Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Usona diplomatio kaj kubaj disidentoj - Prioritato por Yoani Sánchez
de Salim LAMRANI  
17a majo 2011

La usona diplomatio vidas en la blogistino Yoani Sánchez kredindan alternativon al la tradicia disidenteco kaj referencas ŝin, kio klarigas ŝian internacian famon, dum ŝi estas komplete nekonata en Kubo. „Ni kredas ke estas la pli juna generacio de « netradiciaj disidentoj », kiel Yoani Sanchez kiu povas havi pli grandan longdaŭran efikon por la Kubo post Castro”. Farrar tiel instigis la ŝtatdepartementon koncentri siajn klopodojn al tiu disidento kaj provizi ŝin per pli da helpo. [1]

Efektive, la nekutima historio de Yoani Sánchez levas kelkajn demandojn. Post elmigri al Svislando en 2002, ŝi revenis al Kubo du jarojn poste, en 2004. En 2007 ŝi decidis eniri la mondon de opozicio en Kubo por krei sian blogon, Generacio Y, kaj fariĝi eksplicite kritika al la registaro de Havano. [2]

Ŝiaj kritikoj estas amaraj kaj ne tre nuancitaj. Ŝi prezentas apokalipsan bildon pri Kubo kaj akuzas la instancojn pri ĉiaj problemoj. Ŝi diris, ke Kubo estas „grandega malliberejo kun ideologiaj muroj”, [3], „ŝipo kiu sinkos pro eniranta akvo” [4], kie „ombraj kreaĵoj, kvazaŭ vampiroj nutrataj el nia homa feliĉo, inokulas nin per timo je batoj, minacoj, ĉantaĝo.” [5] La blogo de Yoani Sánchez priskribas Kubon en teruranta maniero kaj nenia pozitiva aspekto de la kuba socio aperas. Simile, ŝi zorge evitas la unikajn geopolitikajn cirkonstancojn, sub kiuj Kubo troviĝis ekde 1959.

Sánchez havas tre precizan retorikon, kiu ofte paralelas kun la usona pozicio. Ekz-e, ŝi minimumigas la efikon de la ekonomiaj sankcioj, dirante ke ili estas „senkulpigo” por la kuba registasro, kiu „respondecas pri 80 elcentoj de la nuna ekonomia krizo kaj 20 elcentoj estas ekonomiaj sankcioj.” [6] La internacia komunumo, kiu tute ne dividas tiun opinion, kondamnis la ekonomian blokadon, en 2010 por la deknaŭa sinsekva fojo en la Unuiĝintaj Nacioj (187 landoj kontraŭ du), konsiderante ĝin la ĉefa malhelpo al la disvolvado de la insulo. Ŝi pravigas la blokadon per la ŝtatigj, kiuj okazis en 1960 kaj la raketokrizo. [7] Laŭ Yoani, „la embargo estis la perfekta argumento por la kuba registaro por konservi maltoleremon, kontrolon kaj internan subpremon. Se morgaŭ la sankcioj estus forigitaj, mi dubas ĉu ia ajn efiko noteblus.” [8]

Koncerne la kazon de kvin kubaj agentoj kondamnitaj en 1998 al punoj de dumviva malliberejo en Usono pro tio ke ili enŝoviĝis en etajn grupojn kiuj respondecis pri teroristaj atakojn kontraŭ Kubo, la blogistino adoptas ankaŭ la usonan vidpunkton, ke „la kvin estis engaĝitaj en spionado” kaj ke ili „liveris informojn kiuj kaŭzis la morton de diversaj homoj”, io kion la miama tribunalo ne kapablis pruvi. [9]

