Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Monda Socia Forumo 2006 - Bulteno de la 27-a de oktobro 2005 (kun Oftaj Demandoj)
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
19a novembro 2005

MSF 2006

Bulteno de la 27-a de oktobro 2005

Enhavo

- 1. Limdato por enskribi agadojn prokrastita ĝis la 15-a de novembro

- 2. Oftaj demandoj pri la plurcentra MSF 2006

- 3. Temoj en Karaĉio kaj Bamako

- 4. Alsendo de la partopren-atesto pri la MSF 2005 nur la 4-an de novembro

- 5. Agendo de la sociaj forumoj tra la mondo

1. Limdato por enskribi agadojn prokrastita ĝis la 15-a de novembro

La enskribo de agadoj en la plurcentra MSF 2006, kiu okazos en la urboj Bamako (Malio), Karakaso (Venezuelo) kaj Karaĉio (Pakistano), en januaro 2006, estas daŭrigata ĝis la 15-a de novembro 2005. Gravas ke la organizoj provu enskribi sin kiom eble plej frue, por eviti la mankojn de la sistemo kaŭzataj de abundego da aliroj kiuj ĝenerale okazas proksime de la limdato. Pli ol 360 agadoj estas jam enskribitaj. Alklaku ĉi tie por vidi ĉiujn etapojn sekvendajn por enskribi sin. Vi trovos en la suba teksto ankaŭ la respondojn al viaj plej oftaj demandoj.

1. Plej oftaj demandoj pri la plurcentra MSF 2006

Kial la MSF 2006 nomiĝas « plurcentra » ?

La sesa MSF, kiu okazos en januaro 2006, estos plurcentra, tio signifas ke ĝi okazos malcentralizite, en diversaj lokoj de la mondo. Tri urboj servas kiel sidejoj por la MSF 2006 : Bamako (Malio – Afriko), Karakaso (Venezuelo – Ameriko) kaj Karaĉio (Pakistano – Azio). Organiza Komitato (OK) estas starigita por ĉiu evento. Ĉiu OK posedas sian propran organiz-oficejon. Alklaku ĉi tie por akiri iliajn adresojn.

Kiam precize okazos la MSF 2006 ?

La evento de Bamako okazos de la 19-a ĝis 23-a de januaro 2006. La eventoj de Karakaso kaj Karaĉio okazos de la 24-a ĝis la 29-a de januaro 2006. La ebleco realigi komunan ago-tagon, la 23-an aŭ la 24-an de januaro, estas diskutata.

Ĉu ekzistos junular-tendaro ?

Junular-tendaro estas planita en Karakaso kaj en Bamako. Pri Karaĉio ankoraŭ ne disponeblas informo. La detaloj estos sciigataj de la respektivaj organiz-komitatoj de ĉiu evento.

Kiuj estos la loĝ-opcioj ? Ĉu ekzistos solidara kaj alternativa loĝado ?

Ĉiu partoprenanto (ĉu delegitoj de organizoj aŭ individuoj) respondecas pri sia loĝado. Depende de la respektivaj organiz-komitatoj, disponeblos solidara kaj alternativa loĝado por ĉiu plurcentra MSF. Informoj pri tio baldaŭ disponeblos en la teksejo de ĉiu evento.

Ĉu ekzistos grup-vojaĝo organizita por la plurcentraj eventoj ?

Ne. Laborgrupo (LG) konsistanta el entoj de la organiz-komitato de la MSF 2005 ellaboras nun tiusencan proponon por la Karakasa evento. Pli da informoj pri tiu temo troviĝas en la teksejo ekde kiam ili disponeblos.

Plej oftaj demandoj pri la enskriboj

Kie mi povas enskribi agadojn ?

