemo de s-ro Ian Fantom estas kontentigita ?

Samideane

Carlo Minnaja

*********

ANONCETOJ

**********

1- Kalendaro de kursoj kaj ekzamenoj de TIETO en la lerneja jaro


2010-2011 ----------

La diversaj kursoj kaj ekzamenoj de TIETo okazos tiel :

- En aprilo okazos la ekzameno A de TIETo - En junio la gelernantoj de IZo trapasos la ekzamenon A de TIETo - Fine de julio okazos kursoj diversgradaj kaj ankau la ekzamenoj A kaj B, kaj ankau la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.

2- ACE je la servo de afrikaj esperantistoj


ACE estas preta helpi chiujn afrikajn esperantistojn en ties klopodoj por la progreso de Esperanto en Afriko. Necesas simple rilati kun ghi por peti kunlaboron, char ghi - donas subvencietojn al afrikaj esperantistoj - pretigas verkojn de afrikanoj

- perkoresponde instruas Esperanton

- konstruas ttt-paghojn por afrikaj grupoj,

- ktp.

3- Kontribuo al la laboroj de ACE

---------------------------------

ACE liveras diversajn informojn al la tutmondaj esperantistoj. Eble iuj shatus iomete finance helpeti ghin. Tia emo estas tre salutinda. Kiuj havas tiun bonan intencon, tiu simple rilatu kun ghi che afrikacentro@hotmail.com au sendi la monkontrubon al la konto de ACE en Nederlando. Kiel atingi la konton ? Jen !

La konto de ACE trovighas che la banko INGbank en Nederlando. Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron : NL50INGB0004401853 Por pagoj en Nederlando sufichas la numero 4401853.

NL = Nederlando

50 = kvin nulo

INGB = mallongigo de ING-Bank

000 = nulo nulo nulo

4401853 = la kerna numero

La nomo de la konto-posedanto estas : Stichting Fonds ACE. La loko estas : Amsterdam.

La adreson oni ne bezonas mencii, sed chiukaze ghi estas : Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam

Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko : INGBNL2A

Pagoj en Europo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.

Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi

4- En libroservo de ACE

------------------------

Afrika Centro Esperantista rete vendas siajn librojn. Nun nur la retaj versioj estas vendataj : Festo de Beno, 5 euroj

Gasuku, la aventurulo, 5 euroj

RONKE, 5 euroj

Printempa Floro, 3 euroj

Miaj unuaj Pensoj, 3 euroj

Monepidemio, 3 euroj

2008 Afriko sur tri frontoj, 5 euroj

Afero de Esperanto tra lupeo de Afrika Centro

Esperantista, 2 euroj Al Roterdamo 2008, 10 euroj

La 14a de aprilo 2006, 3 euroj

La mendon oni adresu al ACE che :

5- NASK 2011 : Sama Kurso en Nova Vesto !

---------------------------------------

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) shanghas la formaton de la 42-a sesio en 2011 ! Anstatau la tri-semajna dauro, NASK okazigos mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu shangho estas farita por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiche da feria tempo au mono por pli longa sesio.

La loko - la sunplena kampuso de la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) - restas la sama. Chiu inter la aghoj 16 kaj 96 (au– ech pli) de chie en la mondo estas bonvenaj !

Mallonga tempo kaj malmultekosta kursaro (kiu ne enkalkulighas kiel universitata studo) ebligas pli da libereco en la aranghoj. Pro la lunda feria tago en Usono, la usonanoj devos foresti de la laborejo nur kvar tagojn (kvin por ne-usonanoj). Vi povas do alveni sabaton, la duan de julio, kaj foriri jam la dekan.

Partoprenantoj loghos kvarope en apartamentoj kun individuaj dormchambroj, kun tri manghoj tage, en la apartamentejo "Internacia Domo". La manghejo kaj klaschambroj situas apude. Oni povas profunde studi Esperanton kaj ech havi tempon partopreni la usonan feston de la Sendependec-Tago kun piroteknikajhoj en la apuda urbeto La Jolla !

Birke Dockhorn el Germanujo, Bertilo Wennergren el Svedujo kaj Lee Miller el Usono planas divers-nivelajn formalajn klasojn chiutage kun kromaj programeroj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto, gvidos ekskursojn kaj prizorgos la eksterlecionajn eventojn. Grant Goodall, profesoro en la Universitato de Kalifornio en San Diego kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron. Estas jam la dua fojo por chi tiu teamo, kiu sukcese kuninstruis en 2008.

Chi-jare estas rabatita prezo por chiuj, kiuj alighos antau la 15-a de marto (865 USD), kaj estas aparta prezo por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj (665 USD antau la 15-a de marto), chio inkluzivita. Pli da detaloj kaj fotoj trovighas che : http://esperanto.org/nask ; Por informoj pri registrigho, stipendioj ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy : eddyellen@aol.com.

6- Rekomendinda ttt-ejo

-----------------------

La belgo Germain Pirlot informas :

Jen, lau mi, rekomendinda ttt-ejo

chu por antauvidi renkontighojn kun alilandanaj E-parolantoj : Internacia Kalendaro de Esperanto-aranghoj

La "Plena Kalendaro de Esperantaj Aranghoj" listigas chiujn konatajn Esperanto-aranghojn, renkontighojn. La internacia kalendaro estas daure aktualigata. Se mankas iu arangho, ni dankas vian kompletigon.

chu por trovi fakan literaturon en Esperanto au por plirichigi ghin ; Esperanto ja utilu por plej diversaj celoj kaj ne restu nur "kluba amuzilo" : Faka literaturo en Esperanto, S.T.E.B En la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, S.T.E.B ni klopodas ne nur kolekti la fakan literaturon en la reto, sed ni organizas la redisponigon (re-komputiligon) de antaue aperintaj fakaj verkoj. Bonvenas via kunlaboro.

=======================================

ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI

=======================================

Onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj !

Ni shatus legi kaj skribi kiel niaj samaghuloj Europaj. Ni shatus manghi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti sanaj. Ni shatus komuniki kun samaghuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la alian.

Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne chiam facile al ni havigi ilin. Kial ? Niaj gepatroj estas malrichaj, kaj tial chi tute ne au ne tute povas prizorgi nin.

Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el tiuj chi povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando.

Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne chiuj ni povas chiutage manghi en la lernejoj, char niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni.

Karaj, chu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon ; 50 euroj sufichas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro ; au subvenciante nian lernejon, ke ghi havigu al ni manghojn kaj librojn ? Nia lernejo liveros al vi tiucelajn informojn.

Kiu shatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia lernejo :

INSTITUT ZAMENHOF 11 BP 48

Lome 11

TOGO

E-poshto : i_zamenhof@yahoo.fr, au esp.togo@cafe.tg

=============================================================== KIEL RICEVI la periodajhon HACE ?

- petante tion de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

- alighante al la tiucela dissendolisto . Oni do sendu malplenan mesagnon al :

hace-subscribe@yahoogroups.com

Memvola mondonaco estu sendita al la UEA-konto "iztg-w"

REPRESO

Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de HACE. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.