Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
ONDO DA VERO Numero 69
de Koffi GBEGLO  
15a majo 2011

*************************************************

Numero 69 januaro-marto 2011

O N D O D A V E R O

Trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando

eldonata ekde januaro 1994

Redakcio : Parfo AJTO

p/a TIETo, B.P. 13169

Lome-TOGOLANDO

E-poshto : esp.togo@cafe.tg

**************************************************

"Surdorse kushu patrino de ghemeloj" estas proverbo togolanda. Kion oni povas kompreni el tio ? Ambau ghemeloj havu aliron al la mamoj. Kiam la patrino kushas sur unu flanko, nur unu mamo estos libera kaj tiam unu el la ghemeloj ne povos suchi la mamon. Por ebligi al ambau infanoj libere nutri sin, la patrino trovas, ke nur surdorse shi kushu. Shi tiel estas je dispono de ambau infanoj, kiujn shi naskis, kaj por kiuj shi havas la naturan taskon prizorgi. Chu el tiu chi sinteno de la patrino de la ghemeloj ni povas ion lerni ?

Kiam ni donas al ni taskon ni devas plene plenumi ghin. "Kion oni elektas mem por manghi, tio ne pikas al oni la langon", estas alia proverbo togolanda. Ni elektis esti esperantistoj, ni devas elteni chion, kion Esperanto ofertas al ni. Estas nia tasko zorgi pri Esperanto. Estas de TIETo granda tasko zorgi pri siaj edukaj celoj de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto). Estas tasko de TIETo zorgi pri Instituto Zamenhof, ke ghi funkciu bone. Kaj ACE estas en Instituto Zamenhof.

Eble estas neoportune mencii plu la celojn de la homoj, kiuj starigis la projekton Instituto Zamenhof kaj realigas ghin. Precipas en la celoj la laboroj por Esperanto en Afriko. Tial ACE funkcias ene de IZo. Ghiaj servoj estas direktataj ne nur al togolandaj esperantistoj, sed al chiuj esperantistoj kaj precipe al la afrikaj. ACE devas plenumi chiujn funkciojn kaj ghuste tial ghi nun rolas kiel provizora sidejo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Kiu volas scii pli pri UETA tiu vizitu la paghon "ueta.wifeo.com". En tiu chi numero de OVo estas vortoj pri klopodoj de ACE rilate asignon de subvencioj al afrikaj esperantistoj fare de la afrika komisiono de UEA. Pliaj vortoj koncernas la movadon togolandan, kiun TIETo taskas al si pli pushi antauen. Malkovru mem tra la sekvaj linioj.

Pajto

==========

INFORMAS

==========

1- La agado de JOTE en la jaro 2011


La Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTE) surpaperigis ion, kion ghi shatus fari en la kuranta jaro. En la jaro 2011, JOTE faros multon, precipe dum la periodo Marto-Aprilo. Okazos prelegoj en MONTESQUIEU 2, CS le SAVOIR kaj en diversaj fakoj de la Universitato de Lom En Majo, okazos publikigo de artikoloj en multaj naciaj gazetoj. Ankau en programo estas partopreno en televida elsendo dum programero LBALA che la nacia televido TVT. Okazos poste prelego en usona kulturcentro de Lom CCA), en CS le DEFI. Dum la grandaj ferioj okazos kursoj kaj starigo de kluboj, radiaj kaj televidaj elsendoj kaj eble ankau prelego en la lernejo PARI. Dum la lasta trimestro de la jaro, JOTE okazigos radielsendajn kursojn, prelegon en la lernejoj Polyvalence, Ora et Labora

2- Helpokaso

La helpokaso en Togolando ebligis al esperantistoj finlerni, acheti medikamentojn au lernilojn. Ghi plufunkcias kaj atendas la petojn. Interesighantoj skribu al :

Helpokaso

BP 13169

Lome

Togo

Retadreso : esp.togo@cafe.tg

Chiu petanto priskribu kial li/shi bezonas la monon. Li/shi menciu siajn adresojn.

3- Parblaud : kaso por shparo kaj mikrokredito


Jam ses monatojn funkcias PARBLAUD, ties interesighantoj ne kashis sian kontentecon pri la maniero, lau kiu la kaso estas administrata. Kiuj prunteprenas, chiuj akurate repagas. Tio chi donas pli da forto al PARBLAUD, kiu daurigas sian helpon al senhavuloj.

Kiuj jam depruntis de Parblaud kaj tute repagis, petas pli grandan sumon. Parblaud devas bone analizi la aferojn, ke homoj respektu la kontrakton. Kion faru Parblausd por limigi la riskojn, tio estas fiksi monsumon, kiun chiu depruntonto havu sur sia konto che Parblaud. Tiu chi do bezonas pli grandan sumon por sukcese helpi al homoj. Parblaud estas rete kontaktebla per : PARBLAUD Parblaud

4- Alfabetiga kurso en Instituto Zamenhof


La alfabetiga kurso pluiras en Instituto Zamenhof. Notindas tamen malkresko de la nombro de lernantinoj, kaj la kialon oni povas diveni : dommastrumado prenas tempegon de la virinoj. Jes ja ! Tio ne estu la kialo por lerni skribi kaj legi. Tial Instituto Zamenhof nun pripensas la tutan aferon, ke chiu havu propran programon. Tamen ghojas la kursaninoj.

"Mi nun povas kalkuli kaj legi. Lastfoje kuracisto presksibris medikamentojn. Kiam sur la recepto oni menciis la prezojn, mi tuj komprenis. Antaue mi devis montri chion al mia edzo. Nun mi multon faras mem. Mi esperas koni pli por esti pli libera", raportis kursanino. Tiu chi rakonto montras, ke la gelernantoj progresas. Kion faras IZo, tio estas daurigi la instruadon al la plenkreskuloj.

==============

MOVOJ NIAJ

==============

1- Kurso por komencantoj en Glidji


Kadre de la disvastigo de Esperanto, mi iniciatis de la 16-a de januaro ghis la 20-a de marto 2011 deksemajnan kursaron al gejunuloj interesighantoj pri tiu lingvo. La kursoj duhoraj okazis chiudimanche en mia domo en Glidji-Abalokondji kun la cheesto de 16 personoj je la komenco. Sed iom post iom la nombro malkreskis kaj nur kvin regule sekvis ghis la fino. En la instruado, mi uzis la libron Metodo 11 Glidji la 21-an de marto 2011 La kursgvidanto, Kokou SAGBADJELOU

3- Prelego pri Esperanto en la kolegio Wogba


La 3-an de februaro 2011, okazis prelego pri la temo "Esperanto : chu Mito au realeco ?" S-ro SAGBADJELOU Kokou enkondukis la temon, kiu allogis la tutan kolegion. La gelernantoj arde dezirus la lingvon internacian. Pro tio, nome de la instruistaro kaj de la gelernantoj, la lernejestro, s-ro ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah deziras, ke TIETo starigu sekcion de UTE che Wogba, post kompreneble organizo de E-kurso. La nombro de gelernantoj alproksimighas 120.

3- Prelego pri Esperanto en la lernejo Montesquieu II en Lome Togolando


Mardon, la 22-an de marto 2011, JOTE okazigis prelegon en la lernejo MONTESQUIEU 2 de Lom La prelego komencighis je la deka horo kaj dauris du horojn. La prelegantoj, s-roj GBEGLO Dzifa kaj AYENA Tete (prezidanto kaj vicprezidanto de JOTE) prezentis la historion kaj utilecon de la lingvo Esperanto.

Multaj gelernantoj cheestis la prelegon kaj interesighis pri lernado de la lingvo. Multajn demandojn faris ili kaj la klaraj respondoj entusiasmigis ilin. La gelernantoj kaj la instruistoj kiuj partoprenis la prelegon, lernis kelkajn bazajn enkondukojn al la lingvo, kiel salutadon, simplajn frazojn

Fine, la JOTE-anoj, prezentantoj de la prelego disdonis faldfoliojn kaj afishojn al la cheestantaro.

Farita en Lom la 22-an de marto 2011,

La vic-sekretario , Kossivi Massan

4- Fino de la dua trimestro 2010-11 en Instituto Zamenhof


"Mi shatus kontroli tion, kion mia filo rakontis ; tial mi venis por informighi. Li diris, ke li okupas la 34an rangon el 34 gelernantoj. Mi estis viponta lin, kiam li aldonis, ke li tamen sukcesis. Mi unue ne volis kredi, sed poste memoris, ke 100% da sukceso en Instituto Zamenhof estas ofta. Tial mi trankvilighis, sed char ekzistas la proverbo "konfidu, sed kontrolu", mi nun estas en la lernejo por scii, chu mia filo sukcesis". Tio estas reago de patro de lernanto de Instituto Zamenhof. Estus bone, ke chiuj ni kontrolu tion, kion diris lia filo. Eble aperus la demando, en kiu klaso lernas lia filo. Ni sekvu la rezultojn kaj poste konkludu !

En la unua klaso de la elementa nivelo estas 34 gelernantoj. El ili 30 ekzamenighis kaj chiuj sukcesis. Dume, en la dua klaso 42 gelernantoj sukcesis el 50 kun 80%. La procentajho de sukceso en la tria klaso estas 69,76, kio signifas, ke 30 gelernantoj sukcesis el 33. En la kvara klaso estas 48 kandidatoj, el kiuj 38 sukcesis, t.e 79,16%. Chiuj 50 gelernantoj de la kvina klaso ekzamenighis kaj 38 sukcesis kun la procentajho 76. En la lasta klaso de la elementa nivelo kun 34 gelernantoj, chiuj sukcesis. Kio okazas en la pli alta nivelo ?

En la unua klaso de la duagrada lernejo estas 56 gelernantoj.El ili 41 sukcesis, kio estas 73,21%. La dua klaso havas 50%, char el 48 gelernantoj de la klaso, 46 ekzamenighis kaj 23 sukcesis. La sama procentajho aperas ankau en la tria klaso, kie 50 gelernantoj el 52 ekzamenighis ; 25 sukcesis. En la kvara klaso estas 34 gelernantoj kaj 9 sukcesis. Chu io zorgiga ?

Se estus komparo kun la pasintaj jaroj, oni povus diri, ke chio iras tute normale. Tamen la respondeculoj de la lernejo pli pushas la homojn, ke la geinstruistoj plulaboru, kaj la gelernantoj plu kaj pli lernu. La etoso inter la geinstruistoj kaj gelernantoj montras, ke unuj fidas la aliajn, kio jam trankviligas pri la rezultoj de la ekzamenoj en la jarfino. Nun estas ferioj en la togolandaj lernejoj, sed la gelernantoj de lastaj klasoj en elementa kaj meza niveloj daurigas la studadon sub la gvido de la administrantoj de IZo kun la celo pli bone pretigi sin por la bonaj rezultoj de la ekzamenoj de la jarfino. Povus esti reago :"Chu la homoj ne ripozu ?"

la fino de la trimestro estis la 25a de marto 2005. la tutan tagon la gelernantoj kaj geinstruistoj ripozis char faris ion alian ol la kutiman lern(ig)adon : matene estis diversaj ludoj, kiujn sekvis pikniko. Chirkau la 4a horo, kiam la geinstruistoj estis sepultintaj kokajhojn en siaj ventroj, ili proklamis la rezultojn de la ekzamenoj. Estis etoso multokolora pro muzikoj, dancoj kaj deklamoj de poemoj. Tamen chio povis chesi je chirkau la sesa horo, kiam decidighis, ke kursoj feriaj okazos dum la ferioj.

Tamen jes, oni povis rimarki, ke la supre menciita patro ricevis respondon. Estas klare, ke lia filo estas en klaso de la elementa nivelo. Tie chi la laboro estas multe pli facila ol en la alia nivelo. Tamen, chiuj, geinstruistoj, gelernantoj kaj la administrantoj de la lernejo promesis bonegajn rezultojn fine de la jaro kaj tiucele ege diligentas. Kuraghon kaj sukceson al chiuj.

5- Kunveno de TIETo


La 16an de aprilo 2011, de la naua horo ghis la 14a, kunvenis s-roj ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, DOUMEGNON Koffi, GBEGLO Koffi kaj SAGBADJELOU Kokou. En la tagordo elstaras la klopodoj pri la prizorgado de Instituto Zamenhof, kaj ankau la revigligo de la kluboj/sekcioj de la landa asocio UTE. La kunveno ne pretervidis la movadon afrikan kaj tial proponis ion ankau al ACE (Afrika Centro Esperantista) kiel taskon. La kunvenantoj do decidis :

- Fari senpage chiujn laborojn, kiuj iam prenis monon de UTE, kaj kiujn ili povas fari. Ili ghojis, ke ilia propono pri senpaga redaktado de ALVOKO finfine akceptighis.

- rilati kun la estraro de la landa asocio UTE por la revigligo de la kluboj kaj por la relancho de la agado en ili. Notindas, ke la komitata kunsido de UTE de la 26a de marto 2011 malkovrigis la lamadon de la sekcioj.

- klarigi al la togolandaj esperantistoj, ke estas tempo al ili zorgi pri la E-agado en Togolando per donacoj al la asocio kaj ankau per plenumado senpaga de taskoj de la asocio. Tiukadre s-ro SAGBADJELOU jam organizis kurson en Glidji kaj baldau ripetos tion. Li kun s-ro ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah baldau organizos kurson en la kolegio de la urbeto Wogba, kie s-ro Mensah lernejestras. Dume, s-ro DOUMEGNON Koffi per propraj rimedoj vizitos klubojn/sekciojn de UTE por esplori pri iliaj problemoj cele al ties solvado.

- ke chiu el ili donacu al la kaso de UTE almenau 5000 F en la jaro 2011.

- doni plian taskon al ACE (Afrika Centro Esperantista). Tiu chi devas esplori pri la asignado de subvencioj al kluboj fare de afrika komisiono de UEA el la fondajho Afriko kie estas la mono de Hans BAKKER por prizorgi Afrikan Agadon. Aperas plendoj de afrikaj esperantistoj, ke ili ne ricevas subvenciojn. ACE enprofundighu en la aferojn por trovi la taugan solvon.

Pri aliaj punktoj traktis la kunveno ; renovigo de IZo-domo, taksado de la laboroj de la dungitoj de IZo, rilato kun asekura kompanio, pagado de impostoj, organizado de kultura semajno en IZo, kaj ankau pri ekzamenoj.

La kunveno ne pretervidis la edukan kampon de UTE, pri kiu ghi zorgas. Ghi memorigas la nivelojn de siaj instrulaboroj en Togolando ; A por komencantoj, B por progresantoj kaj C por E-instruistoj. Chiu nivelo havas sian ekzamenon, kio tute ne malhelpas TIETon organizi internaciajn ekzamenojn. En julio estos la elementa ekzameno de ILEI/UEA en IZo, kie jam en junio estos ekzameno A por la gelernantoj de IZo. En julio okazos ankau la ekzameno B de TIETo. Necesas havi klarajn ideojn pri tiuj ekzamenoj. Ghuste tial la kunveno decidis la kompiladon de gvidilo tiucela. Char ekzamenoj okazos dum la Togolandaj E-Kongresoj (TEK), la kunvenantoj parolis ankau pri la 19a TEK.

Klopodoj ekis jam por la bona organizado de la kvizo de la 19a TEK. Plie, la kunvenantoj pensis ankau pri la pliagrabligo de la etoso TEKa, enkondukante novajn erojn. Ili tiel pensas, memorante la diskutojn de la unua plena komitatkunsido de UTE.

-----------------------------------------

UNUA PLENA KOMITATKUNSIDO DE UTE EN 2011


1- Raportoj


Pri la kunsido aperis du raportoj verkitaj de la dua protokolanto de la gvidantaro de la komitato. Per la unua li informis pri la okazigo de la kunveno, menciante la tagordon. La dua raporto detale priskribis la tutan kunsidon.

Unua raporto


Karaj,

Sabate, la 26-an de marto 2011, okazis la unua plena komitatkunsido de UTE en Instituto Zamenhof kun la partopreno de 17 komitatanoj de Unuigho Togolanda por Esperanto, kiuj vigle diskutis pri la E-agado de la asocio por 2011. La etoso estis vere kunlabora kaj amikeca.

Ili diskutis pri la jenaj punktoj :

1.) Raporto pri la lasta komitatkunsido dum la 18-a TEK

2.) Vortoj pri la 18-a TEK

- Morala raporto

- Financa raporto

- Bilanco

3.) Kontrolo de farendaj taskoj :

- Raporto de diversaj komisionoj, komisiitoj, kluboj, sekcioj - Kiom da kluboj raportis al UTE fine de 2010, kaj kiuj ili estas ?

- Chu togolandaj retlistoj estas starigitaj ?

- Chu la kanutiga listo de UTE estas jam disponigita al UEA - CHu aperis la speciala numero de Alvoko pri la 18-a TEK ?

4.) GHenerala financa raporto de UTE.

5.) Programbugheto 2011 de JOTE kaj de UTE

6.) Memstarigho de UTE :

-ghisdatigo de la membraro de UTE

- sekcioj de UTE : problemoj kaj proponoj de solvoj por revigligi la sekciojn

- kotizoj

- nutrado de la kaso de UTE

7.) Registrigho de UTE :

8.) 19-a TEK :

- Loko :

- Dato :

9) Informa agado de UTE

- Propono de programo de JOTE pri informado en la jaro

- Redaktado de ALVOKO

10) Instruado

- Propono de TIETo pri kursoj

- Diversaj ekzamenoj de TIETo en la jaro

11) Ceterajhoj

Necesis preskau ses horoj por pritrakti la suprajn punktojn de la tagordo.

Pli kompleta raporto pri la kunsido aperos en la venonta semajno.

Amike salutas vin,

Koffi D.

La dua protokolanto de la komitato

DUA RAPORTO


Sabate, la 26-an de marto 2011 je duono post la naua horo, la vicestro de la komitato nome DRAVIE Etsri Firmin, anoncis la komencon de la kunsido salutante kaj bonvenigante 15 komitatanojn, kiuj akurate komencis la kunvenon. S-ro DRAVIE profitis la okazon por informi la komitatanojn pri la sendependa volo de kelkaj komitatanoj, kiuj ne povis cheesti al la kunveno pro urghaj profesiaj taskoj. En tiuj chi forestantoj trovighas ankau la estro de la komitato s-ro AGBEHOU Ayaovi. La punktoj en la tagordo estas tiel multnombaj, ke la vicestro ne perdis tempon, kaj rapide prezentis la tagordon, kiu estas aprobita de la komitatanoj sen granda modifo.

Urghaj laboroj komencighis per la prezentado far la unua protokolanto s-ro DEGBE Zissou, de la raportoj pri la lasta komitatkunsido dum la 18-TEK, kaj pri la triopa kunsido inter la estraranoj de la gvidorganoj de UTE okazinta la 26-an de februaro. Per la aplaudo la du raportoj estis aprobitaj. La komitatanoj decidis, ke nun la raporto pri la triopa kunsido de la gvidorganoj de UTE iru al chiuj komitatanoj rete au poshte antau chiu komitatkunsido. Tiucele estas antauvidita kreo de diskutlisto por la komitatanoj de UTE.

Che la dua punkto, vortoj pri la 18-a TEK, chiu komitatano sekvis la raportojn vortan kaj financan en la speciala numero 40 de Alvoko, tamen la kasisto disponigis kopiojn de la financa raporto al la kontrolkomisiono financa por kontrolo. Estas rimarkite, ke dum la 18-a TEK, kelkaj kongresanoj ne praktike uzis Esperanton kiel laborlingvon, multaj krokrodilis kaj ne regule sekvis kelkajn programerojn. Ankau mankis la iama motivo de malnovaj esperantistoj kaj kluboj. Pro tio, la komitato decidis :

- Organizi E-kurson dum la tuta periodo de la kongreso por helpi ankau komencantojn praktike uzi Esperanton dum la tuta arangho.

- Ke la organizantoj de la kongreso klopodu trovi financan helpon chu enlande chu eksterlande por inviti alilingvanojn, ekzemple ganaanojn, nigherianojn, kio devigos la kongresanojn uzi Esperanton, komuna pontlingvo inter franclingvanoj (Togolandanoj) kaj anglalingvanoj (Ganaanoj).

- Elpensi aliajn programerojn kiel kvizon, kiu chiam allogas kongresanojn praktike uzi Esperanton.

Che la punkto tria, chiuj farendaj taskoj estis kontrolitaj. Bedaurinde ne chiuj komisionoj, komisiitoj, kluboj, sekcioj, vere laboris, tamen tiuj, kiuj laboris, vekis la dormantojn, kiuj promesis antau nelonge plenumi siajn taskojn.Post la prezentado de la ghenerala financa raporto de la asocio, chiuj komitatanoj timis pri la nuna financa stato de la asocio, kio devigis la komitatanojn iri rekte al la punkto 6 de la tagordo anstatau 5.

Multaj proponoj pri la memstarigho de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto) aperis. Komitatanoj promesis donaci monon al la asocio, unu komitatano promesis donaci 10 000 FCFA al UTE kaj ankau promesis finance subteni la agadon de JOTE (Junulara Organizo de la Togolandaj Esperantistoj) en la jaro 2011, dum kelkaj ankau proponis senpage plenumi kelkajn taskojn por la asocio. Rilate la memstarighon de UTE, la komitatanoj decidis koni tiujn, kiuj estas vere membroj de UTE. La statutoj de UTE difinas la membrecon en UTE tiel : estas membro de UTE, chiu esperantisto vivanta en Togolando kiu alighis individue au pere de E-klubo al UTE kaj chiujare pagas sian jarkotizon al UTE. Tial chi la adresaro pri la membroj de UTE estas ghisdatigata. Dum la kunsido, 17 individuaj kaj aligitaj membroj konfirmis sian membrecon al UTE, kaj la reprezentantoj de kluboj, konfirmis la membrecon de siaj klubanoj. Entute 35 esperantistoj konfirmis sian membrecon, kaj la asocio povas kalkuli je ili por nutri la kason de UTE per ilia jarkotizo ; minimune 35x250 (8750 F CFA), pro la fakto ke la jarkotizo por la individua membro de UTE estas 500 F CFA kaj tiu de aligita membro estas 250 F CFA. La estraro de UTE estas taskita daurigi la ghisdatigon de la membroj de UTE ghis la venonta komitatkunsido en novembro 2011. La dua komitatkunsido en novembro 2011 decidos pri la chesigo de la ghisdatigo de la membraro de UTE, kaj tiam la novaj membroj alighos al la asocio pagante sian alighkotizon kaj jarkotizon.

La prezidanto de UTE profitis la okazon por informi la komitaton, ke la lupago de la sidejo de UTE estas altigita de 4000 F CFA, t.e anstatau 6000 FCFA, UTE pagos nun 10000 F CFA chiumonate, se ne la sidejo devas translokighi.Reiro al la punkto 5 de la tagordo montris, ke la programbugheto 2011 de UTE kaj de JOTE estas jam preta, UTE nur atendas subvencion chu de UEA, chu de ACE por vere komenci la chi-jaran E-agadon.

Preskau chiuj komitatanoj bedaure rimarkis, ke la procezo de la registrigho de UTE ne tute finighis. Tial chi, la komitato konfidis la tutan laboron al la nuna estraro de UTE, kiu ghis la 30-a de aprilo 2011 atingu ion multe pli pozitivan.

Che la punkto 8, temis pri trovo de kongresejo ne tro for de la chefurbo Lom tial Tsevie kaj Notse estis proponitaj. La estraro de UTE estas taskita esplori la lokojn por trovi la pli taugan. La dato de la 19-a Togolanda E-Kongreso estas fiksita : de la 26-a ghis la 28-a de decembro 2011.

La programo pri informa agado de UTE kaj de JOTE che la punkto 9, estas disponigita al la komitato sen modifo. Pro la nuna financa stato de la kaso de UTE, kaj por memstarigi la asocion, homoj pretas labori por la asocio senpage. Do la redaktado de la revuo ALVOKO de UTE estas senpaga. Notindas, ke la nunaj redaktantoj de la revuo jam komencis labori senpage. La rubrikoj aperontaj en la revuo estas : Malferme-Pashoj de UTE-Literaturo (recenzo, poezio, prozo)-Tra la mondo-Historio-Anonco-Konkurso.

Che la deka punkto, TIETo, instrufako de UTE informis pri siaj kursoj kaj ekzamenoj Esperantaj.

- E-kursoj okazas regule en kluboj per la libroj Zagreba Metodo kaj Metodo 11

- E-kursoj okazas chiujn labortagojn en Instituto Zamenhof. La uzataj libroj estas Zagreba metodo por la lernantoj de la unua klaso de kolegio, metodo 11 por la dua klaso kaj Metodo 12 por la tria klaso.

- Surlokaj kursoj Esperantaj por chiuj okazos en Instituto Zamenhof en Julio/ augusto 2011 por progresantoj/ kursgvidantoj kaj por tiuj, kiuj preparas ILEI-ekzamenojn.

- La ekzameno A en marto/Aprilo 2011

- La ekzameno A en junio por IZo lernantoj.

- La ekzameno B kaj C de ILEI/UEA en augusto kaj en decembro 2011.

En ceterajhoj, la komitatanoj povis informighi pri :

- Ebleco babili Esperante dum la venonta UK en Danio, per skype kun junuloj cheestontaj la kongreson.

- Alia komitatano promesis donaci 5000 F CFA al UTE ghis la fino de 2011 kaj taskis al si turnei tra chiuj kluboj de UTE trovighantaj en la chefurbo Lom or revivigli ilin kondiche ke li estu informita pri la kunvenkalendaro de tiuj kluboj.

- La plej alloga programero dum la kongreso togolanda estas kvizo.

Estas petite al chiuj komitatanoj, kiuj scias pri organismoj, kiuj donacas materialojn por tiaj celoj, ke ili informu TIETon, ke ghi povu rapide kontakti ilin.

- Multaj konsiloj audighis por ke chiuj komitatanoj, chiuj esperantistoj en Togolando vere kunlaboru harmonie, honeste kaj pace manen mane por la progresigo de la togolanda E-Movado.

- Post tio, la vic-estro de la komitato deklaris fermita la komitatkunsidon je 17 minutoj post la 15-a horo.

Farita en Lome, la 26-an de marto 2011 La dua protokolanto de la komitato. Koffi D.

2- Personoj, kiuj jam konfirmis sian membrecon al UTE


Jam dum la komitatkunsido estas listo de membroj de UTE, sur kiu UTE kalkulu en la realigado de siaj planoj de 2011. La unuaj homoj estas :

I- INDIVIDUAJ MEMBROJ

1- DOUMEGNON Koffi

2- GBEGLO Dzifa

3- KOSSIVI Massan

4- SASSOU Ebo alentine

5- SAGBADJELOU Kokou

6- AGBOLO Apelete

7- GBEGLO Koffi

8- ATTIOGBE-AGBEMADON Biova

9- ATTAGLO Kokou Elom

10- DAVON Agossou

II- ALIGITAJ MEMBROJ

1) Klubo Espero de AGNRONKOPE

1- AMAKOE Kangni Paul

2- KOSSI Logossou

3- DRAVIE Etsri Firmin

2)Klubo KEK

1- DEGBE Agossou

2- AVOMENOU Kodjovi

3- KOLEDJI Kokou

4- DOSSOU Comlan

5- DEGBE Akouavi

3) Klubo UVA

1- TENGUE Bobo

2- TETE-BADU Nyinevi

3- AMEGADZE Yawa

4- GOUGNON Dossouvi

5- SOSSOU Abla

6-ADJE Adjevi

7- AHOLOU Agb igan

4)Klubo Zamenhof

1- KOMEDA Edem

2- ADANKPO Kossi

3- AGBEHOU Ayaovi

4- ZOVON Tona

5- ETSRI

6- BOEVI K. Thomas

7- AGBEHOU Koffi

5)Verda Kauzo

1- AGBO Somenou

6)Pacbatalantoj

1- DEGBE Zissou

Kio farendas nun, tio estas rigardi la liston de la komitatanoj kaj estraranoj de UTE kaj JOTE en ALVOKO freshdata kaj adresi leteron al la kluboj kaj unuopuloj, kiuj ne jam konfirmis sian membrecon, ke ili tion faru tiom rapide kiom eblas. Cetere oni informu grandskale esperantistojn vivantajn en Togolando, ke ili konfirmu sian membrecon en UTE au alighu.

3- Alvoko al Esperantistoj vivantaj en Togolando


Date : Sun, 27 Mar 2011 23:03:15 +0200

To : togolanda-esperantujo@googlegroups.com

From : GBEGLO Koffi

Subject : Estu bonvenaj kaj konfirmu vian UTE-membrecon

Estimataj geamikoj,

La Unua komitatkunsido de UTE en 2011 decidis pri pashoj por la memstarigho de UTE. Unu el la farendajhoj estas rekoni la verajn membrojn de la asocio lau la statuto kaj regularo de UTE. Chiuj esperantistoj vivantaj en Togolando estas elementoj de la togolanda Esperantistaro (Esperantujo), sed ne automate membroj de UTE. Kiel farighi membro de UTE ? Ni legu plu !

UTE havas siajn statuton kaj regularon kiuj tion difinas. Ghis nun ne estas tute klare kiuj estas membroj de UTE kaj kiuj estas nur elementoj de la Togolanda Esperantistaro. Certe preskau chiuj intermiksas aferojn kaj tiel konsideras esperantistojn togolandajn membroj de UTE. Tio estas vera eraro. Ni konu nin veraj membroj de UTE, kiuj chiel klopodu por la memstarigho de la asocio. Tial la komitatkunsido de la 26a de marto 2011 decidis pri la ghisdatigo de la membraro de UTE.

Ghis la komitatkunsido dua de la jaro en novembro 2011 chiu esperantisto togolanda, kiu konsideras sin membro de UTE devas anonci sin al la estraro de UTE kaj pagi sian membrokotizon de 2011, kiu estas :

- 500 F por chiu individua membro

- 250 por chiu aligita membro

Post tiu dato, chiu esperantisto, kiu shatus farighi UTE-membro devas pagi kaj la alighkotizon kaj la membrokotizon. La alighkotizo estas fiksita jene :

- 1000 F por individua membro

- 200 F por aligita membro.

Entute 33 elementoj de la Togolanda Esperantistaro jam konfirmis sian membrecon. Tiel UTE ricevos minimume 33 X 250 F kiel membrokotizon en la jaro. Aliaj konfirmantoj estas atendataj ghis novembro 2011. Chiuj interesighantoj rilatu kun la estraro de UTE che la retadreso

Kune ni klopodu por la memstarigho de UTE.

Kunlaboreme,

4- Personaj vidpunktoj pri la komitata kunsido


La tagordo de la komitatkunsido unua de 2011 estas preskau sama kiel tiu de antauj kunsidoj. Preskau la saman enhavon oni havus, se la la sesa punkto ne tute alie trudighus. Kiel memstarighi ? Sur kiuj oni bazighu por strebi al memstarigho ? Chu tiu chi vorto restu nur vorto en Afrika Agado ? La komitatkunsido povis aliiel pensi.

Se oni demandus nun la estraron de UTE, kiom da membroj havas la asocio, neniu estrarano kapablus ion diri. Ech se oni enirus arkivon de UTE nenion kontentigan oni trovus por almenau la kvin lastaj jaroj. Kiel en tiuj chi cirkonstancoj oni povas memstarighi ? Oni tute ne konas sin, siajn kapablojn, siajn devojn, ktp, kaj oni volas memstarighi ? Ne, estus bone unue koni sin, kaj poste oni vidos kiel voji al memstarigho. Jen okazis longa diskuto dum la kunsido.

Dum iuj pensis, ke estis bone koni la verajn membrojn de UTE lau ties statutoj, aliaj pensas, ke chiuj esperantistoj en Togolando estas membroj de UTE. Chu chiuj esperantistoj en la mondo estas membroj de UEA ? La deziro estas, ke chiuj esperantistoj sur iu teritorio estu membroj de la tutteritoria asocio, sed la esperantisteco ne estu la sola kondicho por membri en la asocio. Kial do estas statutoj kaj regularoj ? Oni ja sciu, kiuj estas la veraj membroj de la asocio, kaj tiujn oni konsideru por ion entreprenigi al la asocio. Feliche povis, post longa diskuto, aperi lumeto. Io komencetis okazeti.

La komitato decidis havi certan liston de la membroj de UTE. Pri kiuj membrokategorioj temas ? Tiu demando mirigis multajn komitatanojn, kiuj tute ne scias, ke UTE havas du kategoriojn de membroj ; temas pri membroj individuaj (individue alighintaj al UTE) kaj membroj aligitaj (aligita de UTE-sekcio al UTE). Oni do ghisdatigu la membraron de UTE. Tial chiuj homoj, kiuj antau jaroj estas konsiderataj kiel UTE-membroj, sed kiuj neniam pagis sian kotizon, devas konfirmi sian membrecon. Tiun chi pashon komencis la komitatanoj.

Rapide estas starigita la listo de la komitatanoj, kiuj cheestis la kunsidon. Tiam peto iris al la partoprenantoj de la kunsido :"Chiuj en la kunveno estas konsiderataj membroj de UTE kaj tuj pagos sian jarkotizon (500F por individua membro kaj 250 F por aligita membro). Kiu ne konsentas, tiu levu la manon kaj finighas lia komitataneco". Neniu kontrauis la peton. Jen do 16 unuaj homoj montrighis veraj membroj de UTE. Por scii kiuj estas aligitaj au individuaj alia etapo okazis.

Kluboj reprezentighis en la komitato de UTE. Temas pri la komitatanoj A. Tiuj chi estis petataj doni tuj la membronombron de la klubo kaj ghis la fino de la kunsido ankau la membroliston. Tiel oni rimarkis el pli ol dek du kluboj reprezentataj en la komitato kvar povis respondi : Klubo de Zamenhof havas 7 membrojn, Espero 3, KEK 5 kaj UVA 7. Oni tamen notis, ke po 1 membro de la klubo Verda Kauzo kaj Pacbatalantoj cheestis. Se reiri al la lasta TEK (Togolanda E-kongreso), la 18a por ion kontroli, oni rimarkus, ke tiuj nombroj ne estas la ghustaj. Estas iela maksimumigo. Tio estas ne malbona en si, char certe la homoj promesas atingi tiujn nombrojn, kiel jam promesis Verda Kauzo kaj Pacbatalantoj por relevi la klubojn. La komitatkunsido ebligis havi nun chirkau 35 konfirmitajn membrojn. Tiam devis komencighi alia etapo de la memstarigho. Temas pri memnutrado. UTE nutru sin mem, jes UTE-membroj nutru la asocion. Kio ekokazis tiam.

Unu UTE-membro tuj promesis doni al la asocio 10 000 F ghis la venonta plena komitatkunsido de la jaro. Tiu egalvaloras membrokotizon de dudek individuaj membroj de UTE. Nun aliaj komitatanoj devis logike sekvi. Chu estis tiel ? Ni kalkulu.

El 16 cheestantaj komitatanoj entute tri faris promesojn. Pri la unua homo jam estas rakontita. Kio aldonighu, tio estas ke tiu donacanto faris alian promeson : li taskas si financi la tutan agadon de JOTE en la jaro. Tiu promeso vekis du aliajn homojn : unu promesis doni 500 F dum chiu komitatkunsido, kaj la alia 5000 F ghis la fino de la jaro. Kion do promesis la aliaj komitatanoj ? Eble ricevi monon el la donacoj pro la redaktado de la periodajho ALVOKO.

UTE nun ne havas monon por pagi la redaktadon de ALVOKO. Ech se tiom ghi havus ghi uzu ghin por aliaj aferoj, char homoj pretas senpage redakti la periodajhon. Estas ne kompreneble, ke oni bezonis tutan jaron por klarigi tion. Feliche nun la redaktado okazas senpage, kaj la komitatkunsido povis ech listi la rubrikojn (Pashoj de UTE, Literaturo (Prozo, poezio,Recenzoj) Tra la mondo,Historio, Anoncetoj, Konkursoj) en la periodajho. Jes, tiu chi senpaga laboro estas granda donaco al UTE. Kion do tiu chi atendas de siaj membroj por memstarighi ?

UTE havas homojn kapablajn por bone plani aferojn. Chikampe UTE povas chion ajn organizi sen ekstera helpo. Sed tio ne sufichas. Kiam oni bone planas, oni devas ankau trovi la rimedojn por realigi la planon. Tial la financa memstarigho estas tre grava. La membroj de UTE devas bone pripensi tion. Se ili ne povas ion donaci, ili do pagu almenau la membrokotizon. Alia afero koncernas repagon de veturkosto : kiuj partoprenas kunsidon de estraroj de UTE kaj JOTE au de la komitatkunsido, tiu ricevas kompensmonon por la veturado. Tiom oni povas almenau parte ne ricevi, kaj tio aliiel utilu al la asocio. Tio estas nur kelkaj el tio, kion ni faru por la memstarigho de UTE. Kiuj havas aliajn ideojn por la memstarigho de UTE, tiuj ne hezitu rilati kun la estraro. Por fini ni respondu du gravajn demandojn, kio povas helpi al ni orientighi en nia E-agado. "Kion mi faras por Esperanto ? Kion Esperanto faras por mi ?". Ni sincere respondu kaj poste jughu !

===================

PODIO DE KREDOJ

===================

1- Chio estas vi kaj en vi


En retlisto Esperanta aperis la proverbo :"Maro ne dronigas shipon". Chu tio iel povas interpretighi ankau sur religia tereno ? Ni vidu reagon.

Karaj,

Estus ne malbone iomete cerbumi pri la proverbo :"ne maro dronigas la shipon". Ni vidu !

Kristanoj diras, ke Dio kreis la homon, ke tiu chi similas Lin (Dion). Homoj diradas, ke nur la homoj kreis Dion en siaj pensoj. La homoj tiel elpensis la fenomenon Dio. Kiuj pensas, ke Dio kreis la homon lau sia bildo, tiuj chiam atendas chion de Li. Kiuj pensas, ke nur homoj elpensas la enton Dio, tiuj chiel klopodas por vivi. Ili komprenas, ke chio sukcesa au malsukcesa al ili dependas ne de la eksteraj homoj, sed de ili mem. Kial do akuzi la naturon pri niaj sortoj ?

NI FOSU NIAN SULKON. La maro iras tute trankvile. Se shipo dronas en ghi, tio estas la kulpo de la shipo. Se estus la kulpo de la maro, kial ne chiuj shipoj dronas sur la maro ? Estas klare, ke chio droniga au nedroniga trovighas en la shipo mem. Tiel estas ankau por nia vivado.

Ni estas en la vivo kiel shipo sur la maro. Ne la vivo ion malbonan faras al ni, sed ni mem per niaj agoj altiras chion bonan au malbonan al ni mem. Eble la diamanta regulo povus ion aludi. Jen ghi :

(DIAMANTA regulo, moto de CHIISMO de FUKRO)

Amu vian proksimulon tiel kiel li volas, ke vi amu lin.

Agu kun la alia tiel kiel li volas, ke vi agu kun li

2- La dekdu pruvoj pri la neekzisto de Dio (daurigo)


TRIA ARGUMENTO : Tio perfekta ne povas generi ion neperfektan

Mi estas certa, ke se mi pridemandus kredanton tiel : chu io neperfekta povas generi ion perfektan ? tiu chi kredanto respondus, sen echa hezito kaj sen timo erari : Io neperfekta ne povas generi ion perfektan. Nu, mi mem diras : Tio perfekta ne povas generi ion neperfektan , kaj mi pretendas ke mia aserto same fortas kaj same ghustas kiel la antaua, kaj pro samaj kialoj. Denove, inter tio perfekta kaj io neperfekta, ekzistas ne nur grada diferenco, sed diferenco de kvalito, de naturo, kontraueco esenca, fundamenta, nereduktebla, absoluta. Denove, inter tio perfekta kaj io neperfekta, ekzistas ne nur fosajho pli-malpli profunda kaj largha, sed abismo tiel profunda ke nenio kapablus ghin trairi kaj ghin plenigi.

Tio perfekta estas tio absoluta ; io neperfekta estas io relative ; kompare kun tio perfekta kiu estas chio, io relative kontingenca, estas nenio ; kompare kun tio perfekta, io relative estas senvalora, ne ekzistas, kaj neniu matematikisto, neniu filozofo povus establi iun ajn rilaton inter io relative kaj io absoluta ; des pli neebla estas tiu rilato, ke temas pri rilato tiel strikta kaj preciza, kiel tiu kiu nepre kunigas la kauzon kaj ties konsekvencon.

Estas do neeble ke tio perfekta generis ion neperfektan. Male, ekzistas rekta rilato, neignorebla, iel matematika, inter la verko kaj ties verkinto ; kiom valoras la verko, tiom valoras la verkinto ; kiom valoras la verkinto tiom valoras la verko ; lau la verko takseblas la farinto, kiel lau la frukto takseblas la arbo.

Se mi ekzamenus fushan redakton, en kiu abundas lingvaj eraroj, kies frazoj estas mise konstruitaj, kie la stilo estas malricha kaj mallerta, kie novaj ideoj estas maloftaj kaj banalaj, en kiu la konoj estas malghustaj, ne venus al mi la ideo atribui tiun senvaloran paghon al frazo-artisto, al literature-majstro.

Se mi rigardus fushan desegnon, kies linioj estas mallerte lokitaj, kie la reguloj pri perspektivo kaj proporcio ne estas respektitaj, neniam venus al mia menso atribui tiun rudimentan skizon al eminentulo, al majstro, al artulo. Senhezite mi dirus : jen verko de lernanto, de komencanto, de infano ; kaj mi havas la certecon ke mi ne erarus, tiom estas vere ke verko elmontras la valoron de la verkinto, kaj ke, tra la verko, eblas taksi la valoron de ties autoro.

Nu, la naturo esta bela ; la universo estas belega kaj mi pasie admiras, same kiel iu ajn, la splendadon, la grandiozon pri kiuj ghi prodigas al ni eternan spektaklon. Kvankam tiom entuziasma mi estas pri la belajhoj de la naturo, kaj sendepende de miaj omaghoj al ghi, tamen mi ne povas diri ke la universo estas verko sendifekta, neriprochebla, perfekta. Kaj neniu audacus defendi tian opinion.

La universo estas do neperfekta verko. Konsekvence mi diras :

Chiam estas inter iu verko kaj ties autoro strikta rilato, mallargha, matematika. Nu, la universo estas neperfekta verko, do la autoro de tiu verko povas esti nur neperfekta. Tiu silogismo konkludas je neperfekteco la dion de la kredantoj, kaj konsekvence je neperfektecon pri ghi. Mi cetere povas pripensi tiel :

Au ne Dio kreis la universon (mi tiel esprimas mian konvinkon). Au se vi persistas, ke ghi estas la autoro, tiukaze via dio mem estas neperfekta, tial ke la universo estas verko neperfekta.

Chu silogismo, chu dilemo, la konkludo plu restas la sama : Tio perfekta ne povas generi ion neperfektan.

KVARA ARGUMENTO : La Eternulo, agema, necesa, en neniu momento povis esti ne agema kaj neutila

Se Dio ekzistas, ghi estas eterna, agema kaj necesa. Chu eterna ? Ghi laudifine tia estas ? Oni ne povas ghin koncepti enfermita per tempolimoj, oni ne povas ghin imagi komencighanta au finighanta ; ghi povas nek aperi nek malaperi. Ghi ekzistas en..........

(daurigota en la sekva numero)

===================

F E L I E T O N E

===================

SPIRITA VIVO EN LA SOCIO de Omraam Mikha A nhov(1900-1986).

Deka chapitro : La bona sinteno

Spiritemulo devas trovi ekvilibron inter orgojlo kaj troa humileco. Ne estas bone, ke, pretekste de modesteco, oni tute malvidebligu sin, char tiel oni fine farighas brutmensa kaj stulta. Sed ankau certi pri la propra spiriteco pro tio, ke, en mondo materiista kaj senkreda, oni sekvas spiritecan instruon, ne estas rekomendinde ; oni tiel igos sin ridinda.

Plej malfacilas la ghusta mezuro. Tre malmultaj dischiploj, ech en la Iniculaj Skoloj de pasintaj tempoj, sukcesis eviti fali chu en orgojlon, chu en afektatan humilecon kiu ofte estas nur orgojlo sub alia formo ! Kiel do prezentighas vera spiritemulo, vera dischiplo ? chiam natura, simpla, alirebla. Kial voli altiri la atenton per manieroj de superulo au inspirato ? sed, se tiel, oni ne montru siajn spiritajn akirajhojn ? Ververe, nenio montrindas ! se vi sukcesis akiri realajn spiritajn richojn, ili mem manifestighos, kaj vi ne devos ilin elmeti aliula vido. Vi laboras super vi mem, lasu do la vizaghtrajtojn, la tenighon de via korpo, viajn gestojn paroli favore al vi. Vi estu simpla, spontana, natura. Kial voli imponi malnature ? kiu sekvas spiritan instruon, tiu komprenu, ke venos okazoj manifesti siajn kvalitojn kaj la aliaj vidos ilin. Li ne bezonos alpreni chiajn sintenojn por emfazi ilin. Li lasu la enan laboron esprimi sin ; ech nekonsciate, tiu laboro atestos.

Se iu insiste prezentas al vi la spiritan laboron, kiun li entreprenis, malfidu. Fanfaroni pri la spirita laboro ne estas agi vere spiriteme. Tial mi konsilas, ke vi parolu nek pri la laboro, kiun vi komencis, nek pri la rezultoj, al kiuj vi aspiras. Cetere, se vi tenos vian laboron sekreta, vi vivtenos en vi la elanon, la ardon, la entuziasmon, kiujn vi bezonas por progresi.

Imagu ghardeniston, kiu jhus metis en grundon semon de eksterordinara, unika arbo. Se chiufoje kiam oni vizitas lin, li estas tiel malsagha , ke li elterigas ghin dirante : Chu vi vidas tiun chi semon ? Rigardu ghin bone. Ghi iam ighos escepta arbo, kiu produktos plej frandindajn fruktojn, baldau ni manghos el ili , kaj poste reenterigas ghin, ne ekvivos la kompatinda arbo. Multaj emas agi simile : ili elgrundigas tion, kion ili jhus plantis, por ke chiuj perfekte sciu, kiun arbon ili nun kreskigas. Jes ja ! sed la arbon ili mortigis ! necesis lasi la semon en la grundo.

Konklude, vi laboru, kaj nenio pli. La leghoj estas veraj, absolute veraj : se tio, kion vi faras, vere belas, lumas, dias, sciu, ke iutage tio ekstere aperos, kaj chiuj nepre sentos la benojn, kiuj elighos el vi.

=====================

A N O N C E T O J

=====================

1-Kalendaro de la ekzamenoj de TIETo en la lerneja jaro 2010-2011


Ekde 2011 TIETo havas siajn ekzamenojn jene :

i-Ekzameno A

Ghi okazas fine de marto por chiuj kaj fine de junio preskau nur por la gelernantoj de IZo.

ii- Ekzameno B

Ghi okazos en julio/augusto kaj koncernas tiujn, kiuj jam sukcesis en la ekzameno A au en simila.

iii- Ekzameno C

Ghi celas homojn, kiuj instruos Esperanton al komencantoj. Temas pri trejnkurso por Esperanto-Instruistoj. La ekzameno okazos en julio/augusto post prepara kurso. Rajtas sekvi la kurson la kandidatoj kun la ekzameno B au ekvivalento.

Interesighantoj turnighu al :

TIETo

BP. 13169

Lome

TOGO

Retadreso : esp.togo@cafe.tg

======================================================= KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ?

1- Per abono : 15 euroj estas la abonprezo

2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 15 eurojn au pli.

La monon oni sendu al la konto "tiet-u" che UEA

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ?

Necesas alighi al la tiucela dissendolisto. Tio ebligas ankau ricevon regulan de informoj pri la movado en Togolando.

Oni do sendu malplenan mesaghon al :

Por memvola mondonaco la UEA-konto "tiet-u" estas je chies dispono

KUNLABORANTOJ

OVo estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn kunlaborantoj. La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO

Aperos fine de junio 2011. Artikoloj por tiu chi numero atingu la redakcion plej malfrue la 15-an de junio 2011

REPRESO

Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de OVo. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.