Rendevuo en la teksejo pri enskribo de agadoj. Vi havas unue du manierojn por tion fari

a) vi povas rekte iri al la teksejo www.wsf2006.org (jam disponebla)

b) tra la teksejo de ĉiu plurcentra evento, kiu ĝis nun estas en stato de preparo, kie vi trovos ĉiujn necesajn informojn : Karakaso (www.forosocialmundial.org.ve), Bamako (www.fsmmali.org) aŭ Karaĉio (www.wsf2006karachi.org)

Kiuj estas la sekvendaj etapoj por enskribi agadojn en la MSF 2006 ?

a) Unue, enskribu vin kiel individuon (http://www.wsf2006.org/french por franclingvanoj, http://www.wsf2006.org/englisch por anglalingvanoj, http://www.wsf2006.org/ por hispanlingvanoj)

b) Poste enskribu vian organizon

c) Plenigu poste la formularon kiu entenas informojn pri la agado(j) kiu(j)n via organizo realigos. Tiuj povas referenci la sidejojn de la MSF (la opcioj estas Bamako, Karakaso aŭ Karaĉio) aŭ la procezon mem (opcio « Ĝenerala »). Por tion fari, post esti enskribinta organizon, alklaku en la menuo « Aldoni agadojn » (france « Ajouter des activités ») kiu troviĝas maldekstre sur via ekrano. Plenigu poste la slipon kiu entenas la petatajn informojn.

ĉ) Kaze ke via organizo ne posedas ĉiujn informojn pri la agado(j), eblos ĝisdatigi la formularon poste. Por tion fari, vi devas alklaki « Modifi agadojn » (france « Modifier des activités »). Poste certigu vin ke en la tabelo aperu la titolo de la agado kiun vi volas modif kaj alklaku « Modifi » (france « Modifier »). Kiam vi estas fininta viajn modifojn, iru al la fino de la formularo kaj alklaku « Sendi » (france « Envoyer »).

Atentu : la modifoj devas esti farataj en la sama lingvo en kiu vi plenigis unue la formularon. (Ekz-e, se vi elektis la hispanlingvan interfacon kiam vi plenigis la formularon, vid devas elekti la samlingvan interfacon por fari la modifojn).

Kiu povas enskribi sin por agadoj ?

Nur la organizoj povas proponi agadojn, la individuoj ne.

Ankoraŭ ne ekzistas specifa informo pri kriterioj por kulturaj agadoj. En la momento, nur organizoj aŭ grupoj povas enskribi tiajn agadojn.

Kiu estas la limdato por enskribi agadojn ?

La enskribo de agadoj finiĝas la 15-an de novembro 2005. Post tiu dato, eblos ankoraŭ modifi ĉiujn kampojn de la agad-formularo.

En kiuj lingvoj disponeblas la teksejo ?

La teksejo disponeblas en la angla, en la franca kaj en la hispana.

Kie mi povas konsulti la enskribitajn agadojn ?

La listo de la enskribitaj agadoj disponeblas en la teksejo : http://www.wsf2006.org/french/org_a... (en la angla).

Atentu : por aliri al ĉiuj enskribitaj agadoj, necesas alklaki la tabelon kaj uzi la sagojn de la klavaro por videbligi la aliajn liniojn – aŭ uzi la ruluman propran de la tabelo (kaj ne tiun de via krozilo).

Ĉu okazis konsultado pri temoj pri la MSF 2006 ?

Jes, tem-konsultado estis farita pri la plurcentra MSF sidejo Ameriko kaj ankaŭ pri la Socia Forumo de Ameriko, kiu okazos en Karakaso, Venezuelo. Alklaku ĉi tie por konsulti la rezultojn.

Por Bamako kaj Karaĉio, ekzistas listo antaŭdifinita de la instancoj de la respektivaj forumoj. Krome, la enskribo de agadoj mem kondukos al la difino de novaj temoj.

Mi enskribis mian organizon en la teksejo http://www.wsf2006.org/french/. Ĉu tio signifas ke mia organizo estas aŭtomate enskribita en la MSF 2006 en Karakaso, Karaĉio kaj/aŭ Bamako ?

Ne. La enskribo de organizoj kaj de ĝiaj delegitoj kaj de individuoj kiuj ne estas ligitaj al entoj devas fari tion en la respektivaj teksejoj de ĉiu plurcentra MSF, kiuj estas ankoraŭ en la stato de preparo : Karakaso (www.forosocialmundial.org.ve), Bamako (www.fsmmali.org) aŭ Karaĉio (www.wsf2006karachi.org). La teksejo (http://www.wsf2006.org/french/) estas nur ilo por enskriboj kaj por preparo de agadoj por la tri eventoj.