Krome, la Apelacia Kortumo de Atlanto agnoskis, ke tio ne estis kazo de spionado, aŭ de atako al la nacia sekureco. Ne malpli ol dek nobelpremiitoj subskribis peticion de Amicus Curiae al la usona Supera Tribunalo petante justan proceson kaj la liberigon de la kvin kubanoj. Mary Robinson, eksa prezidantino de Irlando kaj Alta Komisionano pri Homrajtoj ĉe la Unuiĝintaj nacioj inter 1997 kaj 2002 ; la meksika Senato unuanime, kun ĉiuj ĉeestaj politikaj partioj ; la National Association of Criminal Defense Lawyers ; la Kub-usonaj Lernantoj ; la Ibero-American Federation of Ombudsmen ; la National Jury Project, la Instituto William C. Velasquez kaj la Meksika-Usona Politika Asocio ; la National Lawyers Guild kaj la National Conference of Black Lawyers ; la Civil Right Clinic ĉe la Howard University School of Law, la Internacia Asocio de Demokrataj Advokatoj, la Florida Asocio de Krimdefendaj Advokatoj ‒ Miami Chapter, la Centro pri Internacia Politiko kaj la Konsilio pri Hemisferaj Aferoj alvokis por liberigi la kvin kubanojn. [10]

Tiu proceso estis plurfoje prokrastita. Amnestio Internacia konsideras la kvin kubanojn politikaj malliberuloj. Lawrence Wilkerson, eksa stabestro de la iama ŝtatsekretario Colin Powell parolis kontraŭ tiu juĝo. „Sed tiu estas la pinto : puni per dumvivaj malliberejoj homojn kiuj venis ĉi tien por scii, kiel kaj kiam ilia lando estis atakota de uloj kiuj rompas usonajn leĝojn”. Li nomis tion misvojigon de justeco kaj klarigis : „Tiuj homoj estis ne armitaj, ne intencis fari ian ajn materian damaĝon al Usono kaj estis motivitaj protekti siajn kuncivitanojn kontraŭ invadoj kaj ripetaj atakoj fare de kubaj usonanoj loĝantaj en Florido.” Li aldonis : „Ni devas ankaŭ demandi, kiel okazis, ke ni fariĝis sekura haveno por konfesaj teroristoj ? Kiel okazis, ke ni ‒ Usono ‒ ne troviĝas sur nia propra listo de ŝtatoj kiuj subtenas terorismon ?” [11]

Simile, Yoani Sánchez minimumigas la socialajn atingojn de la kuba sistemo kaj diras, ke „tiuj jam ekzistis” [12] en Kubo en la jaroj antaŭ la revolucio. Laŭ ŝi, sub la diktatoreco de Batista „ekzistis libereco de malfermita kaj plurisma gazetaro, radioprogramoj de ĉiuj politikaj tendencoj”. [13] Krome, ŝi defendas la Cuban Adjustment Act ‒ unika en la mondo ‒ decidita de la usona Kongreso en 1966, laŭ kiu ĉiu kubano, kiu leĝe aŭ kontraŭleĝe migras al Usono post la 1-a de januaro 1959, aŭtomate akiras la statuson de konstanta loĝanto post jaro kaj ankaŭ diversajn soci-ekonomiajn helpojn. [14] Eĉ pli malkutime, ŝi pensas ke la kolombia verkisto Gabriel García Márquez ne meritis sian Nobelpremion pri literaturo, pro sia amikeco kun Fidel Castro : „Multaj latinamerikaj verkistoj meritis la Nobelpremion pli ol Gabriel García Márquez”. [15] Ŝi rekonas, ke la celo de la usona registaro estas faligi la kuban registaron kaj per tio plene konfesas, ke ŝi dividas la saman celon : „Usono deziras ŝanĝon de la registaro en Kubo, sed mi deziras tion ankaŭ”. [16] Sánchez ankaŭ reasertas sian volon trudi „siaspecan kapitalismon” en Kubo. [17]

