Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KONSCIU 55
de Koffi GBEGLO  
7a majo 2011

=================================

K O N S C I U

=================================

Numero 55 13/02/2011


Informilo por enprofundighi en la E-movadon Afrikan


Redaktas : Liberesko

==============================

Oni lernas ne por havi diplomojn sed por akiri sciojn kaj uzi ilin. En la uzado de la scioj aperis mono, aperis ankau honoro. Necesas klasifiki konantojn ke la donado de mono kaj honoro okazu pli malpli juste. Oni do taksu la sciojn. Jen aperas ekzamenoj kaj diplomoj. Io tia okazas ankau en Esperantujo. En 1887 kiam aperis la unua libro de Esperanto, ne estis ekzamenoj, sed homoj uzadis la lingvon. Chio evoluis, kaj aperis ekzamenoj, estas diplomoj ankau en Esperantujo. Nun kiuj ili estas kaj kian rekonon ili havu/havas, kaj kiuj el ili estas pli bonaj ol aliaj ?

1- Kategorioj de E-ekzamenoj

Ekzistas du kategorioj

a) Ekzamenoj organizataj nur de Esperanto-organizajhoj nur por Esperantistoj.

Ekde de la apero de la ekzamenoj Esperantaj ghis la jaro 2008 nur tiuj ekzamenoj ekzistas. Ili estas :

- naciaj :

Temas pri ekzamenoj, kiuj okazas en unu lando. Ankau tie chi estas pluraj ekzamenoj, char pluraj grupoj havas proprajn ekzamenojn. La nivelo estas de la baza ghis supera en iuj landoj. Ekzistas ech kursoj pedagogiaj kun ties taksilioj kaj diplomoj. Kun la evoluo de la aferoj oni alvenis al tiu punkto, ke unu lando povu havi proprajn ekzamenojn komunajn por chiuj enlandanoj kaj kiujn trapasas chiuj ajn esperantistoj en la mondo.

-Internaciaj

Ili estas tiuj de ILEI. Supraj vortoj montras, ke ankau ekzamenoj organizataj en iu lando havas internacian fonon char ilin povas trapasi esperantistoj el diversaj aliaj landoj. La internacieco de la ekzameno devenas de la fakto, ke, kvankam la ekzameno estas de iu lando, sed tamen koncerne la rekonon, ili havas internacian animon kiel Esperanto mem. Kaj la Esperanta Civito devis malkovri ion che ALTE. Tio ghi kondukas al dua kategorio de ekzamenoj.

b)Ekzamenoj konforme al normoj de ne-esperantistaj organizajhoj

Francoj uzas sian francan por sia vivado, kaj la angloj la anglan. Kiam franco kaj anglo interparolas, neniu komprenas la alian. Aperis, ke chiu konu la lingvon de la alia. La komunikado inter popolo de diversaj landoj igas, ke ano de unu lando konu lingvojn de aliaj landoj. Diversmaniere okazos la lernado. Jen ekzistas centroj kiuj akceptas plenskreskulojn, kiuj shatas lerni la lingvon de la alia lando. Ekzemple, Germanio centro lernigas la anglan kaj ghi havas sian taksilon. Tiel estas ankau por franca centro en hispanio. Tiuj diversaj centroj pensis, ke estu komunaj kriterioj de taksado, jen do aperas la asocio ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Europo), kiuj starigis normojn por tiuj ekzamenoj. Tiun chi normaron oni nomas, en Esperanto, Komuna Europa Framo de Referenco. Esperantistoj de la Esperanta Civito trovas la aferon bona kaj shatus uzi la normojn. Ghi invitis ILEI-n al kunlaboro pere de IEK (Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI). La respondo estis negativa. La Esperanta Civito daurigas sian vojadon. Jen de la normoj de ALTE inspirighis LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Sistemo). Jam en 2004 komencighis tiuj ekzamenoj en la Civita medio. KCE do respondecas pri la ekzamenoj. Iom da tempo poste, aperis en UEA-medio intereso pri la aplikado de la normoj de ALTE. Chu reiri al la Esperanta Civito ? La respondeculoj pri la ekzamenoj tute ne povis, kaj tial devis pensi aliiel. Jen aperis ITK. Kiun rolon ghi konkrete ludas kune kun UEA. Jen vortoj de du elstaraj respondeculoj de ILEI :

Mireille GROSJEAN skribis : <>

Zsofia KORODY Aldonis : << ITK, shtata ekzamencentro en Hungario (sub la faka gvidado de Universitato ELTE) jam de la vera komenco de la KER-sistemo, de la jaro 2000 enhavas ankau Esperanton en sia ofertolisto. En 2000 ITK atingis ankau akreditigon far la hungara shtato por siaj lingvoekzamenoj, do ankau por Esperanto.

ITK ekde 1999 estis asocia, de 2004 estas plenrajta membro de ALTE (The Association of Language Testers in Europe) kaj plenumas per la t.n. Origo-tipo ekzameno chiujn rigorajn kondichojn de tiu organizo. Chiujare miloj da hungaraj Esperanto-ekzamenitoj akiras sian rekonatan lingvoatestilon lau la Komuna Europa Referenckadro.