Kie oni devas enskribi entreprenojn kaj libervolulojn ?

Tiuj enskriboj devas esti farataj en la tri respektivaj teksejoj de la plurcentra MSF, same kiel la enskribo de organizoj kaj de ties delegitoj kaj de individuoj neligitaj kun ia ento.

Kiom kostas la enskribo de organizoj kaj de individuoj en la MSF 2006 ?

Ĉiu organiz-komitato difinos la enskribo-kostojn por organizoj kaj individuoj. La enskribo-kostoj disponeblos en nia teksejo ekde kiam ili estos determinitaj.

Kiuj estas la eblecoj kontakti ĉiun eventon de la plurcentra MSF 2006 ?

Bamako (Mali) : espaceforum@afribone.net.ml

Karakaso (Venezuelo) : fsmcaracas@forosocialamericas.org kaj fsa@forosocialamericas.org

Karaĉio(Pakistano) : mail@wsf2006karachi.org.

Ĉu eblas prepari agadojn uzante la teksejon ?

Jes, tiu teksejo faciligos la renkontiĝon de organizoj el la tuta mondo por komuna preparado de agadoj, por la agadoj de la MSF 2006 kiel ankaŭ por tiuj ligitaj kun la procedo. Baldaŭ eblos formi diskutgrupojn per ligoj inter la diversaj agadoj.

Kiujn uzeblecojn havas la teksejo ?

La organizoj enskribitaj en la teksejo povos :

- inviti aliajn organizojn partopreni en la teksejo kaj prepari komunajn agadojn

- trovi la organizojn kiuj interesiĝas pri la samaj temoj

- serĉi organizojn kiuj posedas similajn agadkampoj

- kontakti organizojn por starigi komunajn ligojn

- inviti aliajn organizojn kune prepari agado(j)n aŭ eĉ kunfandi similajn proponojn en unu solan

- ligi « fenestrajn » agadojn (kiuj realigeblas samtempe en unu aŭ pluraj plurcentraj forumoj)

- en la kazoj de Bamako (Malio) kaj Karaĉio (Pakistano), proponi temajn aksojn por ambaŭ eventoj.

3. Temoj de Karaĉio kaj de Bamako

Konsultu ĉi-sube la temajn aksojn de la eventoj de la MSF 2006 okazontaj en Bamako kaj en Karaĉio :

Plurcentra MSF 2006 - Bamako (Malio) - sidejo Afriko

1. Milito, sekureco kaj paco

2. Tutmondigita liberalismo : mondskala rasdisigo kaj paŭperiĝo

3. Marĝenigo de la kontinento kaj marĝenigo de la popoloj, Migradoj, Rompo de la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj

4. Agreso kontraŭ la kamparanaj socioj

5. Alianco inter la patriarĥato kaj la novliberalismo kaj marĝenigo de la luktado de la virinoj

6. Kulturo, komunikiloj kaj komunikado : kritiko kaj rekonstruado, simbolaj perfortoj kaj ekskludoj

7. Detruo de la ekologiaj sistemoj, biologia diverseco kaj kontrolado de la resursoj

8. Internacia ordo : Unuiĝintaj Nacioj, internaciaj institucioj, internacia juro, rekonstruado de la Suda fronto

9.Internacia komerco, ŝuldo kaj ekonomiaj kaj socialaj politikoj

10. La alternativoj kiuj ebligos demokratiajn avancojn, socian progreson kaj respekton por la suvereneco de la popoloj kaj por la internacia juro