Tiel, en ĝuste unu jaro da ekzisto, dum estas dekoj da pli longe establitaj blogoj ne malpli interesaj ol ŝia, Sánchez gajnis la Ĵurnalisman Premion Ortega y Gasset, kun la valoro de 15.000 eŭroj, la 4-an de aprilo 2008, subvenciatan de la hispana gazeto El País. Kutime tiu prestiĝa premio estas atriguata al ĵurnalistoj aŭ verkistoj kiuj havas longan literaturan karieron. Tio ĉi estas la unua fojo, ke persono kun la profilo de Sánchez ricevas ĝin. [18] Simile, la Time Magazine elektis ŝin inter la 100 plej influaj homoj en 2008, kune kun George W. Bush, Hu Jintao kaj la Dalailamao. [19] Ŝia blogo estis inkludita en la listo de la 25 pintaj blogoj de la mondo fare de CNN kaj Time magazine en 2008, kaj ĝi ankaŭ gajnis la hispanan Bitacoras.com kaj The Bob’s awards en 2008. [20] La 30-an de novembro 2008, la hispana gazeto El País inkludis ŝin en sian liston de la 100 plej influaj hispanaj eminentuloj de la jaro (listo, kiu ne entenas la nomon de Fidel Castro nek tiun de Raúl Castro). [21] La magazino Foreign Policy faris la samon inkludante ŝin inter la 10 gvidaj intelektuloj de la jaro, en decembro 2008. [22] La meksika magazino Gato Pardo fidele sekvis en 2008. [23] La prestiĝa usona universitato American University of Columbia atribuis al ŝi la premion Maria Moors Cabot. [24] Kaj la listo ne finiĝas. [25]

Krome, la retejo de Yoani Sánchez „Generación Y” ricevis 14 milionojn da vizitoj monate kaj ĝi estas la sola alirebla en almenaŭ 18 lingvoj (angla, franca, hispana, itala, germana, portugala, rusa, slovena, pola, ĉina, japana, litova, ĉeĥa, bulgara, nederlanda, finna, hungara, korea, greka). Neniu alia retejo en la mondo, inkluzive de tiuj de la plej grandaj internaciaj institucioj kiel la Unuiĝintaj Nacioj, la Monda Banko, la Internacia Mond-Fonduso, la OECD kaj la Eŭropa Unio, havas tiom da lingvaj versioj. Eĉ ne la retejoj de la ŝtatdepartemento de Usono aŭ de la CIA havas tioman variecon. [26]

Ankaŭ nenia disidento en Kubo, verŝajne en la mondo, ricevis tiom da internaciaj premioj en tiom mallonga tempo, kiuj provizis Yoani Sánchez per sufiĉe da mono por bone vivi en Kubo por la resto de sia vivo. Efektive, la blogistino ricevis 250.000 eŭrojn entute ‒ sumo kiu ekvivalentas al pli ol dudek jaroj de minimuma salajro en lando kiel Francio, la kvina plej granda potenco de la mondo. La minimuma monata salajro en Kubo estas 420 pesoj, aŭ 18 dolaroj aŭ 14 eŭroj, tiel ke Yoani Sánchez ricevis la ekvivalenton de 1.488 jaroj de la kuba minimuma salajro pro siaj agadoj de opozicio. [27]

Yoani Sánchez havas densajn rilatojn kun usonaj diplomatoj en Kubo, kiel montriĝis per mesaĝo el la USIS [28] klasita „sekreta” pro ĝia tikla enhavo. La registaro de Obama alte taksas la kuban blogistinon, kio montriĝis per la sekreta renkontiĝo en ŝia loĝejo kun la usona ŝtatsekretario Bisa Williams dum ties vizito en Kubo en septembro 2010. Dum ŝia renkontiĝo kun Williams, Sánchez anoncis sian deziron uzi la servon de montranspago de la usona kompanio Paypal, kiun kubanoj ne povas uzi pro la ekonomiaj sankcioj, kun la argumento, ke ŝi povus pli efike batali por reĝimŝanĝo en Kubo : „Ĉu vi scias ĉion kion ni povas fari, se ni povus uzi Paypal ?” Tiu servo ebligas vin ricevi monon el la tuta mondo. La disidento estis aŭdita, kaj nun la sola retejo en Kubo, kiu povas uzu la servon de Paypal, estas Generacio Y. Kvankam ŝi regule raportas pri sia ĉiutaga vivo, oni ne trovas ian mencion en ŝia blogo pri tiu renkontiĝo kun Williams, kio ankaŭ montras ĝian sekretecon. Sed la diplomatia noto malkaŝis la ligon inter la kuba blogistino kaj la usonaj oficialuloj en Havano kaj la gravecon, kiun Vaŝingtono atribuas al ŝi. [29]

Alia memorando ankaŭ memorigas la gravecon de la intervjuo kun la prezidanto Barack Obama al Sánchez, kiu kontribuis al ŝia internacia gazetara eĥo. [30]

Manko de perspektivo por la kuba opozicio

Tamen, Farrar estas realisma : „El nia starpunkto, tamen, estas malmultaj disidentoj, se ili entute estas, kiuj havas politikan vizion aplikeblan por estonta regado. Kvankam la disidentoj ne agnoskas tion, ili ne estas larĝe konataj en Kubo ekster la eksterlandaj diplomatiaj kaj gazetaraj grupoj [...] estas malverŝajne ke ili povus ludi ian ajn signifan rolon en ia ajn registaro post la fratoj Castro.” [31]

La usona diplomato diras, ke la celo estas „subteni la bonan laboron de la disidenta movado” en ĝia kampanjo kontraŭ la registaro en Havano, koncentrante la laboron sur la temo de „homrajtoj” kaj „politikaj malliberuloj” ‒ la du armiloj per kiuj Vaŝingtono pretendas konservi la ekonomiajn sankciojn kontraŭ Kubo. Tiu kampanjo unuavice celas la opinion de internacia publiko, ĉar, laŭ Farrar, „tio ne celas la interesojn de la kubanoj, kiuj estas pli koncernataj de la demando kiel akiri pli bonajn eblecojn libere vojaĝi kaj komforte vivi.” [32]

En alia mesaĝo, la USIS ankaŭ konfesas ke ĝi estas izolita pri homrajtoj en Kubo : La grandega plimultoj de la 100 eksterlandaj misioj en Havano ne alfrontas dilemon de homrajtoj en siaj rilatoj kun la kubanoj. Tiuj landoj ĉiukaze ne levos tiun temon. La resto, grupo kiu inkludas la plej multajn de Eŭropo, Kanadon, Asŭtralion, Japanion kaj Usonon, alvokas por uzi diversajn metodojn por direkti siajn homrajtajn temojn en Kubo ‒ sed la vero estas, ke la plej multaj el tiuj landoj tute ne urĝas tiun temon en Kubo.” [33]

La USIS notas ankaŭ, ke kelkaj aliancanoj de Usono, inkluzive de Kanado, ne dividas la saman opinion pri la temo de „politikaj malliberuloj” kaj memorigas diskuton kun siaj kanadaj kolegoj : „niaj kanadaj kolegoj diris, ke se iu prenas monon de Usono, ĉu tio faras lin politika malliberulo ?” La kanada diplomatio ĉe tio notis, ke ĉiuj okcidentaj nacioj punas individuojn, kiuj estas pagataj de eksterlanda potenco kun la celo faligi la establitan ordon. [34]

La usona diplomatio ne havas iluziojn pri la efikeco de la usonaj ekonomiaj sankcioj kontraŭ Kubo, kiuj kaŭzis seriozan ekonomian krizon en la lando. Laŭ la USIS, „La kuba popolo alkutimiĝis al malfacilaj tempoj kaj respondos al estonta registaro kun streĉita zono kun simila persistemo”. [35] La USIS ekskludas la eblecon de serioza krizo kaj notas, ke „Kubo kaj la kubanoj ne estas same vundeblaj kiel en la jaro 1989 antaŭ la fino de la sovetia helpo.” Krome, „la vivnivelo por kubanoj, kvankam ankoraŭ ne same alta kiel antaŭ dudek jaroj antaŭ la fino de la sovetiaj helpoj, estas multe pli bona ol en la plej mallumaj tagoj de la periodo de 1990 ĝis 1993, kiam la MEP malaltiĝis je pli ol 35 elcentoj”. Krome, „la nuntempa ekonomio de Kubo estas malpli vundebla [...] danke al pli diversigitaj fontoj de enspezo kaj kreditoj, al pli da resursoj de la kuba loĝantaro.” [36]

Tamen, spite al la ekonomiaj sankcioj truditaj de Vaŝingtono, la usona diplomatio diras, ke la kubanoj ne sentas apartan koleron kontraŭ la usonaj civitanoj, ĉar la kubanoj ne konsideras la publikon respondeca pri la registara politiko. La USIS emfazas la „pozitivajn sentojn al la usona popolo” de la kubanoj. [37]

Konkludo Preskaŭ duona jarcento post ĝia ellaborado, la usona politiko, kiu konsistas en kreado kaj subtenado de interna opozicio en Kubo, daŭre restas tia. Tiu strategio, la bazo de proksimume tridek jaroj, estas nun publike postulata, kvankam ĝi estas kontraŭa al internacia leĝo. Tiel, Usono elspezas plurajn milionojn da dolaroj jare por la kuba disidenteco. Vide al la erozio de la tradicia opozicio reprezentata de Oswaldo Payá, Elizardo Sánchez, Vladimiro Roca, Marta Beatriz Roque, Guillermo Fariñas kaj la Blankaj Sinjorinoj, Vaŝingtono serĉas nun novan generacion de oponantoj, kies prufiguro estas la kuba blogistino Yoani Sánchez.

La diplomatiaj kontaktoj de la disidentino permesas al ŝi aliron al la Blanka Domo kaj regulajn renkontiĝojn kun usonaj oficialuloj kiel Bisa Williams. Por eviti kritikojn, Usono diversigis sian manieron helpi la kuban opozicion. Aldone al rekta financa helpo, oni aranĝis „laŭleĝan” meĥanismon de monprovizo por rekompenci la kontraŭecon al la havana registaro per premioj en alteco de miloj da dolaroj, kiel montriĝis per la honoroj pluvigitaj sur Sánchez, la nova nimfa Megero de Vaŝingtono, ene de malmultaj monatoj.

La celo de Vaŝingtono ne estas federi la kuban popolon ĉirkaŭ tiuj, kiuj volas sistemŝanĝon en Kubo, ĉar ni scias, ke ilia parolado ne estas aŭdebla por la loĝantoj de la insulo, el kiuj la plimulto restas fidela al la revolucia procezo, malgraŭ la malfacilaĵoj kaj malagrablaĵoj de la ĉiutaga vivo. La opozicio aliancita kun Usono kaŭzas ĉe la kubanoj, en la plej bona kazo, indiferenton, kaj ofte rifuzon. Temas pli pri komunikila milito. Konservado de interna opozico, eĉ se sen popola bazo, helpas Usonon pravigi sian politikon de izolado kaj sankcioj kontraŭ la registaro de Havano nome de la batalo „por homrajtoj kaj demokratio.”

Salim LAMRANI.

Notoj

1. Jonathan D. Farrar, „he U.S. and the Role of the Opposition in Cuba”, United States Interests Section, April 9, 2009, cable 09HAVANA221. http://213.251.145.96/cable/2009/04/09HAVANA221.html (website consulted on December 18, 2010).

2. Yoaní Sánchez, „Mi perfil”, Generación Y.

3. France 24 : „Ce pays est une immense prison avec des murs idéologiques”, 22-a de oktobro, 2009.

4. Yoaní Sánchez, „Siete preguntas”, Generación Y, 8-a de novembro, 2009.

5. Yoaní Sánchez, „Seres de la sombra”, Generación Y, 12-a de novembro, 2009.

6. Vd Salim Lamrani, „La kuba blogistino Yoani Sánchez”, 15-a de aprilo 2010, http://mas-eo.org/article416.html kaj Salim Lamrani, „Conversaciones con la bloguera cubana Yoani Sánchez”, April 15, 2010, Rebelión, http://www.rebelion.org/noticia.php... (retejo konsultita la 18-an de decembro 2010).

7. saml.

8. saml.

9. saml.

10. Supreme Court of the United States, « Brief of Amici Curiae of José Ramos-Horta, Wole Soyinka, Adolfo Pérez Esquivel, Nadine Gordimer, Rigoberta Menchú, José Saramago, Zhores Alferov, Dario Fo, Gunter Grass, and Máeread Corrigan Maguire in support of the petition for writ of certiorari », N° 08-987, http://www.freethefive.org/legalFro... (website consulted on December 18, 2010). See also http://www.freethefive.org/resource... (retejo konsultita la 18-an de decembro 2010).

11. Granma, « Ex ayudante de Colin Powell denuncia arbitrariedades contra los Cinco », 24-a de novembro, 2007. http://www.granma.cubaweb.cu/miami5... (retejo konsultita la 18-an de decembro 2010)

12. Salim Lamrani, „Conversaciones con la bloguera cubana Yoani Sánchez”, v. cit.

13. saml.

14. saml.

15. saml.

16. saml.

17. Mauricio Vicent, „« Los cambios llegarán a Cuba, pero no a través del guión del Gobierno »”, El País, 7-a de majo, 2008.

18. El País, „EL PAÍS convoca los Premios Ortega y Gasset de periodismo 2009”, 12-a de januaro 2009.]] Simile, la Time Magazine elektis ŝin inter la 100 plej influaj homoj en 2008, kune kun George W. Bush, Hu Jintao kaj la Dalailamao.[[Time, „The 2008 Time 100”, 2008. http://www.time.com/time/specials/2... (retejo konsultita la 18-an de decembro 2010).

19. Time, „The 2008 Time 100”, 2008. http://www.time.com/time/specials/2... (retejo konsultita la 18-an de decembro 2010).

20. Yoani Sánchez, „Premios”, Generación Y.

21. Miriam Leiva, „La ‘Generación Y’cubana”, El País, 30-a de novembro 2008.

22. Yoani Sánchez, „Premios”, v. cit.

23. saml.

24. saml.

25. El País, „Una de las voces críticas del régimen cubano, mejor blog del año”, 28-a de novembro 2008.

26. Yoani Sánchez, Generación Y.

27. Yoani Sánchez, „Respuestas de Barack Obama a Yoani Sánchez”, Generación Y, 20-a de novembro 2009.

28. United States Interest Section, la „kvazaŭ”-ambasadejo de Usono en Kubo. -vl

29. Joaquín F. Monserrate, „GOC Signals ‘Readiness to Move Forward’”, United States Interests Section, September 25, 2009, cable 09HAVANA592, http://213.251.145.96/cable/2009/09/09HAVANA592.html (website consulted on December 18, 2010) ; Yoani Sánchez, „Donar”, Generación Y. http://www.desdecuba.com/generacion... (website consulted on December 18, 2010).

30. Joaquín F. Monserrate, „U.S.-Cuba Chill Exaggerated, But Old Ways”, United States Interests Section, January 10, 2010, cable 10HAVANA9, http://213.251.145.96/cable/2010/01/10HAVANA9.html (retejo konsultita la 18-an de decembro 2010).

31. Jonathan D. Farrar, „The U.S. and the Role of the Opposition in Cuba”, United States Interests Section, 9-a de aprilo 2009, v. cit.

32. saml.

33. Joaquín F. Monserrate, „Feisty Little Missions Dent Cuba’s Record of Bullying Others to Silence on Human Rights”, United States Interests Section, November 9, 2009, cable 09HAVANA706, http://213.251.145.96/cable/2009/11/09HAVANA706.html (retejo konsultite la 18-an de decembro 2010).

34. saml.

35. Jonathan D. Farrar, „Key Trading Parters See No Big Economic Reforms”, United States Interests Section, 9-a de februaro 2010, v. cit.

36. Jonathan D. Farrar, „How Might Cuba Enter Another Special Period ?”, United States Interests Section, June 4, 2009. http://213.251.145.96/cable/2009/06/09HAVANA322.html (retejo konsultita la 18-an de decembro 2010).

37. Michael E. Parmly, „Comsec Discusses Freedom and Democracy With Cubain Youth”, United States Interests Section, 18-a de januaro 2008, v. cit.

Tradukita el la franca al la angla de Dawn Gable, elangligita de Vilhelmo Lutermano