Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
ONDO DA VERO Numero 68
de Koffi GBEGLO  
16a februaro 2011

*************************************************

Numero 68 oktobro-decembre 2010

O N D O D A V E R O

Trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto

en Togolando eldonata ekde januaro 1994

Redakcio : Parfo AJTO

p/a TIETo, B.P. 13169

Lome-TOGOLANDO

E-poshto :

**************************************************

"Iom da Paganismo, iom da Diismo" audighis sur religia tereno togolanda. En tio chi DIISMo reprezentas nur KRISTANISMOn, kaj precipe la katolikismon. Anoj de tiu chi reprezentas siajn sanktulojn per statuoj kaj aliaj figuroj, kio lau aliaj kristanoj estas pagana praktiko. Tamen tio tute ne estas la klarigo de la supra diro "Iom da Paganismo, Iom da Diismo". Kion oni notis sur la religia kampo komence de la penetrado de Kristanismo en Togolando ?

Togolandanoj kiel ankau aliaj popoloj havas siajn diojn jam ekde de la komenco de la tempo. Kaj devis naskighi la kristanismo. Esploristoj europaj penetris Afrikon kaj ankau Togolandon atingis. Plejparto de tiuj esploristoj estis misiistoj katolikismaj au protestantismaj. Alveninte en Togolandon ili varbadis homojn por siaj respektivaj religioj. Ne estas facile al togolandanoj tute forlasi siajn diojn por sin doni tute al la importitaj religioj. Tial, kvankam ili pluestis kun siaj dioj, ili ankau anighis al novvenintoj. Iuj iel forlasis la diojn de siaj medioj por dedichi sin al la importitaj. Trovighis aliaj, kiuj klare diris, ke ili jam tiom alkutimighis al dioj, ke ankau la dioj de la novvenintaj religioj aldonighis al iliaj jamaj. Jes, kaj chio iradis tre bone. Chu ne ekzistis duvizaghuloj ?

"Dum la tagoj oni vidas ilin en la preghejoj, sed dum la nokto ili genuighas antau la dioj de la gepatroj". Por havi la favoron de la chefoj de la importitaj dioj, homoj montris sin nur adorantoj de tiuj dioj, sed kashe adorklinighis ankau al la dioj de siaj gepatroj. Denuncite, ili pravigas sian sintenon :"Iom da paganismo, iom da diismo". Chu ili malpravas ?

Jesuo diris :"Vi vidas pajleron en la okuloj de viaj proksimuloj, dum en viaj estas traboj". Chu oni akuzu tiujn, kiuj estas kun chiuj dioj ? Chu estas vere, ke iuj adoras nur unu Dion, kaj abomenas la aliajn, kiujn ili nomas kontrauuloj de la unusola Dio de la Biblio ? Kion ghuste signifas ADORI DION ? Ni vidu !

Chiu havas sian respondon pri Dio, pri dioj, pri adorado, pri vivado, pri la naturo, ktp. Kiuj pravas en sia vidpunkto ? Nur tiuj, kiuj havas la perfektan konon pri la mondo. Chu tiuj jam naskighis ?

Parolante pri la problemo inter afrikaj esperantistoj kaj UEA-gvidantoj, brazila esperantisto asertas :" Kio gravas, tio estas ne pravigi iujn kaj malpravigi la aliajn, sed rekoni la meriton de chiu en la disvastigo de Esperanto, char en tiu chi problemo neniu el la partoj estas centprocente prava". Chu liaj vortoj ne similas al Zamenhofa proverbo "Estas iom da dolcho en maldolcho" ? Kion do ni faru ?

Chiuj ni rekonu nian respondecon en chio okazanta. Tiaj vortoj aperis en la rezolucio de la 18a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso), kaj ankau en tiu chi numero de OVo estas pliaj vortoj pri la afero.

Pajto

******************************************

INSTITUTO ZAMENHOF kaj ESPERANTO EN AFRIKO

******************************************

La 13an de septembro 2004 malfermighis la pordoj de Instituto Zamenhof. Pasis jam ses jaroj kaj rezultoj ekaperas. Pri kio temas ?

Kiu partoprenis la 18an TEK, tiu povis noti ke plejparto de la partoprenantoj estas gelernantoj nunaj kaj eksaj de la lernejo. Jam che la 14a TEK ekslernanto de IZo farighis membro de gvidorgano de Unuigho Togolanda por Esperanto (UTE). Du jarojn poste, du ekslernantoj de IZo eniris la estraron de Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTEE). La 18a TEK montris ion tute apartan. Ni vidu !

La gvidorganoj de UTE estas la komitato, la estraro de JOTE kaj tiu de UTE. En chiuj tri organoj estas kaj instruistoj kaj ekslernantoj de Instituto Zamenhof. Chu tiel realighas la revo de Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi ke Instituto Zamenhof kontribuu en la antauenigo de la movado en Afriko ?

ACE (Afrika Centro Esperantista) estas alo en IZo, kiu zorgas pri Afrika Agado. Ghi la 14an de aprilo farighis la provizora sidejo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Laborantoj de Instituto Zamenhof zorgas pri la administraj laboroj de UETA. En la 18a TEK estis demando pri la diferenco inter ACE kaj UETA. La respondon chiu povas diveni. Ni vidu !

"Kio CO estas por UEA, tio ACE estas nun por UETA". ACE tute ne estas anteno de CO en Afriko sed tute sendependa strukturo en Instituto Zamenhof por daurigi la laborojn de Hans BAKKER rilate Esperanton en Afriko. Chu oni komprenu, ke Esperantistoj tra la mondo donis monon por la konstruigo de IZo kaj tial tiu chi havas la strukturon ACE ?

En 2002 GBEGLO Koffi partoprenis estrarkunsidon de UEA en Roterdamo. Tiam li petis, ke UEA kontribuu mone en la starigo de Instituto Zamenhof. Ne estis respondo tuja. Dum pauzo estrarano alproksimighis al li kaj riprochis :"Kial vi volas tion de UEA. Tute ne akceptu ion de ghi, char tiel via institucio farighos tute dependa de ghi. Lau vortoj de Hans BAKKER, mi komprenas, ke li volas kun vi havi ion, en kio ne estu mono de E-organizajhoj. Do, tute ne esperu ion de UEA kaj tiun chi aferon prisilentu en tiu chi medio". Chu la estrarano pravas ? Esperantistoj tra la mondo, kaj aparte togolandaj pensas, ke Instituto Zamenhof estas donaco de Esperanto al Togolando. Ne, tute ne estas tiel. Necesas alproksimighi al la iniciatintoj de la projektoj por pli bone kompreni la tutan aferon. Se hodiau estas Instituto Zamenhof en Togolando, la unuaj homoj dankendaj estas Hans BAKKER, Nelly HOLEVITCH kaj GBEGLO Koffi. Certe estas aliaj, sed sen la klopodoj de tiuj tri, hodiau Instituto Zamenhof ne estus realajho. Kion celas tiuj homoj ?

Supraj vortoj montris kiel IZo kontribuas nun en la movado Afrika. Tio estas komenco de la plenumado de taskoj de IZo. Hans kaj Koffi pensis, ke lernejo kia IZo produktos esperantistojn kaj tiel plimultighos Esperantistoj en Afriko. Tial ili starigis la lernejon por pli bone fari siajn Esperantajn laborojn. La lernejo estas proprajho de TIETo, kiu respondecas pri ghi. Chion pri ghi decidas TIETo, dank’al kiu ankau en Afriko oni povis paroli pri okazigo de Esperantaj ekzamenoj.

Instituto Zamenhof estas ne donaco de Esperanto al Esperantistoj, sed realigajho de Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi kun la efika helpo de Nelly HOLEVITCH. Ghi nun estas proprajho de TIETo gvidata de ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, GBEGLO Koffi, SAGBADJELOU Kokou kaj DOUMEGNON Koffi. Ghia chefa tasko estas tio, kion la iniciatintoj asignis al ghi : helpi al infanoj lerni skribi kaj legi, produkti esperantistojn kaj zorgi pri ties esperantisteco.

==========

INFORMAS

==========

1- Agadprogramo de TIETo en 2011

Precipas en la agado la instruado kaj utiligado. Ne mankos pashoj por informi kaj esperantistojn kaj neesperantistojn.

I- Instruado

La kursoj pluiros en IZo kaj ankau al unuopuloj per la metodo FEREZ.

La organizado de la diversaj ekzamenoj okupas la prizorgantojn de TIETo. Reiro al antaua sistemo necesas : okazigo de ekzameno A en marto, ekzameno B en julio/augusto kaj ekzameno C en decembro.

TIETo proponos sian ekzamensistemon al UETA kiu nun klopodas unuformigi la ekzamenan sistemon en Afriko.

TIETo klopodos verki gvidilon por la instruado de Esperanto en Togolando.

II- Utiligado

Okazos la kutima partoprenado de TIETo en la agado de UTE. Ghi pli frue komencos pretigi la aferojn por la kvizo de la 19-a TEK. Krom la kongreso TIETo organizos E-renkontighojn en Instituto Zamenhof ke jamaj esperantistoj povu paroli regule Esperanton. Pluaperos la periodajho OVO rete kaj papere. Chijare TIETo partoprenos en la revigligado de la kluboj/sekcioj de UTE kaj helpos ilin en la flegado de la kluba vivo.

III- Informado

Instituto Zamenhof pluestos la informejo de TIETo. Tie pluokazos la kutima chiutaga informado al vizitantoj. Plie, TIETo klopodos informi pri Esperanto dum neesperantistaj aranghoj, kiujn ghi partoprenos.

2- Nova institucio por kredito kaj shparo

Aperas nova Institucio en kiu esperantistoj havas gravan rolon. la organizo PRABLAUD jam alpruntis monon al homoj (esperantistoj au ne) por solvi problemojn. Ghi funkcias ankau kiel shparkaso kun rento de 5 %. Inter la respondeculoj/fondintoj estas GBEGLO Koffi kiel Ghenerala Sekretario kaj KOSSIVI Affi Djatougbé Blandine kiel kasistino. Kiuj volas havi pli da informoj, tiuj turnighu al :

PARBLAUB PARBLAUD <

3- Helpokaso plufunkcianta

La helpokaso en Togolando ebligis al esperantistoj finlerni, acheti medikamentojn au lernilojn. Ghi plufunkcias kaj atendas la petojn. Interesighantoj skribu al :

Helpokaso

BP 13169

Lome

Togo

Retadreso : esp.togo@cafe.tg

Chiu petanto priskribu kial li/shi bezonas la monon. Li/shi menciu siajn adresojn.

4- Tuta retirigho de TIETo el la Pakto de la Esperanta Civito

La Esperanta Civito ne jam informis la stabon de TIETo pri sia verdikto, TIETo ja tute retirighis de la Esperanta Civito. Tion ghi faris por tute libere ghui sian sendependecon. Montrighas, ke la Esperanta Civito jam konsideris TIETo tute retirighinta, char ghi jam fermis ghian konton che la Civita Banko kun la klarigo, ke grupo, kiu ne estas paktinta establo de la Esperanta Civito ne rajtas havi konton che tiu chi banko.

La retirigho de TIETo el la Esperanta Civito tute ne signifas la rompon de la rilatoj inter membroj de TIETo kaj la Esperanta Civito. La korespondado inter la homoj pluiras bone, kaj baldau akushos ion novan por la antaueniro de Esperanto en la mondo.

==============

MOVOJ NIAJ

==============

1- Raporto pri la agado de TIETo en 2010

la laboroj de TIETo centrighis sur la funckiigo de Instituto Zamenhof, la organizado de kursoj surlokaj kaj precipe la progresigo de la Togolanda Espeprantujo.

I- Instruado

E-kursoj okazas regule en Instituto Zamenhof. En junio gelernantoj trapasis la ekzamenojn A. En julio okazis kurso por progresantoj. Tiam estis ankau ekzamenoj de ILEI/UEA kaj tiuj de la Esperanta Civito.

II- Utiligado

TIETo profunde partoprenis en la funkciado de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto). Krom ghia kutima fako EDUKADO, ghi rolas grave en la utiligado de la lingvo. La programero KVIZO de chiuj kongresoj de UTE estas prizprgata de TIETo. La 18a TEK estis tute aparta, char okazis du kvizoj. Tiu chi kongreso tute ne povus okazi, se TIETo ne mone kontribuus.

Decas mencii la restadon de Wim POSTHUMA (Svedio) kaj de la svisoj Dieter ROOKE kaj Ciril LANG, kiuj kontribuis en la utiligado de la lingvo Esperanto. Chiuj chiutage parolas Esperanton al gelernantoj au al geinstruistoj de Instituto Zamenhof. Okazis diversaj diskutoj pri diversaj temoj. Wim montradis Esperantajn filmojn, dum Dieter intervujadis kaj ankau trapasigis ekzamenojn pri la himno de Esperanto. Estis por li la okazo lernigi la himon al homoj en Togolando.

Plia frua vizito de Vladka en januaro ebligas al gelernantoj de IZo iomete uzi la lingvon. Tiaj vizitoj de esperantistoj al Instituto Zamenhof estas okazo de TIETo ebligi al togolandaj esperantistoj utiligi la lingvon.

Se necesas informi pri aliaj vizitoj al IZo, decas mencii, ke en la jaro François HOUNSOUNOU, ZINKPE Benoît kaj KOUABLAN KOUASSI Antoine vizitis Instituton Zamenhof. Ili parolis kun membroj de TIETo. Certe estis intershanghoj de spertoj

III- Informado

Kiam iu demandas pri Esperanto, ofte oni direktas ilin al Instituto Zamenhof. Iuj audis pri la vorto Zamenhof kaj scivolemis pri ghia signifo. Jen ilin trafis buntaj informoj pri Esperanto. Instituto Zamenho per si mem estas granda propagandilo kaj informilo pri Esperanto.

CETERE, Por pli bone zorgi pri la laboroj la stabo de TIETo kunvenis kvarfoje en la jaro kaj plurfoje dum la 18a TEK. Tiel ili povis decidi pri la retirigho de TIETo de la Esperanta Civito, starigi novan sistemon de siaj ekzamenoj, kontroli la fukciadon de Instituto Zamenhof kaj kontribui en la bona funkciado de UTE kaj de ties sekcioj.

2- TEK (Togolanda E-Kongreso) dudekjarighis

La unua TEK okazis en marto 1990. Dudek jarojn poste jen jhus okazis la 18a TEK. Kvankam ne jam estis la 20a TEK, tamen oni prave mencias, ke TEK dudekjarighas. Se kompari la programojn de la antauaj kongresoj kun la 18a necesus, oni povus rimarki tre grandan diferencon pro la ekzisto de diversaj frakcioj ene de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto). Kio igis tute aparta la 18an TEK, tion montras la subaj vortoj.

I-KVIZO

Kvizo estas kutima programero de TEK. Ghi okazis nur unufoje dum la antauaj kongresoj, sed en la 18a ghi okazis dufoje. La unua okazis la 1an tagon de la kongreso kaj dedichighis preskau nur al aukcioj. Dum la dua la gajnintoj de diversaj ludoj ricevis siajn premiojn. Decas mencii, ke nur la kvizo venigas chiujn kongresanojn en la kongresan halon. Certe tiam tute ne eblis al frakcioj de UTE kunveni. Tamen kunvenoj diversaj okazis.

II-Diversaj kunvenoj de sekcioj de UTE

Dum la kongreso TIETo kunvenis dufoje, ankau ASELT, dum nur unufoje kunvenis FUTE. Dume la komitato kunvenis trifoje kontrau du en la pasintaj kongresoj.

TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando) estas la eduka fako de UTE. Dum siaj kunvenoj ghi traktis pri la instruado en Togolando kaj decidis pri ekzamenoj ekde 2011. Ghi nun havas tri ekzamenojn naciajn kaj okazigos ankau ekzamenojn de ILEI/UEA. Pri novtipaj ekzamenoj de UEA kaj tiuj lau la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito TIETo pli profunde informighos, char ghi tute ne komprenas, kial UEA kaj la Esperanta Civito ghis nun ne interkonsentas pri la delegacio de Esperanto che la konferencoj de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Europo) koncerne tiujn ekzamenojn. Ankau TIETo-anoj estas membroj de Asocio Sennacieca de Esperantistoj Laboristoj en Togolando (ASELT).

Dum siaj kunvenoj ASELT bilancis pri sia agado, kaj starigis planojn por havi pli da membroj. Notindas, ke dum la chiumonata kunveno de ASELT estas chiam kurso Esperanta por altigi la lingvonivelon de la membroj.

La festo de la unua de majo estas aparta manifestacio de ASELT, kiu informis,ke la tradicio pluiros ankau en 2011. Kiu cheestis la kunvenon de ASELT, tiu povos rimarki, ke neniu virino estis tie. Chu tio signifas, ke tiam ankau la Esperantistinoj kunvenis ?

Che la 17a TEK naskighis FUTE (Feminismo en Unuigho Togolanda por Esperanto). Tiam ghi taskis al si kolekti adresojn de Esperantistinoj en la tuta jaro 2010. Fine de tiu chi necesis bilanco por vidi kio fareblas en la sekva jaro. FUTE taskas al si plukolekti adresojn kaj ankau provi altigi la lingvonivelon de siaj membroj. Decas mencii, ke la sola ekstertogolanda Esperantisto en la kongreso ne partoprenis la kunvenojn, sed tamen siamaniere kontribuis al la sukceso de la kongreso.

III- Vimajhoj dum la kongreso

Li nomighas Wim (legu VIM) kaj decidis partopreni la togolandan kongreson fine de 2010. Li alvenis al Togolando la 14an de decembro 2010 kaj jam en Instituto Zamenhof ofertis spektaklojn al togolandaj esperantistoj, kiuj povis spekti la filmojn E-ajn de Wim kaj tiel kompreni multon pri nia movado. Tiaj okazajhoj pluiris dum la kongreso.

Unue, Wim enkondukis la diskutrondon NIA VIVO. Li prezentis sian vivon de Indonezio al Nederlando kaj fine al Svedujo, kie li nun estas. El tio kongresanoj notis, ke la vivo ne por chiuj chiam estas facila. Wim estas unu el tiuj personoj al kiuj la vivo ofertas sinuan etaparon. Kongresanoj demandis lin, kiu tute malferme respondis. De la diskutorondo li iris poste al prezentado de filmoj.

Da filmoj en Esperanto Wim havas multe. Almenau tri li prezentis dum la kongreso, kaj partoprenis ankau la programeron PODIO de Kredoj.

IV- PODIO DE KREDOJ

Audinte pri la programero, Wim tuj reagis :"Tiu chi senfina diskuto...". Chu li pravis ? Tion konfirmis poste la diskutoj. Pri diversaj religioj oni parolis, sed neniu povis diri, ke lia religio estas malpli bona kaj tial forlasas ghin por iri al alia. Chiuj klopodas montri ke lia religio estas plej tauga. Iuj ne havas religion, sed mem kredas je Dio de la Biblio kaj fidas Jesuon. Aliaj parolas pri humanismo, kiu farighis ilia kredo. Tiam aperis ankau religio, kiu nomas sin la plej malnova el chiuj, char ghi naskighis antau la apero de la universo do estas pli agha ol la Dio de la sanktaj libroj. Tamen povis aperi konkludo de la disktuto :"Kio gravas en chio, tio estas la respekto de la ento HOMO en chiuj niaj kredoj. Sen tio nia religio neniel taugas". Tiu programero voris iom da tempo de la komitatkunsido dua. Tamen okazis la programero pri UETA.

V- UETA ja ekfunkciis

S-ro DOUMEGNON Koffi prezentis la organizon UETA. Li parolis pri ghia celo, kiu estas unuigi chiujn esprrantistojn afrikajn. Ne mankas vortoj pri la malfermeco de UETA al chiuj afrikaj esperantistoj kaj ankau al chiuj tendencoj de la Esperanto-movado. Diversaj adresoj de UETA estas donitaj ke chiu libere rilatu kun ghi. Chio trovighas sur la pagho ueta.wifeo.com, kie estas ankau nomoj de la membroj de chiuj gvidorganoj de la organizo. Kaj devis sekvi la komitatkunsido.

VI- Komitatkunsidoj

Okazis entute tri. Dum la unua estis raportoj pri la laboro de la asocio kaj de ties frakcioj kaj alighintaj kluboj. La dua koncernis la starigon de la nova komitato, dum la tria pretigas planon de la venonta jaro. Tiam chiuj frakcioj de UTE ion prezentis.

Unue estas starigita la gvidantaro de la komitato kun la novaj estraroj de UTE kaj de JOTE. Sekvis poste la diversaj komisionoj (Kontrolo de financoj, kontrolo de UTE-posedajhoj, varbado de malnovaj membroj de UTE, abono de togolandaj periodajhoj, monvarbado). Poste aldonighis la elektoj de komisiitoj pri retaj aferoj, rilatoj kun diversaj E-tendencoj (UEA, SAT, la Esperanta Civito, MAS kaj UETA).

La komitato decidis pri la rubrikoj en la laborplano ; instruado, utiligado kaj informado. Ghi taskis al TIETo zorgi pri la instruado, dum la informado iris al JOTE. Pri la utiligado zorgas chiuj kaj oni jam povis noti pensojn de frakcioj.

TIETo chesis esti frakcio rilatanta kun la Esperanta Civito. Ghi tiel informis pri sia retirigho de la Esperanta Civito por esti pli libera agadi nesuferante premon de aliaj organizajhoj. Unu el ghiaj membroj responsas pri la rilato kun la Esperanta Civito. Li klare diris kiel okazos la rilatado :"En chiu afero estas du flankoj ; unu bona kaj la alia, malbona. La bonon oni uzu kaj pri la malbona oni atentu por ke ghi ne stumbligu. Tial la rilato kun la Esperanta Civito koncernas nur Esperanto-lernadon. UTE-anoj enprofundighos en esperantologion, kaj nur pri edukado temos la rilato inter UTE kaj la Esperanta Civito". Ankau aliaj branchoj de UTE esprimighis.

JOTE pretigos sian laborplanon de 2011 ghis fino de februaro 2011. ASELT ja okazigos kurson en 2011 kaj aparte festos la 1an de majo, kiam ghi propagandos por Esperanto. FUTE varbos pliajn membrojn kaj funkciigos retliston por ili. Spontane reaperis TEG (Togolanda Esperantologio grupo) kun provizoraj gvidantoj kiel ADJE Adjevi (unua) kaj ATTAGLO Elom (dua). Kaj kio pri Esperanto en lernejoj ?

La pashojn de TIETo en IZo chiuj konas. Tieaj gelernantoj lernas Esperanton, oni povas tion vidi en la 18a TEK, kies anoj estas plejparte IZo-gelernantoj/gelernintoj. Decas mencii, ke tri estraranoj de JOTE estas ekslernant(in)oj de IZo, dum pli ol ol kvin membroj de la gvidorganoj de UTE estas IZo-laborantoj. La komitato rekomendas, ke esperantistoj profesie instruistoj lernigu Esperanton al siaj gelernantoj. Ghi petas de la estraro de UTE, ke ghi kontaktu lernejojn por ke en ili organizighu kursoj. Ja klaras, ke la tutan laboron de la jaro kunordigos la novaj respondeculoj de la asocio.

VII- Elektoj okazis

Finighis la mandato de la antauaj respondeculoj. Dum la 18a TEK okazis ankau renovigoj de la gvidorganoj. Chio aperas tiel :

i-Gvidantaro de la komitato :

- Estro : AGBEHOU Ayaovi

- Vic-estro : DRAVIE Estri

- Unua Protokolanto : DEGBE Zissou

- Dua protokolanto : DOUMEGNON Koffi

ii- Estraro de UTE

- Prezidanto : AGBOLO Apelete Didier

- Vicprezidanto : ADOKOU FOlly

- Ghenerala Sekretario : ATTAGLO Kokou Evienyeame

- Vicsekretario : SEDJRO Kodjo Moïse

- Respondeculo pri Financoj : DAVON Agossou

iii-Estraro de JOTE

- Prezidanto : GBEGLO Dzifa

- Vicprezidanto : AYENA Tete

- Ghenerala Sekretario : d’ALMEIDA Komlan Dovi

- Vicsekretario : KOSSIVI Massan Judith

- Respondeculo pri financoj : GBEGLO Aminda

Grava tasko atendas la novan respondecularon, char ili devas tion fari, ke harmonio regu en la togolanda Esperantujo, kiel tion postulas la kongresa rezolucio. Chu tiel finighas la tuta arangho ? Observanto de la togolanda movado povas konsideri, ke estis antaukongreso konsistanta el vimajhoj en Instituto Zamenhof. Chu el tio eblus flustri, ke en la sama IZo okazis ankau postkongreso. Eble raporteto pri la vizito de Dieter ROOKE kaj ties filo al Togolando povos ion klarigi.

VIII- La 29a tago de decembro 2010 en Instituto Zamenhof

La 28an de decembro 2010 alvenis al Togolando Dieter ROOKE kaj ties filo Ciril LANG. Kelkajn tagojn antau la alveno, Dieter korespondis kun togolandanoj, kaj el tio konkludighis, ke la 29an de decembro li kaj togolandaj esperantistoj interparolos en Esperanto pri Esperanto. Tiel jam dum la 18a TEK la kongresanoj estis informitaj pri la renkontigho, kiun ili rajtas partopreni. Tiel, la 29an de decembro 2010, kolektighis en IZo esperantistoj. Kio ghuste okazis ?

Ses togolandanoj kun Dieter kaj Ciril interparolis. Estis demandoj, estis ankau respondoj. Chiuj demandoj estis facilaj, sed respondoj de kelkaj estas malfacilaj. Tiel Dieter tute ne povis doni precizajn respondojn pri la kongreso de la Esperanta Civito, la vera funkciado de la Kortumo de la Esperanta Civito, la rekonebleco de la diplomoj de la ekzamenoj lau la Lingvotesta sistemo de la Esperanta Civito, la lokoj en la mondo kie okazas tiuj chi ekzamenoj, la realigo de la projekto AmaHOro, la vizito de Giorgio SILFER al Burundio, ktp. Tamen liaj respondoj estas klaraj pri aliaj punktoj, ke oni povis multon noti.

Dieter verkos artikolojn al diversaj periodajhoj Esperantaj. Li jam decidis viziti Togolandon kadre de la kongreso JAKE, kiun la Esperanta Civito planis organizi en decembro 2010 en Togolando. La vojagho al Togolando pli gravas por li ol JAKE. Tial, kvankam JAKE estas nuligita, li tamen ne nuligis sian vojaghon al Togolando. Li klare menciis, ke li estis kontrau la decido nuligi la kongreson JAKE, char li tute ne akceptis la vortojn de Giorgio SILFER pri la nuligo. Dieter rakontis, ke en KCE (Kultura Centro Esperantista) okazis kunsido, dum kiu estis decido pri la nuligo de JAKE. Tiam Giorgio SILFER komprenigis al la chirkau ses kunvenantoj, ke pro la malbonaj rilatoj inter GBEGLO Koffi kaj UEA-gvidantoj JAKE ne povos okazi. Reagis la togolandanoj che tiu chi vortoj :"Giorgio SILFER diris al ni, ke pro la fakto, ke la 18a TEK okazos ne en la samaj tagoj kun JAKE, tiu chi ne plu okazos". Dieter jam tute ne kontentis pri la vortoj de Giorgio SILFER kaj tiam vochdonis kontrau la nuligo de JAKE. Bedaurinde nur li vochodonis kontrau, dum la ses aliaj homoj por la nuligo. Dieter do uzu sian restadon en Togolando por atingi siajn celojn :

Esplori pri la tuta afrika E-movado. Verki pri la 18a TEK, pri la laboroj de TIETo, pri la E-kurso en Instituto Zamenhof, pri la nuna stato de Afrika Oficejo en Benino, pri la movado en Ganao. Li rekonas, ke iu aldonas vortojn al liaj en la artikoloj, kiujn li verkas por periodajhoj de la Esperanta Civito. Char ankau tion scias togolandaj esperantistoj, tiuj chi petas de li, ke li aldonu neniun vorton al respondoj, kiujn ili donos al li. Dieter promesis sekvi la instrukciojn, kaj kondamnas la fakton, ke leteroj aperas anonime el la Civita medio.

La renkontigho okazis tute glate kaj Dieter tute sekure daurigis sian restadon en Togolando, kiun li tre bone ghuas. Chu estu fino de la vortoj pri la decembrajhoj en la Togolanda Esperantujo ?

KONKLUDE "Al io utilas ankau malbono", diras togolanda proverbo. Simila en la zamenhofa proverbaro estas :"estas iom da dolcho en maldolcho". La togolanda movado lernis multon de la okazajhoj inter UEA-gvidantoj kaj unu el ghiaj pioniroj. La tuto ebligis al ili pli funde koni la E-movadon kaj tial pli bone agadi. Togolandanoj tute ne volas vidi en sia Esperantujo esperantistojn luktantajn kontrau esperantistoj pro/por Esperanto. Ili volas havi tute harmonian socion, en kiu estos pli da konkordo ol diskordoj. Tial chiuj tendencoj de la Esperantujo sentighas en ghi. Tiumaniere iros la pashoj de UTE, ke la tuta lando komplete verdighu.

3- Gastoj en IZo fine de la jaro 2010

Gastoj ne mankas en Instituto Zamenhof. Fine de la jaro 2010 tri esperantistoj europaj vizitis IZon. Unue alvenis Wim POSTHUMA el Svedio la 14an de decembro 2010. Sekvis lin Dieter ROOKE kaj ties filo Ciril LANG la 28an de decembro 2010. Dum Wim partoprenis la 18an TEK, Dieter kaj Ciril plurofoje renkontighis kun Esperantistoj en Togolando kaj ankau vizitis Beninon. Ilia vizito al Gano ne povis okazi pro vizaj problemoj. Nun chiuj estas en siaj respektivaj landoj dum plurestas en IZo la projektoro, kiun Wim kaj svedaj esperantistoj donacis al la lernejo. Neniam forvishighos la konoj de la Esperanta himno, kiun togolandaj esperantistoj pli bone lernis dank’al la ekzameno de Dieter ROOKE pri la parkerigo de la himno.

4- Alfabetiga kurso en Instituto Zamenhof

Pli kaj pli realighas la plano de Instituto Zamenhof. En sia programo shi planas disponigi kurson al plenkreskuloj, kiuj neniam vizitis lernejon. Temas pri vespera kurso, pri kiu ghi anoncas en chiu jaro. Feliche en tiu chi lerneja jaro 2010-2011 la revo farighis realajho. Ekde la mezo de oktobro 2010 okazas la kursoj. Pli ol tri dek homoj sekvis la kurson. Estas nur unu viro inter la multaj virinoj, kiuj sekvas la kurson. La gelernantoj estas tre kontentaj, ke ili nun ekskribas kaj eklegas. Certe la lernomaniero de la instruisto AGBEHOU Yaovi produktos novajn instruitojn al la togolanda socitavolo. Nun nur pri legado kaj skribado edukighas la plenkreskuloj. Baldau por ili estos organizata diskutrondo pri diversaj temoj : higieno, natura nutrado, naskolimigo, interhomaj rilatoj, religiemo, ktp. Estus bone ankau havi por ili mikrokrediton, kio ebligos al ili solvi problemojn.

5-Fino de la unua trimestro 2010-11 en Instituto Zamenhof

"Ne, mi jam chion rakontis al mia edzino, kiu sin preparis por la festo. Mi petas, ni ne nuligu tion. Estos granda honto ne nur por mi, sed ankau al la tuta Instituto Zamenhof", reagis instruisto, kiam estis decidote, ke IZo-instruistoj pikniku kun la gelernantoj la 22an de decembro 2010, lastan tagon de la trimestro. Tuj demando estus : "Kio estas la kutimo ?".

Lastan tagon de chiu trimestro estas festo en Instituto Zamenhof. Gelernantoj piknikas, ankau instruistoj. Tiam tiuj chi ankau zorgas pri siaj laboroj edukaj pririgardante la multajn gelernantojn. Komence de la lerneja jaro 2010-11 estis propono, ke instruistoj de IZo festu ne en la sama tago kun la gelernantoj, sed iam poste dum la ferioj, kio ebligos al ili bone kontroli la gelernantojn dum ties festo. Tio ege plachis al geinstruistoj, kiuj partoprenis la feston de trejnseminario de decembro 2009. Dum la tuta trimestro iras la laboroj, kio ne malhelpis, ke oni parolu ankau pri la festo. Aperis tiam ke iuj shatus, ke oni festu kiel kutime en la tago de la fermo de la trimestro. Tiucela kunveno formala okazis, kaj la 22an de decembro 2010, kunveninte por analizi la laborojn de la gelernantoj, la geinstruistoj de IZo finfine decidis, ke ilia festo okazos ne la 22an de decembro sed la 30an. Tiel la 22an de decembro 2010 ili povis bone kontroli la gelernantojn kaj al ili montri la rezultojn de iliaj laboroj en la unua trimestro.

La rezultoj de la ekzamenoj en la elementa nivelo prezentighas jene :

En la unua klaso kun 33 gelernantoj, 30 ekzamenighis kaj 28 sukcesis (93,33%). El chiuj 50 gelernantoj de la dua klaso, chiuj ekzamenighis kaj 44 sukcesis (88 %).La tria klaso montras procenton de 79,06 % por la sukceso de 34 gelernantoj el 43. Oni notis ke en la kvara 35 gelernantoj sukcesis en 48, kio donas 72,91. La procentajhon 77,55% aperis en la kvina klaso, kie 38 el 49 sukcesis. Memorindas, ke estis 50 gelernantoj en la klaso kaj ke unu ne povis ekzameni. La sesa klaso jam montras, ke en la jarfina ekzameno neniu malsukcesos. Tial chiuj 34 gelernantoj sukcesis jam nun kun kompreneble 100% kiel procentajho sukcesa. Chu ion tian oni vidas ankau en la mezgrada nivelo ? Ni vidu !

En la unua klaso de la mezgrada nivelo estas enskribitaj 56 gelernantoj. Unu el ili ne povis ekzamenighi. Estas 34 sukcesintoj kun 61,81%. En la dua klaso sukcesis 20 el 48 kun 41,66% kiel procentajho de sukceso.Chiuj 52 gelernantoj ekzamenighis en la tria klaso, sed nur 14 sukcesis, kio estas 26,92 %. Chu oni miru pri la rezulto 15,15% por la gelernantoj de la kvara klaso ? Enskribighis 34 sed unu ne povis ekzamenighi. Nur 5 sukcesis. Chu katastrofo ?

Kiuj atente sekvas la laborojn de IZo de 2004 ghis nun, tiuj povos rimarki, ke tiaj aperas la rezultoj de provekzamenoj, sed jarfine ili estas multe pli bonaj. Rekonindas, ke la instruistoj en IZo estas tre strikte rigoraj.

Chu kun tiu chi rigoreco ili festis la 30an de decembro 2010 ?

Necesis esti en IZo la 30an de decembro 2010 por vidi s-ron AGBOLO Didier kun ties edzino. Jes estis ankau aliaj paroj : ge-GBEGLO, ge-ATTAGLO, ge-HOUNKPORTIE, ge-KPADDEY, ge-ALATE, ge-DAVON, ge-AGBA, ge-AMEGANDJIN. Aliaj instruistoj ne povis veni kun siaj respektivaj edzinoj, dum unu estas senedzina. Fotoj de la festantoj montris s-ron Wim Posthuma kun ties zorgofilo Kossi Logossou. Vidighis ankau Dieter ROOKER kun unu vendistino de nutrajhoj en IZo, Ciril LANG kun alia. Estis tre bela miksajho, en kiu oni ne rekonas iujn disde la alia. Wim prezentis loterion, dum kiu partoprenantoj gajnis valorajhon. Kaj ne mankis danco.

La nuran dancon, kiu okazis malfermis s-ro GBEGLO Koffi, kiu havis sian dancigilon. Li devis uzi siajn fingrojn por piani la malantauon de sia edzino, dancante. Tuj sekvis aliaj instruistoj kiuj pianis gluteojn ne de siaj edzinoj sed de aliaj instruistoj, char ili venis solaj. Chu memorinda festo ? Nur partoprenantoj jughu.

"Chiujare ni okazigu tiun chi feston", diris instruisto. Tuj alia rebatis : "En julio 2011 certe niaj rezultoj che la diversaj ekzamenoj estos centprocente bonaj, kio devigos nin organizi alian feston". Se respondi tion chi necesas, decas tuj pravigi la geinstruistojn de IZo, kiuj konscias, ke estas tempo por labori kaj ankau tempo por festi. Ili pretas bone konduti dum tiuj aferoj ke ili estu sukcesaj.

===================

PODIO DE KREDOJ

===================

1-CHIISMO la pluriversa religio kun ties Dio, FUKRo

FUKRo (Fortego la Universon Kreanta kaj Reganta) ekestis unua en la kreado. Poste estighis chio alia, kaj nun pluiras la estigho. De universo al alia, estighas chio. Kaj la homoj siamaniere dankemas al FUKRo. Tial aperas multaj religioj.

Dum la 18a TEK, s-ro GBEGLO Koffi prezentis la religion CHIISMO (chio-ismo). Lau li, la ora regulo tute ne sufichas, oni ja havu alian, kiun li nomas la DIAMANTA REGULO (regulo de di-amantoj). Dio en tio chi estas nenio krom FUKRo. Li asertis, ke kiu bone sekvas la Diamantan regulon, tiuj preskau ne havos problemojn en sia vivo. Tiun chi regulon li jene formulis :"Agu kun la aliaj tiel kiel ili volas ke vi agu kun ili. Amu vian proksimulon tiel kiel li volas, ke vi amu lin".

La demandon, kiam naskighis CHIIMO li respondis :"Ghi estas samagha kiel FUKRo, do jam che la komenco de la estigho de la universo". Lau li FUKRo tute ne bezonas adorklinighon. Kion ghi rekomendas, tio estas la apliko de la Diamanta Regulo. Koffi aldonis ion alian, kion li nomas chies kulpigho :"En chio okazinta/okazanta/okazonta, chiu, anstatau kulpigi la aliajn, klopodu serchi sian parton de kulpeco kaj ghin ghustigi". Lau li tia agado tute ne ofendas iun sed male konsciigos homojn pri multo kaj certe plibonigos rilatojn inter homoj.

2- La dekdu pruvoj pri la neekzisto de Dio (daurigo)

DUA ARGUMENTO : "Pura spirito" ne povis determini la universon

Al la kredantoj kiuj spite al chia racio, persiste akceptas la eblecon de kreado, mi diras, ke chiukaze ne eblas atribui tiun kreadon al ilia dio.

Ilia dio estas pura spirito. Kaj mi asertas, ke spirito pura, io ne materia ne povis determini la universon, ion materian. Jen kial :

La pura spirito ne estas disigita de la universo per diferenco de grado, de kvanto, sed per diferenco de speco, de kvalito.

Tiel la pura spirito ne estas kaj ne povas esti ampleksigho de la universo ; kaj la universo ne povas esti redukto de la pura spirito. Tie la diferenco estas ne nur distingo, sed kontraueco, kontraueco de naturo, senca, fundamenta, nereduktebla, absoluta.

Inter la pura spirito kaj la universo, ekzistas ne nur fosajho pli malpli largha kaj profunda, kiun sufichus eventuale plenigi au trairi ; ekzistas vera abismo, kies profundo kaj vasteco estas tiaj ke, je ia ajn strebo, nenio kaj neniu scipovus plenigi kaj trairi tiun abismon. Kaj mi defias la plej subtilan filozofion kaj la plej spertan matematikiston establi ajnan rilaton (des malpli rilaton tiel rektan kiel tiun kiu ligas kauzon al konsekvenco) inter la pura spirito kaj la universo.

La pura spirito elportas neniun materian ligon ; ghi elmontras nek formon, nek figuron, nek materion, nek proporcion, nek volumenon, nek koloron, nek sonon, nek densecon.

Kiel akcepti ke tion determinis tio chi ? Ne eblas.

Je tiu punkto de mia demonstrado mi obstine deduktas de miaj du antauaj argumentoj, la jenan konkludon :

Ni vidis, ke la hipotezo pri potenco vere kreinta estas neakceptebla ; ni poste vidis, ke ech se oni persistas kredi je tiu potenco, oni povus akcepti ke la universo, esence materia, estis kreita de la pura spirito esence senmateria.

Se tamen vi kredantoj persistas aserti ke via Dio kreis la universon, jen la momento nin demandi kie, en la hipotezo Dio, origine trovighis la materio, che la komenco.

Nu ! Nur unu ebleco el tiuj du : au la materio situis ekster Dio ; au ghi estis en Dio ( kaj ne eblas asigni trian lokon). En la unua kazo, se ghi situis ekster Dio, tio signifas ke Dio ne bezonis ghin krei, ghi estis samtempa kiel via Dio, kiu do ne estas kreinto.

En la dua kazo, t.e se ghi ne situos ekster Dio, ghi estis en Dio ; kaj tiukaze mi konkludas :

i-Ke Dio ne estas pura spirito, char ghi enhavis parcelon de materio, kaj kiun parcelon : la tuton de la materiaj mondoj !

ii- Ke Dio, entenante la materion en si, ne bezonis ghin krei, tial ke ghi jam ekzistis ; nur necesis ghin eksterigi ; kaj do la kreado chesas esti vera kreo-ago kaj reduktighas al eksterigo. Ambaukaze neniu kreado.

TRIA argumento Io perfekta ne povas generi ion neperfektan Mi estas certa, ke se mi demandus kredanton tiel : "Chu io neperfekta povas generi ion perfektan ?" tiu chi kredanto respondus, sen echa hezito kaj sen timo erari "Io neperfekta................"

(Daurigo en la sekva numero)

===================

F E L I E T O N E

===================

SPIRITA VIVO EN LA SOCIO de Omraam Mikhaël Aïvanhov(1900-1986).

Naua chapitro : La kampo de niaj respondecoj.

En chiuj kampoj - politika, socia, ekonomia, religia, morala -oni audas pri respondecoj. Egale chu prezidento, ministro, generalo, direktoro, gepatroj, instruisto, ktp, chiuj scias, ke ili respondecas. Granda nombro de homoj kaj okazajhoj dependas de ilia sinteno, de iliaj decidoj.

Fakte, la koncepto "respondeco" kovras multe pli vastan kampon ol tiujn, char chiuj kreajhoj estas ligitaj unu al la alia kaj influas sin reciproke. Spite al la shajno, aparteco ne ekzistas, estas iluzio, neniu estas disigita de la aliaj. Rezulte, ne nur per siaj agoj, sed ankau per siaj pensoj kaj sentoj, chiu el ni havas influon sur la aliajn estajhojn niamondajn. Tion oni sciu, por ghuste mezuri la amplekson de niaj respondecoj.

Indas pripensi pri tiu temo. Chiu el vi havas grandegajn respondecojn, kiujn vi povas uzi kiel rimedojn evolui, ighi pli konsciaj, pli klarvidaj, pli mastroj de vi mem. Kiel mirinda la certeco, ke per pura, nobla,luma vivo, vi povas orienti chiujn kreajhojn sur la vojon al bono ! Ech se shajnas al vi, ke viaj agoj neniel efikas, fakte io pozitiva vekighas, kiu ricevas pushojn. Kaj ankau se vi lasas vin gliti malsupren, vi influas la aliajn : vi kreas kondichojn favorajn al ilia falo.

Mi donu al vi ekzemplon. Vi longe kaj profunde meditis, sendante lumon kaj amon al la tuta mondo, kaj poste vi eliras por pashi sur la trotuaroj. Post kiam vi revenis hejmen, vi ne havas la impreson, ke vi faris ion ajn. Pri tio vi eraras. Se vi estus klarvida, vi vidus la bonon, kiun nescie vi faris al la homoj, kiujn vi renkontis au preterpasis. Iuj, kiuj projektis malbonfaron, forlasis sian intencon ; aliaj, pertubitaj, senesperaj, retrovis iom da sereneco kaj kuragho. Chio dependas de la sincereco de viaj aspiroj.

Viaj enaj statoj ne koncernas nur vin, ili influas ankau la aliajn chirkau vi kaj vi pri tio respondecos... Se vi ne kredas min, mi tion bedauras, sed iutage vi rimarkos, ke mi pravis. Kiam vi alvenos sur la flankon , kaj oni diros al vi "Rigardu tiujn malfelichojn, akcidentojn, krimojn, ankau vi estas kauzo, pro vi tiuj estuloj suferis", kiom ajn vi protestos dirante, ke vi neniam tiom malbone agis, oni respondos :"En tio vi partoprenis, kaj iuj vere suferis pro vi : viaj pensoj, viaj sentoj kontribuis al la fakto, ke aliaj kauzu al ili malbonon". Ni respondecas ne nur pri niaj agoj, sed ankau pri niaj pensoj kaj sentoj, char ili agas kiel fortoj en le nevidebla mondo por orienti la estajhojn al mallbono au al bono.

=====================

A N O N C E T O J

=====================

1-Kalendaro de la ekzamenoj de TIETo en la lerneja jaro 2010-2011

Ekde 2011 TIETo havas siajn ekzamenojn jene :

i-Ekzameno A

Ghi okazas fine de marto por chiuj kaj fine de junio preskau nur por la gelernantoj de IZo.

ii- Ekzameno B

Ghi okazos en julio/augusto kaj koncernas tiujn, kiuj jam sukcesis en la ekzameno A au en simila.

iii- Ekzameno C

Ghi celas homojn,, kiuj instruos Esperanton al komencantoj. Temas pri trejnkurso por Esperanto-Instruistoj. La ekzameno okazos en julio/augusto post prepara kurso. Rajtas sekvi la kurson la kandidatoj kun la ekzameno B au ekvivalento. Interesighantoj turnighu al :

TIETo

BP. 13169

Lome

TOGO

Retadreso :

2- DIZASTA IN DE HoM

"Kio estas tio ? Homoj achetas veturilojn, kaj jen vi kun aro da metalajhoj kriantaj antau mi. Tion chi ne eniru la domon. Jhetu ghin ien kaj revenu hejmen kun nova auto", reagis mia edzino, kiam kolego de kuzo mia parkis auton en la remizo de mia domo. Kelkajn minutojn poste alvenis kuzo mia kun la nomo Anani Paul.

La fremdaj lingvoj iel konfuzas afrikajn. En nacilingvo Togolanda, la esprimo FOFO signifas "Fraton pli aghan", dum DADA "fratinon pli aghan". Nu, frato malpli agha estas NOVI, kio estas ankau FRATINO malpli agha. Sed vidu.

La filo de mia onklo estas ankau FOFO au NOVI. En nia lingvo tute ne estas diferenco inter FRATO kaj KUZO pli aghaj. Por ambau estas uzata unu vorto FOFO. Tiel estas sama vorto ankau por onkloj, unu aliaj por avoj ktp.

Kiam iu nomas iun alian TOGBI (avo), oni ne tuj komprenu, ke temas pri la patro de la patrino au de la patro. Tiu TOGBI povos esti la frato de la kuzo de avo. Chu komplike ? Eble jes, sed en la esprimo sentighas la rilato proksimeca.

Mi estas FOFO de Anani Paul. Lia familinomo estas ne GBEGLO. Tamen ankau li havas la cikatrojn de nia etnio. La patro de la patro de Paul kaj la patro de mia patro havas samajn patron kaj patrinon. Europasence la avoj estas fratoj.Chu nun klaras la rilato inter Paul kaj mi. Eble mi aldonu aliajn vortojn : la patro de la patro de Anani estas vera frato (europasence) de la patro de mia patro. Vi nun komprenas, ke Anani kaj mi estas togolandece fratoj.

Antau pli ol 10 jaroj, Anani parkadis sian autotaksion en la garagho de mia domo. La formo de tiu loko nomigas ghin GaRAGHO sed ne ghia funkcio. Por mi, ghi estas akceptejo de gastoj, ia salono. Tamen konatoj parkas tie autojn nokte kaj matene reprenas ilin. Tion faris ankau Anani antau dek jaroj. La chifoja parkado estis tute alia. Ne pro tio grumblis mia edzino, sed pro la fakto, ke, vidinte ne sian bofraton Anani en la auto sed alian homon, shi tuj konkludis, ke mi achetis autachon, kiun la vendistino alportas al mi. La veno de Anani klarigis chion.

"Fo Koffi, jen la auto pri kiu mi parolis. Klopodu vendi ghin kaj ankau vi havos maklerajhon de 10 %. Char mi jhus havis duan auton, ne plu estas loko en mia domo por la malnova", diris Paul. La servon mi ja akceptis, kaj tiam ankau mia edzino memoris kion mi jam diris al shi pri la parkado de la auto :" Ha jes, mi nun memoras", enspiris shi. Kio okazis poste ?

La auto eniris mian domon en julio 2010 kun la prezo 700 000 F (chirkau 1068 euroj). Tiam mi komencis mian laboron de makleristo. Pasis du monatoj, neniun favoran prezon achetantoj proponas. Ne pli ol 500 000 F (chirkau 763 euroj). De tago al tago la prezo malaltighas kaj fine de novembro oni diris 350 000 F (chirkau 600 euroj). Nun la prezo estas chirkau 300 000 F, kaj al mi mankas loko char mian akceptejon, kiu rolas ankau kiel loko, kie miaj gefiloj faras lernejajn laborojn hejme, konfiskis la auto. Chu iel mi ne ion faru, ke la restado de la auto en mia domo profitu al mi. Mi pripensu !

"Anani, chu vi permesas, ke mi provstiru la auton". Li respondis, antau ol finighis mia demando. Chio shajnis al mi, ke li volis mem fari la proponon al mi. La aldonis :"chiuj en la domo, rajtas uzi ghin". Tre bona okazo.

Unue al mia filo mi petis lerni pri shoforado. la auto estas acha, sed povos ludi tiun rolon. Ankau mi shatus ion provi, sed miaj okupoj preskau ne nun tion permesas. Tamen io okazetis.

Jes, la auto nun farighas familiano kaj ni ludas kun ghi. Anani diras :" Se nun vi trovas achetanton kun 300 000 F vi ricevos vian maklerajhon de 30 000 F, kaj tiam mi ricevos 270 000 F. Se vi donos al mi 270 000 F la auto farighos via. Miaj kalkuloj estas certe ghuste pravaj, char gravas ne la acheto de la auto, sed la prizorgado. Li ech diris, ke mi povos iom post iom pagi. "Mi trovu alian achetanton", mi respondis. Li tuj reagis :"Fo Koffi, uzu la auton. se vi trovas achetanton, vendu, se ne uzu ghin, ghis vi trovos achetanton au achetos mem je la prezo kiun vi volas. Mi bezonis monon kaj tial volis vendi la auton. Nun chio estas en ordo kaj la auton vendi ne plu gravas por mi". Mankas al mi tempo por lerni stiri sed iu en domo kelkafoje faras tion, kiam ni trovis iom da mono por acheti benzinon. Dume mi plu serchas achetantojn por ghi.

La auto pluestas en mia domo. Kiam moneroj postrestas en la posho, benzinon ni achetas, kaj lernado okazas. Paul en decembro 2010 diris :"Fo Koffi, mi jam chion diris al vi, sed vi chiam hezitas. Mi havas alian auton, kaj ne plu uzos tiun malnovan, kiu nun estas en via domo. Mi decidis vendi ghin nur por trovi monon, kiu kompletigas alian monon por la acheto de la nova. Nun mi chion pagis. Uzu la malnovan auton kiel vian, kaj iam, se vi havas monon, donu al mi kiom kion vi povas". "Dizasta in de hom", mi tiel memoris anglalingvan frazon kun la signifa "malordo en la domo". Mi rapidu, ke estu trovita achetanto. Dum mi ankau rapidu por scii stiri. Tio tute ne signifas, ke la vendado ne plu okazos. Mi reklamas kaj samtempe serchas monon, ke, kiam la prezo estas preskau sub tiu de mopedo, la autacho restu en la domo. Tamen ankau vi, kiuj legas tiujn chi vortojn rajtas profiti la okazon.

Kiu deziras auton BENZ kies kiraso havas buntajn melodiojn krakantajn pro la kadukigho, tiu ne hezitu rilati kun mi.

GBEGLO Koffi <

======================================================= KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ?

1- Per abono : 15 euroj estas la abonprezo

2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 15 eurojn au pli.

La monon oni sendu al la konto "tiet-u" che UEA

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ?

Necesas alighi al la tiucela dissendolisto. Tio ebligas ankau ricevon regulan de informoj pri la movado en Togolando.

Oni do sendu malplenan mesaghon al : Por memvola mondonaco la UEA-konto "tiet-u" estas je chies dispono

KUNLABORANTOJ

OVo estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn kunlaborantoj. La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO

Aperos fine de marto 2011. Artikoloj por tiu chi numero atingu la redakcion plej malfrue la 15-an de marto 2011

REPRESO

Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de OVo. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.