La oficiala kontrakto inter UEA kaj ITK ebligis al la internacia Esperanto-movado transpreni la fakajn spertojn kaj la kompetentajn, lau la KER trejnitajn ekzamenantojn-korektantojn de la skribaj ekzamenoj de ITK kaj zorgi pri trejnado de nova internacia KER-ekzamenantaro. Surbaze de la jam akreditigita Origo-tipo ekzamensistemo (en niveloj B1, B2 kaj C1) eblis ellabori la unulingvan (sen traduktaskoj al la hungara) version kaj oferti tion por internacia uzo. La UEA-ITK KER ekzamenoj estas trapaseblaj de decembro 2008 kaj estas ofertataj en pluraj landoj kaj ofte dum grandaj Esperanto-renkontighoj. En 2009 ankau tiu unulingva UEA-ITK KER-ekzameno ricevis shtatan agnoskon en Hungario, do de unu el la EU-membroshtatoj>>

Tiu chi hungara centro jam ofertas ekzamenojn pri diversaj lingvoj. Lau vortoj de Mireille oni povas kompreni, ke UEA respondecas pri la Esperanta fako de ITK, dum la vortoj de Zsofia komprenigas, ke la Esperanta fako ekzistas jam antau la kunlaboro inter ITK kaj UEA. Kio farighas komunua punkto de ambau opinioj, tio estas, ke ITK zorgas ankau pri Esperanto-ekzamenoj de UEA konforme al la normoj de ALTE. Tiel la renomo/famo de la centro eniros la diplomojn. Naskighis KER-ekzamenoj, lau termino de UEA-homoj. Lau la initiatintoj, tiu kunlaboro kun ITK donas pli da valoroj al la diplomoj kompare kun tiuj de la Esperanta Civito. Chu estas tiel ? Kompareto necesas.

La normoj de ALTE proponas ses nivelojn (A1, A2, B1, B2, C1, C2). Chiujn ses okazigas la Esperanta Civito, dum KER-ekzamenoj havas nur tri nivelojn (B1, B2, C1). Respondeculo en IEK asertas al mi, ke UEA taskas al la landaj asocioj mem organizi la nivelojn A1 kaj A2. Kion pri C2 ? Neniun konvinkan respondon mi havas. Alia demando, kiu tuj aperas, temas pri la rekono de la diplomo. Vortoj de diversaj Esperantistoj klarigas, ke la kunlaboro kun ITK donas pli da graveco al la diplomoj de KER-ekzamenoj. "Chu same gravaj estas ankau la ekzamenoj A1 kaj A2, kiujn organizu la landaj asocioj mem ? Lau la samaj vortoj de la diversaj esperantistoj, ekzamenoj organizataj de Esperantistoj mem estas ne facile rekoneblaj de neesperantistoj. Tial la interveno de ITK estas prava. Se venu plia demando, tio estu : chu la rekono de la nivelo A1 kaj A2 ne estas necesa ? Kiel oni volas trakti la homojn, kiuj shatus/povas trapasi nur la nivelojn A1 kaj A2 en UEA-medio ? Chu oni asertas, ke ankau tiuj diplomoj havas saman renomon/famon, kiel tiuj de B1, B2 kaj C1 de UEA-KER ?

Se la respondo estas ne, kial do UEA-KER-ITK ne zorgas pri ili ? Se la respondo estas JES, kial do kunlabori kun ITK ? En tiu chi JESA kazo ankau ni reiras al la unua kategorio de Esperantaj ekzamenoj, kie lokighas novaj ekzamenoj lau la normoj de ALTE. Povus aperi alia demando.

Certe ekzistas lando en Europo, kies lingvo ne jam trovighas inter tiuj, kiujn koncernas la normoj de ALTE. Kiam finfine tiu lingvo aperos en ALTE, chu la lando devos kunlabori kun centro en alia lando por rekonigi la diplomojn ? Tuja reago montrus, ke UEA ne estas lando kaj tial ghi kunlaboras kun ITK. Mi tute ne estas kontrau la kunlaboro. Se ghi devus ekzisti, kia ghi estus ?

2- Ni estas kio ni estas kaj ni estu fieraj pri ghi

Esperanto ja vivas kaj ni estas Esperantistoj. Ni havas niajn ekzamenojn esperantajn, kaj chiujn en chiu lando la enlandaj esperantistoj rekonas. Plie la internaciajn ekzamenojn de UEA/ILEI chiuj ni esperantisitoj rekonas. La ekzamenojn lau la normoj de ALTE ni organizu inter ni esperantistoj kaj ni rekonos ilin. Eble iu ekstera organizajho shatus, ke estu Esperanto inter la lingvoj en kiuj ghi ekzamenas. Tiam estos kontrakto inter ni kaj la organizajho. La fronto de la diplomo havu la informojn pri nia organizo. Nia movado estas grava, forta kaj estu respektata de aliaj. Mi ne bone komprenas tion, kion diris Renato ke ITK-homoj ekzamenis lin. Kial ? Ni donu al ni nian valoron kaj per niaj seriozaj laboroj neesperantistoj rekonas tiun chi valoron.

Se nun en nia lando iu shatus instruigi Esperanton en sia lernejo, tiu rekte rilatos ne kun iu centro neesperantista, kiu donas diplomojn pri Esperanto, sed tiu rilatos rekte kun la enlanda E-asocio. Se nun ni bezonas iun kiu instruu la francan en Togolandon, inter franco kaj homo lerninta francan che ITK, kiun oni elektu ? Rapida respondanto elektos la francon.

Mi havas la impreson, ke nia movado estas subtaksata. Ni donu al ghi ghian veran valoron. Ni kunlaboru, sed en la kunlaborado chiu parto konsideru la utilecon/kapablojn de la alia, ke sen unu au la alia la kunlaboro ne fruktodonos au tute ne ekzistos. Kune ni konkludu ion pri la ekzamenoj en Esperantujo

3- Chu nun almenau provizore konkludi pri EKZAMENOJ en Esperantujo ?

En Togolando ni uzas la francan kiel oficialan lingvon. La lernsistemo en la lando estas starigita surbaze de tiu de Francio. Tiel estas ankau en aliaj franclingvaj landoj kiel Kotidivuaro, Gabono, Benino, Gvineo Konakrio, ktp. Tamen la diplomoj en tiuj landoj estas ne egale aprezataj. La diplomo pri studfino en gimnazioj de tiuj landoj estas abiturienta (BAC en la franca). Kvankam estas BAC en tiuj landoj kaj ankau en Francio, tiuj BAC-oj havas ne la saman valoron antau eksteruloj, ech inter tiuj landoj mem. La togolanda BAC estas pli aprezata ol la Benina, tamen ankau en tiu chi lando estas BAC. Kvankam en Togolando estas BAC kaj tiel ankau en Gabono, tamen la kandidatoj ne traktas samajn testojn kaj la ekzamenkondichoj estas ne samaj. Lau mi, tiel estas ankau nun pri la ekzamenoj lau CEFR, kiun UEA-ITK nomas KER kaj la Esperanta Civito KEFR. Mi disponigas al Zsofia parton de la pagho de ALTE, kie aperas, ke ankau KCE estas "Affiliate Institutional". Mi tute ne diras, ke UEA-ITK ne estas "affiliate institutional". Mia sola problemo temas pri la rolo de ITK. Certe tio ne povas ne havi financajn influojn. C1-ekzameno de KCE kaj C1-ekzameno de UEA-ITK-KER estas sama C1-ekzameno antau ALTE. La malon mi ne povas nun kredi. Se iu pensas, ke la kunlaboro kun ITK igas la ekzamenon ankau hungara, kaj pro sia hungareco, ghi estos rekonebla, mi nun permesas al mi diri, ke tio estas nur literaturo. Kiel BAC togolanda kaj BAC Kongolanda estas nur BAC, tiel ankau C1-ekzameno de KCE kaj C1-ekzameno de UEA-ITK-KER estas nur C1-ekzameno che ALTE. Eble mi povos nun ion diri al gesamideanoj, kiuj subtaksas unu el KEFR kaj KER profite al la alia. Lau mi, ne estu tiel. Ili estas samaj.

Chiuj esperantistoj estas liberaj havi sian diplomon che KER au che KEFR. Ghis iuj konvinkos min, ke ne estas tiel, mi rekomendas al chiuj trapasi la ekzamenojn de ALTE, kiuj plachas al ili. Mi mem pli shatas ekzamenojn organizatajn nur de esperanto-organizajhoj por esperantistoj.

Nun en Esperantujo oni organizas ekzamenojn lau la normoj CEFR de ALTE. KCE kaj UEA-ITK tion faras nun. Certe iam ankau aliaj E-organizajhoj povos aldonighi. Nenie estas devige, ke unu lingvo estu reperezentita de unu institucio che ALTE. Mi legis sur la pagho de ALTE, ke estas pluraj institucioj pri la franca lingvo. Kial oni volas, ke estu escepto por Esperanto. UEA faru sian ekzamenon kunlabore nun neesperantista organizajho, kaj KCE faru siajn nur kun esperantistaj organizajhoj. Chiu esperantisto faru sian elekton.

Tutkore mi dankas la Esperantistojn, kiuj unuaj malkovris ALTE, kaj farighis "Affiliate Institutional". Tiu chi danko iras al Esperanta Civito. Plie, gratulojn al UEA, kiu poste sekvis la Esperantan Civiton, kaj siamaniere farighis "Affiliate Institutional". Antaugratulojn kaj antaudankon al aliaj E-organizajhoj, kiuj sekvos poste. Sed estus bone, ke nur Esperantistoj/esperanto-organizajhoj zorgu pri la ekzamenado.