Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Manifesto de konsternitaj ekonomikistoj
16a februaro 2011

Enkonduko

La monda ekonomia reprogreso, ebligita per giganta enigo de ŝtataj elspezoj en la ekonomian cirkviton (de Usono ĝis Ĉinio), estas malfirma sed efektiva. Nur unu kontinento postrestas : Eŭropo. Retrovi la vojon al la kresko ne plu estas ĝia politika prioritato. Ĝi ekiris alian vojon : tiun de la batalo kontraŭ la ŝtataj deficitoj.

En la Eŭropa Unio, tiuj deficitoj estas ja altaj – 7 % meze en 2010 – sed multe malpli ol la 11 % de Usono. Kiam iuj usonaj ŝtatoj kun ekonomía pezo pli granda ol tiu de Greklando, ekzemple Kalifornio, estas kvazaŭ en bankroto, la financaj merkatoj decidis spekuli pri la suverenaj ŝuldoj de la eŭropaj landoj, kaj aparte de la sudeŭropaj. Eŭropo estas kaptita en sia propra institucia kaptilo : la ŝtatoj devas deprunti de privataj financaj institucioj, kiuj akiras malaltkostajn disponeblaĵojn de la Eŭropa Centra Banko (ECB). La merkatoj tiel tenas la ŝlosilon de la financado de la ŝtatoj. En tiu situacio, la malesto de eŭropa solidareco estigas spekuladon, tiom kiom la taksaj agentejoj rolas por pligrandigi la malfidon. Necesis la malaltigo, la 15-an de Junio, de la noto de Greklando fare de la agentejo Moody’s, por ke la eŭropaj regantoj retrovu la vorton „neracieco”, kiun ili tiom uzis komence de la krizo de la riskopruntoj. Same, oni malkovras, ke Hispanio estas multe pli minacata per la malforteco de sia kreska modelo kaj de sia banka sistemo ol per sia ŝtatŝuldo.

Por „trankviligi la merkatojn”, eŭrostabiliga fonduso estis improvizita, kaj drastaj planoj, ofte blindaj, por redukti la ŝtatŝuldon, estis lanĉitaj en tuta Eŭropo. La ŝtatoficistoj estas la unue trafitaj, inkluzive en Francio, kie la altigo de la pensikotizoj estos maskita malaltigo de ilia salajro. La nombro de la ŝtatoficistoj malkreskas ĉie, minacante la ŝtatajn servojn. La socialaj monatribuoj, de Nederlando ĝis Portugalio tra Francio kun la nuna reformo de la pensioj, estas survoje al grava redukto. La senlaboreco kaj la malfirmeco de la dungeco sendube kreskos en la venontaj jaroj. Tiuj decidoj estas nerespondecaj laŭ politika kaj socia vidpunkto, kaj eĉ laŭ nura ekonomia vidpunkto.

Tiu politiko, kiu tre provizore reduktis la spekuladon, jam havas tre negativajn socialajn konsekvencojn en multaj eŭropaj landoj, kaj aparte por la junularo, la laboristaro kaj la plejmalfortuloj. Fine ĝi aktivigos la streĉojn en Eŭropo kaj tiel minacos la eŭropan konstruadon mem, kiu estas multe pli ol ekonomia projekto. Ekonomio estas konsiderata ja je la servo de la konstruado de demokratia, pacigita kaj unuigita kontinento. Anstataŭ tio, formo de diktaturo de la merkatoj sin trudas ĉie, kaj aparte nun en Portugalio, en Hispanio kaj en Greklando, tri landoj, kiuj estis diktaturoj ankoraŭ komence de la 1970-aj jaroj, tio estas antaŭ apenaŭ kvardek jaroj.

Interpreti tion kiel la deziron „trankviligi la merkatojn” de la timigitaj regantoj, aŭ kiel bonan pretekston por trudi la elektojn diktitajn de la ideologio, la submetiĝo al tiu didakturo ne estas akceptebla, tiom ĝi pruvis sian ekonomian senefikecon kaj sian detruan potencon politikan kaj socialan. Vera demokratia debato pri la elektoj de ekonomia politiko devas esti malfermita en Francio kaj en Eŭropo. Plej multaj ekonomikistoj, kiuj intervenas en la publika debato, faras tion por pravigi aŭ raciigi la submetiĝon de la politikistoj al la postuloj de la financaj merkatoj. Certe ja, la ŝtatpotenco devis ĉie improvizi kejnzismajn relanĉajn planojn kaj eĉ kelkfoje provizore ŝtatigi bankojn. Sed ili volas kiel eble plej frue fermi tiun parentezon. La novliberala programo estas ĉiam konsiderata kiel la nura legitima, malgraŭ siaj evidentaj fiaskoj. Fondita sur la hipotezo de la efikeco de la financaj merkatoj, ĝi rekomendas la redukton de la ŝtatŝuldo, la privatigon de ŝtataj servoj, la fleksebligon de la labormerkato, la liberigon de la komerco, de la financaj servoj kaj de la kapitalmerkatoj, la kreskigon de konkurenco ĉiam kaj ĉie …

Kiel ekonomikistoj, ni estas konsternitaj konstati ke tiuj politikoj estas ĉiam aktualaj kaj ke iliaj teoriaj fundamentoj ne estas redebatataj. La argumentoj antaŭmetataj de tridek jaroj por orienti la decidojn de la eŭropaj ekonomiaj politikoj tamen frakasiĝis kontraŭ la faktoj. La krizo rivelis la dogman kaj senbazan karakteron de plej multaj asertataj evidentaĵoj ĝisnaŭze ripetataj de la decidantoj kaj ties konsilantoj. Se temas pri efikeco kaj racieco de la financaj merkatoj, pri neceso pritranĉi la elspezojn por redukti la ŝtatŝuldon, aŭ pri plifortigo de la „pakto pri stabileco”, necesas pridemandi tiujn falsajn evidentaĵojn kaj montri la plurecon de la eblaj elektoj rilataj al ekonomia politiko. Aliaj elektoj estas eblaj kaj dezireblaj, kondiĉe unue malstreĉi la premon truditan de la financa industrio al la ŝtataj politikoj.

Ĉi-sube ni faras kritikan prezenton de dek postulatoj, kiuj daŭre inspiras ĉiutage la decidojn de la ŝtataj potencoj ĉie en Eŭropo, malgraŭ la pikaj malkonfirmoj venintaj de la financa krizo kaj de ties sekvoj. Temas pri falsaj evidentaĵoj, kiuj inspiras maljustajn kaj neefikajn decidojn, kontraŭ kiuj ni prezentas dudek du kontraŭproponojn por debato. Ĉiu el ili ne ĉiam ricevas la unuanimecon de la subskribintoj de tiu teksto, sed ili devas estis serioze konsiderataj, se oni volas elirigi Eŭropon el la senelirejo.