Plurcentra MSF 2006 - Karaĉio (Pakistano) - sidejo Azio

A. Imperiismo, militizado, regionaj armitaj konfliktoj kaj pacmovadoj.

B. Rajto je naturresursoj, kontrolado kaj privatigo kaj translimaj konfliktoj

C. Disvolvado de la komerco kaj tutmondigo

D. Socia justeco, homrajtoj kaj reg-maniero

E. Ŝtato kaj religio, plurismo kaj fundamentismo

F. Nacio, civitaneco kaj etnaj kaj kulturaj identecoj

G. Disvolvo-strategioj, malriĉeco, senlaboreco kaj delokiĝo de loĝantaro

H. Moviĝo de homoj kaj alternativaj strategioj

I. Virinoj, patriarĥato kaj socia ŝanĝo

J. Medio, ekologio kaj vivmanieroj

Atentu ! La vicliteroj ne sekvas la Esperantan alfabeton !

Plurcentra MSF 2006 - Karaĉio (Pakistano) - sidejo Azio

A. Imperiismo, militizado, regionaj armitaj konfliktoj kaj pacmovadoj

B. Rajto je naturresursoj, kontrolado kaj privatigo kaj translimaj konfliktoj

C. Disvolvado de la komerco kaj tutmondigo

D. Socia justeco, homrajtoj kaj reg-maniero

E. Ŝtato kaj religio, plurismo kaj fundamentismo

F. Nacio, civitaneco kaj etnaj kaj kulturaj identecoj

G. Disvolvo-strategioj, malriĉeco, senlaboreco kaj delokiĝo de loĝantaro

H. Moviĝo de homoj kaj alternativaj strategioj

I. Virinoj, patriarĥato kaj socia ŝanĝo

J. Medio, ekologio kaj vivmanieroj

Atentu ! La vicliteroj ne sekvas la Esperantan alfabeton !

Ĝeneralaj temoj

- Imperiisma tutmondigo

- Patriarĥato

- Kastoj, rasismo kaj sociaj ekskludoj

- Religia sektismo, identec-politiko, fundamentismo

- Militismo kaj paco

4. Alsendo de atesto de partopreno en la MSF 2005 nur la 4-an de novembro

Atentu ! La alsendo de la atesto de partopreno en la MSF 2005 okazos senmanke la 4-an de novembro 2005. Se vi tiudate ankoraŭ ne estos ricevinta ĝin, bonvolu avizi nin skribante retadreson al : inscricoes2005@forumsocialmundial.org.br.

5. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

- Maldekstra forumo de la junularo, Cruz Alta, Brazilo, de la 11-a ĝis la 15-a de novembro 2005

- Socia Forumo Niĝerio, Lagos-Abeokuta Expressway, Iyana Ipaja, de la 14-a ĝis la 18-a de novembro 2005

- Socia Forumo Melburno, Melburno, Aŭstralio, la 19-an kaj 20-an de novembro 2005

- Socia Forumo Ĉilio, de la 19-a ĝis la 21-a de novembro 2005

- I Socia Forumo Kebekio, Kebeko, Kanado, de la 25-a ĝis la 27-a de novembro 2005

- VI Centramerika Forumo, San José, Kostariko, de la 12-a ĝis la 14-a de decembro 2005

- III Socia Forumo de Eburbordo, decembro 2005

- Magreba prepara asembleo, Bouznika, Maroko, de la 13-a ĝis la 15-a de januaro 2006

- VI Forumo de la lokaj aŭtoritatoj, Karakaso, Venezuelo, la 23-an kaj 24-an de januaro 2006

- 1-a Dunacia Tendaro Brazilo-Urugŭajo, Barra do Chuí, Brazilo kaj Barra do Chuy/Rocha, Urugŭajo, de la 24-a ...

- Socia Forumo Danlando, Kopenhabo, Danio, de la 3-a ĝis la 5-a de februaro 2006

- Monda Forumo de Paco, Vankuvero, Kanado, 2006

Alklaku ĉi tie por vidi la kompletan liston, la kontaktojn kaj pliajn informojn.

Oficejo de la Monda Socia Forumo en San-Paŭlo Adreso : Rua General Jardim, 660, 8 andar, São Paulo - SP - Brazilo Cep : 01223-010 Retpoŝto : fsminfo@forumsocialmundial.org.br Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

Bulteno MSF


Esperantigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS)