Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La UN, la senpuneco kaj la milito
2a februaro 2011

La 1929-a Rezolucio de la Sekurec-Konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj, la 9-an de junio 2010, sigelis la destinon de la imperiismo.

Mi ne scias, kiom da homoj rimarkis, ke inter aliaj absurdaĵoj, la Ĝenerala Sekretario de tiu institucio, Ban-Ki-moon, plenumante superajn ordonojn, faris la grandegan eraron nomumi la tiaman prezidanton de Kolombio Alvaro Uribe - kiam tiu estis je la fino de sia mandato - vicprezidanto de la komisiono taskita enketi pri la atakoj al la humanitara ŝiparo, kiu transportis manĝaĵojn esencajn por la popolo loĝanta en la Gazo-strio. La atako okazis en internaciaj akvoj je konsiderinda distanco de la marbordo.

Tiu decido donis al Uribe, akuzata de militkrimoj, tutan senpunecon, kvazaŭ lia lando plena de komunaj fosaĵoj kun kadavroj de murditoj, kelkaj el ili kun du mil viktimoj, kaj sep jankiaj militbazoj, krom la ceteraj militbazoj el Kolombio je ĝia servo, havus nenion komunan kun terorismo kaj gentekstermo.

Aliflanke, la 10-an de junio 2010, la kuba ĵurnalisto Randy Alonso, kiu gvidas la programon "Ronda Tablo" de la nacia televido, skribis en la retejo CubaDebate artikolon kun la titolo : "La tiel nomata Monda Registaro kunvenis en Barcelono", kie li rimarkigas : "Ili alvenis ĝis la hotelo Dolce per luksaj aŭtoj kun malhelaj vitroj aŭ per helikopteroj".

"Estis la pli ol 100 pintuloj de la ekonomio, finanzo, politiko kaj komunikiloj de Norda Ameriko kaj Eŭropo, kiuj venis tien por jarkunveno de la Klubo Bilderberg, ia monda registaro en la mallumo".

Aliaj honestaj ĵurnalistoj sekvis same kiel li la novaĵojn kiuj sukcesis liki el tiu stranga kunveno. Iu multe pli bone informita ol ili jam dum multaj jaroj sekvis la spuron de tiuj eventoj.

"La ekskluziva Klubo, kiu kunvenis en Sitges, naskiĝis en 1954. Ĝi aperis danke al la ideo de la konsilisto kaj analizisto Joseph Retinger. Ĝiaj komencaj iniciatintoj estis la usona magnato David Rockefeller, La Princo Bernardo de Nederlando kaj la ĉefministro de Belgio, Paul Van Zeeland. Iliaj fondaj celoj estis kontraŭbatali la kreskantan latinamerikanismon, kiu ekzistis en Eŭropo en tiu epoko kaj alfronti Sovetion kaj la komunismon, kiu gajnis forton en la Malnova Kontinento".

"Ĝia unua kunveno okazis en la Hotelo Bilderberg, en Osterbeck, Nederlando, la 29-an kaj 30-an de majo de la jaro 1954. De tie eliris la nomo de la grupo, kiu, ekde tiam, kunvenas jare, escepte de la jaro 1976".

"Estas kerno da konstantaj membroj, nome 39 membroj de la Steering Committee, la restoj estas invititoj".

..."la organizaĵo postulas, ke neniu donu intervjuon nek malkaŝu ion pri kio iu individua partoprenanto parolis. Estas nepra kondiĉo ke oni regu la anglan lingvon (...) ne ĉeestas tradukistoj."

"Oni ne certe konas la realajn atingojn de la grupo. La spertuloj diras, ke ne estas hazardo ke ili ĉiam kuniĝas ne longe antaŭ ol la G-8 (antaŭe G-7) kaj ke ili serĉas novan mondan registaran ordon, milit-servon, ekonomion kaj unikan idelogion."

David Rockefeller diris en iu raporto por la revuo Newsweek : ’io devas anstataŭigi la registarojn, kaj la privata povo ŝajnas al mi esti la taŭga ento por plenumi tion’."

"... la bankisto James P. Warburg asertis : Ĉu plaĉas aŭ ne, ni havos mondan registaron. La sola demando estas, ĉu ĝi estiĝos konsente aŭ perforte."

"Ili sciis dek monatojn antaŭe pri la atako al Irako ; ili ankaŭ scios kio okazos kun la nemoveblaĵ-veziko. Per tiaj informoj oni povas fari multan monon en ĉiu speco de merkato. Ni parolas pri potencaj kaj sciaj kluboj."

"Por la spertuloj, unu el la plej maltrankviligaj temoj por la Klubo estas la ’ekonomia minaco’, kiun Ĉinio signifas kaj ĝia efiko en la nordamerika kaj eŭropaj socioj.

"Gia influo en la elito estas montrata de kelkaj per la fakto ke Margaret Thacher, Bill Clinton, Anthony Blair kaj Barack Obama estis inter la invititoj al la Klubo antaŭ ol esti elektitaj al la plej supra registara funkcio en Britio kaj Usono. Obama venis al la kunveno de junio 2008 en Virginio, Usono, kvin monatojn antaŭ sia elektito-venko kaj lia venko estis anoncita jam ek de la kunveno de 2007."

Malgraŭ tiom da mistero, la gazetaro aperigis nomojn ie kaj tie. Inter tiuj kiuj atingis Sitges, estis gravaj entreprenistoj : la prezidantoj de FIAT, Kokakolao, France Telecom, Telefonica de España, Suez, Siemens, Shell, Novartis kaj Airbus.

Ankau kunvenis guruoj de la financo kaj ekonomio kiel la fama spekulisto George Soros, la ekonomiaj fakuloj de Obama, Poul Volcker kaj Larry Summers ; la tute nova sekretario de la Brita Trezoro, George Osborne ; la prezidinto de Goldman Sachs kaj British Petroleum, Peter Shilton (...) La prezidanto de la Monda Banko, Robert Zoellic ; la Direktoro de Monda Organizaĵo pri Komerco, Pascal Lamy ; la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko, Jean Claude Trichet ; la prezidanto de la Eŭropa Banko pri Investoj, Philippe Maystad ;."

Ĉu niaj legantoj sciis pri tio ? Ĉu iu grava organo de la parola aŭ skriba gazetaro diris eĉ nur unu vorton ? Ĉu estas tiu la gazetara libereco, kiun oni tiom reklamas en la Okcidento ? Ĉu iu el ili povas nei, ke tiuj regulaj kunvenoj de la plej povaj financistoj de la mondo fariĝas ĉiujare escepte de la indikita jaro.

"La milit-potenco sendis iujn el siaj falkoj - daurigas Randy - la eks-sekretarion pri defendo de Bush, Donald Rumsfeld ; lian subulon, Paul Wolfowitz ; la ĝeneralan sekretarion de la NATO, Anders Fogh Rasmussen kaj ties antaŭulon en funkcio, Jaap de Hoop Scheffer."

"La magnato de la cifereca epoko, Bill Gates, estis la sola partoprenanto kiu diris ion al la gazetaro antaŭ la kunveno. "Mi estas unu el tiuj, kiuj ĉeestos", diris li kaj anoncis ke sur la tablo estos multaj financaj temoj por dabati."

"La spekulantoj de la novajoj diris, ke la potenco en la ombro analizis la estontecon de la eŭro kaj la strategion por savi ĝin, la situacion de la eŭropa ekonomio kaj la vojon de la krizo. Sub la religio de la merkato kaj helpe de la drastaj socialaj malaltigoj oni deziras longigi la vivon de la malsanulo.

La kunordiganto de la Unuiĝinta Maldekstro, Cayo Lara, difinis kun klareco la mondon, kiun la Bilderberg-anoj trudas al ni : ’Ni estas en inversa mondo ; la demokratioj estas kontrolataj, sub kuratelo kaj premataj de la diktaturoj de la financaj potencoj’."

"La plej danĝera afero, kiu estis malkaŝita en la hispana taggazeto Público, estas la konsento de la plimulto de la membroj de la Klubo favore al usona atako kontraŭ Irano [...] Oni memoru, ke la Klub-anoj konis la precizan daton de la invado al Irako de 2003 dek monatojn antaŭ ol ĝi okazis."

Ĉu vere temas pri kaprica invento, dum tio ĉi aldoniĝas al ĉiuj pruvoj montritaj en miaj lastaj pripensoj ? La milito kontraŭ Irano estas jam decidita en la altaj rondoj de la imperio, kaj nur eksterordinara klopodo de la monda opinio povos malebligi ke ĝi post mallonga tempo eksplodas. Kiu kaŝas la veron ? Kiu trompas ? Kiu mensogas ? Ĉu io ĉi tie asertita malkonfirmeblas ?

Fidel Castro Ruz, la 15-an de aŭgusto 2010

Elhispanigita de María Julia Cárdenas Cápiro