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 1 : LA FINANCAJ MERKATOJ ESTAS EFIKAJ

Nuntempe, fakto trudiĝas al ĉiuj observantoj : la supera rolo, kiun ludas la financaj merkatoj en la ekonomia funkciado. Tio estas la rezulto de longa evoluo, kiu komenciĝis fine de la 1970-aj jaroj. Kiamaniere oni mezuras ĝin, tiu evoluo signas klaran rompon, tiom kvantan kiel kvalitan, kompare al la antaŭaj jardekoj. Sub la premo de la financaj merkatoj, la tuta reguligo de kapitalismo profunde transformiĝis, naskante novan formon de kapitalismo, kiun iuj nomis „hereda kapitalismo”, „financa kapitalismo” aŭ ankaŭ „novliberala kapitalismo”.

Tiuj mutacioj trovis en la hipotezo de informa efikeco de la financaj merkatoj sian teorian ĝustiĝon. Laŭ tiu hipotezo, gravas disvolvi la financajn merkatojn, agi por ke ili funkciu kiel eble plej libere, ĉar ili konsistigas la solan mekanismon por efika atribuo de la kapitalo. La politikoj kondukataj kun obstinego dum tridek jaroj konformas al tiu rekomendo. Temis pri la starigo de financa merkato, monde integrita, sur kiu ĉiuj aktoroj (entreprenoj, familioj, ŝtatoj, financaj institucioj) povas interŝanĝi ĉiujn kategoriojn de valorpaperoj (akcioj, obligacioj, ŝuldoj, derivitaĵoj, valutoj) por ĉiuj templimoj (longa, mezlonga, mallonga). La financaj merkatoj pli kaj pli similas al la merkato „sen frotado” de la manlibroj : la ekonomika parolado sukcesis krei realaĵon. Ĉar la merkatoj estas pli kaj pli „perfektaj”, laŭsignife de la superrega ekonomika teorio, la analizistoj kredis, ke la financa merkato estis fariĝinta por ĉiam multe pli stabila ol estintece. La „granda modereco” – tiu periodo de ekonomia kresko sen altigo de la salajroj, kiu okazis en Usono de 1990 ĝis 2007 – ŝajnis konfirmi tion.

Ankoraŭ nuntempe, la G20 persistas en la ideo, ke la financaj merkatoj estas la bona mekanismo por la kapitala atribuo. La supereco kaj la integreco de la financaj merkatoj plu estas la finaj celoj, kiujn celas la nova financa reguligo. La krizo estas interpretata, ne kiel neevitebla rezulto de la logiko de la malreguligitaj merkatoj, sed kiel la rezulto de la mahonesteco kaj nerespondeco de iuj financaj aktoroj malbone kontrolataj de la ŝtatpotencoj.

Tamen, la krizo ja montris ke la merkatoj ne estas efikaj, kaj ke ili ne ebligas efikan atribuon de la kapitalo. La konsekvencoj de tiu fakto rilataj al reguligo kaj ekonomia politiko estas gravegaj. La teorio pri efikeco baziĝas sur la ideo, ke la investantoj serĉas kaj trovas la plej fidindan informon pri la valoro de projektoj, kiuj konkurencas por trovi financadon. Laŭ tiu teorio, la prezo, kiu formiĝas sur iu merkato, spegulas la juĝojn de la investantoj kaj sintezas la tuton de la haveblaj informoj : ĝi konsistigas do bonan taksaĵon de la vera valoro de la valorpaperoj. Tiu valoro estas supozata resumi la kompletan informon necesan por orienti la ekonomian agadon kaj tiel la socian vivon. Tiel, la kapitalo investiĝas en la plej profitaj projektoj kaj forlasas la malplej efikajn. Tio estas la centra ideo de tiu teorio : la financa konkurenco produktas ĝustajn prezojn, kiuj konsistigas fidindajn signalojn por la investantoj kaj efike orientas la ekonomian disvolvon.

Sed la krizo ĵus konfirmis la diversajn kritikajn esplorojn, kiuj ekdubigis tiun postulaton. La financa konkurenco ne necese produktas ĝustajn prezojn. Plej malbone : la financa konkurenco ofte estas malstabiliga kaj kondukas al ekscesaj kaj neraciaj prezevoluoj : la financaj vezikoj.

La plej grava eraro de tiu teorio pri efikeco de la financaj merkatoj kuŝas en la transpono al la financaj produktoj de la konata teorio de la ordinarvaraj merkatoj. Sur tiuj lastaj, la konkurenco estas parte memreguliga pro tio, kion oni nomas la „regulo” de la oferto kaj mendo [propono kaj postulo] : kiam la prezo de varo kreskas, tiam la produktantoj kreskigas sian oferton kaj la aĉetantoj reduktas sian mendon, tiam la prezo malaltiĝas kaj revenas proksime al sia ekvilibra nivelo. Alidirate, kiam la prezo de varo kreskas, retenaj fortoj tendencas bremsi kaj poste inversigi tiun kreskon. Konkurenco produktas tion, kion oni nomas „negativaj retroagoj”, retenaj fortoj, kiuj agas inverse de la origina okazaĵo. La ideo pri efikeco naskiĝas de rekta transpono de tiu mekanismo al la financaj merkatoj.

Sed, por tiuj lastaj, la situacio tre malsimilas. Kiam la prezo kreskas, ofte observeble estas, ne malkresko sed kresko de la mendo ! Ĉar la kresko de la prezo signifas pli altan profiton por tiuj, kiuj posedas la valorpaperon, pro la estigita plusvaloro. La kresko de la prezo allogas novajn aĉetantojn, kio plikreskigas la originan kreskon. La pluspromesoj instigas la transakciistojn ankoraŭ amplifi la movon. Ĝis la incidento, neantaŭvidebla sed neevitebla, kiu inversigas la anticipojn kaj kondukas al la frakasiĝo. Tiu fenomeno, konata kiel tiu de la ŝafoj de Panurgo, estas procezo kun „pozitivaj retroagoj”, kiuj pligravigas la malekvilibrojn. Tio estas la spekula veziko : akumula kresko de la prezoj, kiu nutras sin mem. Tiu tipo de procezo ne produktas ĝustajn prezojn, sed male neadekvatajn prezojn.

La supera pozicio akirita de la financaj merkatoj do ne povas konduki al iu ajn efikeco. Eĉ pli, ĝi estas konstanta fonto de nestabileco, kiel klare montras la seninterrompa serio de vezikoj, kiujn ni konis de dudek jaroj : Japanio, sudorienta Azio, Interreto, ekstaraj merkatoj, konstruado, valorpaperigo. La financa nestabileco montriĝas ankaŭ per ampleksa fluktuado de la valutkurzoj kaj de la borso, evidente sen rilato kun la fundamentoj de la ekonomio. Tiu nestabileco, naskiĝinta de la financa sektoro, disvastiĝas al la reala ekonomio per multaj mekanismoj.

