Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉe la forumo en Dakaro rapide, furioze … kaj kunpremite
de Claire PROVOST  
9a marto 2011

Atentigis : Neil Blonstein : 2011-02-12 01:38 pri :

http://www.guardian.co.uk/global-de...

Gary Mickle : "La artikolo mem mallonge mencias Esperanton pro ĉeesto en Dakar de Mireille Grosjean". "La artikolo estas plurrilate politike interesa kaj ankaŭ impresodona. Pro tio mi rapide tradukis kaj enkopias ĝin ĉi tie (bv. pardoni eblajn hastokaŭzitajn mankojn en la traduko)".

Ĉe la forumo en Dakaro rapide, furioze … kaj kunpremite

de Claire Provost

La Monda Socia Forumo en Senegalo havas hektikan programon de metiejoj, seminarioj, podiaj diskutoj kaj kulturaj eventoj, kaj ĝi duobligis la loĝantaron de la ĉefurba universitata kampuso.

[bildo : eŭropaj aktivistoj sur iriloj portas sloganbendon, kiu tekstas "Por mondo sen landlimoj", dum ili marŝas en la inaŭgura tago]

Hodiaŭ migrantoj, malgrandskalaj fiŝistoj kaj partoprenantoj de la Monda Socia Forumo konverĝas en la stratoj kaj sur la marbordo ĉe la Frontex-oficejo en Dakaro, Senegalo por manifestacii kontraŭ la landlima agentejo de la EU. La organizantoj de la protesto diras, ke landlimaj patroloj surmaraj iom for de la marbordo de Senegalo kaj Maŭritanio devigas pirogojn returniĝi sur la vasta maro, kio prezentas riskon por migrantoj strebantaj fari la vojaĝon al Eŭropo kaj al lokaj fiŝistoj, kiuj veturas sur la ĉemarborda maro por gajni sian vivtenon.

"Ekde 1993. almenaŭ 14.000 homoj perdis la vivon ĉe la eŭropaj eksteraj landlimoj", ili diras, kaj kritikas la ekonomiajn kondiĉojn, kiuj devigas migrantojn serĉi novan vivon por si eksterlande, dum ili tamen alvokas favore al la "rajto veturi – kaj resti".

Migrado kaj hommoviĝoj estas ŝlosila temo de la ĉi-jara Monda Socia Forumo, kune kun la kreskanta rolo de la landoj de la "sudo" kaj la evoluanta geopolitiko de sudaj-sudaj rilatoj. Argumentoj kaj ideoj por alternativaj rimedoj kaj celoj de "evoluigo" plenigas la molan, varman, februaran aeron de Dakaro.

La Universitato Cheikh Anta Diop en la urbo, kiu gastigas la forumon, vidis loĝantaran eksplodon de unu tago ĝis alia. La grandspaca kampuso ‒ se vi perdiĝas, lasu al vi tri kvaronojn de horo por retrovi vian vojon ‒ estas la hejmo de ĉirkaŭ 80.000 studentoj : urbo ene de urbo. La forumo alportas pliajn 75.000 partoprenantojn, kiuj envagas, elvagas kaj intervagas la ĉiutagajn homamasojn de la universitato.

"La mobiliziĝo ĉi tie en Dakaro superas iun ajn atendon," diris unu el la organizantoj de la forumo merkrede. La superfortanta amplekso de la forumo kaj montras la impeton de la pretendo, ke "alia mondo eblas", kaj akre reliefigas la limigojn de la aktuala strukturo, ŝi aldonas. Pli da lokaj kaj regionaj forumoj necesas, intermetas alia organizanto, por komplementi la tutmondan aranĝon kaj profundigi la movadon kontraŭ "tutmondiĝo sub la interesoj de la kapitalo".

La ĉi-jara forumo estas organizita laŭ tri strategiaj aksoj, fokusantaj je kritika analizo de la nuntempa ekonomia sistemo, strategioj por lukto kaj rezistado, kaj demokratiaj kaj popolaj alternativoj je "mondo en krizo".

La paŝmaniero estas rapida, minimume dirite. Dum la pasintaj du tagoj, 1.200 metiejoj, seminarioj, podiaj diskutoj kaj kulturaj eventoj defiis la kapaciton de la universitato, ĉe kio centoj da neformalaj kunvenoj disvastigas sin sur herbejoterenetoj, sub foliozaj arboj kaj rande de neniamfiniĝanta serĉo je valoregaj subombraj lokoj dum tagoj de sennubaj ĉieloj.

Pli ol 132 landojn reprezentas la partoprenantoj de la forumo – ĉiu ĉu de la malgrandaj okcidentafrikaj baznivelaj terkultivistaj asocioj ĉu de la en Londono bazitaj NRO-oj ŝajnas esti ĉi tie. Dum la inaŭguraj tagoj de la forumo, longaj karavanoj de partoprenantoj enruliĝis en Dakaron, alportante grupojn el la tuta okcidenta kaj centra Afriko ‒ de Malio, Togolando, Benino, Kamerunio kaj la Demokratia Respubliko Kongolando.

Dum mi haltas por deĉifri amason da multlingvaj afiŝoj ‒ en la franca, araba, hispana, portugala, angla kaj aliaj lingvoj ‒ malalta arĝenthara virino trapremas sin tra la homamaso. Ŝia nigra t-ĉemizo ornamita per bildo de la Tero kaj la vortoj : "Esperanto es mia lingua". La multeco de lingvoj donas al la forumo dinamikan senton de tutmondismo – kune kun la apikaj defioj de komunikado. Teamo de interpretistoj kaj tradukistoj descendis sur la forumon, arigante sub siaj flugiloj etajn grupojn de unulingvuloj, kiuj faras sian eblon por ĉerpi sencon el la multlingva babilado.

Marŝante sur la ĉefa strato de la universitato, de la maro al la biblioteko, mi zorge paŝas inter la hastado de taksiistoj, skoteroj, forumanoj kaj studentoj okupitaj per enkapigo de scioj por ekzamenoj. Maldekstre de mi, du junaj virinoj disputas en la itala, ĉu iri al metiejo pri nutraĵo-suvereneco kaj familiaj bienoj, ĉu al strategikunveno pri la Monda Tago de Akvo 2012. Dekstre de mi, grupo de unuajaraj studentoj volbigas sin super lernolibroj, disputante en miksaĵo de la franca kaj la volofa pri demondoj el sia kurso pri statistiko.

Intertempe, pli granda disputo peze ŝvebas en la aero : kio estas la rolo de ideologio en la forumo ? Ĉu estas jam tempo, ke la Monda Socia Forumo alprenu pli koheran politikan starpunkton ? Ĝis nun, la forumo estis organizita ĉirkaŭ principo de provizado de "malferma spaco" por diskutado, konverĝo kaj alianco-konstruado. Sed la ĉeesto en la forumo de difinitaj privataj interesoj ‒ brazila naftokonzerno, ekzemple ‒ kaj disduiĝo inter tiuj, kiuj alstrebas reformon de la varmerkato, kaj tiuj, kiuj strebas konstrui strategiojn de "malvariĝo", lasis multajn, kiuj demandas al si, ĉu la principo de "malferma spaco" ne atingis jam la rompiĝo-punkton.

Esperantigita de Gary Mickle