Por redukti la neefikecon kaj nestabilecon de la financaj merkatoj, ni sugestas kvar proponojn :

Propono n-ro 1 : strikte septi la financajn merkatojn kaj la agadojn de la financaj aktoroj, malpermesi al la bankoj spekuli por si mem, por eviti la disvastiĝon de la vezikoj kaj frakasiĝojn,

Propono n-ro 2 : redukti la disponeblecon kaj la malstabiligan spekuladon per kontroloj pri la kapitalmovoj kaj per impostoj pri la financaj transakcioj,

Propono n-ro 3 : limigi la financajn transakciojn al tiuj respondaj al bezonoj de la reala ekonomio (ekzemple : CDS nur por la certigitaj posedantoj de valorpaperoj, ktp.),

Propono n-ro 4 : plafonigi la laborenspezojn de la transakciistoj

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 2 : LA FINANCAJ MERKATOJ ESTAS BONAJ POR LA EKONOMIA KRESKO

La financa integrado portis la povon de la financo al ĝia zenito pro la fakto ke ĝi unuigas kaj centrigas la kapitalisman proprietaĵon je monda skalo. Ekde nun, ĝi decidas pri la profitecaj normoj postulataj de ĉiuj kapitaloj. La projekto estis ke la merkata financo anstataŭu la bankan financadon de la investoj. Projekto, kiu fiaskis, ĉar hodiaŭ, entute, ne estas la akciuloj, kiuj financas la kompaniojn, sed inverse. Tamen, la regado de la entreprenoj profunde aliiĝis por atingi la profitecajn normojn de la merkato. Kun la altiĝo de la akciulara valoro, sin trudis nova organizo de la entreprenoj kaj de ties administrado, elpensita por la nura servo al la akciulo. La ideo de komuna intereso propra al ĉiuj partoprenantoj ligitaj al la entrepreno malaperis. La regantoj de kompanioj borse kvotataj estas komisiitaj unue por kontentigi la deziron de la akciuloj pliriĉiĝi kaj nur por tio. Konsekvence, ili mem ĉesas estis salajruloj, kiel montras la supermezura altiĝo de iliaj laborenspezoj. Kiel diras la teorio de la „agentejo”, la celo estas ke la interesoj de la regantoj konverĝu ekde nun kun tiuj de la akciuloj.

La ROE (angle : return on Equity, „profito de la propra kapitalo”) de 15 % ĝis 25 % estas nun la normo, kiun trudas la potenco de la financo al la entreprenoj kaj al la dungitoj. La disponebleco estas la ilo de tiu potenco, ebliganta je iu ajn momento al la nekontentigitaj kapitaloj, iri aliloken. Fronte al tiu potenco, la dungitaro same kiel la politika suvereneco troviĝas, pro ilia oniĝo, en malsupera stato. Tiu malekvilibra situacio kondukas al neraciaj profitecaj postuloj, ĉar ili bremsas la ekonomian kreskon kaj kondukas al konstanta kresko de la enspezaj neegalaĵoj. Iuflanke, la profitecaj postuloj forte inhibicias la investadon : ju pli la postulata profito estas alta, des pli malfacile estas trovi projektojn kapablajn kontentigi ilin. La investaj elcentoj restas historie malaltaj en Eŭropo kaj en Usono. Aliflanke, tiuj postuloj estigas konstantan premon malsupren al la salajroj kaj la aĉetpovo, kio ne favoras la postulon. La samtempa bremsado de la investado kaj de la konsumado kondukas al malforta kresko kaj al endemia senlaboreco. Tiu tendenco estis kontraŭita en Britio kaj Usono per disvolvo de familiŝuldoj kaj per financaj vezikoj, kiuj kreas fiktivan riĉecon kaj ebligas konsumkreskon sen salajroj, sed kiuj finiĝas per frakasiĝoj.

Por forigi la negativajn efikojn de la financaj merkatoj sur la ekonomia agado, ni almetas tri proponojn por debato.

Propono n-ro 5 : signifike plifortigi la kontraŭpovojn en la entreprenoj por devigi la estrarojn konsideri la interesojn de ĉiuj partoprenantoj.

Propono n-ro 6 : forte kreskigi la impostadon de la trealtenspezuloj por senkuraĝigi la kuron al neelteneblaj profitoj.

Propono n-ro 7 : redukti la dependon de la entreprenoj de la financaj merkatoj, disvolvante ŝtatpotencan politikon pri kredito (malaltaj interezoj por la socialaj kaj primediaj prioritataj agadoj).

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 3 : LA MERKATOJ ESTAS BONAJ TAKSANTOJ PRI LA SOLVENTECO DE LA ŜTATOJ

Laŭ la subtenantoj de la efikeco de la financaj merkatoj, la merkatkomisiitoj konsiderus la objektivan situacion de la publikaj financoj por taksi la riskon subskripcii al ŝtata prunto. Ni rigardu al la greka kazo : la financaj komisiitoj kaj la decidantoj konsideras nur la financajn taksojn por prijuĝi situacion. Tiel, kiam la interezo postulata de Greklando supreniris al pli ol 10 %, ĉiuj deduktis de tio, ke la risko de bankroto estas proksima : se la investantoj postulas tian riskan krompagon, tiel estas ĉar la danĝero estas ekstrema.

Tie estas profunda eraro, se oni komprenas la veran naturon de la taksado fare de la financa merkato. Ne estanta efika, ĝi liveras tre ofte prezojn tute neligitajn al la fundamentoj. En tiuj kondiĉoj, estas neracie fidi nur la financajn taksadojn por prijuĝi situacion. Taksi la valoron de financa valorpapero ne estas operacio komparebla al la mezuro de objektiva grandeco, por ekzemplo al la taksado de pezo de objekto. Financa valorpapero estas rajto pri estontaj enspezoj : por taksi ĝin, necesas antaŭvidi kia estos ĝia estonteco. Tio estas demando pri juĝo, ne pri objektiva mezuro, ĉar ĉe momento t, la estonteco estas tute ne antaŭdeterminita. En la merkatĉambroj, ĝi estas nur tio, kion la komisiitoj imagas, ke ĝi estos. Financa prezo rezultas de prijuĝo, de kredo, de veto pri estonteco : nenio certigas ke la taksado fare de la merkatoj havas superecon super la aliaj formoj de taksado.

Precipe, la financa taksado ne estas neŭtrala : ĝi efikas al la mezurata objekto, ĝi engaĝas kaj konstruas la estontecon, kiun ĝi imagas. Tiel la financaj notaciaj agentejoj forte kontribuas al la determinado de la interezoj sur la obligaciaj merkatoj, donante notojn kun granda subjektiveco, kaj eĉ kun volo nutri malstabilecon, fonton de spekulaj profitoj. Kiam ili reduktas la noton de ŝtato, ili kreskigas la interezon postulatan de la financaj agantoj por akiri la valorpaperojn de la ŝtatŝuldo de tiu ŝtato, kaj tiel kreskigas la riskon de bankroto, kiun ili anoncis.

Por redukti la povon de la merkata psikologio sur la financado de la ŝtatoj, ni almetas du proponojn por debato.

Propono n-ro 8 : la agentejoj pri financa notacio devas ne rajti arbitre premi al la interezo de la obligaciaj merkatoj, malkreskigante la noton de ŝtato : oni devus reguligi ilian agadon, postulante ke tiu noto estu la rezulto de travidebla ekonomika kalkulo.

Propono n-ro 8 dua : liberigi la ŝtatojn de la minaco de la financaj merkatoj, garantiante la reaĉeton de la ŝtataj valorpaperoj fare de la Eŭropa Centra Banko.

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 4 : LA KRESKEGO DE LA ŜTATŜULDOJ REZULTAS DE ELSPEZA TROO

Michel Pébereau, unu el la „baptopatroj” de la franca banko, priskribis en 2005 en unu el tiuj oficialaj alcelaj raportoj, Francion sufokanta pro la ŝtatŝuldo kaj oferanta siajn estontajn generaciojn per pago de supermezuraj socialaj elspezoj. La ŝtato ŝuldiĝanta kiel akohola familipatro, kiu drinkas super siaj monrimedoj : tia estas la vido kutime disvastigata de plej multaj ĉefartikolistoj. La freŝdata eksplodo de la ŝtatŝuldo en Eŭropo kaj en la mondo tamen ŝuldiĝas al alia kaŭzo : al la financsavaj planoj kaj precipe al la recesio estigita de la banka kaj financa krizo, kiu komenciĝis en 2008 : la meza ŝtata deficito en la eŭrozono estis nur 0,6 % de la MEP en 2007, sed la krizo kreskigis ĝin al 7 % en 2010. La ŝtatŝuldo kreskis intertempe de 66 % al 84 % de la MEP.

Tamen la kresko de la ŝtatŝuldo, en Francio kaj en multaj eŭropaj landoj unue estis modera kaj antaŭis tiun recesion : ĝi venas precipe ne de la tendenco al la kresko de la ŝtataj elspezoj – ĉar male, tiuj lastaj, en proporcio de la MEP, estas stabilaj aŭ malkreskas en la Eŭropa Unio ekde la komenco de la 1990-aj jaroj – sed de la redukto de la ŝtataj enspezoj, pro la malforteco de ekonomia kresko dum tiu periodo, kaj pro la fiska kontraŭrevolucio kondukata de plej multaj registaroj ekde dudek kvin jaroj. Dum pli longa periodo, la fiska kontraŭrevolucio daŭre nutris la ŝvelon de la ŝuldo de iu recesio al la alia. Tiel en Francio, freŝdata parlamenta raporto nombras je 100 miliardoj de eŭroj en 2010 la koston de la impostaj reduktoj konsentitaj inter 2000 kaj 2010, eĉ sen inkluzivigi la senŝarĝigon de la socialaj kotizoj (30 miliardoj) kaj aliajn „fiskajn elspezojn”. Pro manko de fiska harmonio, la eŭropaj ŝtatoj fiske sin konkurencis, malkreskigante la impostojn pri la entreprenoj, pri altaj enspezoj kaj pri havaĵaroj. Eĉ se la relativa pezo de tiuj elementoj varias de iu lando al alia, la kreskado preskaŭ ĝenerala de la ŝtatŝuldoj kaj de la elcentoj de ŝtatŝuldo en Eŭropo dum la lastaj tridek jaroj ne rezultas precipe de kulpigebla drivo de la ŝtataj elspezoj. Diagnozo, kiu evidente malfermas aliajn vojojn, ol la daŭra redukto de ŝtataj elspezoj.

Por restarigi publikan debaton, informitan pri la origino de la ŝuldo kaj do pri la rimedoj, ni almetas proponon por debato.

Propono n-ro 9 : Fari publikan kaj civitanan analizon de la ŝtatŝuldoj, por determini ilian originon kaj identigi la ĉefajn posedantojn de la ŝuldaj valorpaperoj kaj ties sumojn.

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 5 : NECESAS REDUKTI LA ELSPEZOJN POR REDUKTI LA ŜTATŜULDON

Eĉ se la kresko de la ŝtatŝuldo rezultus parte de altiĝo de la ŝtataj elspezoj, pritranĉi tiujn elspezojn ne necese kontribuus al la solvado. Ĉar la dinamiko de la ŝtatŝuldo tute malsamas al tiu de familio : la makroekonomio ne estas reduktebla al la doma ekonomiko. La dinamiko de la ŝuldo dependas en plena ĝeneraleco de pluraj faktoroj : la nivelo de la unuarangaj deficitoj, sed ankaŭ de la diferenco inter la interezprocentoj kaj la nominala kreska elcentaĵo de ekonomio.

Ĉar se tiu lasta estas malpli forta ol la interezprocento, la ŝuldo mekanike kreskos pro la fenomeno „neĝbulo” : la sumo de la interezoj eksplodas, kaj ankaŭ la tuta deficito (inkluzive de la interezoj de la ŝuldo). Tiel, komence de la 1990-aj jaroj, la politiko de la forta franko kondukata de Bérégovoy kaj plutenata malgraŭ la recesio de 1993-1994 tradukiĝis per interezprocento daŭre pli alta ol la kreska elcento, klarigante la salton de la ŝtatŝuldo de Francio dum tiu periodo. Tio estas la sama mekanismo, kiu klarigis la kreskon de la ŝuldo en la unua duono de la 1980-aj jaroj, konsekvence de la novliberala revolucio kaj de la politiko de altaj interezprocentoj kondukata de Ronald Reagan kaj Margaret Thatcher.

Sed la ekonomia kreskoprocento mem ne estas sendependa de la ŝtatŝuldoj : ĉe proksima tempolimo la ekzisto de stabilaj ŝtataj elspezoj limigas la amplekson de la recesioj („aŭtomataj stabiligiloj”) ; ĉe malproksima tempolimo la investoj kaj la ŝtataj elspezoj (edukado, sano, esplorado, substrukturoj…) stimulas la kreskon. Malĝustas aserti ke ĉiu ŝtata deficito samkvante kreskigas la ŝtatŝuldon, aŭ ke ĉiu deficita redukto ebligas redukti la ŝuldon. Se la redukto de la deficitoj ŝarĝas la ekonomian agadon, la ŝuldo ankoraŭ pli kreskos. La liberalaj komentantoj substrekas ke iuj landoj (Kanado, Svedio, Israelo) tre draste alĝustigis siajn ŝtatajn kontojn en la 1990-aj jaroj kaj spektis tujan fortan kreskoresalton. Sed tio eblas nur se la alĝustigo koncernas izolitan landon, kiu rapide regajnas konkurecon kontraŭ siaj konkurantoj. Tio, kion evidente forgesas la adeptoj de la eŭropa struktura alĝustigo, estas ke la eŭropaj landoj havas kiel ĉefajn klientojn kaj konkurantojn la aliajn eŭropajn landojn, ĉar la Eŭropa Unio estas entute malmulte malfermita al la ekstero. Samtempa kaj amasa redukto de la ŝtataj elspezoj en la tuto de la uniaj landoj povas efiki nur kiel pligravigita recesio kaj do al nova plipeziĝo de la ŝtatŝuldo. Por eviti ke la rebonigo de la ŝtataj financoj ne estigu socialan kaj politikan katastrofon, ni almetas du proponojn por debato :

Propono n-ro 10 : pluteni la nivelon de la socialaj protektoj, eĉ plibonigi ilin (asekuro pri senlaboreco, loĝado,…)

Propono n-ro 11 : kreskigi la buĝetan klopodon rilatan al edukado, esplorado, investoj en la ekologia konverto… por starigi la kondiĉojn de daŭriva kresko, ebliganta fortan malaltigon de senlaboreco.

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 6 : LA ŜTATŜULDO TRANSDONAS LA KOSTON DE NIAJ EKSCESOJ AL NIAJ NEPOJ

Alia erariga aserto, pro konfuzo inter doma ekonomio kaj makroekonomio, estas tiu laŭ kiu la ŝtatŝuldo estus transigo de riĉeco malfavore al la estontaj generacioj. La ŝtatŝuldo estas ja mekanismo por transigo de riĉaĵoj, sed precipe de la ordinaraj impostpagantoj al la rentuloj.

Efektive, baziĝante sur kredo malofte kontrolita, laŭ kiu malaltigi la impostojn stimulus la kreskon kaj kreskigus fine la ŝtatajn enspezojn, la eŭropaj ŝtatoj ekde la 1980-aj jaroj imitis Usonon en la politiko de sistema reduktanto de impostoj kaj kotizoj. La impostaj kaj kotizaj reduktoj multiĝis (pri la profitoj de la entreprenoj, pri la enspezo de la plejbonhavuloj, pri la havaĵoj, pri la entreprenaj salajrokotizoj, …) sed ilia efiko al la ekonomia kresko restas tre necerta. Tiuj fiskaj politikoj kontraŭ-redistribuaj do pligravigis, samtempe kaj akumule la socialajn malegalaĵojn kaj la ŝtatajn deficitojn.

Tiuj fiskaj politikoj devigis la ŝtatajn administraciojn enŝuldiĝi ĉe la bonhavaj familioj kaj ĉe la financaj merkatoj por financi la tiel kreitajn deficitojn. Tio povus esti nomata la „efiko de supergajno” : per la mono ŝparita de siaj impostreduktoj, la riĉuloj povis akiri valorpaperojn (interezportantajn) de la ŝtatŝuldo emisiita por financi la ŝtatajn deficitojn estigitajn de la impostoreduktoj... La servo de la ŝtatŝuldo en Francio kostas tiel 40 miliardojn da eŭroj jare, preskaŭ tiom kiom la enspezoj de la laŭenspeza imposto. Grandfaro des pli miriga, ke poste oni eĉ sukcesis kredigi al la publiko ke pri la ŝtatŝuldo kulpas la ŝtatfunkciuloj, la pensiuloj kaj la malsanuloj.

La kreskigo de la ŝtatŝuldo en Eŭropo aŭ en Usono do ne estas la rezulto de ekspansiismaj kejnzismaj politikoj aŭ de multekostaj socialaj politikoj, sed pli ĝuste de politiko favora al la privilegiitaj tavoloj : la „fiskaj elspezoj” (malaltigo de impostoj kaj kotizoj) kreskigas la disponeblan enspezon de tiuj, kiuj malpli bezonas ĝin, kiuj tiel povas kreskigi ankoraŭ pli siajn investojn aparte en la fiskaj promeskambioj, kies interezoj estas pagataj per la imposto je ĉiuj impostpagantoj. Fine instaliĝas mekanismo de retroredistribuo, de la popolaj klasoj al la bonhavaj klasoj, tra la ŝtatŝuldo kies kontraŭparto estas ĉiam privata profito.

Por juste korekti la ŝtatajn financojn en Eŭropo kaj en Francio, ni almetas du proponojn por debato.

Propono n-ro 12 : restarigi la forte redistribuan karakteron de la rekta fiska sistemo pri la enspezoj (neniigo de la niĉoj, kreo de novaj tranĉoj kaj kreskigo de la laŭenspeza impostelcento…).

Propono n-ro 13 : neniigi la senimpostigojn konsentitajn al la entreprenoj sen sufiĉa dungefiko.

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 7 : NECESAS TRANKVILIGI LA FINANCAJN MERKATOJN POR KAPABLI FINANCI LA ŜTATŜULDON

Mondnivele, la altiĝo de la ŝtatŝuldoj devas esti analizata korelative al la financizigo. Dum la tridek lastaj jaroj, profite al la tuta liberigo de la kapitalcirkulado, la financo tre ege kreskigis sian povon super la ekonomio. La gravaj entreprenoj sin turnas malpli kaj malpli al la banka kredito kaj pli kaj pli al la financaj merkatoj. Ankaŭ la familioj vidas kreskantan parton de sia ŝparo drenitan al financo por siaj pensioj, per la diversaj investproduktoj aŭ ankaŭ en iuj landoj per la financado de siaj loĝejoj (hipotekaj pruntoj). La valorpaperaj administrantoj serĉas kiel diversigi la riskojn, ili deziras ŝtatajn valorpaperojn aldone al privataj valorpaperoj. Ili trovis ilin facile sur la merkatoj ĉar la registaroj kondukis similajn politikojn kies rezulto estis kresko de la deficitoj ; altaj interezprocentoj, impostaj malaltigoj celantaj altajn enspezojn, amasa instigo al financa ŝparo de la familioj favore al la pensioj per kapitaligo, ktp.

Je la nivelo de la EU, la financizigo de la ŝtatŝuldo estas skribita en la traktatoj : de Mastriĥto, al la centraj Bankoj estas malpermesite rekte financi la ŝtatojn, tiuj devas trovi alpruntantojn sur la financaj merkatoj. Tiu „mona subpremo” akompanas la „financan liberigon” kaj kontraŭas la politikojn adoptitajn post la grava krizo de la 1930-aj jaroj, de „financa subpremo” (drastaj limigoj al la aglibereco de financo) kaj de „mona liberigo” (kun la fino de la or-etalono). La celo estas submeti la ŝtatojn, supozatajn nature elspezemaj, al la disciplino de la financaj merkatoj supozataj nature efikaj kaj ĉiosciaj.

Rezulto de tiu doktrina elekto, la Centra Eŭropa Banko (ECB) tiel ne rajtas rekte subskripcii al la emisioj de ŝtataj obligacioj de la eŭropaj landoj. Senigitaj de la garantio ĉiam kapabli financi sin ĉe la centra banko, la sudaj landoj estis la viktimoj de spekulaj atakoj. Certe, de kelkaj monatoj, kvankam ĝi ĉiam rifuzis tion nome de senmanka ortodokseco, la ECB aĉetis ŝtatajn obligaciojn je merkata interezprocento por kvietigi la tensiojn sur la eŭropa obligacia merkato. Sed nenio certigas ke tio sufiĉos, se la ŝuldokrizo pligraviĝas kaj se merkataj interezprocentoj forte altiĝas. Tiam estus malfacile pluteni tiun monan ortodoksecon, al kiu mankas serirozaj sciencaj fundamentoj.

Por korekti la problemon de la ŝtatŝuldo, ni almetas du proponojn por debato.

Propono n-ro 14 : rajtigi la Eŭropan Centran Bankon rekte financi la ŝtatojn (aŭ trudi al la komercaj bankoj la subskripcion al la emisioj de ŝtataj obligacioj) je malalta interezprocento, tiel malstreĉante la premon de la financaj merkatoj al ili.

Propono n-ro 15 : se necesas, restrukturi la ŝtatŝuldon, ekzemple plafonigi la servon de la ŝtatŝuldo al iu elcento de la MEP, kaj distingi inter la kreditoroj laŭ la volumeno de la valorpaperoj, kiujn ili posedas : la tre grandaj rentuloj (personoj aŭ institucioj) devas konsenti plilongigon de la ŝulda profilo, kaj eĉ partajn aŭ kompletajn nuligojn. Necesas ankaŭ renegoci la ekscesajn interezprocentojn de la valorpaperoj emisiitaj de la landoj en malfacila situacio ekde la krizo.

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 8 : LA EŬROPA UNIO DEFENDAS LA EŬROPAN SOCIALAN MODELON

La konstruado de la Eŭropa Unio aspektas kiel ambigua eksperimento. Du ideoj pri Eŭropo kunekzistas, sen aŭdaci rekte alfronti sin. Por la socialdemokratoj, Eŭropo estus devinta starigi kiel celon la progresigon de la eŭropa sociala modelo, frukto de la socia kompromiso depost la dua mondmilito, kun ĝia sociala protekto, ĝiaj ŝtataj servoj kaj ĝiaj industriaj politikoj. Ĝi estus devinta fariĝi remparo kontraŭ la liberala tutmondigo, rimedo por protekti, vivigi kaj progresigi tiun modelon. Eŭropo estus devinta defendi apartan ideon de la organizo de la monda ekonomio, la tutmondigon reguligatan per organismoj de monda regado. Ĝi estus devinta permesi al la membroŝtatoj pluteni altan nivelon de ŝtataj elspezoj kaj de redistribuo, protektante ilian kapablon financi ilin per harmoniigo de la fiska sistemo pri personoj, entreprenoj, enspezoj de la kapitalo.

Tamen, Eŭropo ne volis teni sian apartecon. La superrega ideo nun en Bruselo kaj en plej multaj naciaj registaroj estas male tiu de liberala Eŭropo, kies celo estas adapti la eŭropajn sociojn al la postuloj de la tutmondigo : la konstruado de la Eŭropa Unio estas bona okazo por akuzi la eŭropan socialan modelon kaj reguligi ekonomion. La superrego de la konkurenca juro super la naciaj leĝaroj kaj super la socialaj rajtoj en la unuigita merkato ebligas enkonduki pli grandan konkurencon al la merkato de la produktoj kaj servoj, redukti la gravecon de la ŝtataj servoj kaj organizi la konkurencon inter eŭropaj laboristoj. La sociala kaj fiska konkurenco ebligis redukti la impostojn, aparte pri la enspezoj de la kapitalo kaj de la entreprenoj (la „moveblaj bazoj”) kaj premi la socialajn elspezojn. La traktatoj garantias kvar fundamentajn liberecojn : la liberan cirkuladon de la personoj, de la varoj, de la servoj kaj de la kapitaloj. Sed sen limigi ĝin al la interna merkato, la libereco de cirkulado de la kapitaloj estis konsentita al la investantoj de la tuta mondo, submetante tiel la eŭropan produktan sektoron al la trudoj de valorigo de la internaciaj kapitaloj. La konstruado de la Eŭropa Unio aperas kiel rimedo por trudi al la popoloj la novliberalajn reformojn.

La organizo de la makroekonomia politiko (sendependeco de la Eŭropa Centra Banko de la registaroj, pakto pri stabileco) estas markita per la nefido al la demokrate elektitaj registaroj. Tio celas forpreni de la ŝtatoj ĉiun ajn aŭtonomecon en mona politiko same kiel en buĝeta. La buĝeta ekvilibro devas esti atingita, kaj ĉiu aparta relanĉa politiko devas esti forigita, por lasi la „aŭtomatan stabiligon” funkcii. Neniu komuna konjunktura politiko estas utiligata je la eŭropa nivelo, neniu komuna celo pri kresko aŭ dungeco estas difinita. La diferencoj en la situacioj de la landoj ne estas konsiderataj, ĉar la pakto interesiĝas nek pri la inflacielcento nek pri la naciaj eksteraj deficitoj ; la celoj de la ŝtataj financoj ne konsideras la naciajn ekonomiajn situaciojn.

La eŭropaj instancoj provis puŝi strukturajn reformojn (per la grandaj orientiĝoj de la ekonomiaj politikoj, la malfermita metodo de kunordigo, aŭ la agendo de Lisbono) kun tre malegala sukceso. Ilia preparmaniero estis nek demokratia, nek instiga, ilia liberala orientiĝo ne necese respondis al la politikoj nacinivele deciditaj, konsiderante la fortojn kaj kontraŭfortojn en ĉiu landoj. Tiu orientiĝo ne tuj akiris la brilajn sukcesojn, kiuj estus pravigintaj ĝin. La movado pri ekonomia liberaligo estis barita (fiasko de la direktivo Bolkestein), iuj landoj konsideris la naciigon de sia industria politiko dum plej multaj oponis la eŭropigon de siaj fiskaj kaj socialaj politikoj. Sociala Eŭropo restas vana vorto, nur Eŭropo de konkurenco kaj financo vere trudis sin.

Por ke Eŭropo povu vere progresigi eŭropan socialan modelon, ni almetas du proponojn por debato.

Propono n-ro 16 : rekonsideri la liberan cirkuladon de la kapitaloj kaj varoj inter la Eŭropa Unio kaj la ekstera mondo, per intertraktado de plurlandaj aŭ dulandaj interkonsentoj, se necesas.

Propono n-ro 17 :] anstataŭ la politikon de konkurenco meti „la harmoniigon en la progreso” kiel la gvidprincipon de la eŭropunia konstruado. Starigi komunajn celojn kun efiktrudoj pri sociala progreso same kiel pri makroekonomio (iuj GOSP : grandaj orientiĝoj pri sociala politiko)

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 9 : EŬRO ESTAS ŜILDO KONTRAŬ LA KRIZO

La eŭro devus estinta protekta faktoro kontraŭ la monda financa krizo. Certe, la forigo de ĉiu necerteco pri la kurzoj inter la eŭropaj valutoj forigis gravan faktoron de nestabileco. Tamen tio ne okazis : Eŭropo estas pli forte kaj pli longtempe trafata de la krizo ol la resto de la mondo. Tio ŝuldiĝas al la konstrumaniero de la mona unio.

Ekde 1999 la eŭrozono spertis relative malfortan kreskon kaj pligrandiĝon de la diverĝoj inter la membroŝtatoj pri kresko, inflacio, senlaboreco kaj eksteraj malekvilibroj. La kadro de la eŭrozona ekonomia politiko, kiu tendencas trudi similajn makroekonomikan politikojn al landoj en malsamaj situacioj, plilarĝigis la kreskan disecon inter la membroŝtatoj. En plej multaj landoj, kaj aparte en la pli grandaj, la enkonduko de la eŭro ne estigis la promesitan akcelon de la kresko. Por aliaj okazis kresko, sed kontraŭ malfacile teneblaj malekvilibroj. La mona kaj buĝeta rigideco, plifortigita per la eŭro, ebligis pagigi ĉiujn alĝustigojn al la laboro. Oni progresigis la salajran flekseblecon kaj malabundecon, reduktis la parton de la salajroj en la tuta enspezaro, plikreskigis la malegalaĵojn.

Tiun konkurson al sociala malplejpropono gajnis Germanio, kiu sukcesis produkti grandajn komercajn profitojn damaĝe al siaj najbaroj kaj precipe damaĝe al siaj propraj salajruloj, trudante al si malaltigon de la laborkosto kaj de la socialaj monatribuoj, kio donis al ĝi komercan avantaĝon kompare al ĝiaj najbaroj, kiuj ne kapablis trakti siajn laboristojn tiel draŝe. La germanaj komercaj plusoj pezas sur la kresko de aliaj landoj. La buĝetaj kaj komercaj deficitoj de iuj estas nur la kontraŭparto de la plusoj de aliaj… La membroŝtatoj ne kapablis difini kunordigitan strategion.

La eŭrozono devus esti suferinta malpli ol Usono aŭ la Unuiĝinta Reĝlando pro la financa krizo. La familioj estas tre malpli implikitaj en la financaj merkatoj, kiuj estas malpli kompleksaj. La ŝtataj financoj estis en pli bona situacio, la ŝtata deficito de la tuto de la landoj de la zono estis 0,6% de la MEP en 2007, kontraŭ preskaŭ 3% en Usono, en la Unuiĝinta Reĝlando kaj en Japanio. Sed la eŭrozono suferis de kaviĝo de la malekvilibroj : la nordaj landoj (Germanio, Aŭstrio, Nederlando, skandinaviaj landoj) bridis siajn salajrojn kaj siajn internajn mendojn kaj akumulis eksterajn plusojn, kiam la sudaj landoj (Hispanio, Greklando, Irlando) konis viglan kreskon impulsatan per malfortaj interezprocentoj kompare al la kreskoelcento, tamen akumulante eksterajn deficitojn.

Kvankam la financa krizo komenciĝis en Usono, tiu lando provis enkonduki veran politikon pri buĝeta kaj mona relanĉo, samtempe komencante movadon de financa rereguligo. Male, Eŭropo ne kapablis decidi pri sufiĉe reaga politiko. De 2007 ĝis 2010, la buĝeta impulso valoris 1,6 punkton de la MEP en la eŭrozono, 3,2 punktojn en la Unuiĝinta Reĝlando, 4,2 punktojn en Usono. La produktadperdo pro la krizo estis multe pli forta en la eŭrozono ol en Usono. La kaviĝo de la deficitoj en la eŭrozono estis trudita pli ol la rezulto de aktiva politiko.

Samtempe, la Eŭropa Komisiono daŭre lanĉis procedurojn por ekscesa deficito kontraŭ la membroŝtatoj, tiel ke meze de 2010 preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la zono estis submetitaj al ĝi. Ĝi postulis de la membroŝtatoj engaĝiĝon reveni antaŭ 2013 aŭ 2014 sub la nivelon de 3%, sendepende de la ekonomia evoluo. La eŭropaj instancoj daŭre postulis striktigajn salajrajn politikojn kaj rekonsiderojn de la ŝtataj sistemoj pri pensioj kaj sano, kun la evidenta risko enprofundigi la kontinenton en depresion kaj kreskigi la tensiojn inter la landoj. Tiu manko de kunordigo, kaj pli fundamente, la manko de vera eŭropa buĝeto ebliganta efektivan solidarecon inter la membroŝtatoj, instigis la financajn aktorojn forturniĝi de la eŭro, eĉ malkaŝe spekuli kontraŭ ĝi.

Por ke la eŭro povu vere protekti la eŭropajn civitanojn kontraŭ la krizo, ni almetas du proponojn por debato.

Propono n-ro 18 : certigi veran kunordigon de la makroekonomiaj politikoj kaj interkonsentitan redukton de la komercaj malekvilibroj inter eŭropaj lando.

Propono n-ro 19 : kompensi la malekvilibrojn de la pagoj en Eŭropo per Banko pri Finpagoj (organizanta la pruntojn inter eŭropaj landoj).

Propono n-ro 20 : se la krizo de eŭro kondukas al ĝia eksplodo, kaj atendante la efektiviĝon de eŭropa buĝeto (vidu suben), fondi intern-unian eŭropan monan reĝimon (komuna valuto laŭ tipo bancor) kiu organizas la gradan forigon de la malekvilibroj de la komercaj bilancoj ene de Eŭropo.

FALSA EVIDENTAĴO N-RO 10 : LA GREKA KRIZO FINE EBLIGIS PROGRESI AL EKONOMIA REGADO KAJ VERA EŬROPA SOLIDARECO

Ekde la mezo de 2009, la financaj merkatoj komencis spekuli pri la eŭroplandaj ŝuldoj. Entute, la forta kresko de la ŝtataj ŝuldoj kaj deficitoj je la monda nivelo (ankoraŭ) ne pelis pli alten la longtempajn procentojn : la financaj gantoj opiniis, ke la centraj bankoj plutenos longtempe la realajn monajn procentojn je nivelo proksima al nulo, kaj ke estas risko nek pri inflacio nek pri bankroto de granda lando. Sed la spekulantoj ekvidis la mankojn de la eŭrozona organizo. Kiam la registaroj de la aliaj disvolviĝintaj landoj ĉiam rajtas esti financataj de sia centra banko, la eŭrozonaj landoj forcedis tiun eblecon, kaj tute dependas de la merkatoj por financi siajn deficitojn. Tiel, la spekulado povis ataki la plej malfortajn landojn de la zono : Greklando, Hispanio, Irlando.

La eŭropaj instancoj kaj la registaroj malfrue reagis, ne volante signali ke la membroŝtatoj rajtas senliman subtenon de siaj partneroj, sed por puni Greklandon, kulpan je maskado – helpe de Goldman Sachs – de la amplekso de siaj deficitoj. Tamen, en Majo 2010, la ECB kaj la membroŝtatoj devis urĝe krei stabiligan fonduson por indiki al la merkatoj, ke ili alportos tiun senliman subtenon al la minacataj landoj. Kontraŭparte, tiuj devis anonci neniam vidintan planojn pri buĝeta malabundeco, kiuj kondamnos ilin al proksimtempa malprogreso de la agado kaj al longa recesia periodo. Sub premo de la IMF (Internacia Mon-Fonduso) kaj de la Eŭropa Komisiono, Greklando devas privatigi siajn ŝtatajn servojn kaj Hispanio devas fleksebligi sian labormerkaton. Eĉ Francio kaj Germanio, kiuj ne estas spekule atakataj, anoncis striktigajn decidojn.

Tamen, entute, la postulo absolute ne estas ekscesa en Eŭropo. La situacio de la ŝtataj financoj estas pli bona ol tiuj de Usono aŭ de la Unuiĝinta Reĝlando, lasante marĝenojn por buĝeta adaptiĝo. Necesas grade forigi la malekvilibrojn laŭ interkonsentita maniero : la plusaj landoj de la nordo kaj de la centro de Eŭropo devas konduki ekspansiismajn politikojn – altigo de la salajroj, de la socialaj elspezoj … ‒ por kompensi la striktigajn politikojn de la sudaj landoj. Entute, la buĝeta politiko ne devas esti striktiga en la eŭrozono, tiel longe ke la eŭropa ekonomio ne alproksimiĝas laŭ kontentiga rapido al dungopleneco.

Sed la adeptoj de la striktigaj kaj aŭtomataj buĝetaj politikoj en Eŭropo estas bedaŭrinde nuntempe plifortigitaj. La greka krizo ebligas forgesigi pri la originoj de la financa krizo. Tiuj, kiuj akceptis finance subteni la sudajn landojn, volas trudi kontraŭparte akrigon de la traktato pri stabileco. La Komisiono kaj Germanio volas trudi al ĉiuj membroŝtatoj enskribi la celon de ekvilibra buĝeto en sia konstitucio, kontroligi tiun buĝetan politikon de sendependaj ekspertizistaj komitatoj. La komisiono volas trudi al landoj longan malabundecan kuracadon por revenigi la ŝtatŝuldon sub 60 % de la MEP. Se estas paŝo al eŭropa ekonomia registaro, tio estas al registaro kiu, anstataŭ malstreĉi la premon de financo, trudos malabundecon kaj pliprofundigos la strukturajn „reformojn” malprofite al la socialaj solidarecoj en ĉiu lando kaj inter la landoj.

La krizo ofertas al la financaj elitoj kaj al eŭropaj teknokratioj, la tenton enkonduki "ŝokstrategion", profitante la krizon por radikaligi la novliberalan agendon. Sed tiu politiko havas malmultajn ŝancojn sukcesi :

- La malkresko de la ŝtataj elspezoj malutilos al la necesa klopodo je eŭropa nivelo por subteni la elspezojn pri estonteco (esplorado, edukado, familia politiko), por helpi eŭropan industrion pluvivi kaj investi en la promesplenaj sektoroj (verda ekonomio).

- La krizo ebligos trudi fortajn reduktojn de la socialaj elspezoj, celo nelacigeble alkurata de la novliberalaj adeptoj, kun la risko malutili al la socia kunligiĝo, redukti la efektivan postulon, instigi la familiojn ŝpari por siaj pensioj kaj sano ĉe financaj institucioj respondecaj pri la krizo.

- La registaroj kaj la eŭropaj instancoj rifuzas la organizon de fiska harmoniigo, kiu ebligus la necesan altigon de la impostoj pri la financa sektoro, pri la grandaj havaĵaroj kaj la altaj enspezoj.

- La eŭropaj landoj enkondukas por longa tempo striktigajn buĝetajn politikojn, kiuj forte pezos super la kresko. La fiskaj enspezoj falos. Tiel la ŝtataj bilancoj ne estos multe plibonigitaj, la ŝuldoprocentoj estos damaĝitaj, la merkatoj ne estos trankviligitaj.

- La eŭropaj landoj, pro la diverseco de siaj socialaj kaj politikaj kulturoj, ne kapablis teni la feran disciplinon truditan de la traktato de Mastriĥto, ne ĉiuj submetiĝos al ĝia nun organizata plifortigo. La risko ekigi dinamikon de ĝeneraligita reenmemiĝo estas reala.

Por progresi al vera ekonomia registaro kaj al eŭropa solidareco, ni almetas du proponojn por debatio :

Propono n-ro 21 : disvolvi eŭropan impost-sistemon (imposto pri karbono, imposto pri profitoj, …) kaj veran eŭropan buĝeton por helpi la konverĝon de la ekonomioj kaj tendenci al egaligo de la alirkondiĉoj al ŝtataj kaj socialaj servoj en la diversaj membroŝtatoj surbaze de la plej bonaj praktikoj.

Propono n-ro 22 : lanĉi vastan eŭropan planon, financatan per subskripcio ĉe la pubiko je malforta interezprocento sed garantiata, kaj/aŭ per monkreado fare de la ECB, por komenci la ekologian transformadon de la eŭropa ekonomio.

KONKLUDO

DEBATIGI LA EKONOMIKAN POLITIKON, DESEGNI VOJOJN POR REFONDI EŬROPAN UNION

Eŭropo konstruiĝis ekde tri jardekoj sur teknokrata bazo ekskludante la popolojn el la debato pri ekonomia politiko. La novliberala doktrino, kiu baziĝas sur la hipotezo hodiaŭ nedefendebla de la efikeco de la financaj merkatoj, devas esti forlasita. Necesas remalfermi la spacon de la eblaj politikoj, kaj debatigi alternativajn kaj koherajn proponojn, kiuj bridas la povon de financo kaj organizas la harmoniigon kun progreso de la eŭropaj socialaj kaj ekonomiaj sistemoj. Tio supozigas la kunmetiĝon de gravaj buĝetaj rimedoj, eltirataj de la disvolvo de eŭropa impost-sistemo forte redistribua. Necesas ankaŭ liberigi la ŝtatojn el la premo de la financaj merkatoj. Nur tiel la projekto pri la konstruado de la Eŭropa Unio povos esperi reakiri popolan kaj demokratian legitimecon, kiu hodiaŭ mankas al ĝi.

Ne estas realisma imagi ke 27 landoj decidos samtempe apliki tian rompon en la metodo kaj en la celoj de la eŭropunia konstruado. La Eŭropa Ekonomia Komunumo komenciĝis kun ses landoj : ankaŭ la refondo de la Eŭropa Unio komenciĝos per interkonsento inter kelkaj landoj dezirantaj esplori alternativajn vojojn. Samtempe kiel fariĝos evidentaj la katastrofaj konsekvencoj de la nun adoptitaj politikoj, la debato pri alternativoj elstaros en Eŭropo. Socialaj luktoj kaj politikaj ŝanĝoj okazos laŭ malsama ritmo laŭ la landoj. Naciaj registaroj faros novigajn decidojn. Tiuj, kiuj deziros tion, devos adopti plifortigitajn kunlaboradojn por fari aŭdacajn decidojn pri financa reguligo, pri fiska aŭ sociala politiko. Per konkretaj proponoj, ili etendos la manon al aliaj popoloj por ke ili aliĝu al la movado.

Pro tio, ŝajnas al ni grave, skizi kaj debatigi ekde nun la grandajn liniojn de alternativaj ekonomiaj politikoj, kiuj ebligos tiun refondon de la eŭropunia konstruado.

Esperantigis Christian Bertin